1 Ilustraĵo L ZAMENHOF
2 FUNDAMENTA KRESTOMATIO
3 DE LA LINGVO
4 ESPERANTO
5 DUA ELDONO
6 Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado la lingvo internacia simile al ĉiu lingvo
7 nacia povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo se ĉiuj uzos ĝin plene egale kaj por ke ĉiuj povu
8 uzi la lingvon egale estas necese ke ekzistu iaj modeloj leĝdonaj por ĉiuj Tio ĉi estas la kaŭzo
9 pro kiu cedante al la peto de multaj esperantistoj mi eldonis la Fundamentan Krestomation kiu povos servi
10 al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj
11 Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj kiujn li deziros sed ĉar multaj esperantaj libroj estas
12 verkitaj de personoj kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto kaj komencanta esperantisto ne
13 povus rilati al ili sufiĉe kritike tial estas dezirinde ke ĉiu antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta
14 literaturo tralegu atente la Fundamentan Krestomation Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi
15 al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn kiujn li trovas en la literaturo la Fundamenta
16 Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara
17 Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu kiu volas skribe aŭ parole uzi la
18 lingvon Esperanto Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj kiuj
19 deziras eldoni verkojn en Esperanto ĉar tiu kiu eldonas verkon en Esperanto ne koniĝinte antaŭe fundamente
20 kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo alportas al nia afero ne utilon sed rektan malutilon
21 Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem aŭ se ili estas skribitaj
22 de aliaj personoj ili estas korektitaj de mi en tia grado ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo
23 kiun mi mem uzas
24 Varsovio en Aprilo 1903
25 FUNDAMENTA KRESTOMATIO
26 I EKZERCOJ
27 1
28 L ZAMENHOF Aŭtoro de la lingvo Esperanto
29 Patro kaj frato Leono estas besto Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo La rozo apartenas al Teodoro
30 La suno brilas La patro estas sana La patro estas tajloro
31 2
32 Infano ne estas matura homo La infano jam ne ploras La ĉielo estas blua Kie estas la libro kaj la krajono
33 La libro estas sur la tablo kaj la krajono kuŝas sur la fenestro Sur la fenestro kuŝas krajono kaj
34 plumo Jen estas pomo Jen estas la pomo kiun mi trovis Sur la tero kuŝas ŝtono
35 3 Leono estas forta La dentoj de leono estas akraj Al leono ne donu la manon Mi vidas
36 leonon Resti kun leono estas danĝere Kiu kuraĝas rajdi sur leono Mi parolas pri leono 4
37 La patro estas bona Jen kuŝas la ĉapelo de la patro Diru al la patro ke mi estas diligenta Mi amas
38 la patron Venu kune kun la patro La filo staras apud la patro La mano de Johano estas pura Mi konas Johanon
39 Ludoviko donu al mi panon Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo Antaŭ la domo staras arbo La
40 patro estas en la ĉambro
41 5
42 La birdoj flugas La kanto de la birdoj estas agrabla Donu al la birdoj akvon ĉar ili volas trinki La
43 knabo forpelis la birdojn Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas perla oreloj Bonaj infanoj lernas diligente
44 Aleksandro ne volas lerni kaj tial mi batas Aleksandron De la patro mi ricevis libron kaj de la frato
45 mi ricevis plumon Mi venas de la avo kaj mi iras nun al la onklo Mi legas libron La patro ne legas libron
46 sed li skribas leteron
47 6
48 Papero estas blanka Blanka papero kuŝas sur la tablo La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo Jen
49 estas la kajero de la juna fraŭlino La patro donis al mi dolĉan pomon Rakontu al mia juna amiko belan
50 historion Mi ne amas obstinajn homojn Mi deziras al vi bonan tagon sinjoro Bonan matenon Ĝojan feston
51 mi deziras al vi Kia ĝoja festo estas hodiaŭ Sur la ĉielo staras la bela suno En la tago ni vidas
52 la helan sunon kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn La papero estas tre blanka
53 sed la neĝo estas pli blanka Lakto estas pli nutra ol vino Mi havas pli freŝan panon ol vi Ne vi eraras
54 sinjoro via pano estas malpli freŝa ol mia El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna Mi estas
55 tiel forta kiel vi El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa
56 7
57 Du homoj povas pli multe fari ol unu Mi havas nur unu buŝon sed mi havas du orelojn Li promenas kun
58 tri hundoj Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj
59 aliaj estas malbonaj Kvin kaj sep faras dek du Dek kaj dek faras dudek Kvar kaj dek ok faras dudek du
60 Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin Mil okcent naŭdek tri Li havas dek unu infanojn Sesdek minutoj
61 faras unu horon kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj Januaro estas la unua monato de la jaro Aprilo
62 estas la kvara Novembro estas la dek unua Decembro estas la dek dua La dudeka tago de Februaro estas
63 la kvindek unua tago de la jaro La sepan tagon de la semajno Dio elektis ke ĝi estu pli sankta ol la
64 ses unuaj tagoj Kion Dio kreis en la sesa tago Kiun daton ni havas hodiaŭ Hodiaŭ estas la dudek sepa
65 tago de Marto Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek
66 dua
67 8
68 Mi havas cent pomojn Mi havas centon da pomoj Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj Mi aĉetis dekduon
69 aŭ dek duon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj Mil jaroj aŭ milo da jaroj faras miljaron Unue mi
70 redonas al vi la monon kiun vi pruntis al mi due mi dankas vin por la prunto trie mi petas vin ankaŭ
71 poste prunti al mi kiam mi bezonos monon Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn sed por la hodiaŭa tago
72 mi ricevis duoblan pagon t e tio estas dek frankojn Kvinoble sep estas tridek kvin Tri estas duono de
73 ses Ok estas kvar kvinonoj de dek Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn tial du metroj kostas
74 kvar kaj duonon frankojn aŭ da frankoj Unu tago estas tricent sesdek kvinono aŭ tricent sesdek sesono
75 de jaro Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope Kvinope ili sin ĵetis sur min sed mi venkis ĉiujn kvin
76 atakantojn Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj
77 Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn tial se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj mi finos la tutan
78 libron en kvar tagoj
79 9
80 Mi legas Ci skribas anstataŭ ci oni uzas ordinare vi Li estas knabo kaj ŝi estas knabino La tranĉilo
81 tranĉas bone ĉar ĝi estas akra Ni estas homoj Vi estas infanoj Ili estas rusoj Kie estas la knaboj
82 Ili estas en la ĝardeno Kie estas la knabinoj Ili ankaŭ estas en la ĝardeno Kie estas la tranĉiloj
83 Ili kuŝas sur la tablo Mi vokas la knabon kaj li venas Mi vokas la knabinon kaj ŝi venas La infano
84 ploras ĉar ĝi volas manĝi La infanoj ploras ĉar ili volas
85 manĝi Knabo vi estas neĝentila Sinjoro vi estas neĝentila Sinjoroj vi estas neĝentilaj Mia hundo
86 vi estas tre fidela Oni diras ke la vero ĉiam venkas En la vintro oni hejtas la fornojn Kiam oni estas
87 riĉa aŭ riĉaj oni havas multajn amikojn
88 10
89 Li amas min sed mi lin ne amas Mi volis lin bati sed li forkuris de mi Diru al mi vian nomon Ne skribu
90 al mi tiajn longajn leterojn Venu al mi hodiaŭ vespere Mi rakontos al vi historion Ĉu vi diros al mi
91 la veron La domo apartenas al li Li estas mia onklo ĉar mia patro estas lia frato Sinjoro Petro kaj
92 lia edzino tre amas miajn infanojn mi ankaŭ tre amas infanojn Montru al ili vian novan veston Mi amas
93 min mem vi amas vin mem li amas sin mem kaj ĉiu homo amas sin mem Mia frato diris al Stefano ke li amas
94 lin pli ol sin mem Mi zorgas pri ŝi tiel kiel mi zorgas pri mi mem sed ŝi mem tute ne zorgas pri si
95 kaj tute sin ne gardas Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun
96 la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo Mi jam havas mian ĉapelon nun serĉu vi vian
97 Mi lavis min en mia ĉambro kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro La infano serĉis sian pupon mi montris
98 al la infano kie kuŝas ĝia pupo Oni ne forgesas facile sian unuan amon
99 11
100 Nun mi legas vi legas kaj li legas ni ĉiuj legas Vi skribas kaj la infanoj skribas ili ĉiuj sidas silente
101 kaj skribas Hieraŭ mi renkontis vian filon kaj li ĝentile salutis min Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ
102 estos dimanĉo Hieraŭ estis vendredo kaj post morgaŭ estos lundo Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon
103 kaj mia vizito faris al li plezuron Ĉu vi jam trovis vian horloĝon Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis kiam
104 mi finos mian laboron mi serĉos mian horloĝon sed mi timas ke mi ĝin jam ne trovos Kiam mi venis al
105 li li dormis sed mi lin vekis Se mi estus sana mi estus feliĉa Se li scius ke mi estas tie ĉi li tuj
106 venus al mi Se la lernanto scius bone sian lecionon la instruanto lin ne punus Kial vi ne respondas al
107 mi Ĉu vi estas surda aŭ muta Iru for Infano ne tuŝu la spegulon Karaj infanoj estu ĉiam honestaj
108 Li venu kaj mi pardonos al li Ordonu al li ke li ne babilu Petu ŝin ke ŝi sendu al mi kandelon Ni estu
109 gajaj ni uzu bone la vivon ĉar la vivo ne estas longa Ŝi volas danci Morti pro la patrujo estas agrable
110 La infano ne ĉesas petoli
111 12
112 Fluanta akvo estas pli pura ol akvo staranta senmove Promenante sur la strato mi falis Kiam Nikodemo
113 batas Jozefon tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato Al homo pekinta senintence Dio
114 facile pardonas Trovinte pomon mi ĝin manĝis La falinta homo ne povis sin levi Ne riproĉu vian amikon
115 ĉar vi mem pli multe meritas riproĉon li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
116 mensoganto La tempo pasinta jam neniam revenos la tempon venontan neniu ankoraŭ konas Venu ni atendas
117 vin Savonto de la mondo En la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo
118 Aŭgusto estas mia plej amata filo Mono havata estas pli grava ol havita Pasero kaptita estas pli bona
119 ol aglo kaptota La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj Li venis al mi tute ne atendite Homo
120 kim oni devas juĝi estas juĝoto
121 13
122 Nun li diras al mi la veron Hieraŭ li diris al mi la veron Li ĉiam diradis al mi la veron Kiam vi vidis
123 nin en la salono li jam antaŭe diris al mi la veron aŭ li estis dirinta al mi la veron Li diros al
124 mi la veron Kiam vi venos al mi li jam antaŭe diros al mi la veron aŭ li estos dirinta al mi la veron
125 aŭ antaŭ ol vi venos al mi li diros al mi la veron Se mi petus lin li dirus al mi la veron Mi ne farus
126 la eraron se li antaŭe dirus al mi la veron aŭ se li estus dirinta al mi la veron Kiam mi venos diru
127 al mi la veron Kiam mia patro venos diru al mi antaŭe la veron aŭ estu dirinta al mi la veron Mi volas
128 diri al vi la veron Mi volas ke tio kion mi diris estu vera aŭ mi volas esti dirinta la veron
129 14
130 Mi estas amata Mi estis amata Mi estos amata Mi estus amata Estu amata Esti amata Vi estas lavita Vi
131 estis lavita Vi estos lavita Vi estus lavita Estu lavita Esti lavita Li estas invitota Li estis invitota
132 Li estos invitota Li estus invitota Estu invitota Esti invitota Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam
133 volonte aĉetata de mi La surtuto estas aĉetita de mi sekve ĝi apartenas al mi Kiam via domo estis
134 konstruata mia domo estis jam longe konstruita Mi sciigas ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj
135 de mi Estu trankvila mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ Mia ora ringo ne estus nun tiel longe
136 serĉata se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo
137 estas konstruota en la daŭro de du jaroj sed mi pensas ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn Honesta
138 homo agas honeste La pastro kiu mortis antaŭ nelonge aŭ antaŭ nelonga tempo loĝis longe en nia urbo
139 Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono el la kaldrono
140 en kiu sin trovas bolanta akvo eliras vaporo tra la fenestro kiu sin trovas apud la pordo la vaporo iras
141 sur la korton
142 15
143 Kie vi estas Mi estas en la ĝardeno Kien vi iras Mi iras en la ĝardenon La birdo flugas en la ĉambro
144 ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi La birdo flugas en la ĉambron ĝi estas ekster la ĉambro
145 kaj flugas nun en ĝin Mi vojaĝas en Hispanujo Mi vojaĝas en Hispanujon Mi sidas sur seĝo kaj tenas
146 la piedojn sur benketo Mi metis la manon sur la tablon El sub la kanapo la muso kuris sub la liton kaj
147 nun ĝi kuras sub la lito Super la tero sin trovas aero Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero
148 sed sen kremo Mi staras ekster la domo kaj li estas interne En la salono estis neniu krom li kaj lia
149 fianĉino La hirundo flugis trans la riveron ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj Mi restas
150 tie ĉi laŭ la ordono de mia estro Kiam li estis ĉe mi li staris tutan horon apud la fenestro Li diras
151 ke mi estas atenta Li petas ke mi estu atenta Kvankam vi estas riĉa mi dubas ĉu vi estas feliĉa Se
152 vi scius kiu li estas vi lin pli estimus Se li jam venis petu lin al mi Ho Dio kion vi faras Ha kiel
153 bele For de tie ĉi Fi kiel abomene Nu iru pli rapide
154 16
155 La artikolo la estas uzata tiam kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj Ĝia uzado estas tia
156 sama kiel en la aliaj lingvoj La personoj kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo ekzemple rusoj aŭ
157 poloj kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon ĉar
158 ĝi estas oportuna sed ne necesa Anstataŭ la oni povas ankaŭ diri l sed nur post prepozicio kiu finiĝas
159 per vokalo Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj oni prenas ordinare la purajn
160 radikojn sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas oni povas ankaŭ preni la tutan vorton t e la radikon
161 kune kun ĝia gramatika finiĝo Ekzemploj skribtablo aŭ skribotablo tablo sur kiu oni skribas internacia
162 kiu estas inter diversaj nacioj tutmonda de la tuta mondo unutaga kiu daŭras unu tagon unuataga kiu
163 estas en la unua tago vaporŝipo ŝipo kiu sin movas per vaporo matenmanĝi tagmanĝi vespermanĝi abonpago
164 pago por la abono
165 17
166 Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon Se ni iam post propozicio uzas la akuzativon
167 la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio sed de aliaj kaŭzoj Ekzemple por esprimi direkton ni aldonas
168 al la vorto la finon n sekve tie en tiu loko tien al tiu loko tiel same ni ankaŭ diras la birdo flugis
169 en la ĝardenon sur la tablon kaj la vortoj ĝardenon tablon staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj
170 en kaj sur tion ĉi postulas sed nur ĉar ni volis esprimi direkton t e montri ke la birdo sin ne trovis
171 antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno
172 al la tablo ni volas montri ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado sed nur la celo de
173 la flugado en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon n tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne Morgaŭ mi
174 veturos Parizon aŭ en Parizon Mi restos hodiaŭ dome Jam estas tempo iri domen Ni disiĝis kaj iris
175 en diversajn flankojn mi iris dekstren kaj li iris maldekstren Flanken sinjoro Mi konas neniun en tiu
176 ĉi urbo Mi neniel povas kompreni kion vi parolas Mi renkontis nek lin nek lian fraton aŭ mi ne renkontis
177 lin nek lian fraton
178 18
179 Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni kian prepozicion uzi tiam ni povas uzi la
180 komunan prepozicion je Sed estas bone uzadi la vorton je kiel eble pli malofte Anstataŭ la vorto je
181 ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio Mi ridas je lia naiveco aŭ mi ridas pro lia
182 naiveco aŭ mi ridas lian naivecon Je la lasta fojo mi vidis lin ĉe vi aŭ la lastan fojon Mi veturis
183 du tagojn kaj unu nokton Mi sopiras je mia perdita feliĉo aŭ mian perditan feliĉon El la dirita regulo
184 sekvas ke se ni pri ia verbo ne scias ĉu ĝi postulas post si la akuzativon t e ĉu ĝi estas aktiva
185 aŭ ne ni povas ĉiam uzi la akuzativon Ekzemple ni povas diri obei al la patro kaj obei la patron anstataŭ
186 obei je la patro Sed ni ne uzas la akuzativon tiam kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas ekzemple
187 ni povas diri pardoni al la malamiko kaj pardoni la malamikon sed ni devas diri ĉiam pardoni al la malamiko
188 lian kulpon
189 19
190 Ia ial iam ie iel ies io iom iu La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni ĉar el ili ĉiu
191 povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj Se ni aldonas al ili la literon k
192 ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn kia kial kiam kie kiel kies kio kiom kiu Se ni aldonas la literon
193 t ni ricevas vortojn montrajn tia tial tiam tie tiel ties tio tiom tiu Aldonante la literonni ricevas
194 vortojn komunajn ĉia ĉial ĉiam ĉie ĉiel ĉies ĉio ĉiom ĉiu Aldonante la prefikson nen ni ricevas
195 vortojn neajn nenia nenial neniam nenie neniel nenies nenio neniom neniu Aldonante al la vortoj montraj
196 la vorton ĉi ni ricevas montron pli proksiman ekzemple tiu pli malproksima tiu ĉi aŭ ĉi tiu pli proksima
197 tie malproksime tie ĉi aŭ ĉi tie proksime Aldonante al la vortoj demandaj la vorton ajn ni ricevas
198 vortojn sendiferencajn kia ajn kial ajn kiam ajn kie ajn kiel ajn kies ajn kio ajn kiom ajn kiu ajn Ekster
199 tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj
200 vortoj sufiksoj ekzemple tiama ĉiama kioma tiea ĉi tiea tieulo tiamulo k t p kaj tiel plu
201 20
202 Lia kolero longe daŭris Li estas hodiaŭ en kolera humoro Li koleras kaj insultas Li fermis kolere la
203 pordon Lia filo mortis kaj estas nun malviva La korpo estas morta la animo estas senmorta Li estas morte
204 malsana li ne vivos pli ol unu tagon Li parolas kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable Ni faris la kontrakton
205 ne skribe sed parole Li estas bona parolanto Starante ekstere li povis vidi nur la eksteran flankon de
206 nia domo Li loĝas ekster la urbo La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno Li tuj faris
207 kion mi volis kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro Kia granda brulo kio brulas Ligno estas
208 bona brula materialo La fera bastono kiu kuŝis en la forno estas nun brule varmega Ĉu li donis al vi
209 jesan respondon aŭ nean Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron La birdo ne forflugis
210 ĝi nur deflugis de la arbo alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton Por ĉiu aĉetita funto
211 da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero Lernolibron oni devas ne traleĝi sed tralerni
212 Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj
213 Liaj lipharoj estas pli grizaj ol liaj vangharoj
214 21
215 Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn Kiu okupas sin je meĥaniko
216 estas meĥanikisto kaj kiu okupas sin je ĥemio estas ĥemiisto Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi
217 diplomato sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem La fotografisto
218 fotografis min kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro Glaso de vino estas glaso en kiu antaŭe
219 sin trovis vino aŭ kiun oni uzas por vino glaso da vino estas glaso plena je vino Alportu al mi metron
220 da nigra drapo Metro de drapo signifus metron kiu kuŝis sur drapo aŭ kiu estas uzata por drapo Mi aĉetis
221 dekon da ovoj Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo Sur la bordo de la maro staris amaso da
222 homoj Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn Sur la arbo sin trovis multe aŭ multo
223 da birdoj Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj En la
224 ĉambro sidis nur kelke da homoj Da post ia vorto montras ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro
225 22
226 Mia frato ne estas granda sed li ne estas ankaŭ malgranda li estas de meza kresko Li estas tiel dika
227 ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo Haro estas tre maldika La nokto estis tiel malluma ke ni
228 nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola kiel ŝtono Malbonaj
229 infanoj amas turmenti bestojn Li sentis sin tiel malfeliĉa ke li malbenis la tagon en kiu li estis naskita
230 Mi forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon La fenestro longe estis nefermita mi ĝin fermis sed mia
231 frato tuj ĝin denove malfermis Rekta vojo estas pli mallonga ol kurba La tablo staras malrekte kaj kredeble
232 baldaŭ renversiĝos Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon Malamiko venis
233 en nian landon Oni tiel malhelpis al mi ke mi malbonigis mian tutan laboron La edzino de mia patro estas
234 mia patrino kaj la avino de miaj infanoj Sur la korto staras koko kun tri kokinoj Mia fratino estas tre
235 bela knabino Mia onklino estas bona virino Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino
236 Lia duonpatrino estas mia bofratino Mi havas bovon kaj bovinon La juna vidvino fariĝis denove fianĉino
237 23
238 La tranĉilo estis tiel malakra ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan
239 tranĉilon Ĉu vi havas korktirilon por malŝtopi la botelon Mi volis ŝlosi la pordon sed mi perdis
240 la ŝlosilon Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo En somero ni veturas per diversaj veturiloj
241 kaj en vintro ni veturas per glitveturilo Hodiaŭ estas bela frosta vetero tial mi prenos miajn glitilojn
242 kaj iros gliti Per hakilo ni hakas per segilo ni segas per fosilo ni fosas per kudrilo ni kudras per
243 tondilo ni tondas per sonorilo ni sonoras per fajfilo ni fajfas Mia skribilaro konsistas el inkujo sablujo
244 kelke da plumoj krajono kaj inksorbilo Oni metis antaŭ mi manĝilaron kiu konsistis el telero kulero
245 tranĉilo forko glaseto por brando glaso por vino kaj telertuketo En varmega tago mi amas promeni en
246 arbaro Nia lando venkos ĉar nia militistaro estas granda kaj brava Sur kruta ŝtuparo li levis sin al
247 la tegmento de la domo Mi ne scias la lingvon hispanan sed per helpo de vortaro hispana germana mi tamen
248 komprenis iom vian leteron Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj precipe
249 aroj da bellanaj ŝafoj
250 24
251 Vi parolas sensencaĵon mia amiko Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo Akvo estas fluidaĵo Mi ne
252 volis trinki la vinon ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon Sur la tablo staris diversaj
253 sukeraĵoj En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj vinagro sulfuracido azotacido kaj aliaj Via
254 vino estas nur ia abomena acidaĵo La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta Mi manĝis bongustan
255 ovaĵon Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto La alteco de tiu monto ne estas tre granda Kiam
256 mi ien veturas mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo Ĉemizojn kolumojn manumojn kaj ceterajn similajn
257 objektojn ni nomas tolaĵo kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo Glaciaĵo estas dolĉa glaciigila
258 frandaĵo La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda Li amas
259 tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco Lia heroeco tre plaĉis al mi La tuta supraĵo de la lago
260 estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj Mi vivas kun li en granda amikeco
261 25
262 Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj Petro Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj Gesinjoroj
263 N hodiaŭ vespere venos al ni Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn La gefianĉoj staris apud la altaro
264 La patro de mia edzino estas mia bopatro mi estas lia bofilo kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino
265 Ĉiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj sekve ŝia frato estas mia bofrato ŝia fratino estas
266 mia bofratino mia frato kaj fratino gefratoj estas la bogefratoj de mia edzino La edzino de mia nevo
267 kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj Virino kiu kuracas estas kuracistino edzino de kuracisto
268 estas kuracistedzino La doktoredzino A vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P Li ne estas lavisto li estas
269 lavistinedzo La filoj nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj La hebreoj estas Izraelidoj ĉar ili
270 devenas de Izraelo Ĉevalido estas nematura ĉevalo kokido nematura koko bovido nematura bovo birdido
271 nematura birdo
272 26
273 La ŝipanoj devas obei la ŝipestron Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj Urbanoj estas ordinare pli
274 ruzaj ol vilaĝanoj La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo La Parizanoj estas gajaj homoj
275 Nia provincestro estas severa sed justa Nia urbo havas bonajn policanojn sed ne sufiĉe energian policestron
276 Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj Germanoj kaj francoj kiuj loĝas en
277 Rusujo estas Rusujauoj kvankam ili ne estas rusoj Li estas nelerta kaj naiva provincano La loĝantoj
278 de unu regno estas samregnanoj la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj la konfesantoj de unu religio
279 estas samreligianoj Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro La botisto faras botojn
280 kaj ŝuojn La lignisto vendas lignon kaj la lignaĵisto faras tablojn seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn
281 Ŝteliston neniu lasas en sian domon La kuraĝa maristo dronis en la maro Verkisto verkas librojn kaj
282 skribisto simple transskribas paperojn Ni havas diversajn servantojn kuiriston ĉambristinon infanistinon
283 kaj veturigiston La riĉulo havas multe da mono Malsaĝulon ĉiu batas Timulo timas eĉ sian propran
284 ombron Li estas mensogisto kaj malnoblulo Preĝu al la Sankta Virgulino
285 27
286 Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj En nia lando sin ne trovas montoj sed nur montetoj
287 Tuj post la hejto la forno estis varmega post unu horo ĝi estis jam nur varma post du horoj ĝi estis
288 nur iom varmeta kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma En somero ni trovas malvarmeton en densaj
289 arbaroj Li sidas apud la tablo kaj dormetas Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo Sur
290 lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton Kun bruo oni malfermis la pordegon kaj la kaleŝo enveluris en la
291 korton Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo sed pluvego Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon
292 kaj mi de teruro ne sciis kion fari Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj Johanon Nikolaon
293 Erneston Vilhelmon Marion Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo aŭ Joĉjo Nikolĉjo aŭ Nikoĉjo
294 aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo Erneĉjo aŭ Erĉjo Vilhelĉjo aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo Manjo aŭ
295 Marinjo Klanjo kaj Sonjo aŭ Sofinjo
296 28
297 En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis tial mi prenis broson kaj purigis la veston Li paliĝis
298 de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto post tri monatoj estos la
299 edziĝo la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj
300 bogepatroj Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis Post infekta malsano oni ofte bruligas
301 la vestojn de la malsanulo Forigu vian fraton ĉar li malhelpas al ni Ŝi edziniĝis kun sia kuzo kvankam
302 ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas
303 Venigu la kuraciston ĉar mi estas malsana Li venigis al si el Berlino multajn librojn Mia onklo ne mortis
304 per natura morto sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu unu tagon promenante
305 apud la reloj de fervojo li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis Mi ne pendigis mian
306 ĉapon sur tiu ĉi arbeto sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon kaj ĝi flugante pendiĝis sur
307 la branĉoj de la arbeto Sidigu vin aŭ sidiĝu sinjoro La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe
308 batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj
309 29
310 En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn La pafado daŭris tre longe Mi eksaltis de surprizo
311 Mi saltas tre lerte Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko Lia hieraŭa parolo estis tre bela sed
312 la tro multa parolado lacigas lin Kiam vi ekparolis ni atendis aŭdi ion novan sed baldaŭ ni vidis ke
313 ni trompiĝis Li kantas tre belan kanton La kantado estas agrabla okupo La diamanto havas belan brilon
314 Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo La domo en kiu oni lernas estas lernejo kaj la domo
315 en kiu oni preĝas estas preĝejo La kuiristo sidas en la kuirejo La kuracisto konsilis al mi iri en
316 ŝvitbanejon Magazeno en kiu oni vendas cigarojn aŭ ĉambro en kiu oni tenas cigarojn estas cigarejo
317 skatoleto aŭ alia objekto en kiu oni tenas cigarojn estas cigarujo tubeto en kiun oni metas cigaron
318 kiam oni ĝin fumas estas cigaringo Skatolo en kiu oni tenas plumojn estas plumujo kaj bastoneto sur
319 kiu oni tenas plumon por skribado estas plumingo En la kandelingo sidis brulanta kandelo En la poŝo
320 de mia pantalono mi portas monujon kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon pli grandan paperujon
321 mi portas sub la brako La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo
322 30 Ŝtalo estas fleksebla sed fero ne estas fleksebla Vitro estas rompebla kaj travidebla Ne ĉiu
323 kreskaĵo estas manĝebla Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj
324 tute
325 nelegeble Rakontu al mi vian malfeliĉon ĉar eble mi povos helpi al vi Li rakontis al mi historion tute
326 ne kredeblan Ĉu vi amas vian patron Kia demando kompreneble ke mi lin amas Mi kredeble ne povos veni
327 al vi hodiaŭ ĉar mi pensas ke mi mem havos hodiaŭ gastojn Li estas homo ne kredinda Via ago estas
328 tre laŭdinda Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema
329 sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej
330 malgranda bagatelo tamen li estas tre pardonema li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema
331 Li estas tre kredema eĉ la plej nekredeblajn aferojn kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj
332 li tuj kredas Centimo pfenigo kaj kopeko estas moneroj Sablero enfalis en mian okulon Li estas tre purema
333 kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto Unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon
334 31
335 Ni ĉiuj kunvenis por priparoli tre gravan aferon sed ni ne povis atingi ian rezultaton kaj ni disiris
336 Malfeliĉo ofte kunigas la homojn kaj feliĉo ofte disigas ilin Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis
337 ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro Li donis al mi monon sed mi ĝin tuj redonis al li Mi
338 foriras sed atendu min ĉar mi baldaŭ revenos La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero Mi diris
339 al la reĝo via reĝa moŝto pardonu min El la tri leteroj unu estis adresita al Lia Episkopa Moŝto
340 Sinjoro N la dua al Lia Grafa Moŝto Sinjoro P la tria al Lia Moŝto Sinjoro D La sufikso um ne havas
341 difinitan signifon kaj tial la tre malmultajn vortojn kun um oni devas lerni kiel simplajn vortojn Ekzemple
342 plenumi kolumo manumo Mi volonte plenumis lian deziron En malbona vetero oni povas facile malvarmumi
343 Sano sana sane sani sanu saniga saneco sanilo sanigi saniĝi sanejo sanisto sanulo malsano malsana malsane
344 malsani malsanulo malsaniga malsaniĝi malsaneta malsanema malsanulejo malsanulisto malsanero malsaneraro
345 sanigebla sanigisto sanigilo sanilo resanigi resaniĝanto sanigilejo sanigejo malsanemulo sanilaro malsanaro
346 malsanulido nesana malsanado sanilaĵo malsaneco malsanemeco saniginda sanilujo sanigilujo remalsano
347 remalsaniĝo malsanulino sanigista sanigilista sanilista malsanulista k t p
348 II FABELOJ KAJ LEGENDOJ
349 LA NOVAJ VESTOJ DE LA REĜO El Anderson
350 Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo kiu tiel amis belajn novajn vestojn ke li elspezadis sian tutan monon
351 por nur esti ĉiam bele ornamita Li ne zorgadis pri siaj soldatoj nek pri teatro kaj ĉaso esceptinte
352 nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn Por ĉiu horo de la tago li havis apartan
353 surtuton kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras li estas en la konsilanejo oni tie ĉi ĉiam
354 diradis la reĝo estas en la vestejo
355 En la granda urbo en kiu li loĝis estis tre gaje ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj Unu tagon
356 venis ankaŭ du trompantoj kiuj diris ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon kiun oni
357 nur povas al si prezenti ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj
358 sed la vestoj kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo havas la mirindan econ ke al ĉiu kiu ne taŭgas por
359 sia ofico aŭ estas tro malsaĝa ili restas nevideblaj
360 Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj pensis la reĝo havante tian surtuton mi ja povus sciiĝi kiu en mia
361 regno ne taŭgas por la ofico kiun li havas mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj Jes la ŝtofo
362 devas tuj esti teksita por mi Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe por
363 ke ili komencu sian laboron
364 Ili starigis du teksilojn faris mienojn kvazaŭ ili laboras sed havis nenion sur la teksiloj Tamen en
365 la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron Tion
366 ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj kaj eĉ ĝis profunda
367 nokto
368 Mi volus scii kiom de la ŝtofo ili jam pretigis ekpensis la reĝo sed kaptis lin kelka timo ĉe la 01
369 11 2006 13 38
370 penso ke tiu kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico ne povas vidi la ŝtofon Li estis kvankam
371 konvinkita ke li pro si ne devas timi tamen li preferis antaŭe sendi alian personon por vidi kiel la
372 afero staras Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis kian mirindan forton la ŝtofo havas kaj ĉiu kun senpacienco
373 jam volis vidi kiel malsaĝa lia najbaro estas
374 Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron pensis la reĝo li la plej bone vidos kiel
375 la ŝtofo elrigardas ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico ol li
376 Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj
377 teksiloj kaj laboris Dio helpu al mi ekpensis la maljuna ministro larĝe malfermante la okulojn mi nenion
378 povas vidi Sed li tion ĉi ne eldiris
379 La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj
380 koloroj Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn
381 por malfermi bone la okulojn sed li nenion povis vidi ĉar nenio estis
382 Mia Dio li pensis ĉu mi estas malsaĝa tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi Ĉu
383 mi ne taŭgas por mia ofico Ne neniel mi povas rakonti ke mi ne vidas la teksaĵon
384 Nu vi ja nenion diras rimarkis unu el la teksantoj
385 Ho ĝi estas bonega tre ĉarma diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj Tiu ĉi desegno
386 kaj tiuj ĉi koloroj Jes mi raportos al la reĝo ke ĝi tre al mi plaĉas
387 Tre agrable al ni diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon
388 La maljuna ministro atente aŭskultis por povi diri tion saman kiam li revenos al la reĝo kaj tiel li
389 ankaŭ faris
390 Nun la trompantoj postulis pli da mono pli da silko kaj oro kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo
391 Ili ĉion metis en sian propran poŝon en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno sed ili kiel antaŭe daŭrigadis
392 labori super la malplenaj teksiloj
393 La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston por revidi kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo
394 baldaŭ estos preta Estis kun li tiel same kiel kun la ministro li rigardadis kaj rigardadis sed ĉar
395 krom la malplena teksilo nenio estis tial li ankaŭ nenion povis vidi
396 Ne vere ĝi estas bela peco da ŝtofo diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon
397 kiu tute ne ekzistis
398 Malsaĝa mi ja ne estas pensis la sinjoro tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico Tio ĉi estas stranga
399 sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki Tiel li laŭdis la ŝtofon kiun li ne vidis kaj certigis
400 ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno Jes ĝi estas rava li diris al la reĝo
401 Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo
402 Nun la reĝo mem volis ĝin vidi dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj Kun tuta amaso da elektitaj homoj
403 inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj kiuj estis tie antaŭe li iris al
404 la ruzaj trompantoj kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj sed sen fadenoj
405 Nu ĉu tio ĉi ne estas efektive belega diris ambaŭ honestaj oficistoj Via Reĝa Moŝto nur admiru kia
406 desegno kiaj koloroj kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon ĉar ili pensis ke la aliaj
407 kredeble vidas la ŝtofon
408 Kio tio ĉi estas pensis la reĝo mi ja nenion vidas Tio ĉi estas ja terura Ĉu mi estas malsaĝa ĉu
409 mi ne taŭgas kiel reĝo tio ĉi estus la plej terura kio povus al mi okazi Ho ĝi estas tre bela diris
410 tiam la reĝo laŭte ĝi havas mian plej altan aprobon Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis
411 la malplenan teksilon li ne volis konfesi ke li nenion vidas La tuta sekvantaro kiun li havis kun si
412 rigardadis kaj rigardadis sed nenion pli rimarkis ol ĉiuj aliaj tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo
413 ho ĝi ja estas tre bela Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo
414 la unuan fojon ĉe la solena irado kiu estis atendata Rava belega mirinda ripetadis ĉiuj unu post la
415 alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon
416 de sekretaj teksistoj de la kortego
417 La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses
418 kandelojn Ĉiuj povis vidi kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo Ili
419 faris mienon kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero
420 kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris nun la vestoj estas pretaj
421 La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren
422 kvazaŭ ili ion tenus kaj diris Vidu jen estas la pantalono jen estas la surtuto jen la mantelo kaj tiel
423 plu Ĝi estas tiel malpeza kiel araneaĵo oni povus pensi ke oni nenion portas sur la korpo sed tio
424 ĉi estas ja la plej grava eco Jes diris ĉiuj korteganoj sed nenion povis vidi ĉar nenio estis Via
425 Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn diris la trompantoj kaj ni al
426 Via Reĝa Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn La reĝo demetis siajn vestojn kaj la trompantoj
427 faris kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj
428 vestoj kiuj kvazaŭ estis pretigitaj kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas
429 tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo
430 Kiel belege ili elrigardas kiel bonege ili sidas ĉiuj kriis Kia desegno kiaj koloroj ĝi estas vesto
431 de granda indo
432 Sur la strato oni staras kun la baldakeno kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado raportis
433 la ĉefa ceremoniestro
434 Nu mi estas en ordo diris la reĝo Ĉu ĝi ne bone sidas Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ
435 la spegulo ĉar li volis montri ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon
436 La ĉambelanoj kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto eltiris siajn manojn al la planko kvazaŭ ili
437 levas la trenaĵon Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero ili ne devis lasi rimarki ke ili
438 nenion vidas Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno kaj ĉiuj homoj sur la stratoj
439 kaj en la fenestroj kriis Ho ĉielo kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo Kian belegan trenaĵon
440 li havas al la surtuto kiel bonege ĉio sidas Neniu volis lasi rimarki ke li nenion vidas ĉar alie li
441 ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian
442 sukceson
443 Sed li ja estas tute ne vestita subite ekkriis unu malgranda infano Ho ĉielo aŭdu la voĉon de la senkulpeco
444 diris la patro kaj unu a la alia murmuretis kion la infano diris
445 Li estas tute ne vestita tie staras malgranda infano kiu diras ke li tute ne estas vestita Li ja tute
446 ne estas vestita kriis fine la tuta popolo Tio ĉi pikis la reĝon ĉar al li jam mem ŝajnis ke la popolo
447 estas prava sed li pensis nun nenio helpos oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio Li prenis teniĝon
448 ankoraŭ pli fieran kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon kiu tute ne ekzistis
449 ALEKSANDRO MACEDONA Orienta historia legendo el V JABEC
450 Granda reĝo ekregis en Grekujo Aleksandro Macedona li estis nomata Li venkis popolojn kaj regnojn Kaj
451 liaj pensoj alte leviĝis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la ĉielo
452 ke li el tie ekvidis ke la tero estas en la oceano kiel ekzemple naĝanta pomo en vazo da akvo
453 Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon kie troviĝas la oro kaj kie regas virinoj kiuj ankaŭ batalas
454 kun siaj malamikoj
455 Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro Vi
456 ne povas transiri en tiun landon respondis la maljunuloj ĉar mallumaj montegaroj baras la
457 vojon Unu fojon mi decidis kaj mian vorton mi ne ŝanĝos kolere respondis la reĝo mi devas tie esti
458 tial
459 donu al mi konsilon Se vi neŝanĝeble decidis iri tien respondis la maljunuloj ordonu al viaj servantoj
460 alkonduki
461 azenojn de Libujo por kiuj ne ekzistas mallumo kaj ili prenu ankaŭ tre longajn ŝnurojn kaj alligu ilian
462 unu finon al via palaco veturu ho reĝo kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la ŝnurojn
463 en la manoj tiam se vi ne trovos la deziritan lokon vi povos per la helpo de la ŝnuroj veni returne
464 al via reĝa palaco
465 Tio ĉi plaĉis al Aleksandro Li prenis siajn militistojn kiuj tenis la ŝnurojn en la manoj kaj ili
466 forveturis al la lando de oro por batali kun la tie regantaj virinoj
467 Kiam li alvenis al tiu lando la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo
468 Se via honoro estas al vi kara ne tuŝu nin ĉar se vi nin venkos la popoloj diros ke nur virinojn vi
469 venkis kaj se vi estos venkita oni diros ke virino vin mortigis
470 Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon La virinoj alportis al li oran tablon
471 sur kiu kuŝis ora pano
472 Ĉu mi satiĝos de ora pano demandis Aleksandro tion ĉi vidinte
473 Se vi deziras panon kial vi venis al ni respondis la virinoj ĉu en via lando mankas pano ke vi tiel
474 malproksime venis ĝin serĉi
475 Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon Mi Aleksandro
476 estis malsaĝulo en la daŭro de mia tuta vivo ĝis la tempo kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi saĝon
477 kaj prudenton Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando
478 En la vojo li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero kaj lavetante salan fiŝon en la akvo de la
479 rivero li eksentis tre agrablan odoron
480 Tiu ĉi rivero sendube elvenas el la paradizo diris Aleksandro
481 Ne longe pensante Aleksandro ekiris laŭ tiu ĉi rivero ĝis li venis al la pordoj de ia palaco kiu estis
482 kompreneble la paradizo
483 Malfermu al mi la pordon li ekkriis
484 Tio ĉi estas la pordo de la domo de Dio respondis al li voĉo el interne nur sanktuloj havas la rajton
485 enveni tien ĉi
486 Konfesu mian reĝan majeston ekkriis Aleksandro kaj donacu al mi ion ĉar mi estas reĝo
487 Apenaŭ li finis siajn vortojn jen ia mano donas al li homan kapon li ĝin prenis kaj reiris al sia lando
488 Alveninte hejmen li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo metis ĝin sur la teleron de pesilo kaj
489 la telero malleviĝis ĝis la tero Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da arĝento kaj oro por
490 ĝin mallevi— sed vane li ne povis la tuta arĝento kun la oro ne pezis tiom kiom la kapo
491 Kion ĝi signifas demandis Aleksandro la saĝulojn
492 Ĝi estas tial respondis la saĝuloj ĉar en la kapo sin trovas homa okulo kiu neniam satiĝas je arĝento
493 kaj oro
494 Kion do fari en tia okazo demandis Aleksandro Ŝutu iom da tera polvo sur la okulon tiam ĝi nenion vidos
495 kaj kompreneble nenion deziros Kiam tiu ĉi konsilo estis plenumita la telero sur kiu kuŝis la kapo
496 tuj leviĝis rapide supren Nun mi vidas diris Aleksandro ke la saĝuloj havas prudenton ne homan sed
497 Dian
498 Tradukis N KUŜNIR
499 KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO Sudrusa popol rakonto tradukita de K HÜBERT
500 La supre metitan demandon respondas la malgrand rusoj per la sekvanta historieto Iam rakontas ili lupo
501 persekutis la diablon en la laŭdinda intenco lin kapti kaj formanĝi Okaze tion ĉi rimarkis malgrand
502 ruso kiu laboris sur la kampo kaj ĉu pro tio ke la malgrand ruso ne povas vivi sen la diablo aŭ ĉu
503 pro ia alia kaŭzo sufiĉe li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon per fortega
504 tju La diablo ĝojante ke li liberiĝis de la lupo dankis la malgrand ruson kaj invitis lin veni la estontan
505 vendredon en tian kaj tian profundaĵon kie li ankaŭ estos kaj montros sin al li aparte dankema Li nur
506 ne venu sole sed alvenu kun sia plej bona amiko La malgrand ruso pensis ke la plej bona amiko de viro
507 estas lia edzino kaj tial li iris tien kune kun sia edzino Kiam ili alvenis al la signita loko la diablo
508 ankoraŭ ne estis tie kaj por iel pasigi la tempon la malgrand ruso kuŝigis sian kapon sur la bruston
509 de sia edzino kaj dum ŝi ĝin purigadis de certaj malpuraj bestetoj li dolĉe ekdormis Kiam li ĵus
510 ekdormis tiam la diablo aliformiĝinte en belegan junan viron proksimiĝis al la edzino amindumis kun
511 ŝi per la okuloj kaj en kelkaj minutoj tute ŝin gajnis tiel ke ŝi volonte ekkaptis la altiritan al
512 ŝi tranĉilon por tratranĉi la gorĝon de sia edzo Sed en tiu sama momento kiam ŝi tion ĉi volis
513 fari la diablo repreninte sian veran eksteraĵon laŭte ekkriis tju tiel ke la malgrand ruso vekiĝis
514 kaj ĝustatempe ankoraŭ povis eviti la danĝeron kiu lin minacis
515 En sekvo de tiu ĉi okazo la diablo farante al li fortan predikon pro lia maltrafo admonis lin kaj donis
516 al li la klarigon ke ne la edzino kiel li ja tuj vidis sur si mem estas la plej bona amiko de la viro
517 sed la hundo La edzinon oni povas malsaĝigi delogi ŝi ofte forlasas la edzon dum la hundo restas fidela
518 al sia mastro neniam lin forlasas dividas kun li ĉiujn danĝerojn ĉiun mizeron kaj kiam mortas ĝia
519 mastro ĝi
520 pli sincere malĝojas je li ol kiu ajn el liaj parencoj Tion ĉi diris la diablo mi komunikas al vi por
521 turni vian atenton sur viajn efektivajn verajn
522 amikojn el dankemeco por la helpo kiun vi alportis al mi
523 LA DEVENO DE LA VIRINO Hinda legendo
524 Kiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon li deflugis sur la teron por ĝin admiri De lia flugo
525 eklevis sin varma bonodora vento La fieraj palmoj klinis antaŭ Mahadeva siajn suprojn kaj ekfloris sub
526 lia rigardo la puraj blankaj delikataj aromaj lilioj Mahadeva deŝiris unu el la lilioj kaj ĵetis ĝin
527 en la lazuran maron La vento ekŝancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka
528 ŝaŭmo Minuto kaj el tiu ĉi bukedo de ŝaŭmo ekfloris la virino delikata bonodora kiel la lilio facila
529 kiel la vento ŝanĝa kiel la maro kun beleco brilanta kiel la ŝaŭmo mara kaj rapide pasanta kiel tiu
530 ĉi ŝaŭmo
531 La virino antaŭ ĉio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj ekkriis Kiel mi estas belega Poste ŝi ekrigardis
532 ĉirkaŭen kaj diris Kiel la mondo estas bela
533 La virino eliris sur la bordon seka el la akvo de tiu ĉi tempo la virinoj ĉiam eliras sekaj el la akvo
534 Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero kaj el la ĉielo sur ŝin ekcelis miljardoj da
535 scivolaj okuloj Tiuj ĉi okuloj ekbrulis per ekstazo De tiu ĉi tempo lumas la steloj La stelo Venus
536 ekbrulis per envio pro tio ŝi lumas pli forte ol multaj aliaj
537 La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj kaj ĉio silente estis ravita de ŝi Tio ĉi ekenuigis
538 la virinon La virino ekkriis
539 Ho ĉiopova Mahadeva Vi kreis min tiel bela Ĉio estas ravita de mi sed mi ne aŭdas ne scias pri tiuj
540 ĉi ravoj ĉio estas ravita silente
541 Ekaŭdinte tiun ĉi plendon Mahadeva kreis sennombrajn birdojn La sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn
542 al la beleco de la belega virino La virino aŭskultis kaj ridetis Sed post unu tago tio ĉi ŝin tedis
543 La virino ekenuis
544 Ho ĉiopova Mahadeva ekkriis ŝi al mi oni kantas ravantajn kantojn en ili oni parolas ke mi estas belega
545 Sed kia beleco tio ĉi estas se neniu volas min cirkaŭpreni kaj karese sin alpremi al mi
546 Tiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belan fleksan serpenton Ĝi ĉirkaŭprenadis la belegan virinon kaj
547 rampis apud ŝiaj piedoj Duontagon la virino estis kontenta poste ekenuis kaj ekkriis
548 Ah se mi efektive estus bela aliaj penus min imiti La najtingalo kantas belege kaj la kardelo ĝin imitas
549 Kredeble mi ne estas jam tiel bela
550 La ĉiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion La simio imitis ĉiun movon de la virino
551 kaj la virino ses horojn estis kontenta sed poste kun larmoj ŝi ekkriis
552 Mi estas tiel bela tiel belega Pri mi oni kantas oni min ĉirkaŭprenas rampas apud miaj piedoj kaj min
553 imitas Oni min admiras kaj min envias tiel ke mi eĉ komencas timi Kio do min defendos se oni ekvolos
554 fari al mi de envio malbonon
555 Mahadeva kreis la fortan potencan leonon La leono gardis la virinon La virino tri horojn estis kontenta
556 sed post tri horoj ŝi ekkriis
557 Mi estas belega Oni min karesas mi neniun Oni min amas mi neniun Mi ne povas ja ami tiun ĉi grandegan
558 teruran leonon por kiu mi sentas estimon kaj timon Kaj en tiu ĉi sama minuto antaŭ la virino laŭ la
559 volo de Mahadeva aperis malgranda beleta hundeto
560 Kiel aminda besto ekkriis la virino kaj komencis karesi la hundeton Kiel mi ĝin amas
561 Nun la virino havis ĉion ŝi pri nenio povis peti Tio ĉi ŝin ekkolerigis Por ellasi la koleron ŝi
562 ekbatis la hundeton la hundeto ekbojis kaj forkuris ŝi ekbatis la leonon la leono ekmurmuregis kaj foriris
563 ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton la serpento eksiblis kaj forrampis La simio forkuris kaj la
564 birdoj forflugis kiam la virino ekkriis je ili
565 Ho mi malfeliĉa ekkriis la virino rompante la manojn oni min karesas laŭdas kiam mi estas en bona humoro
566 kaj ĉiuj forkuras kiam mi fariĝas kolera Mi sola Ho ĉiopova Mahadeva Je la
567 lasta fojo mi vin petas Kreu al mi tian ekzistaĵon sur kiun mi povus ellasi la koleron kiu ne havus
568 la kuraĝon forkuri de mi kiam mi estas kolera kiu estus devigita pacience elportadi ĉiujn batojn
569 Mahadeva enpensiĝis kaj kreis al ŝi la edzon
570 LA NASKIĜO DE LA TABAKO
571 Tradukis A GRABOWSKI
572 ARABA LEGENDO Laŭ la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA
573 En la nomo de Allah pardonema kaj bonkora kiu donis al ni la kanon por skribi kaj kiu ĉiutage instruas
574 al la homoj ion kion ili ne scias aŭskultu
575 Li sola estas la grandulo la potenculo la sinjoro de la anĝeloj kaj de la homoj Sur Liaj lipoj estas
576 la vero la lumo de la sunoj kiuj brilas super la montegoj venas de Liaj okuloj Unu el Liaj fingroj guvernas
577 la maŝinon de la mondoj La bloveto de Lia buŝo estas la vento kiu pelas la sablojn de la dezerto Aŭskultu
578 Ĝi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido nek la legendo pri la sultano de Kandaĥoro nek la historio
579 pri la beduena belulino nek unu el la dolĉegaj popolrakontoj kaj sorĉorakontoj kiujn la popolaj orientaj
580 poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo Piednoto Orienta unukorda ludinstrumento sidante apud
581 la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo Ĝi ne estas unu el la
582 rozaj legendoj kiujn la beduenoj kantas apud la Puto de Beno dum la plenigado de la kruĉoj kiam la suno
583 dormas en la brakoj de la vespero aŭ kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la Ŝtonegoj
584 koloritaj kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj la luno leviĝas sur la horizonto
585 Ĝi estas la legendo kiun la veraj kredantoj ĉiam ripetas kun la okuloj turnitaj al la Sankta Kiblo
586 Piednoto Mekko kaj kiun rakontis al mi Ali Hasan el la gento Beni el Vedaroj unu matenon kiam ni promenadis
587 ambaŭ sur la bordo de la maro
588 Kiam la suno sin levis Ali etendis la tapiŝon de preĝo falis sur la genuojn kaj ekparolis la Fatah
589 Kiam lia preĝo estis finita li sin levis kaj proponis al mi la pipon de amikeco Ni sidiĝis kaj komencis
590 fumi
591 Kristano li diris al mi vi ne konas la historion de naskiĝo de tiu ĉi folio kies odoron ni nun flaras
592 kaj kies fumo supreniras ĝis la trono de Allah miksita kun la odoroj de la floroj
593 Mahometano mi ne konas mi respondis
594 Laŭdata estu Allah li ekkriis kiu nur al la kredantoj per la buŝo de la profeto malkovris la misterojn
595 de la objektoj kovritaj De Dio ni estas kaj al Dio ni reiros Li estas granda
596 Kaj preninte pli da tabako en sian pipon li rakontis al mi la sekvantan legendon simplan sed profunde
597 religian kaj severan
598 Unu fojon vojaĝis la profeto Mahometo Dio havu lin en sankta gloro tra la dezertoj de Jemen Estis vintro
599 kaj pro la malvarmeco la bestoj rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj La ĉevalo sur kiu la
600 profeto rajdis metis unu hufon sur serpentejon kaj tuj oni ekvidis serpenteton dormantan de malvarmo
601 Mahometo kompatis la rampaĵon deiris de la ĉevalo prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon
602 de sia mantelo por ke la varmo de lia korpo ĝin revivigu Kaj la varmo de la korpo redonis al ĝi la
603 vivon Baldaŭ ĝi ekmoviĝis poste ĝi elmetis la kapon el la maniko kaj diris
604 Profeto mi volas mordi vian manon Ne estu maldanka respondis la profeto Mi tiel volas Kiam vi montros
605 al mi la kaŭzon kiu vin igas fari malbonon al mi tiam mi permesos al vi mordi
606 min Via gento murmuris la serpento ĉiam militas kontraŭ nia la piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj
607 ĉevaloj venkas ĉiam la niajn kaj mi nun volas venĝi al vi Nun ni parolas nek pri via gento nek pri
608 nia respondis la profeto nur inter vi kaj mi estas la afero
609 Kian do malbonon mi al vi faris Ĉu mi ne faris al vi bonon redonante al vi la vivon per la varmo de
610 mia korpo
611 Malgraŭ tio mi volas vin mordi por ke poste vi ne faru malbonon al miaj filoj nek al aliaj de mia 01
612 11 2006 13 38
613 gento Tio ĉi malbona rampaĵo estos maldanko vi pagos malbonon por bono Ve al vi kiu tiel malbone
614 volas repagi la bonaĵon kion oni faras al vi Mi volas ekkriis tiam la serpento kolere mi volas kaj mi
615 ĵuras al vi per Dio la granda kaj potenca
616 ke mi mordos vin Aŭdinte la nomon de Allah la profeto ne kuraĝis pli respondi Li klinis la kapon kaj
617 diris Lia nomo estu laŭdata Ni estas de Li kaj de Li ni havas la vivon Kaj li malkovris la manon ke
618 la serpento tie mordu Kaj la serpento mordis la sanktan manon de
619 Mahometo Tiu ĉi tiam eksentinte la doloron elĵetis la serpenton malproksimen kaj malbenis ĝin en la
620 nomo de
621 Allah ĉar ĝi estis maldanka kaj kun ĝi li malbenis ankaŭ ĉiujn kiuj pagas malbonon por bono kaj
622 ne estas dankaj por la bonoj kiujn oni faras al ili
623 Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo forte eksuĉis kaj eltiris la venenon kiun la rampaĵo
624 tie lasis Kaj li kraĉis sur la sablon de la dezerto En tiu sama minuto sur la loko kie falis la kraĉaĵo
625 naskiĝis kreskaĵo rapide disvolviĝante kaj donante foliojn
626 La araboj kiuj akompanis la senditon de Allah ekbruligis kelkajn foliojn kiel oferon al Dio sola pardonema
627 kaj bonkora kiu savis la estron de la kredantoj de pereo per la veneno kaj tiam ili flaris la strangan
628 kaj delikatan odoron kiun tiu ĉi kreskaĵo donas estante bruligata
629 De tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah plantas
630 ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron kun respekto kaj ĝojo ĉar ĝia gusto enhavas la maldolĉecon
631 de la veneno serpenta kaj la dolĉecon de la sankta kraĉaĵo de la profeto
632 De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadĵioj kiuj vojaĝas al Mekko de la ulemoj
633 kiuj instruas la saĝecon apud la sojlo de la meskito de El Hazar fonto de gajeco kaj lumo kaj de la
634 filoj de la blanka tendo kiuj estas la reĝoj de la dezerto
635 Ankaŭ de tiu tempo la kredanto ricevinte de alia mahometano sub lia tendo la salon de gastameco devas
636 ami lin kaj defendi lin ĝis la morto se estus bezone ĉar la malbeno de la profeto staras super la kapo
637 de maldankulo kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en la nokto de sia morto
638 Tio ĉi estas la legendo pri la tabako kiu transiras de gento al gento rakontata de la maljunaj kredantoj
639 tra la centjaroj kaj generacioj pro la gloro de Allah kies nomo estas benita Li sola estas granda
640 KARAGARA Hinda fabelo Rakontis F V L
641 En la urbo Vataman vivis saĝa sed malriĉa bramano Kecava Lia edzino Karagara estis malbona al ĉiu
642 eĉ la diablo kiu loĝis en arbo apud tiu domo el timo je Karagara forkuris en dezerton La bramano ne
643 povis elporti la turmentojn ricevatajn de sia edzino kaj foriris En la vojo vidis lin la diablo kaj diris
644 Hodiaŭ mi regalos vin Ne timu Mi loĝis en arbo apud via domo sed el timo je Karagara mi forkuris mi
645 volas fari al vi ion bonan Iru en la urbon Mrigavati tie regas Madana mi eniros en lian fllinon Mrigaloĉana
646 n kaj lasos min elirigi nur per vi
647 Tiel estis farita La diablo eniris en la reĝidinon la bramano venis kaj faris ĉion kion faras la aliaj
648 magiistoj sed la diablo ne eliris Fine la bramano diris En la nomo de Karagara eliru kaj la diablo obeis
649 La reĝo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio ĉi ankaŭ duonon de la regno La diablo
650 iris en la urbon Karnavati kaj eniris en la reĝinon Suloĉana n La reĝo sendis al Madana kaj petis
651 pri la magiisto Kecava Tiu ĉi venis al la turmentata reĝino sed la diablo vidinte lin diris Jam unu
652 fojon mi helpis al vi nun gardu vin La bramano alpaŝis pli proksime kaj ekmurmuretis al la reĝino en
653 la orelon Karagara venis mi volis nur diri ĝin al vi La diablo aŭdinte tion ĉi ektimis kaj eliris
654 La bramano riceviate grandajn honorojn de la reĝo reiris en la urbon Mrigavati
655 LA VIRINETO DE MARO Fabelo de Andersen
656 Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua kiel la folioj de la plej bela cejano kaj klara kiel la
657 plej pura vitro sed ĝi estas tre profunda pli profunda ol povas atingi ia ankro multaj turoj devus esti
658 starigitaj unu sur la alia por atingi de la fundo ĝis super la akvo Tie loĝas la popolo de maro
659 Sed ne pensu ke tie estas nuda blanka sabla fundo ne tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj
660 de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj ke ili ĉe la plej malgranda fluo de
661 la akvo sin movas kiel vivaj estaĵoj Ĉiuj fiŝoj malgrandaj kaj grandaj traglitas inter la branĉoj
662 tute tiel kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo
663 de la maro La muroj estas el koraloj kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno la tegmento
664 estas farita el konkoj kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de la akvo Tio ĉi estas belega vido
665 ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono
666 de reĝino
667 La reĝo de la maro perdis jam de longe sian edzinon sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de
668 la domo Ŝi estis saĝa virino sed tre fiera je sia nobeleco tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto
669 dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon la plej multe ĉar ŝi montris
670 la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj ŝiaj nepinoj Ili estis ses belegaj infanoj
671 sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata kiel folieto
672 de rozo ŝiaj okuloj bluaj kiel la profunda maro sed kiel ĉiuj aliaj ŝi ne havis piedojn la korpo finiĝis
673 per fiŝa vosto
674 La tutan tagon ili povis ludi en la palaco en la grandaj salonoj kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj
675 La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili tute kiel ĉe ni
676 enflugas la hirundoj kiam ni malfermas la fenestrojn La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj
677 manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi
678 Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj la fruktoj brilis kiel oro
679 kaj la floroj kiel fajro dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese La tero estis la plej delikata
680 sablo sed blua kiel flamo de sulfuro Super ĉio estis ia blua brileto Oni povus pli diri ke oni sin trovas
681 alte supre en la aero havante nur ĉielon super kaj sub si ol ke oni estas sur la fundo de la maro En
682 trankvila vetero oni povis vidi la sunon kiu elrigardis kiel purpura floro el kiu venis lumo ĉirkaŭen
683 Ĉiu el la malgrandaj reĝidinoj havis en la ĝardeno sian apartan loketon kie ŝi povis laŭ sia plaĉo
684 kaj bontrovo fosi kaj planti Unu donis al sia florejo la formon de baleno alia trovis pli bone ke ŝia
685 florejo similas je virineto de maro sed la plej juna donis al la sia formon rondan kiel la suno kaj havis
686 nur florojn ruĝe brilantajn kiel tiu Ŝi estis en ĉio originala infano silenta kaj pensanta kaj kiam
687 la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj kiujn ili ricevis de ŝipoj venintaj al la fundo
688 ŝi volis havi krom la ruĝaj floroj kiuj similis je la suno nur unu belan statuon kiu prezentis tre
689 belan knabon Ĝi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur la fundon de la maro ĉe la rompiĝo
690 de la ŝipo Ŝi plantis apud la statuo rozaruĝan salikon kiu kreskis belege kaj tenis siajn branĉojn
691 super la statuo ĝis la blua sablo de la fundo kie la ombro havis koloron nigra bluan kaj movadis sin
692 senĉese kiel la branĉoj Ĝi elrigardis kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus
693 Ne estis pli granda plezuro por la juna reĝidino ol aŭdi pri la mondo supra kaj la homoj La maljuna
694 avino devis rakontadi ĉion kion ŝi sciis pri ŝipoj kaj urboj homoj kaj bestoj Sed la plej bela kaj
695 mirinda estis por ŝi ke la floroj supre sur la tero odoras kion ne faras la floroj sur la fundo de la
696 maro kaj ke la arbaroj estas verdaj kaj la fiŝoj kiujn oni vidas tie inter la branĉoj tiel laŭte kaj
697 agrable kantas ke estas plezuro ilin aŭdi Ĝi estis la birdetoj kiujn la avino nomis fiŝoj ĉar alie
698 ŝiaj nepinoj kiuj ne vidis ankoraŭ birdojn ne povus ŝin kompreni
699 Kiam vi atingos la aĝon de dekkvin jaroj diris la avino vi ricevos la permeson sin levi el la maro sidi
700 sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj kaj rigardi la grandajn ŝipojn kiuj veturos antaŭ vi
701 vi vidos ankaŭ arbarojn kaj urbojn Baldaŭ unu el la fratinoj devis atingi la aĝon de dekkvin jaroj
702 sed la aliaj ĉiu el ili estis unu jaron pli juna ol la alia tiel ke al la plej juna mankis ankoraŭ
703 plenaj kvin jaroj ĝis ŝi povus sin levi de la fundo de la maro kaj vidi kiel nia mondo elrigardas Sed
704 unu promesis al la alia rakonti al ŝi kion ŝi vidis kaj kio la plej multe plaĉis al ŝi en la unua
705 tago ĉar ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili estis ankoraŭ multaj aferoj pri kiuj ili volus
706 scii
707 Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj kiel la plej juna ĝuste ŝi kiu devis ankoraŭ la plej
708 longe atendi kaj estis tiel silenta kaj plena je pensoj Ofte en la nokto ŝi staris antaŭ la malfermita
709 fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo kiel la fiŝoj per siaj naĝiloj kaj vostoj ĝin
710 batis La lunon kaj
711 stelojn ŝi povis vidi ili ŝajnis tre palaj sed por tio ili tra la akvo elrigardis multe pli grandaj
712 ol antaŭ niaj okuloj Se sub ili glitis io kiel nigra nubo ŝi sciis ke tio ĉi estas aŭ baleno naĝanta
713 super ŝi aŭ eĉ ŝipo kun multaj homoj Ili certe ne pensis ke bela virineto de maro staras sur la fundo
714 kaj eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo
715 Jen la plej maljuna reĝidino atingis la aĝon de dekkvin jaroj kaj ricevis la permeson sin levi super
716 la supraĵon de la maro Kiam ŝi revenis ŝi havis multege por rakonti sed la plej bela estas ŝi diris
717 kuŝi en la lumo de la luno sur supermara sablaĵo sur trankvila maro kaj rigardi la grandan urbon kiu
718 sin trovas tuj sur la bordo de la maro belan urbon kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj aŭdi la
719 muzikon kaj la bruon de kaleŝoj kaj homoj vidi la multajn preĝejojn kaj turojn kaj aŭskulti la sonadon
720 de la preĝejaj sonoriloj Ĝuste ĉar al la plej juna estis ankoraŭ longe malpermesite sin levi ŝi
721 la plej multe sentis grandan deziregon je ĉio ĉi Kun kia atento ŝi aŭskultis tiujn ĉi rakontojn
722 Kaj kiam ŝi poste je la vespero staris antaŭ la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume blua
723 akvo ĉiuj ŝiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun ĝia bruado kaj ŝajnis al ŝi ke la sonado
724 de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi
725 Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la akvo kaj naĝi kien ŝi volas Ŝi suprennaĝis
726 ĉe la subiro de la suno kaj tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela La tuta ĉielo elrigardis
727 kiel oro ŝi diris kaj la nuboj ha ilian belecon ŝi ne povus sufiĉe bone priskribi Ruĝaj kaj nigrabluaj
728 ili sin transportis super ŝi sed multe pli rapide ol ili flugis kiel longa blanka kovrilo amaso da sovaĝaj
729 cignoj super la akvo al la foriĝanta suno Ili flugis al la suno sed tiu ĉi malleviĝis kaj la roza
730 brilo estingiĝis sur la maro kaj la nuboj
731 En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis ŝi estis la plej kuraĝa el ĉiuj kaj naĝis tial supren
732 en unu larĝan riveron kiu fluas al la maro Palacoj kaj vilaĝaj dometoj estis vidataj tra belegaj arbaroj
733 Ŝi aŭdis kiel ĉiuj birdoj kantis kaj la suno lumis tiel varme ke ŝi ofte devis naĝi sub la akvon
734 por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon En unu malgranda golfo ŝi renkontis tutan amason da
735 belaj homaj infanoj ili kuradis tute nudaj kaj batadis en la akvo Ŝi volis ludi kun ili sed kun teruro
736 ili forkuris Poste venis malgranda nigra besto tio estis hundo sed ŝi antaŭe neniam vidis hundon tiu
737 ĉi komencis tiel furioze ŝin boji ke ŝi tute ektimiĝis kaj ree forkuris en la liberan maron Sed neniam
738 ŝi forgesos la belegajn arbarojn la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn kiuj povis naĝi kvankam
739 ili ne havis fiŝan voston
740 La kvara fratino ne estis tiel kuraĝa ŝi restis en la mezo de la sovaĝa maro kaj rakontis ke ĝuste
741 tie estas la plej bele Oni povas rigardi tre malproksime ĉirkaŭe kaj la ĉielo staras kiel vitra kloŝo
742 super la maro Ŝipojn ŝi vidis sed nur tre malproksime ili elrigardis kiel mevoj la ludantaj delfenoj
743 sin renversadis kaj la grandaj balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren ke ĝi elrigardis
744 ĉirkaŭe kiel centoj da fontanoj
745 Nun venis la tempo por la kvina fratino Ŝia naskotago estis ĝuste en la mezo de vintro kaj tial ŝi
746 vidis kion la aliaj la unuan fojon ne vidis La maro estis preskaŭ tute verda kaj ĉirkaŭe naĝis grandaj
747 montoj de glacio el kiuj laŭ ŝia rakonto ĉiu elrigardis kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda
748 ol la turoj kiujn la homoj konstruas En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel diamantoj
749 Ŝi sidiĝis sur unu el la plej grandaj kaj ĉiuj ŝipistoj forkuradis kun teruro de la loko kie ŝi
750 sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj Sed je la vespero la ĉielo kovriĝis je nuboj
751 ĝi tondris kaj fulmis dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn da glacio alte supren kaj briligis
752 ilin en la forta fulmado Sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la velojn estis timego teruro sed ŝi sidis trankvile
753 sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron
754 Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon ĉiu estis ravata de la nova kaj bela kiun
755 ŝi vidis sed nun kiam ili kiel grandaĝaj knabinoj havis la permeson supreniri ĉiufoje laŭ sia volo
756 ĝi fariĝis por ili indiferenta ili deziregis ree hejmen kaj post la paso de unu monato ili diris ke
757 malsupre en la domo estas la plej bele kaj tie oni sin sentas la plej oportune
758 Ofte en vespera horo la kvin fratinoj ĉirkaŭprenadis unua la alian per la manoj kaj suprennaĝadis
759 en unu linio super la akvon Ili havis belegajn voĉojn pli belajn ol la voĉo de homo kaj kiam ventego
760 komenciĝis kaj ili povis supozi ke rompiĝos ŝipoj ili naĝadis antaŭ la ŝipoj kaj kantadis agrable
761 pri la beleco sur la fundo de la maro kaj petis la ŝipanojn ne timi veni tien Sed tiuj ĉi ne povis
762 kompreni la vortojn ili pensis ke ĝi estas la ventego kaj ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre
763 ĉar se la ŝipo iris al la fundo la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en la
764 palacon de la reĝo de la maro
765 Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro tiam la malgranda fratino
766 01 11 2006 13 38
767 restis tute sola kaj rigardis post ili kaj estis al ŝi kiel ŝi devus plori sed virino de maro ne havas
768 larmojn kaj tial ŝi suferas multe pli multe
769 Ho se mi jam havus la aĝon de dekkvin jaroj ŝi diris Mi scias ke ĝuste mi forte amos la mondon tie
770 supre kaj la homojn kiuj tie loĝas kaj konstruas
771 Fine ŝi atingis la aĝon de dekkvin jaroj
772 Jen vi elkreskis diris ŝia avino la maljuna reĝino vidvino Venu kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn
773 fratinojn Ŝi metis al ŝi kronon el blankaj lilioj sur la harojn sed ĉiu folieto de floro estis duono
774 de perlo kaj la maljuna avino lasis almordiĝi al la vosto de la reĝidino ok grandajn ostrojn por montri
775 ŝian altan staton
776 Tio ĉi doloras diris la virineto de maro Jes kortega ceremonio postulas maloportunecon diris la avino
777 Ho ŝi fordonus kun plezuro ĉiun ĉi belegaĵon kaj deĵetus la multepezan kronon Ŝiaj ruĝaj ĝardenaj
778 floroj staris al ŝi multe pli bone sed nenio helpis Adiaŭ ŝi diris kaj levis sin facile kaj bele tra
779 la akvo
780 Antaŭ momento subiris la suno kiam ŝi levis la kapon super la supraĵo de la maro sed ĉiuj nuboj brilis
781 ankoraŭ kiel rozoj kaj oro kaj tra la palruĝa aero lumis la stelo de la vespero la aero estis trankvila
782 kaj freŝa kaj nenia venteto movis la maron Sur la maro staris granda trimasta ŝipo nur unu velo estis
783 levita ĉar estis nenia bloveto kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj Oni aŭdis muzikon kaj kantadon
784 kaj kiam la vespero fariĝis pli malluma centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj ĝi elrigardis
785 kvazaŭ la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero La virineto de maro alnaĝis ĝis la fenestro
786 de la kajuto kaj ĉiufoje kiam la akvo ŝin levis ŝi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj
787 en la kajuton kie staris multaj ornamitaj homoj sed la plej bela el ili estis la juna reĝido kun la
788 grandaj nigraj okuloj Li povis havi la aĝon de dekses jaroj lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata
789 kaj pro tio ĉi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco La ŝipanoj dancis sur la ferdeko kaj kiam la reĝido
790 al ili eliris pli ol cent raketoj leviĝis en la aeron Ili lumis kiel luma tago tiel ke la virineto de
791 maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon Sed baldaŭ ŝi denove ellevis la kapon kaj tiam ŝajnis al ŝi
792 kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi Neniam ankoraŭ ŝi vidis tian fajraĵon Grandaj sunoj
793 muĝante sin turnadis belegaj fajraj fiŝoj sin levadis en la bluan aeron kaj de ĉio estis vidata luma
794 rebrilo en la klara trankvila maro Sur la ŝipo mem estis tiel lume ke oni povis vidi eĉ la plej malgrandan
795 ŝnuron ne parolante jam pri la homoj Kiel bela la juna reĝido estis kaj li premis al la homoj la manojn
796 kun afabla ridetado dum la muziko sonis tra la bela nokto
797 Jam fariĝis malfrue sed la virineto de maro ne povis deturni la okulojn de la ŝipo kaj de la bela reĝido
798 La koloraj lanternoj estingiĝis la raketoj sin ne levadis pli en la aeron la pafilegoj jam pli ne tondris
799 sed profunde en la maro estis movado kaj bruado La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis
800 supren kaj malsupren tiel ke ŝi povis enrigardadi en la kajuton Sed pli rapide la ŝipo kuris super
801 la ondoj unu velo post la alia estis levataj pli forte batis la ondoj nigra nubego sin montris kaj fulmoj
802 malproksimaj ekbrilis Terura ventego baldaŭ komenciĝis Tial la ŝipanoj demetis la velojn La granda
803 ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta
804 akvo minacante sin transĵeti super la mastoj sed la ŝipo sin mallevadis kiel cigno inter la altaj ondoj
805 kaj levadis sin ree sur la akvajn montojn Al la virineto de maro ĝi ŝajnis kiel veturo de plezuro sed
806 la ŝipanoj tute alie tion ĉi rigardis la ŝipo ĝemegis kaj krakis la ĉefa masto rompiĝis en la mezo
807 kiel kano kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo Nun la virineto
808 de maro vidis ke la ŝipanoj estas en danĝero ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj
809 de la ŝipo kiuj estis pelataj super la akvo Kelkan tempon estis tiel mallumege ke ŝi nenion povis vidi
810 sed jen ekfulmis kaj fariĝis denove tiel lume ke la virineto de maro klare revidis ĉiujn sur la ŝipo
811 Ĉiu penis sin savi kiel li povis La plej multe ŝi observadis la junan reĝidon kaj ŝi vidis kiam la
812 ŝipo rompiĝis ke li falis en la profundan maron En la unua momento ŝi estis tre ĝoja ĉar nun li
813 ja venos al ŝi sed baldaŭ venis al ŝi en la kapon ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj tiel
814 li nur malviva venos en la palacon de la reĝo de la maro
815 Ne morti li ne devas Tial la virineto de maro eknaĝis inter la traboj kaj tabuloj kiuj kuradis sur la
816 maro forgesis la propran danĝeron subnaĝis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter la altaj
817 ondoj Fine ŝi atingis la junan reĝidon kiu jam apenaŭ sin tenis sur la supraĵo de la sovaĝa maro
818 Liaj manoj kaj piedoj komencis jam laciĝi la belaj okuloj sin fermis li devus morti se ŝi ne alvenus
819 Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis
820 Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis De la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto Ruĝa kaj brilanta sin levis
821 la suno el la akvo kaj ŝajnis ke per tio ĉi la vangoj de la reĝido ricevis vivon tamen liaj okulaj
822 restis
823 fermitaj La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj reordigis liajn malsekajn harojn Ŝajnis
824 al ŝi ke li estas simila je la marmora statuo en ŝia malgranda ĝardeno Ŝi lin kisis kaj rekisis kaj
825 forte deziris ke li restu viva
826 Jen montriĝis tero altaj bluaj montoj sur kies suproj brilis la blanka neĝo kiel amaso da cignoj Malsupre
827 sur la bordo staris belegaj verdaj arbaroj kaj antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo estis ankoraŭ
828 malfacile bone ĝin diferencigi sed konstruo ĝi estis Citronaj kaj oranĝaj arboj kreskis en la ĝardeno
829 kaj antaŭ la eniro staris altaj palmoj La maro faris tie ĉi malgrandan golfeton en kiu la akvo estis
830 tute trankvila sed tre profunda kaj kiu estis limita de superakvaj ŝtonegoj kovritaj de delikata blanka
831 sablo Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis ke
832 lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno
833 Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj knabinoj sin montris en la ĝardeno
834 Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj kiuj elstaris el la akvo
835 kovris la harojn kaj bruston per ŝaŭmo de la maro tiel ke neniu povis vidi ŝian belan vizaĝon kaj
836 ŝi nun observadis kiu venos al la malfeliĉa reĝido
837 Ne longe daŭris kaj alvenis juna knabino Ŝi videble forte ektimis sed nur unu momenton kaj baldaŭ
838 ŝi vokis multajn homojn kaj la virineto de maro vidis ke la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis
839 al ĉiuj ĉirkaŭstarantoj sed al sia savintino li ne ridetis li ja eĉ ne sciis ke al ŝi li devas danki
840 la vivon Ŝi sentis sin tiel malĝoja ke ŝi kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon malgaje
841 subnaĝis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro
842 Ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa sed nun ĝi fariĝis ankoraŭ pli multe La fratinoj ŝin demandis
843 kion ŝi vidis la unuan fojon tie supre sed ŝi nenion al ili rakontis
844 Ofte en vespero kaj mateno ŝi levadis sin al la loko kie ŝi forlasis la reĝidon Ŝi vidis kiel la
845 fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis deŝiritaj ŝi vidis kiel la neĝo fluidiĝis sur la
846 altaj montoj sed la reĝidon ŝi ne vidis kaj ĉiam pli malĝoja ŝi tial revenadis hejmen Ŝia sola
847 plezuro estis sidi en sia ĝardeneto kaj ĉirkaŭpreni per la brakoj la belan marmoran statuon kiu estis
848 simila je la reĝido sed siajn florojn ŝi ne flegis kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj kaj iliaj
849 longaj trunketoj kaj folioj sin kunplektis kun la branĉoj de la arboj tiel ke tie fariĝis tute mallume
850 Fine ŝi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj kaj baldaŭ tiam sciiĝis ĉiuj aliaj
851 sed je vorto de honoro neniu pli ol tiu kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro kiuj tamen rakontis ĝin nur
852 al siaj plej proksimaj amikinoj Unu el ili povis doni sciaĵon pri la reĝido ŝi ankaŭ vidis la feston
853 naskotagan sur la ŝipo sciis de kie la reĝido estas kaj kie sin trovas lia regno
854 Venu fratineto diris la aliaj reĝidinoj kaj interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj ili
855 sin levis en longa linio el la maro tien kie sin trovis la palaco de la reĝido
856 Tiu ĉi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de ŝtono kun grandaj marmoraj ŝtuparoj el
857 kiuj unu kondukis rekte en la maron Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj kaj inter
858 la kolonoj kiuj ĉirkaŭis la tutan konstruon staris marmoraj figuroj kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistaĵoj
859 Tra la klara vitro en la altaj fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn kie pendis multekostaj
860 silkaj kurtenoj kaj tapiŝoj kaj ĉiuj muroj estis ornamitaj per grandaj pentraĵoj ke estis efektiva
861 plezuro ĉion tion ĉi vidi
862 En la mezo de la granda salono batis alta fontano ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la
863 plafono tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la plej belaj kreskaĵoj kiuj sin trovis en la granda baseno
864 Nun ŝi sciis kie li loĝas kaj tie ŝi montradis sin ofte en vespero kaj en nokto sur la akvo ŝi alnaĝadis
865 multe pli proksime al la tero ol kiel kuraĝus ia alia ŝi eĉ sin levadis tra la tuta mallarĝa kanalo
866 ĝis sub la belega marmora balkono Tie ŝi sidadis kaj rigardis la junan reĝidon kiu pensis ke li sidas
867 sola en la klara lumo de la luno
868 Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko en lia belega ŝipeto ornamita per
869 flagoj ŝi rigardadis tra la verdaj kanoj kaj se la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu
870 ŝin vidis li pensis ke ĝi estas cigno kiu disvastigas la flugilojn
871 Ofte en la nokto kiam la fiŝistoj kaptadis fiŝojn sur la maro ĉe lumo de torĉoj ŝi aŭdadis ke ili
872 rakontas multon da bona pri la juna reĝido kaj ŝi ĝojadis ke ŝi savis al li la vivon kiam li preskaŭ
873 sen vivo estis pelata de la ondoj kaj ŝi ekmemoradis kiel firme lia kapo ripozis sur ŝia brusto kaj
874 kiel kore ŝi lin kisis Pri tio ĉi li nenion sciis li ne povis eĉ sonĝi pri ŝi
875 Ĉiam pli kaj pli kreskis ŝia amo al la homoj ĉiam pli ŝi deziris povi sin levi al ili kaj vivi inter
876 ili kaj ilia mondo ŝajnis al ŝi multe pli granda ol ŝia Ili ja povas flugi sur ŝipoj trans la maron
877 sin levi sur la
878 altajn montojn alte super la nubojn kaj la landoj kiujn ili posedas sin etendas kun siaj arbaroj kaj
879 kampoj pli malproksime ol ŝi povas atingi per sia rigardo Multon ŝi volus scii sed la fratinoj ne povis
880 doni al ŝi respondon je ĉio kaj tial ŝi demandadis pri tio la maljunan avinon kiu bone konis la pli
881 altan mondon kiel ŝi nomadis la landojn super la maro
882 Se la homoj ne dronas demandis la virineto de maro ĉu ili tiam povas vivi eterne ĉu ili ne mortas kiel
883 ni tie ĉi sur la fundo de la maro
884 Ho jes diris la maljunulino ili ankaŭ devas morti kaj la tempo de ilia vivo estas ankoraŭ pli mallonga
885 ol de nia Ni povas atingi la aĝon de tricent jaroj sed kiam nia vivo ĉesiĝas ni turniĝas en ŝaŭmon
886 kaj ni ne havas tie ĉi eĉ tombon inter niaj karaj Ni ne havas senmortan animon ni jam neniam revekiĝas
887 al vivo ni similas je la verda kreskaĵo kiu unu fojon detranĉita jam neniam pli povas reviviĝi Sed
888 la homoj havas animon kiu vivas eterne kiam la korpo jam refariĝis tero La animo sin levas tra la etero
889 supren al la brilantaj steloj Tute tiel kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas la landojn de la homoj
890 tiel ankaŭ ili sin levas al nekonataj belegaj lokoj kiujn ni neniam povos vidi
891 Kial ni ne ricevis senmortan animon malĝoje demandis la virineto de maro Kun plezuro mi fordonus ĉiujn
892 centojn da jaroj kiujn mi povas vivi por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la ĉiela
893 mondo
894 Pri tio ĉi ne pensu diris la maljunulino nia sorto estas multe pli feliĉa kaj pli bona ol la sorto
895 de la homoj tie supre
896 Sekve mi mortos kaj disfluiĝos kiel ŝaŭmo sur la maro mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj ne
897 vidados pli la belajn florojn kaj la luman sunon Ĉu mi nenion povas fari por ricevi eternan animon
898 Ne diris la maljunulino nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus por li pli ol patro kaj patrino se li
899 alligiĝus al vi per ĉiuj siaj pensoj kaj sia amo kaj petus ke la pastro metu lian dekstran manon en
900 la vian kun la sankta promeso de fideleco tie ĉi kaj ĉie kaj eterne tiam lia animo transfluus en vian
901 korpon kaj vi ankaŭ ricevus parton en la feliĉo de la homoj Li donus al vi animon kaj retenus tamen
902 ankaŭ sian propran Sed tio ĉi neniam povas fariĝi Ĝuste tion kio tie ĉi en la maro estas nomata
903 bela vian voston de fiŝo ili tie supre sur la tero trovas malbela Ĉar mankas al ili la ĝusta komprenado
904 tie oni devas havi du malgraciajn kolonojn kiujn ili nomas piedoj por esti nomata bela
905 La virineto de maro ekĝemis kaj rigardis malĝoje sian fiŝan voston
906 Ni estu gajaj diris la maljunulino ni saltadu kaj dancadu en la tricent jaroj kiujn la sorto al ni donas
907 ĝi estas certe sufiĉa tempo poste oni tiom pli senzorge povas ripozi Hodiaŭ vespere ni havos balon
908 de kortego
909 Kaj ĝi estis efektive belego kiun oni sur la tero neniam vidas La muroj kaj la plafono de la granda
910 salono estis de dika sed travidebla vitro Multaj centoj da grandegaj konkoj ruĝaj kiel rozoj kaj verdaj
911 kiel herbo staris en vicoj sur ĉiu flanko kun blue brulanta flamo kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis
912 eĉ tra la muroj tiel ke la maro ĉirkaŭe estis tute plena je lumo Oni povis bone vidi ĉiujn la sennombrajn
913 fiŝojn grandajn kaj malgrandajn kiel ili alnaĝadis al la vitraj muroj sur unuj la skvamoj ŝajnis purpuraj
914 sur aliaj ili brilis kiel oro kaj arĝento
915 En la mezo tra la salono fluis larĝa kvieta rivero kaj sur ĝi dancis la viroj kaj virinetoj de maro
916 laŭ sia propra dolĉa kantado Tiel belajn voĉojn la homoj sur la tero ne havas La plej juna reĝidino
917 kantis la plej bele oni aplaŭdadis al ŝi kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro ĉar ŝi
918 sciis ke ŝi havas la plej belan voĉon en la maro kaj sur la tero Sed baldaŭ ŝi denove komencis pensadi
919 pri la mondo supra Ŝi ne povis forgesi la belan reĝidon kaj sian doloron ke ŝi ne havas senmortan
920 animon kiel li Tial ŝi elŝteliĝis el la palaco de sia patro kaj dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis
921 ŝi sidis malgaja en sia ĝardeneto Tiam subite ŝi ekaŭdis la sonon de korno penetrantan al ŝi tra
922 la akvo kaj ŝi ekpensis nun li kredeble ŝipas tie supre li kiun mi amas pli ol patron kaj patrinon
923 li al kiu mi pendas per ĉiuj miaj pensoj kaj en kies manon mi tiel volonte metus la feliĉon de mia
924 vivo Ĉion mi riskos por akiri lin kaj senmortan animon Dum miaj fratinoj dancas en la palaco de mia
925 patro mi iros al la mara sorĉistino Ĝis hodiaŭ mi ĉiam sentis teruron antaŭ ŝi sed eble ŝi povas
926 doni al mi konsilon kaj helpon
927 La reĝidino eliris el sia ĝardeneto kaj rapidis al la bruanta akvoturnejo post kiu loĝis la sorĉistino
928 Sur tiu ĉi vojo ŝi antaŭe neniam iris tie kreskis nenia floro nenia herbeto nur nuda griza sabla tero
929 sin etendis ĝis la akvoturnejo kie la akvo ŝaŭme batadis turniĝante kiel bruantaj radoj muelaj kaj
930 ĉion kion ĝi kaptadis tiregadis kun si en la profundegon Inter tiuj ĉi ĉion ruinigantaj akvaj turnaĵoj
931 la reĝidino devis trapaŝi por atingi la teraĵon de la sorĉistino kaj tie ŝi devis ankoraŭ longe
932 iri sur varma ŝanceliĝanta ŝlimo kiun la sorĉistino nomadis sia torfaĵo Post tiu staris ŝia domo
933 en la mezo de stranga arbaro Ĉiuj
934 arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj duone besto duone kreskaĵo ili elrigardis kiel centkapaj serpentoj
935 kiuj kreskis el la tero ĉiuj branĉoj estis longaj ŝlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj kaj
936 ĉiu membro sin movadis de la radiko ĝis la plej alta supro Ĉion kion ili povis en la maro kapti ili
937 ĉirkaŭvolvadis fortike por jam neniam ĝin ellasi La malgranda reĝidino kun teruro haltis antaŭ tiu
938 ĉi arbaro ŝia koro batis de timego ŝi jam estis preta iri returne sed ŝi ekpensis pri la reĝido
939 kaj pri la akirota homa animo kaj fariĝis denove kuraĝa Siajn longajn libere defalantajn harojn ŝi
940 alligis fortike ĉirkaŭ la kapo por ke la polipoj ne povu per tio ĉi ŝin ekkapti la ambaŭ manojn
941 ŝi almetis kruce al la brusto kaj rapide iris antaŭen kiel fiŝo rapidanta tra la akvo inter la teruraj
942 polipoj kiuj etendadis post ŝi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn Ŝi rimarkis kiel ĉiu el ili objekton
943 unu fojon kaptitan tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj kiel per feraj ligiloj Homoj pereintaj
944 en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el la brakoj de la polipoj En la
945 brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn ostarojn de bestoj surteraj kaj kio ŝajnis al la reĝidino
946 la plej terura virineton de maro kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj
947 Jen ŝi venis al granda preskaŭ ĉie kovrita de ŝlimo placo en la arbaro kie grandaj grasaj maraj serpentoj
948 sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron En la mezo de la placo staris domo konstruita
949 el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro tie sidis la sorĉistino de la maro kaj manĝigadis
950 testudon el sia buŝo kiel la homoj donas sukeron al kanarieto La malbelajn grasajn serpentojn de la
951 maro ŝi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda sponga brusto
952 Mi jam scias kion vi volas diris la sorĉistino tre malsaĝe Tamen via volo estos plenumita ĉar ĝi
953 ĵetos vin en malfeliĉon mia bela reĝidineto Vi volus liberiĝi de via fiŝa vosto kaj por tio havi
954 du trabojn por la irado kiel la homoj por ke la juna reĝido enamiĝu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan
955 animon Ĉe tio ĉi la sorĉistino ridis tiel laŭte kaj malbele ke la testudo kaj la serpentoj falis
956 sur la teron Vi ne povis veni en pli oportuna tempo Morgaŭ post la leviĝo de la suno mi jam ne povus
957 al vi helpi ĝis ree pasus jaro Mi kuiros al vi trinkaĵon kun kiu vi ankoraŭ antaŭ la leviĝo de la
958 suno devas naĝi al la tero sidiĝi sur la bordo kaj eltrinki la trinkaĵon tiam via fiŝa vosto turniĝos
959 en tion kion la homoj nomas graciaj piedoj sed ĝi doloros ĝi estos al vi kiel se akra glavo vin tranĉus
960 Ĉiuj kiuj vin vidos diros ke vi estas la plej bela homa estaĵo kiun ili vidis Restos al vi via facila
961 flugetanta irado nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi sed ĉe ĉiu paŝo kiun vi faros
962 vi sentos kiel vi paŝus sur akran tranĉilon Se vi volas ĉion ĉi elteni tiam mi al vi helpos
963 Jes diris la virineto de maro kun tremanta voĉo kaj pensis pri la reĝido kaj pri la ricevota animo
964 Sed memoru diris la sorĉistino se vi unu fojon fariĝis homo vi jam neniam pli povas refariĝi virineto
965 de maro vi jam neniam pli povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via patro
966 kaj se vi ne akiros la amon de la princo tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon alligiĝu al vi
967 per ĉiuj siaj pensoj kaj ordonu al la pastro ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel ke vi fariĝu
968 edzo kaj edzino tiam vi ne ricevos senmortan animon Je la unua mateno post lia edziĝo kun alia via koro
969 disŝiriĝos kaj fariĝos ŝaŭmo sur la maro
970 Mi ĝin volas diris la virineto de maro kaj ŝi estis pala kiel la morto
971 Sed vi devas ankaŭ pagi al mi diris la sorĉistino kaj ne malmulton mi postulas Vi havas la plej belan
972 voĉon el ĉiuj tie ĉi sur la fundo de la maro per ĝi vi esperas tie ensorĉi la reĝidon sed la voĉon
973 vi devas doni al mi La plej bonan kion vi posedas mi volas ricevi por mia kara trinkaĵo Mian propran
974 sangon mi ja devas doni por ĝi por ke la trinkaĵo fariĝu akra kiel glavo ambaŭflanke tranĉanta
975 Sed se vi prenos de mi mian voĉon diris la virineto de maro kio do tiam restos al mi
976 Via bela eksteraĵo diris la sorĉistino via flugetanta irado kaj viaj parolantaj okuloj per kiuj vi
977 jam povas malsaĝigi homan koron Nu ĉu vi perdis la kuraĝon Eletendu vian malgrandan langon kaj mi
978 detranĉos ĝin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkaĵon
979 Ĝi fariĝu diris la virineto de maro kaj la sorĉistino metis la kaldronon por kuiri la sorĉan trinkaĵon
980 Pureco estas duono de vivo ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj kiujn ŝi kunligis en
981 unu tuberon Poste ŝi gratis al si mem la bruston kaj engutigis en la kaldronon sian nigran sangon La
982 vaporo formis la plej strangajn flgurojn tiel ke estis terure ilin vidi Ĉiun momenton la sorĉistino
983 metis novajn objektojn en la kaldronon kaj kiam ĝi komencis bone boli estis tute kiel se plorus krokodilo
984 Fine la trinkaĵo estis preta ŝi elrigardis kiel la plej klara akvo
985 Jen ricevu ĝin diris la sorĉistino kaj detranĉis al la virineto de maro la langon la virineto nun
986 jam estis muta povis jam nek kanti nek paroli
987 Se la polipoj volos vin kapti kiam vi iros returne tra mia arbaro diris la sorĉistino ŝprucu sur ilin
988 01 11 2006 13 38
989 nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn Sed tion
990 ĉi la reĝidino ne bezonis la polipoj timigite sin retiris de ŝi kiam ili vidis la brilantan trinkaĵon
991 kiu lumis en ŝia mano kiel radianta stelo Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron la marĉon kaj la akvoturnejon
992 Ŝi povis vidi la palacon de sia patro la torĉoj en la granda salono de dancado estis estingitaj tie
993 certe jam ĉiuj dormis tamen ŝi ne kuraĝis iri al ili nun kiam ŝi estis muta kaj la koro volis disŝiriĝi
994 al ŝi de malĝojo ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon derompis floron de la bedoj de ĉiuj siaj fratinoj
995 ĵetis al la palaco milojn da kisoj per la fingroj kaj leviĝis tra la mallume blua maro supren
996 La suno ankoraŭ ne estis leviĝinta kiam ŝi ekvidis la palacon de la reĝido kaj supreniris sur la
997 belega marmora ŝtuparo La luno lumis mirinde klare La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule
998 akran trinkaĵon kaj estis al ŝi kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo ŝi perdis
999 la konscion kaj falis kiel mortinta Kiam la suno eklumis super la maro ŝi vekiĝis kaj sentis fortan
1000 doloron sed rekte antaŭ ŝi staris la aminda juna reĝido kiu direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn
1001 kiel karbo tiel ke ŝi devis mallevi la siajn kaj tiam ŝi rimarkis ke ŝia fiŝa vosto perdiĝis kaj
1002 ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn kiujn bela knabino nur povas havi Sed ŝi estis
1003 tute nuda kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn La reĝido demandis kiu ŝi estas
1004 kaj kiel ŝi venis tien ĉi kaj ŝi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj kviete sed ankaŭ tiel
1005 malgaje ĉar paroli ŝi ja ne povis Tiam li prenis ŝian manon kaj kondukis ŝin en la palacon Ĉe ĉiu
1006 paŝo kiun ŝi faris estis al ŝi kiel la sorĉistino antaŭdiris kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn
1007 kaj tranĉilojn sed ŝi elportadis ĝin volonte Sub la mano de la reĝido ŝi supreniris facile kiel
1008 akva veziko sur la ŝtuparo kaj li kaj ankaŭ ĉiuj aliaj admiris ŝian gracian flugetantan iradon
1009 Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al ŝi en la palaco ŝi estis la plej bela
1010 el ĉiuj sed ŝi estis muta povis nek kanti nek paroli Belaj sklavinoj vestitaj en silko kaj oro eliradis
1011 kaj kantadis antaŭ la reĝido kaj liaj gepatroj Unu kantis pli agrable ol ĉiuj aliaj kaj la reĝido
1012 aplaŭdis kaj ridetis al ŝi tiam la virineto de maro fariĝis malĝoja ŝi sciis ke ŝi mem kantus multe
1013 pli bele Ho ŝi diris al si mem se li nur scius ke por esti ĉe li mi fordonis je eterne mian voĉon
1014 Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko tiam la virineto de maro
1015 levis siajn belajn blankajn brakojn stariĝis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la
1016 planko dancante kiel ankoraŭ neniu dancis Ĉe ĉiu movo ŝia beleco pli multe elmontriĝadis kaj ŝiaj
1017 okuloj parolis pli interne kaj pli profunde al la koro ol la kantado de la sklavinoj
1018 Ĉiuj estis ensorĉitaj de ĝi aparte la reĝido kiu nomis la reĝidinon lia amata trovitino kaj ŝi
1019 dancis senhalte kvankam ĉiufoje kiam ŝia piedo tuŝis la plankon ŝajnis al ŝi kiel ŝi ekpaŝus sur
1020 akran tranĉilon La reĝido diris ke ŝi estu ĉiam apud li kaj ŝi eĉ ricevis la permeson dormi sur
1021 velura kuseno antaŭ lia pordo
1022 Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon por ke ŝi povu akompanadi lin ankaŭ sur ĉevalo Ili rajdadis tra
1023 la bonodoraj arbaroj kie la verdaj branĉoj tuŝadis iliajn ŝultrojn kaj la birdetoj kantadis inter
1024 la freŝaj folioj Ŝi levadis sin kun la reĝido sur la altajn montojn kaj kvankam ŝiaj graciaj piedetoj
1025 sangadis ŝi tamen ridadis je tio ĉi kaj sekvadis lin ĝis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj profunde
1026 sub ili kiel se ĝi estus amaso da birdoj iranta al la fremdaj landoj
1027 En domo en la palaco de la reĝido ŝi iradis kiam en la nokto la aliaj dormis sur la larĝan marmoran
1028 ŝtuparon kaj malvarmigadis siajn brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam ŝi pensadis
1029 pri siaj parencoj en la profundaĵo
1030 En unu nokto ŝiaj fratinoj venis reciproke tenante sin per la brakoj ili kantis naĝante super la akvo
1031 tre malgajajn melodiojn Ŝi faris al ili signon kaj ili ŝin rekonis kaj rakontis kiel profunde ŝi ilin
1032 ĉiujn malĝojigis De tiu tempo ili vizitadis ŝin ĉiun nokton kaj en unu nokto ŝi rimarkis en granda
1033 malproksimeco la maljunan avinon kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la supraĵo de la
1034 maro kaj la reĝon de la maro kun sia krono sur la kapo Ili etendis al ŝi la manojn sed ambaŭ ne kuraĝis
1035 veni tiel proksime al la tero kiel la fratinoj
1036 De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis li amis ŝin kiel oni povas nur ami bonan belan infanon
1037 sed fari ŝin reĝino tio ĉi neniam venis al li en la kapon kaj tamen ŝi ja devis fariĝi lia edzino
1038 ĉar alie ŝi ne ricevus senmortan animon sed devus en la mateno de lia edziĝo fariĝi ŝaŭmo sur la
1039 maro
1040 Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto kiam li ŝin prenadis en
1041 siajn brakojn kaj kisadis ŝian belan frunton
1042 Jes vin mi amas la plej multe diris la reĝido ĉar vi havas la plej bonan koron vi estas al mi la plej
1043 multe aldonita kaj vi estas simila je unu juna knabino kiun mi unu fojon vidis sed jam kredeble neniam
1044 revidos Mi estis sur ŝipo kiu rompiĝis la ondoj alpelis min al tero proksime de sankta preĝejo en
1045 kiu multaj junaj knabinoj faris la meson La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj savis al
1046 mi la vivon nur du fojojn mi ŝin vidis Ŝi estus la sola knabino kiun mi povus ami en tiu ĉi mondo
1047 sed vi estas simila je ŝi vi preskaŭ forpremas ŝian figuron en mia animo Ŝi apartenas al la sankta
1048 preĝejo kaj tial vin sendis al mi mia bona feliĉo neniam ni disiĝos unu de la alia
1049 Ha li ne scias ke mi savis al li la vivon pensis la reĝidineto mi portis lin trans la maro al la arbaro
1050 kie staras la preĝejo mi rigardis lin post la ŝaŭmo kaj atendis ĉu ne venos al li ia homo Mi vidis
1051 la belan knabinon kiun li amas pli ol min La virineto de maro profunde ĝemis plori ŝi ne povis La knabino
1052 apartenas al la sankta preĝejo li diris neniam ŝi elvenos en la mondon ili neniam renkontos unu la
1053 alian mi estas apud li mi vidas lin ĉiutage mi lin flegos mi lin amos mi oferos al li mian vivon
1054 Sed jen la reĝido devis edziĝi kaj ricevi kiel edzino la filinon de la najbara reĝo tial oni pretigis
1055 tian belan ŝipon La reĝido veturas oni diras por ekkoni la landojn de la najbara reĝo sed efektive
1056 ĝi estas farata por rigardi la filinon de la najbara reĝo grandan sekvantaron li devis kunpreni La
1057 virineto de maro balancis la kapeton kaj ridetis ŝi konis la pensojn de la reĝido pli bone ol ĉiuj
1058 aliaj Mi devas veturi li diris al ŝi mi devas rigardi la belan reĝidinon miaj gepatroj ĝin postulas
1059 sed por preni ĝin kiel fianĉino tion ili ne volas min devigi Mi ne povas ŝin ami Ŝi ne estas simila
1060 je la bela knabino en la preĝejo je kiu vi estas simila Se mi iam devus elekti fianĉinon tiam la elekto
1061 pli volonte falus sur vin mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj Ĉe tio li ŝin kisis sur ŝia
1062 ruĝa buŝo ludis kun ŝiaj longaj haroj kaj metis sian kapon al ŝia koro kaj pli vive ŝi ekrevis pri
1063 homa feliĉo kaj pri senmorta animo
1064 Vi ja ne timas la maron vi muta infano li demandis kiam ili staris sur la belega ŝipo kiu devis lin
1065 veturigi al la lando de la najbara reĝo kaj li rakontis al ŝi pri ventegoj kaj senventeco pri mirindaj
1066 fiŝoj en la profundaĵo kaj kion la subakviĝistoj tie vidis kaj ŝi ridis ĉe lia rakontado ĉar ŝi
1067 sciis ja pli bone ol ĉiu alia pri la fundo de la maro
1068 En luna nokto kiam ĉiuj dormis krom la direktilisto apud sia direktilo tiam ŝi sidis sur la rando de
1069 la ŝipo kaj senmove rigardis malsupren tra la klara akvo kaj ŝajnis al ŝi kvazaŭ ŝi vidas la palacon
1070 de sia patro sur la plej alta turo de tiu palaco staris la maljuna avino kun la arĝenta krono sur la
1071 kapo kaj rigardadis sendeturniĝe tra la ondanta akvo al la kilo de la ŝipo Jen ŝiaj fratinoj elnaĝis
1072 el la internaĵo de la maro rigardadis ŝin malgaje kaj kunerompadis la blankajn manojn Ŝi faris al
1073 ili signojn ridetis kaj volis rakonti ke ĉio iras bone kaj feliĉe sed la servanto de la ŝipo alproksimiĝis
1074 al ŝi kaj la fratinoj subakviĝis tiel ke li pensis ke la blanka kion li vidis estis nur ŝaŭmo sur
1075 la maro
1076 Je la sekvanta mateno la ŝipo ennaĝis en la havenon de la belega ĉefurbo de la najbara reĝo Ĉiuj
1077 sonoriloj de preĝejoj sonoris kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj dum la soldatoj kun etenditaj
1078 standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado Ĉiu tago estis pasigata feste Baloj kaj
1079 kolektiĝoj sekvis unu la alian sed la reĝidino ankoraŭ ne estis ŝi estis edukata kiel oni diris malproksime
1080 en unu sankta monaĥejo kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn Fine ŝi alveturis
1081 La virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon kaj devis konfesi ke personon pli belan kaj ĉarman
1082 ŝi neniam ankoraŭ vidis Ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj okulharoj
1083 ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj
1084 Vi ĝi estas ĝoje ekkriis la reĝido vi kiu min savis kiam mi kuŝis malviva sur la bordo de la maro
1085 kaj li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj Ho mi estas tro feliĉa li diris
1086 al la virineto de maro La plej bona kiun mi neniam esperis atingi estas al mi plenumita Vi ĝojos je
1087 mia feliĉo ĉar vi min amas la plej multe La virineto de maro kisis al li la manon kaj jam nun estis
1088 al ŝi kiel ŝi sentus ke ŝia koro disŝiriĝas La mateno de la edziĝo de la princo devis ja alporti
1089 al ĝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro
1090 Ĉiuj sonoriloj de la preĝejoj sonoris la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉiĝon
1091 Sur ĉiuj altaroj brulis bonodora oleo en multekostaj arĝentaj lampoj La pastroj balancadis la fumilojn
1092 kaj la gefianĉoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la benon de la episkopo La virineto de maro
1093 staris en silko kaj oro kaj tenis la trenaĵon de la vesto de la fianĉino sed ŝia orelo ne aŭdis la
1094 festan muzikon ŝia okulo ne vidis la sanktan ceremonion ŝi pensis pri sia nokto de la morto pensis
1095 pri ĉio kion ĝi perdis en tiu ĉi mondo
1096 Ankoraŭ en tiu sama vespero la gefianĉoj iris sur la ŝipon la pafilegoj tondris ĉiuj flagoj sin movadis
1097 en la aero kaj en la mezo de la ŝipo estis konstruita reĝa tendo el oro kaj purpuro kaj provizita je
1098 la plej belaj kusenoj sur kiuj devis ripozi la gefianĉoj en la trankvila malvarmeta nokto
1099 La vento blovis la velojn kaj la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la klara maro Kiam
1100 01 11 2006 13 38
1101 fariĝis vespero oni ekbruligis kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko
1102 La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon kiam ŝi je la unua fojo suprennaĝis el la maro kaj
1103 vidis tian saman belegecon kaj ĝojon kaj nun ŝi sin turnadis en la danco flugetante kiel flugetas la
1104 hirundo kiam ĝi estas persekutata kaj ĉiuj admirante aplaŭdadis al ŝi neniam ankoraŭ ŝi dancis
1105 tiel belege Kvazaŭ akraj tranĉiloj tranĉadis en ŝiaj delikataj piedoj sed ŝi ĝin ne sentadis ĉar
1106 pli multe ĝi tranĉadis al ŝi la koron Ŝi sciis ke ĝi estas la lasta vespero ke ŝi lin vidas lin
1107 por kiu ŝi forlasis la amikojn kaj hejmon fordonis sian belegan voĉon kaj ĉiutage suferadis malfacilajn
1108 dolorojn dum li ĝin eĉ la plej malmulte ne scietis Ĝi estis la lasta nokto ke ŝi enspiradis tiun
1109 saman aeron kiel li kaj vidadis la profundan maron kaj la bluan stelan ĉielon Eterna nokto sen pensado
1110 kaj sonĝado ŝin atendis ĉar ŝi ne havis animon kaj jam neniam povis ĝin ricevi Ĉio sur la ŝipa
1111 estis plena je ĝojo kaj gajeco multe ankoraŭ post la mezo de la nokto ŝi ridetadis kaj dancadis kun
1112 pensoj de morto en sia koro La reĝido kisis sian belan fianĉinon kaj ŝi ludis kun liaj nigraj haroj
1113 kaj brako en brako ili iris en la belegan tendon por ripozi
1114 Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo nur la direktilisto staris apud la direktilo la virineto
1115 de maro metis siajn blankajn brakojn sur la randon de la ŝipo kaj rigardadis al oriento atendante la
1116 ĉielruĝon de mateno Ŝi sciis ke la unua radio de la suno estos ŝia alportanto de morto Tiam ŝi ekvidis
1117 siajn fratinojn leviĝantajn el la maro ili estis palaj kiel ŝi mem iliaj longaj belaj haroj jam ne
1118 movadis sin en la vento ili estis detranĉitaj
1119 Ni donis ĝin al la sorĉistino por ke ŝi donu helpon kaj por ke vi ne devu morti en tiu ĉi nokto Ŝi
1120 donis al ni tranĉilon jen ĝi estas Vi vidas kiel akra ĝi eŝtas Antaŭ ol la suno leviĝos vi devas
1121 ĝin enpuŝi en la koron de la reĝido kaj kiam lia varma sango ŝprucos sur viajn piedojn tiam viaj
1122 piedoj kunkreskiĝos en unu fiŝan voston kaj vi denove fariĝos virineto de maro vi povos veni al ni
1123 en la maron kaj vivi viajn tricent jarojn antaŭ ol vi fariĝos malviva sala ŝaŭmo de la maro Rapidu
1124 rapidu Li aŭ vi devas morti antaŭ la leviĝo de la suno Nia maljuna avino malĝojas tiel ke la blankaj
1125 haroj al ŝi elfalis kiel niaj falis sub la tondilo de la sorĉistino Mortigu la reĝidon kaj revenu
1126 Rapidu ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo Post kelkaj minutoj leviĝos la suno kaj vi devos
1127 morti Kaj ili strange kaj profunde ekĝemis kaj malleviĝis en la akvon
1128 La reĝidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaŭ la tendo kaj vidis kiel la bela fianĉino
1129 dormas tenante sian kapon sur la brusto de la reĝido kaj ŝi kliniĝis kisis lin sur la bela frunto
1130 suprenrigardis al la ĉielo kie la ruĝo de la mateno ricevadis ĉiam pli brulantan koloron ekrigardis
1131 la akran tranĉilon kaj direktis ree siajn okulojn sur la reĝidon kiu en la sonĝo elparoladis la nomon
1132 de sia fianĉino ŝi sola vivis en liaj pensoj kaj la tranĉilo tremis en la manoj de la virineto de
1133 maro sed jen ŝi ĵetis ĝin malproksime for en la ondojn kiuj ruĝe eklumis kie falis la tranĉilo elrigardadis
1134 kiel se gutoj de sango ŝprucus supren el la akvo
1135 Ankoraŭ unu fojon ŝi ekrigardis la reĝidon per rigardo duone estingita ĵetis sin de la ŝipo en la
1136 maron kaj sentis kiel ŝia korpo sin turnis en ŝaŭmon
1137 Nun la suno leviĝis el la maro kviete kaj varme falis ĝiaj radioj sur la malvarman malvivan ŝaŭmon
1138 de la maro kaj la reĝidineto de maro sentis nenion de la morto Ŝi ekvidis la sunon kaj proksime super
1139 ŝi flugetis centoj da travideblaj belegaj estaĵoj ŝi povus tra ili vidi la blankajn velojn de la ŝipo
1140 kaj la ruĝajn nubojn sur la ĉielo Ilia voĉo estis kiel sonorado de sferoj sed tiel spiritia ke nenia
1141 homa orelo povis ĝin aŭdi kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn Sen
1142 flugiloj ili sin portadis tra la aero danke sian propran facilecon La virineto de maro vidis ke ŝi havas
1143 korpon tian kiel ili kiu ĉiam pli kaj pli sin levadis el la ŝaŭmo
1144 Al kiu mi venis ŝi demandis kaj ŝia voĉo sonis kiel la voĉo de la aliaj estaĵoj tiel spirite ke
1145 nenia tera muziko povas ĝin reprezenti
1146 Al la filinoj de la aero respondis la aliaj La virino de maro ne havas senmortan animon kaj neniam povas
1147 ĝin ricevi se ne prosperis al ŝi akiri la amon de homo De fremda potenco dependas ŝia eterna ekzistado
1148 La filinoj de la aero ankaŭ ne havas senmortan animon sed ili povas ĝin akiri al si mem per bonaj faroj
1149 Ni flugas al la varmaj landoj kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn tie ni blovetados
1150 malvarmeton Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra la aero kaj alportas refreŝiĝon kaj saniĝon
1151 Se ni en la daŭro de tricent jaroj penadis fari ĉion bonan kion ni povas tiam ni ricevas senmortan
1152 animon kaj prenas parton en la eterna feliĉo de la homoj Vi malfeliĉa virineto de maro el la tuta koro
1153 ĉiam laboradis al tiu sama celo kiel ni vi suferis kaj paciencis vi leviĝis nun al la mondo de la spiritoj
1154 de la aero nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj senmortan animon per bonaj faroj
1155 La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis
1156 larmojn Sur la ŝipo denove regis bruo kaj vivo ŝi rimarkis kiel la reĝido kun sia bela fianĉino ŝin
1157 serĉas malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan ŝaŭmon kiel se ili scius ke ŝi ĵetis sin
1158 en la maron Nevidate ŝi kisis la frunton de la fianĉino ridetis al la reĝido kaj levis sin kun la
1159 aliaj infanoj de la aero al la rozeruĝa nubo kiu naĝis en la aero
1160 Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon ĉielan
1161 Eĉ pli frue ni povas tien veni diris unu el la spiritoj de la aero Nevidate ni enflugetas en la domojn
1162 de la homoj kie estas infanoj kaj por ĉiu tago en kiu ni trovas bonan infanon kiu faras ĝojon al siaj
1163 gepatroj kaj meritas ilian amon Dio mallongigas al ni nian tempon de provado La infano ne scias kiam
1164 ni flugas tra la ĉambro kaj kiam ni el ĝojo pro tiu infano ridetas tiam niaj tricent jaroj perdas unu
1165 jaron sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan infanon tiam ni devas plori larmojn de malĝojo kaj
1166 ĉiu larmo aldonas al nia tempo de provado unu tagon
1167 III ANEKDOTOJ
1168 Unu advokato tre malgranda venis juĝejon por defendi la aferon de sia kliento Alia advokato vidante
1169 lin demandis kiu li estas Tiu respondis Tiam la unua ekkriis Kio tia malgranda advokato mi ja povas vin
1170 kaŝi en mian poŝon Vi povas trankvile diris tiu kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo ol en la kapo
1171 M Solovjev
1172 Unu malgrandruso veturis sur veturilo Subite la veturilo kliniĝis ĝi trafis en kavon La malgrandruso
1173 desaltis kaj provis levi la veturilon sed ne povis Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo
1174 la sanktan Nikolaon Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis Tiam en malespero li krias Ĉiuj sanktuloj helpu kaj
1175 puŝas la veturilon kun tia forto ke ĝi renversiĝas sur alian flankon Jen vi havas li ekkriis kolere
1176 vi ne devis puŝi ĉiuj kune M Solovjev
1177 Unu generalo volis rigardi kiel oni nutras la soldatojn Neatendite li venas en la soldatan kuirejon Sur
1178 la korto li renkontas du soldatojn kiuj portas kaldronon Haltu li ordonas alportu kuleron Sed Via Generala
1179 Moŝto komencas la alkurinta adjutanto Silentu krias la generalo Li prenas kuleron Levu la kovrilon Lia
1180 ordono estas plenumata Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon provas kaj kun abomeno kraĉas Kio tio
1181 ĉi estas ĝi estas tia supo ĝi estas kotaĵo Jes Via Generala Moŝto murmuretas la timigita adjutanto
1182 mi tion ĉi ja volis diri al vi M Solovjev
1183 Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon Sur la pordo de sia budo li skribis eniro
1184 senpaga Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon Sed kiam la gastoj volis eliri ili renkontis
1185 du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon eliro kostas kvindek centimojn La sukceso estis
1186 brilanta Preskaŭ ĉiuj pagis laŭte ridante pro tiu ĉi ideo M Solovjev
1187 La reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj kiuj diradis al li ke la grekoj kvankam ĉirkaŭŝutataj
1188 per liaj favoroj tamen insultas lin Kio rezultus se mi agadus kun ili pli malbone J Seleznev
1189 Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona sed malriĉa ĉar li diris mia filino pli volas homon
1190 sen havaĵo ol havaĵon sen homo J Seleznev
1191 La Roma oratoro Cicero diris al unu homo kiu diradis ke lia edzino havas 30 jarojn ĝi estas sendube
1192 vera ĉar jam 10 jarojn mi aŭdas tion ĉi de vi J Seleznev
1193 Unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension Al mi ne
1194 la mono estas bezona regnestro li diris sed mi volus ke ĉiuj sciu ke mi ricevis tiun ĉi favoron el
1195 viaj manoj Aŭgusto respondis Bonege diradu ĉie ke mi kvazaŭ donas al vi pension mi tion ĉi ne neados
1196 J Seleznev
1197 Pastro postulis ke Lizandro konfesu al li sian plej ĉefan pekon Ĉu vi aŭ la dioj ordonas al mi malkovri
1198 mian animon demandis Lizandro La dioj ordonas al vi diris la pastro Bone rediris Lizandro foriru de tie
1199 ĉi kaj kiam la dioj min demandos mi respondos al ili J Seleznev
1200 Helvetius en sia verko De l esprit rakontas la sekvantan okazon Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco
1201 de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi La edzino respondis ke li diras sensencaĵon Sed mi vidis per
1202 miaj propraj okuloj ekkriis la edzo Ha jen kiel vi min amas rediris la edzino vi pli kredas al viaj okuloj
1203 ol al miaj vortoj N Borovko
1204 El unu prediko Vivis iam homo tre malbona kaj peka Li premis ĉiun kiun li povis li al neniu helpis iam
1205 eĉ per unu centimo Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj li tamen vivis feliĉe kaj la tera
1206 justeco lin ne atingis Sed jen li mortis Ĝojaj ke ili liberiĝis de li la heredantoj faris al li belegan
1207 enterigon Sed apenaŭ oni lin metis en la teron la tero tuj elĵetis returne la korpon de la pekulo Vidante
1208 ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon oni decidis forbruligi ĝin per fajro sed ankaŭ la
1209 fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis eĉ tuŝi ĝin Ne povante al si helpi oni ĵetis
1210 la korpon al hundoj ke ili ĝin disŝiru sed ankaŭ la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo
1211 kaj ne tuŝis ĝin Oni ĵetis la korpon en profundan marĉon por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu sed
1212 la korpo restis super la marĉo kaj eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo Nun miaj aŭskultantoj
1213 tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo Estu bonaj honestaj kaj piaj kaj tiam vi povos esti
1214 tute certaj ke la tero vin prenos fajro vin bruligos hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda
1215 amaso
1216 Konfeso de cigano Unu cigano venis al pastro peti lin ke tiu ĉi benu lian edziĝon La pastro postulis
1217 ke li antaŭ la edziĝo faru konfeson kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan tagon Veninte en la difinita
1218 tago al la pastro la cigano vidis en la kuirejo kie neniu estis barelon kun pizoj kaj en tiu ĉi grandan
1219 pecon da porka sebo Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo tial ankaŭ nia cigano ne povis
1220 sin deteni kaj forirante li prenis ĝin kun si Jam apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon pendantan sur
1221 la muro kaj ĉar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona li prenis ankaŭ la ĉapon pensante en
1222 si estas tute egale ĉu fari unu pekon aŭ du tiom pli ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos
1223 de ĉiuj pekoj Formanĝinte la sebon li iris en la preĝejon por fari la konfeson Nu kiajn pekojn vi
1224 faris demandas lin la pastro Hodiaŭ mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie respondis
1225 la konfesanto Tio ĉi tute ne estas peko kontraŭe vi faris kiel vi devis fari Kion vi ankoraŭ povas
1226 diri Kiam mi estis hodiaŭ en via domo mi deprenis la ĉapon en la kuirejo Ankaŭ tio ĉi estas tute
1227 laŭdinda ago Se vi ne havas aliajn pekojn iru en paco kaj estu trankvila La cigano foriris de la konfeso
1228 tute kontenta ĉar li ne kaŝis siajn pekojn kaj malgraŭ tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro Kiam
1229 poste reveninte hejmen la pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo li tuj divenis kiu
1230 estis kulpa en tio ĉi Ha li diris al si mem li eĉ konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis
1231 Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditaĵon I Lojko
1232 Malkompreniĝo Prezentu al vi amiko mian ĉagrenon mi forgesis en domo la monujon Pruntu al mi dek rublojn
1233 ĝis morgaŭ Pardonu mi ĝin ne povas sed mi povas konsili al vi certan rimedon por ricevi tiun ĉi monon
1234 Ho mi dankas vin vi estas vera amiko Jen dudek kopekoj prenu veturigiston kaj veturu hejmen por preni
1235 la monujon I Lojko
1236 Forto de la scienco Mi komprenas diris iu ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn
1237 kaj planedojn tio ĉi estas farebla sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo tion
1238 ĉi mi jam neniel povas kompreni
1239 Rimedo kontraŭ la Esperantismo En unu urbeto en gaja societo oni parolis pri la ĥolero kaj pri la novaj
1240 rimedoj kontraŭ ĝi En la societo sin trovis ankaŭ unu kuracisto kaj unu juna homo kies sola celo en
1241 la vivo estis bone manĝi bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn kaj kiu pensis pri si ke li estas eksterordinare
1242 sprita kaj amis ĉion kritiki nenion sciante Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ
1243 la ĥolero la junulo interrompis lin kaj diris Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj sed ĉu via
1244 scienco trovis jam ankaŭ efikajn rimedojn kontraŭ la plej nova malsano kiu nun vastiĝas en la mondo
1245 kontraŭ la esperantismo Kio estas esperantismo demandis unu fraŭlino Esperantismo respondis la junulo
1246 kun mieno de granda scienculo estas aliĝado al la nove elpensita lingvo kiu havas la nomon Esperanto
1247 Tiu ĉi malsano konsistas en tio ke homoj kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj ricevas atakon de frenezo
1248 kaj komencas lerni la novan lingvon ili ricevas varmegon kaj en la deliro
1249 kaŭzita de tiu ĉi varmego ili komencas paroli pri la estonteco pri la frateco de la popoloj k t p k
1250 t p ekster tio ili ricevas la tre danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj
1251 kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano Oni diras ke tiu ĉi malsano infektis
1252 jam multajn urbojn kaj landojn Ĉu vi elpensis jam ian rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano sinjoro doktoro
1253 Jes respondis la kuracisto kiu okaze mem estis esperantisto mi profunde esploris tiun ĉi malsanon kaj
1254 mi havas kontraŭ gi tre efikan rimedon La baciloj de tiu ĉi malsano portas sin en la radioj de la suno
1255 kaj en mallumo ili ne povas vivi tial la plej bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas sidi ĉiam en
1256 profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno P K
1257 Suboficiro Homoj ĉiam kuraĝe kaj diligente kaj vi ĉion atingos La ovo de Kolumbo ankaŭ ne estas metita
1258 en unu tago
1259 Ŝerca rifuzo La verkisto Gibeau kiu ĉiam sin trovadis en mona embaraso skribis unu fojon al la ĉefo
1260 de la konata fabriko de ĉampano Röderer leteron kun la sekvanta enhavo Sinjoro Mi ne havas eĉ unu
1261 centimon kaj mi adoras la ĉampanon Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkaĵo
1262 Kun ĝi mi esperas forgesi mian mizeron Apenaŭ Röderer ricevis tiun ĉi leteron li tuj sendis la sekvantan
1263 respondon Via rimedo por forgesi vian mizeron nenion taŭgas La senĉesa kaj obstina prezentado de mia
1264 kalkulo rememorigus vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio
1265 Mi ne komprenas kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj Mi kaj mia familio estas kune
1266 dektri personoj kaj tamen sufiĉas por ni 1 1 2 funtoj da viando por tago Mia edzino ne manĝas ĝin
1267 miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin Jen en tia maniero la 1 1 2 funtoj
1268 tute sufiĉas por mi por la tuta tago Dumpert
1269 Instruitulo kaj riĉulo Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron sed ne havis la rimedojn
1270 por ĝin efektivigi Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo La riĉulo rifuzas kaj inter ili
1271 komenciĝas la sekvanta dialogo Riĉulo Mirinde estas ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj
1272 kaj ke la lastaj kontraŭe neniam venas al la instruituloj Instruitulo Ĉar la instruituloj komprenas
1273 ke al ili mankas mono sed neniam la riĉuloj komprenas ke al ili mankas scienco Riĉulo Kial do la riĉuloj
1274 volonte oferas al blinduloj lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj
1275 Instruitulo Ĉar ili timas ke fariĝi en la estonteco blindaj lamaj k t p ili povas iam mem sed fariĝi
1276 iam instruitaj ili neniam timas N Kuŝnir
1277 Demando Kiu en la XVII a centjaro portis la plej grandan ĉapelon Tiu kiu havis la plej grandan kapon
1278 Kuraĝulo Sinjoro krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro kiu volas tien eniri tie ĉi
1279 estas la vagono por sinjorinoj Ho respondas la sinjoro enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn mi ne
1280 estas timemulo
1281 Memfarita homo Jes miaj sinjoroj predikas sinjoro A trinkante sian glason en gaja kolegaro mia devizo
1282 ĉiam estis la homo mem devas ĉion al si ellabori Kiu mem al si helpas al tiu ankaŭ Dio helpas La 50000
1283 frankojn kiujn mi posedas neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis ne mi mem ilin gajnis
1284 en la loterio
1285 Malfeliĉa komercisto Juna homo kiu en sia urbo havis nenian okupon venis Londonon por serĉi helpon
1286 ĉe unu sia parenco Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la
1287 strato kaj vendi ilin Ĝoja ke li nun povos iom perlabori la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili
1288 sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto Vespere li revenas al la parenco kaj
1289 tiu ĉi demandas Nu ĉu vi multe vendis Ha malgaje respondas la junulo eĉ unu ĉapon mi ne vendis Ĉu
1290 vi al neniu proponis kion do vi faris la tutan tagon Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo
1291 por ke la polvo ilin ne malbonigu sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago
1292 ĉar el la granda amaso da homoj kiuj pasis antaŭ mi ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj
1293 Apetito Kial vi petas almozojn Ĉar mi volas manĝi mia bona sinjoro Kial do vi ne laboras Ha kiam mi
1294 laboras mi ankoraŭ pli volas manĝi
1295 Niatempa amo Mi vin amas Sed mi estas malriĉa Pardonu vi ne lasis min elparoli ĝis la fino mi amas
1296 vin ne tiel por edziĝi je vi Ha ha ha mi volis nur elprovi vin mi havas grandegan kapitalon Pardonu
1297 vi tamen ne lasis min fini mi amas vin ne tiel por edziĝi je vi pro via
1298 mono
1299 Zorgo Vi estas tiel malgaja al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj Jes miaj kreditoroj estontaj
1300 ĉar mi ĉiam zorgas de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti
1301 Proceso En unu societo oni demandis pentriston kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn
1302 el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda
1303 respondis la pentristo
1304 El la pasintaj tempoj La imperiestro Paŭlo ordonis ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato renkontante
1305 lin eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto Escepto ne estis farita ankaŭ por
1306 sinjorinoj Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago Sur la strato montriĝas
1307 rapide veturanta kaleŝo en kiu sidas elegante vestita sinjorino Venante preter la imperiestro la veturigisto
1308 haltigas la ĉevalojn kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo La imperiestro domaĝante ŝian
1309 riĉan veston ekkriis sidiĝu La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas
1310 sur la koton de la strato Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo alkuris al la sinjorino kaj preninte ŝin
1311 sub la brakon alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon Oni diras ke al sia ordono la imperiestro poste
1312 faris rimarkon ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro M Solovjev
1313 Brava vojaĝisto Vojaĝisto rakontante kelkajn el siaj aventuroj diris al la societo ke li kaj lia servanto
1314 kurigis 50 sovaĝajn arabojn kaj kiam tio ĉi ekscitis miron li aldonis ke ĝi ne estas mirinda ĉar
1315 li diris ni eniris kaj ili kuris post ni B G Jonson
1316 Du tajloroj Barono N reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj venigis kun si kelkajn
1317 metrojn da ŝtofo por surtuto La ŝtofo estis la plej kara kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj
1318 kaj kompreneble ĝi estis bonspeca kaj belkolora Kiam la barono elripozis de la vojaĝo kiun oni en tiu
1319 tempo faradis per ĉevaloj li vokis sian konatan tajloron por kudri la surtuton Tiu ĉi mezuris la longecon
1320 kaj dikecon de la barono mezuris la ŝtofon signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine kvazaŭ bedaŭrante
1321 diris Via barona moŝto el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita ĉar por gi malsufiĉas ankoraŭ
1322 unu metro La barono kiu sciis ke la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron
1323 estas preskaŭ io neebla ĉagreniĝis Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian novan tajloron kaj
1324 montris al li la ŝtofon Tiu ĉi pripensis mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton Kelkaj
1325 tagoj pasis kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj
1326 tiel longan ke li devis ankoraŭ subtranĉi Kun mirego la barono vestis la surtuton kaj ĝoja li bone
1327 rekompencis la tajloron kiu iris domen Post kelkaj semajnoj en unu tago de festo la barono promenante
1328 sur la strato vidis knabon havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj kiu portis manteleton el tia sama
1329 ŝtofo kiel lia surtuto Li ekkoleris sed lia miro estis pli granda ol la kolero Demandinte kies estas
1330 tiu ĉi knabo li sciiĝis ke li estas filo de la tajloro kiu kudris lian surtuton Veninte domen li sendis
1331 voki tiun ĉi tajloron Tiu ĉi venis kaj la barono diris al li Ke vi ŝtelis pecon da ŝtofo kaj ke vi
1332 faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo kiel mia surtuto mi pardonas al vi sed diru al mi mi ja vidas
1333 ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis kial do mia konata tajloro kiu bone komprenas sian laboron diris ke
1334 neniel ĝi povas esti sufiĉa por surtuto La tajloro rediris Tute simple via barona moŝto ĉar lia filo
1335 havas jam la aĝon de dekdu jaroj E Neŭmark
1336 La juĝisto de Reading El la anekdotoj kiuj rakontas pri Henriko VIII de Anglujo estas nenia kiu montrus
1337 lin de aminda flanko sed nenia estas tiel karakteriza kiel la sekvanta La reĝo unu tagon sur la ĉaso
1338 perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading Malsata li iris al la juĝisto kaj
1339 petis manĝon kaj trinkon La juĝisto kiu prenis lin por simpla gvardiano akceptis lin kore kaj donis
1340 al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero La reĝo manĝis kun apetito kaj la mastro amike
1341 rimarkis Mi donus cent funtojn da sterlingoj se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por
1342 vi Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon En daŭro de
1343 ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon
1344 da biero La malliberulo esprimas sian miron sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj
1345 demandoj Tiel la juĝisto ne ricevinte klarigon komencas manĝi la langon de bovo kiu efektive havas
1346 por li tre bonan guston Subite pordo malfermiĝas kaj la reĝo eniras Mi estis via kuracisto diras Henriko
1347 VIII al la surprizita juĝisto mi sanigis vian malfortan stomakon Pagu al mi sekve mian honorarion de
1348 cent funtoj da sterlingoj kiun vi mem difinis alie vi restos tie ĉi la tutan vivon La juĝisto pagis
1349 kaj forlasis
1350 Londonon Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo la historio al ni ne rakontas
1351 Malgrandruso kaj soldato Oni diras ke la soldatoj estas saĝaj homoj rakontas malgrandrusa vilaĝano
1352 veninta el Kievo kien li iris preĝi al siaj kunvilaĝanoj sed tio ĉi estas mensogo jen mi donos al
1353 vi ekzemplon Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato ekvidinte tre altan domon mi levis la kapon rigardante
1354 ĝian supron Kion vi rigardas hundinido ekkriis alsaltinta al mi soldato Mi kalkulas la korvojn kiuj
1355 staras sur la tegmento mi timege respondis kaptante la ĉapon en la manon Kiom do vi kunkalkulis hundinido
1356 li denove ekkriis Dek tri mi respondis Pagu do tuj dek tri rublojn hundinido ĉar se vi ne pagos mi tuj
1357 vin transdonos al la guberniestro li kolere ekkriis Mi estis ĝoja liberiĝi de li kun tia malgranda
1358 sumo kaj paginte mi forkuris eĉ ne rerigardante posten Sed vi pensas ke mi kunkalkulis nur dek tri korvojn
1359 ho ho mi trompis la soldaton mi kunkalkulis pli ol kvardek korvojn kaj pagis nur dek tri rublojn N Kuŝnir
1360 Tranĉanta komplimento A Kiel plaĉas al vi mia versaĵo Ne vere feliĉa ideo B Jes jes la ideo estas
1361 jam per tio feliĉa ke ĝi elsaltis el via kapo
1362 El la historio A Kial Hanibalo iris trans la Alpojn B Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta En
1363 la juĝejo Juĝanto Kiel oni vidas el la preparaj aktoj la ŝtelado estas via profesio Juĝato
1364 Kion do vi volas sinjoro juĝanto ke mi ŝteladu por plezuro
1365 Telegrama stilo Juna edzino naskis filinon La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto
1366 aldonante ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale
1367 Li telegrafas Hodiaŭ matene sepa filino naskita Poste pli
1368 La pafanto Leŭtenanto Ni supozu ke la malamiko staras tie ĉi antaŭ la arbo Laŭ la komando tri vi
1369 ekpafos sur la arbon Sekve atentu unu du tri Ha mallerta urso vi pafis ja preter la arbon Rekruto Nu
1370 kion do ĝi malutilas sinjoro leŭtenanto Kiam la malamiko efektive venos tiam ja certe ne ĉiuj staros
1371 antaŭ la arbo kelkaj staros ankaŭ apud la arbo
1372 Verkistino Ha kara Julio se mia artikolo Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj estos presita tiam mi
1373 por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro
1374 Juna mastrino aranĝante kun la kuiristino la manĝotabelon por vespera kolektiĝo Por la dua manĝo
1375 ni prenos angilon Kuiristino Kiom vi ordonas ke mi prenu sinjorino Mastrino Mi pensas ke estos sufiĉe
1376 ĉirkaŭ dek metroj
1377 Mastrino invitante la gaston manĝi Mi petas prenu Estu tute kiel dome mi amas ke miaj gastoj estu dome
1378 Fraŭlino Vidu estimata sinjorino tio ĉi estas ĉio kion ni volas Ne vere nun vi jam scias kio estas
1379 la tiel nomata virina demando Sinjorino Mi konas nur unu virinan demandon kaj tiu ĉi estas ĉu li jam
1380 estas edzigita
1381 Raporto En Londono unu krimulo devis esti mortigita Antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis
1382 en la malsanulejon Post unu semajno la ĉefa kuracisto skribis al la juĝejo La arestito N saniĝis kaj
1383 oni povas lin mortigi sen malutilo por lia sano S B n
1384 La ŝuldo La malgranda Nikoĉjo promenante kun sia patrino sur la bordo de rivero per nesingardo tien
1385 enfalis Unu junulo vidinte tion ĉi kuraĝe sin ĵetis en la akvon kaj eltiris la knabon La patrino dankas
1386 la savinton Ha sinjoro mi ne scias kiel vin danki vi savis mian fileton Ho sinjorino li rediris ĝi ne
1387 estas inda je danko ĝi estas ŝuldo de ĉiu Ha kion vi diras Ĉu vi estos tiel bona ankaŭ eltiri lian
1388 pajlan ĉapon Jen ĝi naĝas Malgranda poeteto
1389 Konjektemeco En la pafado unu soldato memvolulo neniel povis trafi la celon La oficiro prenas lian pafilon
1390 kaj rigardante lin kun riproĉo diras Nu vi estus trafema pafisto La oficiro ekcelas Paf maltrafo Jen
1391 kiel vi pafas Li ekcelas la duan fojon paf denove maltrafo Jen kiel vi pafas La oficiro ekcelas la trian
1392 fojon paf li trafis Tiel oni devas pafi diras la oficiro redonante la pafilon Malgranda poeteto
1393 Advokato kaj kuracisto disputis pri tio kiu el ili staras pli alte Oni demandis tiam la poeton Piron
1394 on kaj petis lin solvi la disputon La fripono iras ĉiam antaŭe kaj la ekzekutisto lin sekvas estis
1395 la
1396 respondo
1397 Jonathan Swift kaj la servanto La glora aŭtoro de la Vojaĝoj de Gullivero estis granda amanto de pleŭronektoj
1398 speco de fiŝoj germana Steinbutte Tion ĉi sciis lia adoranto kaj bonfaranto lordo Temple kiu ofte sendadis
1399 al li grandajn fiŝojn de tiu ĉi speco La satiristo ĉiam kun plezuro ilin akceptadis sed al la alportanta
1400 servanto li neniam donadis trinkmonon Tio ĉi kolerigis la servanton kaj kiam li unu fojon denove devis
1401 iri al Swift por alporti al li grandan pleŭronekton li montris sian nekontentecon iom maldelikate Tuj
1402 Swift leviĝis sidigis la servanton sur sian seĝon kaj diris Mia amiko vi ne scias kiel oni devas plenumi
1403 komision mi montros ĝin al vi Swift prenis la pleŭronekton kaj alpaŝis malrapide kaj respektege al
1404 la servanto Mia sinjoro li diris salutas vin kaj petas vin sinjoro Dekano akcepti tiun ĉi malgrandan
1405 donacon Nun la servanto sin levis kaj respondis Mi petas tre kore danki vian sinjoron Kun tiuj ĉi vortoj
1406 li metis la manon en la poŝon eltiris duonon da krono kaj premis ĝin al Jonathan Swift en la manon
1407 Goddam ekkriis tiu ĉi vi estas pli saĝa ol mi pensis Mi rimarkos al mi la instruon kaj jam pli ne forgesos
1408 pri la trinkmono
1409 Kiam Swift prenadis novajn servantinojn li ĉiam diradis al ili ke ili en lia domo devas antaŭ ĉio
1410 observadi du aferojn unue fermi post si la pordon kiam ili venas en ĉambron kaj due denove fermi la
1411 pordon kiam ili eliras Unu fojon unu servantino petis de li la permeson iri al la festo de edziĝo de
1412 ŝia fratino Tre volonte diris Swift mi eĉ donos al vi ĉevalon kaj servanton por akompani kaj vi povas
1413 ambaŭ kune veturi Tute ekster si de ĝojo la servantino elirante lasis la pordon ne fermita Kvaronon
1414 da horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide alian servanton
1415 kun la ordono revenigi ilin Tiu ĉi trovis ilin en la mezo de vojo kaj ĉu ili volis aŭ ne ili devis
1416 veturi returne Tute depremita la knabino eniris en la ĉambron de sia sinjoro kaj demandis kion li ordonos
1417 Nenion pli ol nur ke vi fermu post vi la pordon li diris kaj lasis ŝin post tio ĉi denove forveturi
1418 Ĉe tagmanĝo Mirinde mi neniam povas manĝi bonan pecon da meleagro Kial do ĉu vi havas tian strangan
1419 stomakon Ne sed ĉar mia edzino ĝin ĉiam formanĝas
1420 En klubo Pardonu sinjoro ĉu ne kun sinjoro Fredo mi havas la honoron paroli Ne Mi tiel ankaŭ tuj pensis
1421 al mi Vi ne estas eĉ simila je sinjoro Fredo
1422 Instruita mimikisto En la tempo de la servuta rajto S Peterburgon alveturis unu instruita mimikisto kiu
1423 publike anoncis ke li povas per diversaj signoj de manoj paroladi ne sole pri ordinaraj objektoj de la
1424 ĉiutaga vivo sed eĉ pri objektoj de filozofio kaj li fanfaronis ke neniu povos kun li eĉ iom interparoli
1425 En tiu sama tempo en S Peterburgo estis iu bienhavanto kun sia servutulo Eksciinte pri la anonco de la
1426 mimikisto la bienhavanto sendis al li sian servanton al kiu li ordonis nepre paroli kun la mimikisto
1427 Tiu venis Ĉu vi efektive povas libere paroli per mimiko oni demandis la vilaĝanon Mi eĉ ne scias kio
1428 ĝi estas per mimiko li respondis Je tiu ĉi respondo ĉiuj multe ridis tamen oni klarigis al la vilaĝano
1429 ke paroli per mimiko estas tio sama kio paroli per signoj de manoj Ha mi komprenas diris la vilaĝano
1430 per manoj per manoj mi povas paroli tre bone mi tiel ofte parolas ĉar mi havas mutan fraton Kiam la
1431 instruitulo eksciis kun kiu li devos paroli per mimiko li forte ekridis kaj antaŭ atestantoj promesis
1432 doni al la vilaĝano tricent rublojn se li efektive povos klariĝadi per mimiko aŭ almenaŭ ion kompreni
1433 el tio kion li instruitulo al li parolos tiun ĉi promeson la instruitulo konsentis eĉ doni per skribo
1434 La bienhavanto al kiu apartenis la nova mimikisto ankaŭ promesis doni al li plenan liberon kaj dudek
1435 orajn monerojn se li kompreniĝos kun la instruitulo per mimiko Sed se vi ne povos interparoli vi ricevos
1436 dudek kvin bastonojn aldonis la bienhavanto ĉu vi volas aŭ ne Jes mi konsentas kun plezuro respondis
1437 la vilaĝano Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ
1438 la dua Tie ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj kun sciemo atendante la interesan paroladon La instruitulo
1439 komencis la unua Dezirante provi la scion de la vilaĝano li montris al li unu fingron tio ĉi en la
1440 mimiko de la instruitulo devis signifi Dio estas unu La vilaĝano respondante montris du fingrojn La
1441 instruitulo ekmiris sed li pensis ke tio ĉi estas simpla okazeco Li montris al la vilaĝano manplaton
1442 signo de regno la vilaĝano tuj montris al li pugnon La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj estis tre mirigitaj
1443 precipe la instruitulo Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren tio ĉi
1444 signifas Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero Ĉiuj ekrigardis la vilaĝanon Li en tiu sama minuto
1445 eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon kvazaŭ li ion trenas Ĉiuj estis senfine mirigitaj la instruitulo
1446 eĉ eksaltis li sentis sin mortigita Li rapide elprenis el la poŝo monujon kaj tuj elkalkulis al la
1447 vilaĝano tricent rublojn kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian poŝon Neniu komprenis
1448 pri kio parolis la mimikistoj kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaĝanon pri
1449 kio ili interparolis Antaŭe estis forigita la vilaĝano Tre ekinteresitaj la alestantoj kun sciemo kaj
1450 malpacienco atendis kion diros la instruitulo Tiu ĉi rapidis trankviligi ilian malpaciencon Mi neniam
1451 ankoraŭ renkontis homon kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko Mi mem tre ofte pensas antaŭ ol mi
1452 ion diras kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon preskaŭ tridek jarojn Tio ĉi estas tre mirinda
1453 simpla tute ne instruita vilaĝano kaj tiel libere respondas per mimiko tiajn pure filozofiajn demandojn
1454 Tre mirinde tre mirinde Sed diru do al ni sinjoro pri kio vi interparolis Vidu sinjoroj unue en la komenco
1455 de la parolado mi diris al la vilaĝano ke Dio estas unu Li al mi respondis ke Dio estas kvankam unu
1456 sed Li tamen estas duobla ĉar Li estas samtempe Dio kaj homo Tiun ĉi ideon la vilaĝano esprimis per
1457 signo de du fingroj Mi pensis ke li okaze respondis al mi vere Tial mi ŝanĝis la temon de la parolado
1458 kaj mi montris al li manplaton esprimante per tiu ĉi signo ke Rusujo estas bonkonstruita regno kaj li
1459 respondis al mi ke Rusujo estas regno unupotenca kaj estas sub la sceptro de Imperiestro pugno signifas
1460 sceptron Tiam mi ree min turnis al la unua temo kaj montrinte supren kaj malsupren mi diris per tiu ĉi
1461 signo ke Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero kaj li flnis mian penson dirante ke Dio estas ĉie Ĉio
1462 tio ĉi min konvinkis ke tiu ĉi simpla vilaĝano tiu ĉi malklerulo tute libere povas paroli per mimiko
1463 kaj mi antaŭ li min klinas Oni vokis la vilaĝanon kaj ankaŭ lin petis rakonti pri kio li parolis kun
1464 la instruitulo Ni preskaŭ nenion parolis diris la vilaĝano ni nur minacis unu al la dua li al mi kaj
1465 mi al li Mi estimataj sinjoroj povas tute bone paroli per signoj de manoj ĉar mi havas mutan fraton
1466 kun kiu mi ĉiam tiel interparolas Tiu ĉi sinjoro li montris la mimikiston montris al mi fingron kaj
1467 mi tuj komprenis ke li volas al mi elpiki okulon kaj mi respondis ke mi povas elpiki al li eĉ ambaŭ
1468 okulojn du fingroj La sinjoro kredeble ekkoleris pro tiu ĉi respondo kaj diris al mi ke li donos al
1469 mi survangon manplato kaj mi respondis ke mi mem preferas pugnon kiu iafoje tre bone efikas Tiam la sinjoro
1470 tute ekkolerinte kaj dezirante kredeble min timigi diris ke li min supren levos kaj poste ĵetos al la
1471 tero Mi respondis al li ke se li provus tion ĉi fari mi prenus lin per la haroj kaj trenus sur la planko
1472 Tio ĉi estas ĉio pri kio ni parolis En la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj kaj la malfeliĉa
1473 instruita mimikisto tute ne sciis kion fari tre konfuzita li nur mordis la lipojn kaj silentis En tiu
1474 ĉi sama tago li forveturis el S Peterburgo V Devjatnin
1475 Profesoro de zoologio N tre ne amis kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam interrompante
1476 sian legadon li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento Unu fojon kiam la profesoro
1477 legis pri ĉevalo eniris en la legejon iu malfruinta studento Al la miro de la studentoj kontraŭ sia
1478 kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon Fininte la legadon pri ĉevalo
1479 li diris Nun sinjoroj post la ĉevalo ni transiru al la azeno kaj turninte sin al la malfruinta li diris
1480 Mi petas sidiĝu Ne maltrankviligu vin sinjoro profesoro respondis la studento mi povas aŭskulti azenon
1481 ankaŭ starante A Grünfeld
1482 Inter bopatroj Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo Ho ne forte mi faris tre malbonan elekton Per
1483 kio Vidu mia kara li ne povas trinki li ne scias ludi kartojn kaj al ĉio li havas ankoraŭ mirindan
1484 talenton de parolado Kion do vi volas mi vin ne komprenas Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj Sed
1485 vidu li ne povas trinki kaj trinkas li ne scias ludi kartojn kaj ludas se li ne estus granda parolanto
1486 tiam mi sola scius ke li estas malsaĝa nun la tuta mondo tion ĉi scias
1487 Avarulo elirante el la preĝejo kie la pastro parolis pri bonfarado diris La prediko tiel min tuŝis
1488 ke mi mem estas preta peti almozojn P Koĉergov
1489 Gradeco de riproĉoj La ministro diris al la direktoro La opero iris tre bone nur la ĥoroj lasis ion
1490 por deziri La direktoro iras al la reĝisoro Sinjoro reĝisoro mi havas kaŭzon esti nekontenta je la
1491 ĥoro mankas al ĝi energio mirinde estus se lia ministra moŝto ne akceptus ĝin de malbona flanko La
1492 reĝisoro iras al la kapelestro Sinjoro kapelestro mi devas diri al vi ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme
1493 malbonaj tiel malbonaj ke mi timis la falon de la opero Mi vin petas observu ke ĝi estonte iru pli bone
1494 La ministro severe punos La kapelestro rapidas al la direktanto de la ĥoroj La ĥoroj estis hodiaŭ
1495 absolute abomenaj Unu rapidas alia restas unu kantas tro alte alia tro malalte tute kiel strataj buboj
1496 La reĝisoro orde vin regalos kaj bone faros La sekvantan tagon la direktanto alestante ĉe la provo
1497 de la ĥoranoj diras Vi kriegis hieraŭ kiel brutaro estas honto kaj abomeno Ĉu vi ne havas orelojn
1498 ne havas ideon pri takto ke vi kantas kiel sovaĝuloj Mi miras kial la kapelestro ne ĵetis al vi la
1499 notojn en la vizaĝojn kaj ne forpelis ĉiujn al la diablo Mi ripetas vi kantis kiel brutaro kaj se tiel
1500 okazos ankoraŭ unu
1501 fojon mi vin ĉiujn dispelos kiel bestojn P Koĉergov
1502 Francisko I reĝo de Francujo vizitis la papon Leonon X La reĝo mirigita de la lukso de la kortego de
1503 la papo diris ke laŭ la rakonto de la biblio la religiaj kondukantoj vivis malriĉe kaj simple Vero
1504 respondis la papo sed tio ĉi estis tiam kiam la reĝoj paŝtis brutarojn P Koĉergov
1505 Kion oni amas plej multe Havante unu jaron sian nutristinon kvin jarojn la patrineton dek jarojn la lernan
1506 libertempon dekses jarojn la liberecon dudek jarojn sian amatinon tridek jarojn sian edzinon kvardek
1507 jarojn siajn infanojn sesdek jarojn sian oportunecon en ĉiuj tempoj sin mem K O S—m
1508 Senkulpiĝo Sinjorino forlasante sian servantinon Jes mi bedaŭras sed mi ne povas repreni el via serva
1509 libro mian ateston pri via nepuremeco Rigardu do mem ekzemple la malpuraĵon de muŝoj tie ĉi en la
1510 angulo Servantino Tio ĉi ja estas ne mia kulpo tiu ĉi malpuraĵo jam estis kiam mi antaŭ jaro komencis
1511 mian servadon ĉe vi
1512 La leĝisto Despota urbestro ofendis unu urbanon La urbano rakontis sian malfeliĉon al unu el siaj konatoj
1513 kiu pretendis ke li estas granda konanto de la leĝoj Indigne ekkriis la konato Kiel li kuraĝis tion
1514 ĉi fari mi tuj iros al la urbestro kaj montros al li ke li ne konas la leĝojn kaj mi devigos lin ke
1515 li sur la genuoj petu de vi pardonon Ili ambaŭ iris al la urbestro la leĝisto eniris en la loĝejon
1516 la ofendito jam preparadis sin kiel li akceptos la pardonpetantan urbestron tamen li ne estis sufiĉe
1517 kuraĝa kaj restis post la pordo Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliras Nu kia rezultato demandis la
1518 atendanta Ha respondis la kuraĝulo mi tute ne atendis ke li estos tia maldelikatulo Prezentu al vi kiam
1519 mi komencis mian riproĉan parolon li tuj volis doni al mi du survangojn Kiel vi scias ke li volis tion
1520 ĉi fari Se li ne volus li ja tion ĉi ne farus kaj se li faris tio ĉi ja montras tute sendube ke li
1521 tion ĉi volis Kaj vi silentis Enirinte al li mi forgesis lin bone titoli kaj ekzistas leĝo ke se oni
1522 iun salutas per pli malalta titolo ol li havas li havas la rajton doni al vi tri survangojn Sed vi ja
1523 ricevis nur du Ha mi forgesis vidu ekzistas leĝo ke se la punata falas sur la teron li jam pli da survangoj
1524 ne devas ricevi Kial do vi ne falis sur la teron tuj post la unua survango Ekzistas alia leĝo ke tiel
1525 longe kiel oni ĉe la survangoj havas ankoraŭ la forton stari sur la piedoj oni devas stari Kaj kio
1526 estos kun mia ofendo Iru mem kaj provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono eble li al vi pardonos
1527 Mi nenion kun li povas fari ĉar mi vidas ke li mem scias ĉiujn leĝojn parkere kaj havas ilin ĉiam
1528 sub la mano
1529 La inkujo Knabo aĉetis boteleton da inko kaj rapidis domen En la mezo de la strato la inkujo elfalis
1530 el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elverŝiĝis sur la teron Konfuzite la knabo staras kaj malgaje
1531 rigardas la elverŝitan inkon Nu kion vi staras mia knabo diris unu preteriranto vi jam elskribis la
1532 tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen
1533 Principo Luigantino de ĉambro Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron mi devas al vi rimarki ke mi
1534 amas ke oni akurate pagu la luan pagon Studento Tio ĉi estas ankaŭ mia principo aŭ akurate aŭ tute
1535 ne
1536 Malbona memoro De kio vi havas tian embarasan mienon Ha prezentu al vi mian teruran situacion mi petis
1537 hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne memoras kion ŝi al mi respondis jes aŭ ne
1538 Neniom malhelpas Sinjoro venas domen laca kaj malsata Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon
1539 kiu estas preparita tre malbone Sinjoro Aŭskultu Antonino diru al mi malkaŝe kial vi ne prenas oficon
1540 de nutristino ĝi estas ja multe pli enspeza ol la ofico de kuiristino Kuiristino Ha sinjoro vi ŝercas
1541 Kiel do ĝi estus ebla ĉu mi povus nun esti nutristino Sinjoro Neniom malhelpas Kuiristino vi ja ankaŭ
1542 tute ne povas esti kaj tamen estas
1543 Bonigo Fianĉino Diru ĉu estas vero tio kion mia patrino al mi diris Fianĉo Kion do Fianĉino Ke vi
1544 edziĝas je mi ĉar mi poste havos grandan sumon da mono Fianĉo Sed mia infano kontraŭe estus al mi
1545 eĉ pli agrable se vi ĝin havus jam nun
1546 Tro granda postulo For al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas Kiel vi volas pro viaj kelkaj centimoj
1547 mi al mi piedon ne rompos
1548 Teruraj infanoj Onklino parolas kun malgranda nevo kiu ĵus venis el la lernejo Nu ĉu vi lernis aritmetikon
1549 Certe Kion do vi lernis Deprenadon Aha sekve se mi diros al vi en kiu jaro
1550 mi naskiĝis ĉu vi povos diri kian aĝon mi havas Oho tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo
1551 ankoraŭ ne lernis
1552 Mirindaĵo en la medicino En unu societo oni parolis pri medicino Unu el la alestantoj diris ke la unua
1553 montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita tio ĉi jam montras
1554 ke la homo ne estas sana Kaj tamen rimarkis alia mi konas unu sinjorinon kies lango ĉiam estas kovrita
1555 per tre dika tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana
1556 Ne volonte Juĝanto Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj sur plena vereco Juĝato Vorto post vorto Via
1557 moŝto ke mi mortu se mi iom mensogas Juĝanto Sekve vi estas preta ankaŭ ĵuri pri ili Juĝato Hm ne
1558 tre volonte sinjoro
1559 Neprospera aludo Kara edzo la kuracisto diras ke mi bezonas min distri vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ
1560 mi Nu en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn
1561 Naive La somerloĝo kiun mi luigas sin trovas kiel vi vidas apud la arbaro mem La odoron de la abioj
1562 vi havos ĉiam en la ĉambro Provu nur la odoron Belega ravanta Kaj kiel saniga Ĉu vi eble havas iun
1563 malsanan je la brusto en via estimata familio Ne Ha efektiva domaĝo
1564 Malegala legado Patrineto mi ricevis leteron de sinjoro Roberto li petas mian manon ĉu vi permesas ke
1565 mi ĝin donu al li Sinjoro Roberto Ho mia naiva ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto
1566 Legu do mem patrineto kion li skribas Fraŭlino donacu al mi vian manon mi povas vivi nur por vi Per
1567 floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo Ha ha ha sed
1568 vi ja tute ne bone legis la leteron Rigardu kion li skribas Fraŭlino donacu al mi vian monon mi povas
1569 vivi nur per vi Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon Kun via kaso mi iros al la fino de
1570 la mondo
1571 Napoleono III kaj Benedetti Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn Tiel li diradis al Benedetti
1572 lia konata ambasadoro ke li havas bovan vizaĝon Mi ne scias Via Imperiestra Moŝto respondis unu fojon
1573 Benedetti al tiela ŝerco ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo sed mi tre bone scias ke mi multajn
1574 fojojn prezentadis vian personon kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo kiun mi nun havas I Lojko
1575 Neantaŭvidita respondo Unu provincano veninte Romon turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco
1576 kun la imperiestro Aŭgusto Tiu ĉi ordonis ke oni alkonduku al li la similulon kaj rigardante lin atente
1577 li diris Junulo ĉu via patrino neniam estis en Romo Ne Sinjoro respondis la provincano sed mia patro
1578 ofte tie ĉi estadis I Lojko
1579 Kulereto En bona restoracio estas granda amaso da homoj kiuj manĝas kaj trinkas Apud du tabletoj proksime
1580 de la enirejo sidas du sinjoroj unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo antaŭ li sur la tablo staras malplena
1581 glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko la dua juna homo dande vestista videble ĵus sidiĝinta
1582 apud la tableto li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston La nejuna sinjoro legas
1583 gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas la publikon Servanto vokas la juna dando
1584 tason da kafo kaj pasteĉeton Post kelkaj minutoj la servanto alportis La juna homo komencas trinki la
1585 kafon rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon Tion
1586 ĉi rimarkis la maljuna sinjoro Li vokas la servanton Tiu ĉi aperas Tason da kafo kaj pasteĉeton La
1587 postulitaĵo estas alportita La sinjoro manĝas Se vi volas mi montros al vi ĵonglon li diras al la
1588 servanto alvokinte lin La servanto ridetas Rigardu ĉu tio ĉi estas kulereto Jes sinjoro Kie do ĝi
1589 estas nun demandis la sinjoro rapide kaŝante la kulereton en la poŝon En via poŝo Ne ne en mia sed
1590 en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro La servanto senvole returnas sin al la dando Tiu ĉi suprensaltas
1591 Volu sinjoro elpreni la kulereton el via poŝo turnas sin al li la nejuna homo Vole ne vole la dando
1592 enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton Nu vi estas vera ĵonglisto li rimarkas konfuzite
1593 Jes Prenu por la kafo la brando estas pagita diras la ĵonglisto ĵetante moneron sur la tablon kaj foriĝas
1594 akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton I Lojko
1595 La poeto Pope La angla reĝo vidinte unu fojon sur la strato Pope on konatan poeton sed ĝibulon diris
1596 al sia sekvantaro Mi volus scii por kio taŭgas tiu ĉi hometo kiu iras tiel malrekte Pope aŭdis tiujn
1597 ĉi vortojn kaj turninte sin al la reĝo li ekkriis Por igi vin rekte iradi I Lojko
1598 Frideriko la Granda amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de
1599 01 11 2006 13 38
1600 la kundisputanto Unu fojon havante fortan deziron disputi li demandis unu korteganon kial li ne diras
1601 al li sian veran opinion Estas maloportune respondis tiu ĉi diri siajn opiniojn al reĝo kiu havas tiajn
1602 fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn N B
1603 Unu generalo demandis unu junan soldaton ĉu estas sufiĉa por li la porcio da pano kiun li ĉiutage
1604 ricevas Jes Via Generala Moŝto Kaj eble io ankoraŭ restas Jes Via Generala Moŝto Kion do vi faras
1605 kun la restaĵo Mi ĝin formanĝas Via Generala Moŝto N B
1606 Rusa oficiro ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon
1607 Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko malgrandan kaj tre dikan homon Ĉu vi scias
1608 nian kutimon demandis la lasta ke se la batalantoj maltrafas la sekundantoj devas batali Mi konsentas
1609 respondis la oficiro Sed ĉu vi scias daŭrigis la dika sekundanto ke mi je dudek kvin paŝoj trafas
1610 en kvinkopekan moneron Mi ne scias respondis la oficiro ĉu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon
1611 sed en tian ventregon kiel via mi trafos sendube N B
1612 Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo La avarulo forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen
1613 ke la malriĉa gasto ne povis ĝin atingi Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni
1614 sian gaston la avarulo turnis sin al li Mi aŭdis ke vi estas tre saĝa homo sed mi vidas ke vi estas
1615 nelaborema vi volas ke aliaj laboru dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin
1616 per fremda kosto Se kontraŭe vi estus laborema vi povus fariĝi io ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj
1617 Ne mia bonfarema respondis la saĝulo kontraŭe mi volus io fariĝi ĉe vi sed vi ne permesas al mi Klarigu
1618 vin diris la avarulo ĉar mi vin ne komprenas Tute simple kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis
1619 la saĝulo mi volis ĉe vi fariĝi sata sed vi ne permesas al mi N Kuŝnir
1620 Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto
1621 faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon
1622 Kiu bone drinkas tiu bone dormas kiu bone dormas tiu ne pekas kiu ne pekas estas bona homo sekve kiu
1623 bone drinkas estas bona homo Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe
1624 la studentoj oni facile povas al si prezenti K Hübert
1625 Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de la bestoj Ke la homoj suferas tio
1626 ĉi estas komprenebla Adamo manĝis la malpermesitan frukton sed por kio suferas la bestoj Eble ili manĝis
1627 malpermesitan fojnon respondis Malebranche N B
1628 Jubilea telegramo Mallongan tempon post la 25 jara jubileo de la tago de apero de Guberniaj Skizoj de
1629 la rusa satiristo Ŝĉedrin Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N
1630 a universitato Unu el la alestantoj proponis ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon
1631 je la pasinta jubileo Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena
1632 teksto kaj kun la komuna subskribo Ĉiujare tagmanĝantaj studentoj Post unu horo de Ŝĉedrin venis
1633 respondo Dankas Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin
1634 Fortaj konvinkoj Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo la Pariza gazeto Moniteur
1635 per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn tago 1 La malbenita hommanĝanto eliris
1636 el sia nesto tago 2 La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano tago 3 La tigro alvenis al
1637 Gano tago 4 La monstro pasigis la nokton en Grenoblo tago 5 La tirano trairis tra Liono tago 6 La uzurpatoron
1638 oni vidis en 60 mejloj de la ĉefurbo tago 7 Napoleono estos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj tago 8 La
1639 imperiestro venis al Fonteneblo tago 9 Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian
1640 ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj
1641 Inter geedzoj La diablo prenu tian ordon ĉiun fojon kiam mi volas vesti novan ĉemizon ĝi ĉiam estas
1642 sen butonoj Kiel vi ne hontas grandaĝa viro tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj Rigardu la infanojn
1643 ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj kaj ili ne diras eĉ unu vorton
1644 Solvita problemo Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn Post la tagmanĝo
1645 la societo deiris en la ĝardenon Estis ankoraŭ sufiĉe varmege malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe
1646 malalte En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo kion oni ofte vidas
1647 en ĝardenoj Iu metinte sur ĝin la manon trovis ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe
1648 pli varma ol sur la suna Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro Unu post la alia ĉiuj komencis
1649 metadi la manojn sur la globon kaj trovis ke la dirita estas vero Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra
1650 globo kaj komenciĝis alte scienca interparolo ĉiu por klarigi la fenomenon elpensis sian teorion unu
1651 supozis engluton de la radioj de varmeco alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento tria klarigis
1652 ĉion per rebato de la radioj Kion unu ne sciis tion plenigis la alia kaj fine apogante sin sur la leĝoj
1653 de la naturo ili venis al la konkludo ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti Buffon
1654 kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero alvokis la ĝardeniston kaj demandis Nu
1655 mia kara diru kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma ol sur la flanko turnita al la suno Kial
1656 respondis la ĝardenisto tial ĉar mi ĵus turnis la globon por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu M
1657 Solovjev
1658 Unu virino plendis al kapitano ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj Ĉu ili ĉion forportis demandis
1659 la kapitano Ne ili restigis ion Nu sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj miaj prenas ĉion
1660 La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj venas Ŝi iras el la kabineto en la vestejon
1661 kaj pli malproksimen kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas ke la hejtisto fervore ligas maldikan
1662 pakaĵon Ekvidinte la imperiestrinon li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn Kio estas ŝi
1663 demandis Pardonu min Via Imperiestra Moŝto Kion do vi faris Jen kara reĝino mia valizo estas plena
1664 de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto Tie ĉi sin trovas rostaĵo kukaĵo kelkaj boteletoj
1665 da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj Mi deĵoris mian semajnon kaj nun mi iras hejmen
1666 Tra kie do vi volas eliri Jen tie per tiu ŝtuparo Ne tie ne iru tie eble renkontos vin la ĉefo de la
1667 palaco kaj mi timas ke tiam viaj infanoj nenion ricevos Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi Ŝi elkodukis
1668 lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj malferminte mem la pordon diris Nu nun iru kun Dio
1669 La advokato de ratoj Chassié unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento
1670 en la Provenco fondis sian gloron per tio ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj Oni devas
1671 scii ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis
1672 al juĝo Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro ili estis invititaj al la juĝejo por pravigi
1673 sin kontraŭ la plendoj levitaj kontraŭ ili Kompreneble ili ne venis kaj ĉiu pensis ke oni juĝos ilin
1674 en foresto kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris ke liaj klientoj ne estis invititaj
1675 en leĝa ordo Kaj kiel oni tion ĉi povas fari demandis la prokuroro kaj kun ŝajna seriozeco la advokato
1676 respondis Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj sed oni forgesu nenian lokon oni ankaŭ
1677 enŝlosu ie la katojn la terurajn malamikojn de miaj klientoj por ke la vojoj fariĝu liberaj kaj oni
1678 bone klarigu al la katoj ke ili estos severe punataj se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la
1679 libereco de la vojoj Tio ĉi estas ja neebla ekkriis la prokuroro En tia okazo mi esprimas proteston
1680 kontraŭ ĉia farita juĝa decido respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo De tiu
1681 momento lia gloro estis fondita la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton
1682 Sur balo Invitu al valso tiun fraŭlinon kiun vi tie vidas Kun granda plezuro fraŭlino Tio ĉi estas
1683 kredeble via amikino Ne kontraŭe sinjoro tio ĉi estas mia plej granda malamikino kaj vi almenaŭ plene
1684 batos al ŝi la piedojn
1685 Mirindaĵoj Okaze kunvenis kvar sinjoroj grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado Longan tempon ili
1686 sidis silente fine unu diras Ĉu vi aŭdis kian sukceson havis Aramburo Mi mem vidis ke en la teatro
1687 estis tiel malvaste ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto sed aplaŭdis en vertikala Tre povas
1688 esti diris la dua kaj mi unu fojon estis en teatro kaj prezentu al vi tie estis tiel plenege ke oni ne
1689 povis ridi en horizontala direkto sed ridis en vertikala Ĉio ĉi estas malvera diris la tria sed jen
1690 mi kiam mi estis en Afriko vidis negron tiel nigran ke oni bezonis por lin rigardi ekbruligi kandelon
1691 Nu tio ĉi ankaŭ estas malvera diris la kvara sed jen mi kiam mi estis en Anglujo mi vidis tiel maldikan
1692 fraŭlinon ke ŝi bezonis du fojojn eniri la ĉambron por ke oni povu ŝin rimarki M Solovjev
1693 Severa bibliotekisto Ĉiu el la regimentoj kiuj staras en Parizo posedas propran bibliotekon kies gardisto
1694 estas ordinare ia maljuna suboficiro kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj ol en literaturo
1695 Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio ke
1696 li alportu al li el la biblioteko la 9 an volumon de la vortaro de Larousse kun la literoj I J K Post
1697 unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan raportante al li ke la bibliotekisto ne povis doni
1698 la naŭan volumon al persono kiu ne legis la ok unuajn kaj ke traleginte tiujn ĉi la leŭtenanto ricevos
1699 tion kion li deziras
1700 La Filo Malriĉa hebreo volis kristaniĝi La pastro instruis lin pri la preĝo sed lia penado restis
1701 vana 01 11 2006 13 38
1702 ĉar la hebreo estis tre malinteligenta Nu mia filo se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la
1703 kruco vi ricevos de mi sakon da terpomoj En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon portantan
1704 sakon por la donaco kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto Nu faru la signon
1705 de la kruco diris la pastro En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito Amen Ne kie do restis la
1706 Filo Pardonu via pastra moŝto mi lasis lin ekstere li tenas la sakon por la terpomoj P Lengyel
1707 Laŭ la lokoj Ha via grafa moŝto vi estas tie ĉi en la ĉefurbo Kaj en tia malnova eluzita vesto Kial
1708 ne Estas tre komforte portadi ĝin kaj en la ĉefurbo neniu min konas Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme
1709 Nu kial ne hejme ja ĉiu min konas P Lengyel
1710 Kurioza trompo Tri sinjoroj elegante vestitaj venis en hotelon prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj
1711 de la ekspozicio Antverpena kaj ekvivis tie tiel lukse ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis
1712 ĝis kelkaj centoj da frankoj En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo
1713 aperis en la hotelo kvara gasto kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo sciigante
1714 ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj
1715 en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan
1716 planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi la mastro zorgu ke neniu el la tri personoj
1717 malaperu el la domo La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn
1718 Kiam oni alportis la deserton la policisto sin levis kaj ordonis silenton sciigante la alestantajn terurigitajn
1719 gastojn ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj kiujn li devas aresti La tri
1720 sinjoroj provis forkuri sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili
1721 Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj Ĉu la trompistoj
1722 pagis sian kalkulon demandas la policisto la mastron Ne Kiom ili ŝuldas 295 frankojn Bone Ni traserĉos
1723 ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien
1724 Kaj nun veturigisto antaŭen al la polico Sed la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan
1725 policiston G Dumpert
1726 Ruso kaj tataro Ruso kaj tataro veturis kune En la vojo fariĝis nokto kaj ili restis sur la kampo nokti
1727 Ili disbruligis fajron kuiris kaĉon kaj manĝante la kaĉon komencis disputi pri tio kiu el ili devas
1728 gardi la ĉevalojn La ruso havis ĉevalon malbonan kaj de koloro blanka la tataro havis bonan nigran
1729 ĉevalon La nokto estis nigra kaj jen la ruso diras al la tataro mi ne havas bezonon gardi mian ĉevalon
1730 mi mian ĉevalon tuj ekvidos kiam mi vekiĝos ĉar ĝi estas blanka sed vi ne devas dormi sed gardi vian
1731 nigran ĉevalon La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la ĉevalo kaj li faris kun la ruso interŝanĝon
1732 kun la ĉevaloj La ruso prenis la bonan ĉevalon kaj ridante je la tataro diris al li Nun mi tute ne
1733 gardos mian ĉevalon ĉar ŝtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran ĉevalon sed vian blankan
1734 li tuj ekvidos kaj ŝtelos La tataro devis ne dormi sed gardi sian ĉevalon La nokto pasis La ruso kaj
1735 tataro veturis plu Por manĝi ili bavis nur unu kokinon Por du personoj ĝi ne estis sufiĉa kaj tial
1736 ili decidis ke manĝos nur unu nome tiu al kiu la sorto ĝin decidos La tataro diras Ni endormiĝu kaj
1737 tiu kiu vidos pli bonan sonĝon manĝos la kokinon Ili kuŝiĝis La tataro ne dormas sed elpensas sonĝon
1738 vekas la ruson kaj demandas Kion vi vidis en sonĝo La ruso postulas ke la tataro antaŭe diru kion li
1739 vidis en sonĝo La tataro diras Ha ruso bonan sonĝon mi vidis oni prenis min en la ĉielon en la ĉielo
1740 mi vidis multajn spiritojn ha kiel bone tie estis Jes diras la ruso mi ankaŭ vidis kiel oni prenis vin
1741 en la ĉielon mi pensis ke vi de tie jam ne revenos kaj mi formanĝis la kokinon La tataro restis tiel
1742 sen bona ĉevalo kaj sen manĝo kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso J Polupanov
1743 Singardema komuniko Kiam nia mortinta juĝisto Begli glitiĝis en la juĝejo falis de la ŝtuparo kaj
1744 rompis al si la kolon ni ekmeditis pri grava demando kiel komuniki tiun ĉi malĝojan sciigon al lia
1745 malfeliĉa edzino Fine ni decidis tiel ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto
1746 kaj ordonis al tiu ĉi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli sed ĉe tio ĉi agi kun
1747 granda takto kaj singardemo Precipe ni turnis lian atenton sur tion ke li ne komuniku la okazintan malfeliĉon
1748 al la maljunulino subite sed ke li antaŭe preparu ŝin al tio ĉi Alveturinte al la loko de la difino
1749 nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo ĝis sur la sojlo aperis la edzino de la juĝisto Tiam
1750 li demandis ŝin Ĉu tie ĉi loĝas la vidvino Begli Vidvino Begli Ne ŝi ne loĝas tie ĉi Kaj mi povas
1751 veti ke ŝi loĝas tie ĉi Sed tio ĉi ne estas grava Diru ĉu tie ĉi loĝas la juĝisto Begli Jes li
1752 loĝas tie ĉi Kaj mi povas veti ke li ne loĝas tie ĉi Cetere tio ĉi ne estas grava Mi ne disputos
1753 kun vi
1754 Diru ĉu li ne estas hejme Ne li ne estas hejme Sed mi povas veti ke li estas hejme Sinjorino mi konsilas
1755 al vi apogi vin al la muro mi diros al vi ion tion ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj Okazis malfeliĉo
1756 Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna juĝisto Ekrigardu lin kaj vi vidos ke li jam neniam sin levos
1757 El Mark Twain Tradukis S Borovko
1758 Dupieda leono Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia
1759 buŝo Tion povas ankaŭ mi fari diris unu rigardanto Kio vi malforta junulo respondis la bela dresistino
1760 Jes egale bone kiel la leono O J Olson
1761 IV RAKONTOJ
1762 NOKTO De Eube el Odeso
1763 Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro Kun meza rapideco ŝovas sin sur la mara ebenaĵo unu
1764 post alia tri hispanaj karaveloj de la XV centjaro Mizeraj facile rompeblaj ŝipoj ŝipanaron oni ne
1765 vidas ĝi jam longe dormas sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn Sed nur en la meza
1766 ŝipo kiu portas sur la rando la surskribon Santa Maria kaj admiralan flagon sur la masto en la malvasta
1767 kajuto brulas lumo kaj apud la tablo kovrita de geografiaj kartoj sidas en profunda meditado la granda
1768 admiralo de Hispanujo Kristoforo Kolumbo Dormo ne volas tuŝi liajn okulojn Jam la duan nokton la admiralo
1769 ne kuŝigas sin la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso Ankoraŭ du tagoj kaj se li ne renkontos
1770 teron la ŝipoj iros returne Hispanujon Hieraŭ la ŝipanaro arogante sciigis ke ĝi ne volas iri plu
1771 kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj La suno malleviĝis kaj
1772 denove leviĝis antaŭ li etendis sin tiu sama senlima ebenaĵo da trankvila mistera akvo Estas vero
1773 ke hodiaŭ la maro alportis du verdajn branĉetojn ian pikan arbetaĵon tabulon kaj rabotitan bastoneton
1774 sendubajn signojn de proksimeco de tero Ankaŭ sen tio ĉi li scias ke tero sin trovas antaŭ li ke tiu
1775 ĉi tero estas proksima sed ĉu li havos tempon veni al ĝi en tiuj ĉi du tagoj Ĝuste antaŭ unu monato
1776 li renkontis ion similan je rompita masto la mara fluo forportis ĝin malproksimen post kelkaj tagoj
1777 akvokreskaĵon kaj unu eĉ kun viva kankro kaj birdojn oni vidis ankoraŭ antaŭ du semajnoj La tero
1778 kompreneble estas proksima eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo sed kie preni tiujn ĉi
1779 kelkajn tagojn Kaj ankoraŭ antaŭ tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio Rodrigo Sanchez
1780 vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn sed la ŝipoj kompreneble venis jam al tiu loko kie la lumoj
1781 estis viditaj kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la atendatan bordon Sufiĉe da eraroj jam du fojojn la
1782 25 an de Septembro kaj la 7 an de Oktobro ili eraris vidante imagatan teron kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi
1783 eraroj terure influis la ŝipanaron Hodiaŭ la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita kaj nur
1784 la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko avide celante la rigardon en la puran
1785 horizonton Kaj antaŭ unu horo ĵetinte la lastan rigardon plenan de muta malespero sur la malluman mason
1786 da akvo li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton Ankoraŭ 48 horoj kaj ĉio estas perdita
1787 Jes ĉio estas perdita Rompita neniigita polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo Oni ne povas
1788 iri se la piedoj estas ligitaj oni ne povas batali se oni elŝiras el la manoj la lastan batalilon La
1789 ĉielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn ke li faris ĉion kion li povis kaj devis fari Kiam
1790 en lia kapo plene formiĝis la plano de lia entrepreno li estis vigla plena de fortoj kvardek ok jara
1791 viro kaj nur nun kiam grizeco dense arĝentigis liajn harojn kiam li havas jam la aĝon de 66 jaroj nur
1792 nun li ricevis la eblon alpaŝi al la efektivigo de tiu ĉi plano Tutan serion da jaroj li sendekliniĝe
1793 iris al la elektita celo kaj ne estis tago en kiu li ne pensus pri ĝi kaj ne estis ofero kiun li ne
1794 alportus por ĝi Li venkis ĉiujn malhelpojn kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto li venkis
1795 eĉ la tempon mem Preskaŭ sepdekjara maljunulo li enportis en sian aferon freŝecon de la plej bonaj
1796 jaroj de juneco kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion kiu ektimigis eĉ la kuraĝajn maristojn
1797 de Palos Li faris ĉion de sia
1798 flanko kaj nun li estas preta pensi ke super li pendas ia malbeno Travivi tion kion li travivis penante
1799 pri la efektivigo de siaj planoj estis jam tro multe sed esti sur la vojo al ilia efektivigo trairi naŭ
1800 dekonojn de tiu ĉi vojo kaj ekiri returnen nenion farinte tio ĉi estis tro multe eĉ por liaj fortoj
1801 Tio ĉi estis neaŭdita nekredebla moko de la sorto tio ĉi estis bato kiu estis kapabla rompi eĉ lin
1802 Kaj en la malvasta kajuto de Santa Maria en tiu ĉi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian
1803 tutan pasintan vivon Oni diras ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon tio ĉi estas signo
1804 de lia proksima morto Al li ankaŭ minacas morto se ne fizika tiam ankoraŭ pli terura morala Povas esti
1805 ke pro tio ĉi li senvole turnas sin antaŭen Jen li plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo
1806 itala komercisto de drapoj estante ankoraŭ preskaŭ infano la unuan fojon iras en la maron Li ĵus forlasis
1807 la universitaton li dekkvarjara gracia bela knabo Li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand Azion Anglujon
1808 Portugalujon al la bordo de Gvineo La vojaĝoj disvolvas lian fortan naturan saĝon kaj kun la jaroj
1809 ellaboras el li bravan mariston La Genua respubliko konas lin kiel bonan mariston kaj en la milito kun
1810 Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj Lia nomo estas sufiĉe konata en Italujo kaj la Neapola reĝo
1811 faras lin estro de la ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tuniso Kun sia kutima kuraĝo li kondukas siajn
1812 ŝipojn kontraŭ la sovaĝaj korsaroj Sed la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro ĝi timas la rabistojn
1813 kaj jam antaŭ la bordo de Berberujo ĝi faras ribelon La ŝipanoj postulas ke oni iru returnen La estro
1814 de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon li levas la velojn la ŝipanoj konvinkitaj ke ili iras
1815 returnen trankviliĝas kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko Tiel pasas dudek
1816 jaroj plenaj de vojaĝoj ventegoj renkontoj aventuroj pasas preskaŭ nerimarkite Havante la aĝon de
1817 tridek kvar jaroj en la tuta floro de siaj fortoj li venas Lisabonon Tie li laboras super kartoj kaj
1818 globoj geografiaj kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo korespondas kun instruituloj Poste
1819 li denove estas sur la maro li naĝas al la malproksimaj bordoj de Islando Reveninte Lisabonon li diras
1820 al fraŭlino Felipa Perestrello tion kion li jam longe sentas kiam li ŝin renkontas ke li ŝin amas
1821 Fraŭlino Felipa sentas tion saman la majesta figuro de la kuraĝa maristo lia nekaŝita rigardo kiu
1822 brilas per tia mirinda fajro lia nobla elokventeco ĉio en tiu ĉi neordinara persono de longe profunde
1823 frapis ŝian imagon Kaj ŝi fariĝas lia edzino En tiu tempo jam en lia kapo komencas formiĝi la plano
1824 de lia granda entrepreno La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia
1825 mortinta edzo Bartolomeo Munhiz Perestrello gubernatoro de la insulo Porto Santo kaj ŝi ne povas kompreni
1826 tiun ĝojon kiun kaŭzas al ŝia bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj Kaj dume por li tio ĉi estas
1827 tuta trezoro kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj
1828 supozoj En tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj partoprenas en la portugalaj ekspedicioj
1829 al la bordo de Gvineo ĉion aŭskultas ĉiujn eldemandas korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli
1830 al kies leteroj li tiom multe dankas Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj transloĝiĝas
1831 sur la insulon Porto Santo Tie ĉi li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj kiuj veturas al la bordo
1832 de Gvineo aŭ revenas de ĝi kaj iliaj komunikoj la interparoloj kun ili ĉiam pli kaj pli ekflamigas
1833 lin Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn difinitajn formojn siajn supozojn naskitajn
1834 per la legado de Aristotelo Plinio Strabono li fortigis per multo da faktoj kiujn li kolektis la karto
1835 de Toscanelli kiun tiu ĉi alsendis al li tute konsentas kun liaj konkludoj Ĉio estas klara kiel tago
1836 kiu havos sufiĉe da kuraĝo por tratranĉi la misteran maron kiu etendas sin post la Gibraltara pordego
1837 tiu trovos la serĉatan plej proksiman vojon al Hindujo Li havos por tio ĉi sufiĉe da kuraĝo sed li
1838 ne havas la materialajn rimedojn Oni devas trovi tiujn ĉi rimedojn oni devas trovi fortan manon kiu
1839 povus subteni lin Jen kial li denove venas Lisabonon kaj de tiu ĉi minuto komenciĝas la granda dramo
1840 kiu daŭras tutan serion da jaroj
1841 Jen li modeste vestita alilandulo metas sian projekton al la favora trarigardo de lia reĝa moŝto la
1842 reĝo de Portugalujo Tio ĉi estas lia unua paŝo sur tiu pikaĵa vojo sur kiun kondukis lin la malfeliĉo
1843 esti naskita neordinara homo La sorto volas ke li kiu tiel bone ellernis la maron kun ĝiaj ondegoj kaj
1844 ventegoj akiru ankoraŭ pli gravan scion scion de la homoj Lia reĝa moŝto Johanno II de Portugalujo
1845 ekinteresiĝis je la propono de la malriĉa Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neaŭdita
1846 projekto Forta eraro kion povas kompreni en tio ĉi tiu ĉi komisio Ĝi estas dispremita de ĝia grandeco
1847 kaj al la reĝo oni raportas ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas
1848 nenian atenton Kun tio ĉi li povas ankoraŭ paciĝi li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki
1849 pri ĝia efektivigebleco malsaĝulojn Sed kiam la reĝo ne metinte atenton sur la raporton de la komisio
1850 malaltiĝas al ŝtelado kiam li postulinte liajn paperojn kvazaŭ por persona trarigardo sekrete sen
1851 lia scio preparas ekspedicion li estas profunde indignigita Nur unu fojon la sorto batalas por li ventego
1852 apenaŭ ne dronigis la ŝipojn kiuj volis ŝteli lian gloron kaj la timema ekspedicio venas returnen
1853 Lia
1854 indigno estas senlima neniam lia kredo je homoj je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon Kaj kiam
1855 la reĝo komprenanta kiu staras antaŭ li proponas al li denove komenci traktadon li fiere rifuzas ĉiajn
1856 komunikiĝojn kun tia reĝo Ne jam pli bona estas malriĉegeco kaj nekonateco ol esti tiel malhoneste
1857 trompata ankoraŭ dek fojojn Li rifuzas kaj se ne venus la morto de la edzino kiu lasas al li malgrandan
1858 filon li trankvile paciĝus kun tiu ĉi unua malsukceso Sed ankaŭ tiun ĉi baton li elportas kun tia
1859 sama vireco kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn Tiam li rememoras ke li estas Genuano
1860 kaj li forlasas Portugalujon por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu kiu la plej multe
1861 tion ĉi meritas al sia patrujo
1862 Kaj jen li denove estas en la patrujo Multo da jaroj pasis de la tempo kiam li forlasis la patran urbon
1863 kaj kun forta espero li nun eniras en ĝin Kvankam li estas malriĉe vestita kvankam li estas preskaŭ
1864 almozulo sed li alportas al la urbo reĝan donacon li proponas al ĝi sian projekton Sed la patrujo tute
1865 ne povas nun pensi pri li La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua ŝiparo minacas ekstermo
1866 Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton Kaj se en Portugalujo oni volis ĉirkaŭŝteli
1867 lin en la patrujo la renkonto montriĝas ankoraŭ pli malbona tie almenaŭ troviĝis homoj kiuj povis
1868 lin kompreni tie ĉi lia propono estas renkontita per malsaĝa mokado La espero distriĝis kiel fumo
1869 kaj montriĝas ke li absolute ne havas kion fari en la patrujo Kaj kun maldolĉo en la koro li forlasas
1870 Genuon por nova migrado kaj novaj provoj
1871 Ĉiuj konas la malĝojan historion de tiuj ĉi provoj sed kiu scias kion li travivis en la tempo de ili
1872 Li estas en Hispanujo en la ĉirkaŭaĵoj de Palos Laca kaj ĉirkaŭŝirita preskaŭ duonnuda li vagas
1873 kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentiĝo aŭdas kiel la infano premata de malsato
1874 kaj soifo balbutas pri pano kaj akvo Dank al Dio jen estas monaĥejo de franciskanoj kaj eble tie li
1875 povos ion elpeti por la malfeliĉa infaneto Kaj li kiu iam komandis la ŝipojn de la Genua respubliko
1876 kiel almozulo haltas apud la pordego de la monaĥejo kaj pelas la pordiston pri kruĉeto da akvo kaj
1877 peco da pano por sia infano En tiu ĉi minuto preteriras la abato de la monaĥejo la nobla Juan Perez
1878 de Marchena Estu por ĉiam benita tiu ĉi okaza renkonto kiu donis al li la plej bonan amikon sen kies
1879 helpo li eble neniam ekvidus tiun ĉi maron Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo
1880 estos eltrovita la mondo dankos tion ĉi tiom same al Perez de Marchena kiom al li Kristoforo Kolumbo
1881 Ho li rekompencos inde tiun ĉi luman noblan kapon Jen li frapita de la majesta eksteraĵo de la ĉirkaŭŝirita
1882 migranto haltas kaj demandas lin kiu li estas Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado
1883 kaj ne sen miro trovas en la monaĥo franciskano homon kiu tute lin komprenas Oni gastame invitas lin
1884 esti gasto en la monaĥejo la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon la kuraciston Fernandez
1885 kaj en la modesta Andaluza monaĥejo komenciĝas varmaj priparoladoj de lia projekto Jes tiuj ĉi homoj
1886 komprenas lin antaŭ tiaj homoj estas inde paroli Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco
1887 ili kune pentras belajn pentraĵojn de la estonteco kreita per la efektivigo de lia ekspedicio kaj Perez
1888 de Marchena direktas lin al la reĝa kortego Lia filo restos tie ĉi en la monaĥejo por edukado kaj
1889 li kun la letero de la abato al Talabera la konfesprenanto de la reĝino devas veturi Kordovon Talabera
1890 estas persono influa kaj la amikoj disiras plenaj de la plej lumaj esperoj
1891 Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera Neniam li forgesos per kia fiera rigardo renkontis lin
1892 la konfesprenanto de la reĝino Li estas vestita malriĉe kaj malbone lia parolo tuj montras en li alilandulon
1893 sendube tio ĉi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj kiuj nur serĉas okazon kapti fiŝojn en malklara
1894 akvo Lia projekto Talabera bonkore aŭskultas tiun ĉi sensencaĵon kaj li ne dubas ke la kreinto de
1895 la projekto mem ne povas kredi tian absurdon t e ke antaŭ li staras simple lerta ĉarlatano Sed li tro
1896 bone konas la homan animon por permesi ke oni lin tiel senceremonie trompu Ne li absolute per nenio povas
1897 servi al la petanto la projekto estas infane naiva kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj
1898 al la reĝaj moŝtoj Ĉu Juan Perez pensis pri tia akcepto kiam li skribis sian leteron al Talabera Ankoraŭ
1899 unu fojon oni devas humiliĝi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj serĉi
1900 aliajn vojojn al la reĝa trono La someron kaj aŭtunon li loĝas en Kordovo faras konatecojn kaj trovas
1901 eĉ amikojn por sia afero la edukanton de la reĝaj infanoj lian fraton la nuncion de la papo kaj la
1902 regnan financestron de Kastilujo Tiuj ĉi personoj bone konas la kortegon ĉiujn ĝiajn enirojn kaj elirojn
1903 Estas necese prezenti lin al la ĉefepiskopo de Toledo Pedro Gonzalez de Mendoza kies vorto ĉe la kortego
1904 havas pli grandan signifon ol la opinioj de Talabera La gereĝoj nenion entreprenas sen la konsilo de
1905 tiu ĉi grava persono Tio ĉi estas la plej certa vojo kaj ĝi efektivo alkondukas al la dezirita celo
1906 Mendoza aranĝas por li aŭdiencon
1907 Trankvile kaj fiere li aperas antaŭ la reĝa paro Li estas malriĉe vestita sed lia parolo spiras konscion
1908 01 11 2006 13 38
1909 de sia propra indo liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston eĉ instruitulon kiu longe
1910 kaj multe pensis pri tio kion li parolas Li nenion petas li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaŭ fabelan
1911 proponon riĉiĝi per plej facila rimedo per efektivigo de lia projekto Oni donu al li la eblon iri en
1912 la maron kaj li solvos la eternan problemon li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon la plej mallongan
1913 vojon al Hindujo kaj Hispanujo fariĝos la plej riĉa lando de la mondo Kaj tiu ĉi propono estas farata
1914 tiel simple tiel memfide ke antaŭ la gereĝoj staras aŭ frenezulo aŭ efektive eksterordinara homo
1915 Tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj Talabera devas kunvoki komision por prikonsiderado de
1916 tia neordinara propono kaj raporti al la reĝaj moŝtoj pri la rezultatoj de la konsiliĝo La plua iro
1917 do la afero dependos de la respondo de la komisio
1918 Kaj jen en la monaĥejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto Dio vidas
1919 ke li estas bona katoliko ĉu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco ĉu li ne revas
1920 alporti ĉiujn siajn estontajn riĉecojn al ankoraŭ pli granda celo liberigo de la tombo de Dio Sed
1921 la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj Ili citas Lactantius on kaj diras ke la projekto
1922 kontraŭparolas al li sekve ĝi estas sensenca kaj eĉ hereza Jes Lactantius Sendube li estis granda
1923 homo kaj bona kristano sed tio ĉi ne malhelpis al li skribi malsaĝaĵojn pri la formo de la tero Li
1924 legis kaj relegadis tiun ĉi malfeliĉan lokon el la III libro de la Diaj instruoj per tiu ĉi loko oni
1925 pikadis al li la okulojn ĝi apenaŭ ne mortigis lian grandan entreprenon li scias ĝin parkere Kiu estas
1926 tiom senprudenta ke li povas kredi ke ekzistas homoj kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon
1927 malsupren ke ĉio kio tie ĉi kuŝas tie pendas ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren ke pluvo
1928 kaj hajlo falas tie de malsupre supren Kaj jen tiu ĉi mizera rimarko apenaŭ ne mortigis la celon de
1929 lia tuta vivo Poste venas cito el Aŭgustinus instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj
1930 de la religio ĉar tio ĉi signifus ke ekzistas homoj kiuj ne devenas de Adamo ĉar estas neeble ke ili
1931 estu transirintaj trans la oceanon kiu ĉirkaŭas la tutan teron
1932 Poste venas jam simple malsaĝaĵoj ekzemple de tia speco ke la ekspedicio ne povos veni returnen ĉar
1933 la ŝipoj dank al la elfleksiteco de la tero devus naĝi de malsupre supren Kaj li devis disputi kun
1934 tiuj ĉi sovaĝaj malkleruloj kaj ankoraŭ danki Dion ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis
1935 al li konvinki almenaŭ kelkajn personojn Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme
1936 decidas ke la projekto senkondiĉe estas absurda Kaj dum daŭras la disputoj inter ili la gereĝoj okupitaj
1937 je milito forveturas Kordovon kaj la konsiliĝoj de la komisio ĉesas
1938 Nun komenciĝas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj Li sekvas post la kortego Denove li komencas eldonadon
1939 de kartoj kaj jaro post jaro kvar malfacilajn jarojn iel trabatas sin ne forlasante sian celon atendante
1940 kiel almozon kiam al la reĝaj moŝtoj plaĉos rememori pri la malriĉa Genuano Jes kvar senfinaj teruraj
1941 jaroj plenaj de transiroj de espero al malespero de revo pri estontaj riĉecoj al malsato al malfacila
1942 batalado pro peco da pano Li sendas sian fraton Anglujon al la reĝo Henriko VII por fari en lia nomo
1943 proponon elserĉi vojon al Hindujo Sed la frato revenas kun malĝoja respondo Ankoraŭ unu bato kaj ankoraŭ
1944 unu fojon oni devas humiliĝi Grizeco kiu jam longe montriĝis en liaj haroj ĉiam pli kaj pli blankigas
1945 lian noblan kapon sed antaŭ lia energio estas senforta eĉ la tempo mem Li havas jam la aĝon de 65
1946 jaroj kiam la reĝo denove kunvokas komision Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la reĝo raporton
1947 en ĝia nomo la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencaĵo Sed la konvinkitaj de la membroj
1948 de la komisio fine elpaŝas por li Ili aperas antaŭ la reĝo kaj defendas lian planon kaj eble nur dank
1949 al tiu ĉi defendo la reĝo promesas denove trarigardi lian proponon post la fino de la milito kun la
1950 Maŭroj
1951 Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj Malespero lin atakas oni povas pensi ke tiuj ĉi sinjoroj esperas
1952 ke li neniam mortos Li turnas sin al la riĉa grandsinjoro Medinaceli sed tiu kvankam eĉ kunsentas al
1953 li ne povas armi ekspedicion tio ĉi estus konkuri kun la reĝo mem Nur li kaj la ĉielo scias kion li
1954 travivis en la daŭro de tiu tempo Fine el tiu ĉi mallumego ekbriletas radio da lumo la reĝo de Francujo
1955 afable invitas lin al si Lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto Sur hispanaj aŭ francaj ŝipoj
1956 li enpenetros en tiun ĉi kvazaŭ ensorĉitan por li maron Li rapidas al Perez Antaŭ ses jaroj li forlasis
1957 la Palosan monaĥejon kaj forte maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin Granda estas la malĝojo de
1958 la nobla Perez kiam li aŭdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj Ĉu efektive lia patrujo
1959 montriĝos tiel blinda ĉu efektive ĝi permesos ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko
1960 Tio ĉi ne devas esti Kaj li petas Kolumbon atendi ĝis li faros la lastan provon Iam li estis konfesprenanto
1961 de la reĝino kaj nun li skribe petas ŝin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton
1962 de sia amiko Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la reĝino Fine ĝi estas ricevita
1963 al Perez de Marchena
1964 estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo Tiam Perez aperas
1965 antaŭ la reĝino Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko Li montras al la reĝino la
1966 grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo li antaŭdiras al ŝi ke ondegoj da oro enverŝiĝos Hispanujon
1967 li prezentas al ŝi la pia reĝino pentraĵon de vasta kristana predikado parolas al ŝi pri la milionoj
1968 da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio ke la savo de tiuj ĉi milionoj da animoj apartenos antaŭ ĉio
1969 al ŝi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo kiu montros la vojon al tiuj ĉi pereantaj animoj Antaŭ tia
1970 pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni kaj ŝi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo
1971 Pasis multe da tempo de la tago kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun
1972 la reĝo de Portugalujo sed kiel antaŭe antaŭ la komisiuloj nun aperas ne petanto sed batalanto por
1973 la majesteco de sia ideo Li metas siajn kondiĉojn li Kristoforo Kolumbo estos farita granda admiralo
1974 de Hispanujo li estos farita vicreĝo de la nove malkovrotaj landoj li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj
1975 produktaĵoj kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto
1976 kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua ĉarlatano Li ne miras
1977 Talaberan Sed li estas frapita kaj profunde indignigita kiam oni raportas al li en la nomo de la reĝino
1978 ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone ke li ilin malgrandigu La reĝino kiel ŝajnas
1979 pensas ke antaŭ ŝi staras vendisto kiu postulas tri fojojn pli multe por ke li havu de kio fari rabaton
1980 Sed li scias pli ol ŝi kion li povas postuli kaj li petas raporti al la reĝino ke li povas konsenti
1981 neniajn cedojn Lia rifuzo estas preskaŭ rifuzo de la celo de sia vivo ĝi estu tiel sed li ne konsentos
1982 malnoblan malaltiĝon Kaj li forveturas kun firma decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon
1983 Sed dum li kun premanta malĝojo en la koro veturas sur la vojo al Grenado en Santa Fé estas decidata
1984 lia sorto La regna financestro de Kastilugo kaj Sant Angel la kolektisto de la depagoj por preĝejoj
1985 du saĝaj homoj decidas alpaŝi al la lasta rimedo Ili petas aŭdiencon ĉe la reĝino kaj petegas ŝin
1986 ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano Ili estas financistoj kaj neniu povas montri al Isabella pli
1987 bone ol ili ĉiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj
1988 se la entuziasmigita reĝino ekkrias ke ŝi prodonos siajn briliantojn por armi ekspedicion Tiam Sant
1989 Angel respondas al ŝi ke tia ofero ne estas bezona ĉar li estas preta doni al la reĝino rimedojn prunte
1990 el la preĝejaj enspezoj Kaj el Santa Fé al Grenado jam rapidas kuriero atingas la malriĉe vestitan
1991 vojaĝanton apud Grenado kaj raportas al li ke ŝia moŝto la reĝino de Kastilujo petas lin reveni en
1992 Santa Fé Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero kaj li turnas la ĉevalon
1993 returnen Li estas en Santa Fé li estas akceptita de la reĝino la 17 an de Aprilo de la jaro 1492 li
1994 subskribas la kontrakton Nun li estas sur la vojo al sia celo Dum daŭras la preparoj al la ekspedicio
1995 li estas bona gasto ĉe la gereĝoj kun plezuro ili aŭskultas lin kiam li plena de junula flameco parolas
1996 al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn
1997 efektivigi ankoraŭ pli altan celon de sia vivo oferi la kolektotajn de li riĉecojn por la liberigo
1998 de la tombo de Kristo La pia reĝino aŭskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton Tiuj
1999 ĉi tagoj almenaŭ iom rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo Kaj fine venas la longe dezirita minuto
2000 li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj
2001 de lia ekspedicio Kun helpo al li venas la kuraĝa maristo Marteno Alonzo Pinzon li entuziasmigas per
2002 sia ekzemplo la ŝipanojn kaj en vendredo la 3 an de Aŭgusto la tri karaveloj fine forpuŝas sin de
2003 la bordo plenigita de popolo kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuraĝe elveturas renkonten
2004 al la malluma estonteco
2005 Fine efektiviĝis lia revo fine li estas sur la maro Sed ankaŭ sur la maro kiel sur la tero la sorto
2006 daŭrigas metadi al li malhelpojn La direktilisto de Pinta subaĉetita de ĝia mastro difektas la direktilon
2007 por ke la karavelo reiru Paloson Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj
2008 insuloj la ŝipanoj krias ke tio ĉi estas malbona antaŭsigno Ĉio timigas tiujn ĉi malsaĝulojn eĉ
2009 la vulkano Teneriffa Ju pli profunde li penetras en la oceanon des pli granda ĉiufoje estas la teruro
2010 de la ŝipanoj En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komenciĝas dekliniĝo de la magneta
2011 montrilo nova teruro por la ŝipanoj La admiralo devas malaltiĝi al la plej malagrabla ruzo konduki
2012 du taglibrojn unu veran por la gereĝoj la duan kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo
2013 por la timema ŝipanaro La malkontenteco de tiu ĉi lasta kreskas kun ĉiu tago kaj jen hieraŭ ĝi akceptis
2014 la formon de nekaŝita ribelo Kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj Kiel dronanto kaptas
2015 pajleton tiel li serĉas savon en tritaga limtempo Se en la daŭro de tiuj ĉi 72 horoj li ne ekvidos
2016 teron li ekiros returnen Ĉio estas metita sur la karton lia tuta vivo Dek ok jarojn li kun fera energio
2017 iradis al sia alta celo dek ok jarojn plenigitajn de obstina laborado de la kapo malsukcesoj disreviĝoj
2018 malriĉegeco
2019 kuj eĉ mokoj kaj ofendoj Jes eĉ ofendoj Ĉu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj
2020 frenezulo Ĉu eĉ la strataj buboj de Kordovo renkontante lin ne montradis sur sian kapon amuziĝante
2021 je li kiel je frenezulo La envio kaj senkaŭza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraŭ pli malproksimen
2022 lin kiu oferis sian tutan vivon al granda afero lin oni malhonoris per la nomo ĉarlatano Sed li ĉion
2023 elportis ĉion La malriĉegeco malsato fatalaj malsukcesoj sovaĝa malklereco mokoj kalumnioj ĉio tio
2024 ĉi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco kaj fine venis tiu granda tago kiam li levis
2025 la velojn en la haveno de Palos Granda tago Kaj jen nun kiam ĉiuj rigardoj estas direktitaj sur lin
2026 kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno kiam restas fari
2027 nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj por kroni
2028 tiujn ĉi dek ok jarojn nun li estos devigita ekiri returnen Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon
2029 kie la ekflamema reĝino povas ĵeti al li en la vizaĝon la nomon de trompisto kie la malamikoj mokados
2030 lin la mizeran aventuriston kaj jam neniam neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon Malhonoro
2031 malriĉegeco kaj rompita vivo jen estas ĉio kio lin tie atendas kaj ĉio tio ĉi estas nur tial ke tiu
2032 ĉi timema brutaro kiu kuŝas sur la ferdeko estas pli forta ol li sola nur tial ke en tiu ĉi okazo
2033 maldelikata besta forto havas pli grandan signifon ol la spirita forto de genio Se en liaj manoj sin
2034 trovus la egido de Zeŭso se per unu ekbato li povus ekstermi tiun ĉi tutan malkuraĝan bestaron li
2035 ekstermus ĝin kaj li sola irus antaŭen Sed la forto estas sur ilia flanko kaj post du tagoj la karaveloj
2036 ekiros returnen La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn kaj la plaŭdado de la akvo sur
2037 la flankojn de Santa Maria sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado
2038 Jes ĉio ĉio pereis La tuta vivo ĉiuj laboroj kaj esperoj ĉio estas neniigita kaj neniigita ĝuste
2039 tiam kiam ĉio kuniĝis por pravigi ilin por elmontri la ĝustecon de liaj supozoj Serio da faktoj pruvis
2040 ke tero sin trovas en la okcidento la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu ĉi
2041 tero la hodiaŭaj trovoj povus konvinki eĉ liajn plej obstinajn kontraŭulojn Ĉio diras ke li divenis
2042 la grandan sekreton de la oceano kaj en tiu ĉi sama tempo li kiel ligita aglo devas tordi sin en siaj
2043 ligiloj ne povante eksvingi la potencajn flugilojn por ĵeti sin renkonte al tiu ĉi tero kiun oni forprenas
2044 de li Ĉu tiuj ĉi malsaĝuloj komprenas kion ili faras ĉu ili komprenas ke returniĝo ĝuste nun estas
2045 por li pli malbona ol morto ĉu ili povas tion ĉi kompreni Ĉu ili povas lin kompreni Sur la tuta tera
2046 globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj kiel li kaj ekster ili seninterrompa muro
2047 da malamikoj enviantoj kaj malkleruloj kiuj malamas ĉiun provon eliri al lumo el tiu sovaĝa nokto al
2048 kiu ili memvole sin kondamnis Kiel ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso kiam li malhonore venos returne
2049 per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin kun kia triumfo ĝi kriados ke ĝi estis prava kaj ke li estas simple
2050 frenezulo Sed ne grava ankoraŭ estas tio ke li estos premita en koton kaj neniigita terura estas tio
2051 ke lia ideo lia infano elnutrita per lia ŝvito kaj sango devos perei kaj perei ĝuste tiam kiam ĝia
2052 praveco estas metita ekster ĉian dubon Ĉu efektive li devas eltrinki ankoraŭ tiun ĉi kalikon Ĉu
2053 estis ne sufiĉa tio kion li elsuferis kaj por kio elsuferis por ke en la antaŭtago de granda venko
2054 fali kiel ofero de blinda besta forto Ĉu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj tra kiuj
2055 lin kondukis la enigma sorto kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de vaga vivo malriĉegeco kaj mokado
2056 de malsaĝuloj Ne povas esti Ankoraŭ restis du tagoj ankoraŭ ne ĉio pereis Ankoraŭ kvardek ok horoj
2057 restas ĝis la fino de tiu ĉi batalo kun la lin persekutanta fato kaj li batalos ĝis la fino mem La
2058 admiralo fiere sin elrektigis kaj subite li ekŝanceliĝis kvazaŭ en la tablon apud kiu li sidis ekbatus
2059 tondra sago De la antaŭa karavelo ektondris pafego
2060 Tero
2061 Estis la dua horo je mateno la 12 an de Oktobro de la jaro 1492 Sur la ferdeko de Santa Maria oni ekaŭdis
2062 paŝojn de homoj vekiĝintaj el dormo kaj subite sur ĉiuj tri ŝipoj ekbruis la ĝoja krio Tero tero
2063 Li venkis La admiralo kaj de tiu ĉi minuto vicreĝo malrapide falis sur la genuojn kaj neniam en la
2064 vivo liaj lipoj murmuris tian varmegan preĝon Tero tero ĝoje ripetadis dekoj da voĉoj La admiralo
2065 mallaŭte preĝis Te Deum laudamus Te Dominum confitemur murmuris la lipoj de la admiralo Salve Regina
2066 ĥore bruis la ŝipanaro Kaj kiam klara kaj majesta la admiralo aperis sur la ferdeko la ŝipanaro kun
2067 estimego liberigis al li vojon la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj falante antaŭ li sur
2068 la genuojn kisis liajn manojn Kaj li staris inter ili kiel duondio lumigita de la unuaj radioj de la
2069 leviĝanta suno salutante per trankvila rideto sian teron kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio
2070 kiu venkis sian sorton La nokto de lia vivo finiĝis kaj komenciĝis hela solena tago
2071 LA HEJMO DE LA METIISTO De Nov Jorka kuracisto Rerakontita de E Weilshäuser
2072 Unu vesperon en la unua parto de la vintro la sonorilo estis forte ektirita kaj la servantino kiu malfermis
2073 la pordon raportis al mi ke ia homo deziras paroli kun mi Servanto faras certajn diferencigojn inter
2074 homo sinjoro kaj persono La homo staris en la antaŭĉambro sed mi miris kial li ne estis raportita kiel
2075 sinjoro Lia vesto estis tre pura sed simpla kaj el ne tre delikataj ŝtofoj Lia supra ĉemizo tiu ĉi
2076 signo de pli delikata stato estis blanka en plena ordo kaj preskaŭ eleganta Ĉio en li montris certan
2077 solidecon sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo Laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis
2078 konvena homo Lia parolado estis simpla klara rekta kaj kun certa nuanco de memfideco kion oni ĉe simpla
2079 homo ordinare tre malofte trovas
2080 Sinjoro doktoro li diris mi volus vin peti veni al mia infano ni timas ke al ĝi minacas atako de krupo
2081 Mi prenis mian ĉapelon kaj premis lin antaŭen ĉar se lia supozo estus ĝusta oni tie ĉi ne devis
2082 perdi tempon Ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto Post minuto ni estis sur
2083 la strato kaj paŝis rapide tra unu el niaj larĝaj aleoj La infano li diris ludis antaŭ la pordo manĝis
2084 kun apetito sian vespermanĝon iris poste dormi kaj antaŭ mallonge ĝi vekiĝis tre raŭka kaj kun sufoka
2085 tusado Tiu ĉi okazo prezentis preskaŭ nenian dubon kaj mi rapidigis miajn paŝojn kaj post kelkaj minutoj
2086 mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo Ni levadis nin ĉiam pli kaj pli alte ĝis la kvara
2087 etaĝo La lasta etaĝo de la ŝtuparo estis kovrita per tapiŝoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo
2088 Antaŭ la pordo kuŝis bonega kaj tre fortika mato Vi poste vidos kial mi turnas atenton sur tiujn ĉi
2089 malgrandajn detalaĵojn Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de sufiĉe bela pure kaj
2090 orde vestita virino kiu ne povis esti iu alia ol la edzino de mia akompananto
2091 Mi ĝojas ke vi tiel baldaŭ venis ŝi salutis min kun mola pura akcento Vilĉjo kiel ŝajnas estas tiel
2092 elturmentita ke li apenaŭ povas spiri Kaj post minuto kiam ni aliris al lia lito mi aŭdis la senduban
2093 sonon de krupo kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj
2094 Ĉu tio ĉi estas krupo sinjoro doktoro demandis la patro kun ekscitita voĉo kiam mi klinis min super
2095 la infanon belan trijaran knabon
2096 Sendube tre serioza atako De kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta
2097 Antaŭ ĉirkaŭ unu horo estis la respondo en kiu sonis forteco de karaktero Mi ekrigardis la patrinon
2098 Ŝi estis tre pala sed ne kuraĝis paroli
2099 En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da danĝero mi diris sed ni devas tamen ion fari Ĉu vi
2100 havas akvon en la domo
2101 La viro aliris al unu kabineto malfermis du pordojn kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon parte plenigitan
2102 de akvo Tio ĉi estis pli ol mi kuraĝis esperi sed mi ne havis tempon por miri La malgranda knabo estis
2103 en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro Mi elprenis lin el lia malvarma lito en kiu li kuŝis
2104 sur bela hara matraco je kiu nenia princo bezonus honti senvestigis lin de liaj noktaj vestoj starigis
2105 lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro verŝi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston
2106 dum mi per mia mano energie lin frotadis Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe ĝis la tuta korpo
2107 fariĝis flame ruĝa Poste mi eltordis grandan viŝilon trempitan en malvarman akvon metis ĝin ĉirkaŭ
2108 lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn La malgranda brava knabo ĉion trankvile elportis
2109 kvazaŭ li komprenus ke en apudestado de lia patro povus fariĝi al li nenio malbona Post dekkvin minutoj
2110 aperis riĉa ŝvitado la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri La danĝero pasis
2111 tiel rapide pasas tiu ĉi malsano kaj tiel facile ĝi estas kuracata
2112 La zorgoplena vizaĝo de la patro beliĝis kaj super la vizaĝon de la patrino kuris radio da feliĉo
2113 Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia kaj pli ol iam mi estis en dubo kian pozicion en la vivo
2114 ili povas okupi Signoj de eminenta deveno aŭ pli alta eduko ne estis videblaj ili ne faris la impreson
2115 de bonklasaj homoj kiuj falis en malriĉecon Pli ĝuste ŝajnis ke ni havas tie ĉi okazon kontraŭan
2116 ŝajnis pli ĝuste ke ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta Mi rigardis ĉirkaŭen
2117 en la ĉambro kiu okaze estis la dormoĉambro Ĉio estis en plej bona ordo La litoj estis puraj sed simplaj
2118 la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn sed kiel bele ĝi elrigardis La blankaj
2119 flankkurtenoj estis el malkara muslino sed iliaj faldoj pendis tiel dense kvazaŭ ili estus el damasko
2120 kaj kiel konvene ili
2121 elrigardis La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj La tualeta
2122 tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro La pentraĵoj
2123 sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj pli belaj multe pli belaj ol oleaj pentraĵoj kiujn mi
2124 vidis en domoj de milionuloj ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro La
2125 planko estis kovrita per belaj tapiŝoj kaj la muroj estis de hela koloro Per unu vorto la ĉambro estis
2126 tuta ornamujeto en ĉiuj partoj tiel en ordo kvazaŭ artisto ĝin aranĝis
2127 Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekiĝo
2128 mi iris kun la gemastroj en la duan ĉambron kiu posedis alian sed egale belan aranĝon Oni povus ĝin
2129 preni por gastoĉambro por laborejo de artisto aŭ por manĝoĉambro La muroj estis kovritaj per pentraĵoj
2130 portretoj historiaj skizoj kaj pejzaĝoj ĉio pentraĵoj kiujn povis elekti nur homo kun gusto ĉe modestaj
2131 rimedoj kiuj tamen havas tiom same grandan indon kiel bonaj libroj Kaj parolante pri tiuj ĉi lastaj
2132 mi devas tie ĉi rimarki ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko kiu ĉe la unua rigardo montris
2133 al mi ke ĝi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo
2134 La mastro iris al la skribotablo malfermis unu fakon kaj elprenis monon Kiom mi ŝuldas al vi sinjoro
2135 doktoro li demandis tenante prete la monon
2136 Levante min sur la ŝtuparon mi pensis ke mi devos atendi je mia honorario aŭ ke mi ĝin neniam ricevos
2137 sed nun ĉio ŝanĝiĝis Mi ne bezonis nun kiel ĝi ofte okazas sciiĝi pri la pli detalaj cirkonstancoj
2138 kaj mezuri laŭ tio ĉi mian postulon La homo staris antaŭ mi preta por pagi tamen videble li apartenis
2139 al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco mi tial povis difini al li nur la plej
2140 malaltan sumon
2141 Unu dolaro ŝajnas al mi ne sufiĉa li respondis Vi havis pli grandan laboron ol la solan skribadon de
2142 recepto
2143 Ĉu vi laboras por via sintenado mi demandis esperante iom malkovri la sekreton Li ridetis kaj montris
2144 al mi sian manon kiu prezentis la signojn de honesta laborado Vi estas metiisto mi diris kun la intenco
2145 sciiĝi pli multe
2146 Prenu tion ĉi li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon kaj mi kontentigos
2147 vian scivolecon ĉar vi ja ne povas kaŝi ke vi estas iom scivola
2148 En ĉio tio ĉi estis ia honesta estiminda sincereco kiu havis por mi apartan ĉarmon Mi metis la banknoton
2149 en la poŝon dum la mastro iris al la pordo malfermis ĝin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco
2150 en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto
2151 Vi estas kredeble eksterordinara laboristo mi diris ĉirkaŭrigardante la ĉambron kiu ŝajnis al mi
2152 preskaŭ lukse meblita dum ĉe pli proksima observado de ĉiu objekto fariĝis al mi klare ke ĝi ne
2153 povas multe kosti
2154 Ne vi eraras Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago Mia edzino iom helpas Krom la domaj laboroj
2155 kaj la zorgado pri la infano ŝi perlaboras tiom ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn
2156 Ni komencis per nenio kaj ni nun vivas tiel kiel vi vidas
2157 Tiu ĉi komforto tiu ĉi konvena aranĝo kiu prezentis preskaŭ lukson ĉio tio ĉi por ok dolaroj semajne
2158 Mi esprimis mian miregon
2159 Mi estus en granda timo se ni tiom devus elspezi li rimarkis Ni kun tio ĉi ne sole vivis ĝis nun sed
2160 ni havas ankaŭ jam ion en la ŝpara banko Ĉu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi kiel vi tion
2161 ĉi faras mi demandis ĉar mi efektive forte volis sciiĝi kiel botisto kun edzino kaj infano perlaborante
2162 ok dolarojn semajne povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraŭ kolekti monon
2163 Kun plezuro li respondis ĉar eble vi aliajn kiuj ne estas en pli bona stato ol mi povos konvinki ke
2164 ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna
2165 Mi prenis la donitan al mi seĝon kaj ni sidiĝis dum lia edzino aŭskultinte la facilan kaj regulan
2166 spiradon de sia infano sidiĝis por kudri
2167 Mia nomo estas William Carter li diris Mia patro mortis kiam mi estis ankoraŭ juna kaj posedante ordinaran
2168 lernejan sciadon mi estis donita al botisto por lerni Mi estis granda amanto de legado kaj mian liberan
2169 tempon mi pleje uzadis tiel ke mi konatiĝadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj La
2170 plej multe plaĉis al mi la plenaj je saĝo de la vivo verkoj de W Cobbet Mi decidis sekvi lian ekzemplon
2171 kaj labori kiom mi povas por mia kleriĝo kaj mi pensas ke mi ne vane laboris Sed la edukado de la homo
2172 daŭras la tutan vivon kaj ju pli mi lernas des pli multe mi vidas ke mi devas aukoraŭ lerni
2173 Mi estis ankoraŭ de nelonge submajstro kiam mi enamiĝis en mian Marion tie kiun multaj nomas tre 01
2174 11 2006 13 38
2175 bela kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan Mario ekrigardis kun tia gaja ĉarma rideto ke la opinio de
2176 multaj ŝajnis al mi tute prava Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj ŝparinte kelkajn dolarojn mi
2177 havis gravan kaŭzon por
2178 ŝpari mi edziĝis kun mia Mario Mi loĝis ĉe ŝia patro kaj ŝi ĉirkaŭkudradis ŝuojn por la magazeno
2179 por kiu mi laboradis Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de ŝiaj gepatroj sed tio ĉi ja ne estis
2180 nia propra hejmo kaj tiel ni decidis aranĝi propran mastraĵon Ni povis pensi nur pri modesta loĝejo
2181 kaj mi tutan semajnon serĉis tian ĉar jen loĝejo estis por mi tro kara jen tro mizera Fine mi trovis
2182 tiun ĉi loĝejon Ĝi estis nova kaj pura alta kaj kun bona aero kaj mi pensis ke estus oportune loĝi
2183 en ĝi Mi luis ĝin por kvindek dolaroj por jaro ĉar kvankam la loĝejoj ĉirkaŭ ni ĉiuj estas pli
2184 karaj nia mastro kontentiĝas je tiu ĉi sumo ĉar li estas kontenta je ni kiel luantoj La loĝejo tiel
2185 jam estis sed ĝi estis malplena kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti sed ni gaje komencis
2186 labori ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe ni ŝparis kiom ni povis kaj vi vidas kion ni atingis
2187 Mi vidas sed mi ne komprenas mi diris kun la intenco aŭdi ion pri la mastrumado de tiu ĉi modesta kaj
2188 bela hejmo
2189 Nu tio ĉi estas sufiĉe simpla Kiam mi kun mia edzino tie ĉi enloĝiĝis kaj ni okupis nian loĝejon
2190 kun unu tablo du seĝoj unu forno por kuirado unu aŭ du patoj kaj unu mallarĝa lito kun pajla matraco
2191 ni faris konsiliĝon de milito Nu kara Mario mi diris ni estas tie ĉi dume ni havas ankoraŭ nenion
2192 kaj devas ĉion ankoraŭ akiri kaj por tio ĉi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj
2193 Ni trovis ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn Ni tial decidis vivi tiel malkare kiel nur eble
2194 ŝpari kiom ni nur povos kaj kiom eble ĉion fari mem Nia pago por la loĝejo prezentis la sumon de unu
2195 dolaro semajne nia brula materialo lumigo uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankoraŭ unu dolaron Tian
2196 saman sumon ni difinis por vestoj kaj per tio ke ni aĉetas la plej bonajn ŝtofojn kaj penas konservi
2197 la vestojn kiom ni nur povas ni povas ĉiam esti bone vestitaj Eĉ mia edzino estas kontenta je sia vestaro
2198 kaj trovas ke kruda silko po 6 ŝilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara ol
2199 kalikoto po 1 ŝilingo Tio ĉi faras 3 dolarojn semajne kaj nun restas ankoraŭ la manĝaĵoj Por tio
2200 ĉi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne Tio estas unu dolaron por ĉiu persono Ne unu dolaron
2201 por ni ĉiuj Ŝajnas ke vi estas surprizita sed la kalkulo estas ĝusta
2202 En la komenco ni elspezadis por tio ĉi pli multe sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare
2203 tiel ke post la pagado de ĉiuj elspezoj por loĝejo hejtado lumigado vestoj akvo kaj manĝaĵo restas
2204 ankoraŭ pura superfluo de 4 dolaroj semajne Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn ekzemple se
2205 ni iam vizitas la teatron aŭ koncerton aŭ havas gastojn ĉe ni
2206 Rimarkinte rideton sur miaj lipoj li daŭrigis Jes ni akceptas ankaŭ gastojn kaj amuzas nin ĉe tio
2207 ĉi tre bone Iafoje ni havas dekon da gastoj kaj ilia regalado per ĉokolado kukoj k t p kostas al ni
2208 ne pli ol 2 dolarojn sed tio ĉi ankaŭ ne tro ofte okazas Tiel al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200
2209 dolaroj jare por kiuj ni nin aranĝis kiel vi vidas kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko
2210 Mi vidas ĉion tion ĉi mi diris nur ne kiel vi vivas Multaj metiistoj elspezas pli ol tion ĉi por cigaroj
2211 ne parolante jam pri drinkoj Mi petas vin rakontu al mi kiel vi vivas Kun plezuro Mi ne fumas cigarojn
2212 ankaŭ ne maĉas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon
2213 La edzino eniris kun agrabla rideto sed ne interrompis nin ĉar ŝi pensis kiel ŝajnas ke ŝia edzo
2214 ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli
2215 De la tago de mia edziĝo mi uzis nenian alkoholaĵon nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da
2216 vino kaj nome en la festo de Kristonasko en la Nova Jaro la 4 an de Julio Piednoto La jartago de la sendependiĝo
2217 de la Nord Amerikaj Ŝtatoj kaj en la naskotago de nia filo Tiu ĉi tago estas por ni aparta festo Mi
2218 legis sufiĉe da higienaj libroj kaj scias ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkaĵoj sen nutra enhavo
2219 kaj mi sufiĉe longe esploris la manĝon kreskaĵan kaj mi lernis dece estimi ĝin mi ekkonis ĝian pli
2220 grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis ke ĝi pli bone servas al mi ol tiu ĉi lasta
2221 kaj ĉar ni kune legas kaj eksperimentas tial mia edzino pensas tiel same kiel mi
2222 Sed kion do vi manĝas kaj trinkas mi demandis scivole por sciiĝi kiel malproksime la memedukita filozofo
2223 progresis en la leĝoj de higieno
2224 Venu kaj mi montros al vi li diris prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon Jen vi vidas
2225 antaŭ ĉio muelilon kiu kostas al mi 10 ŝilingojn Ĝi muelas mian tutan grenon donas al mi la plej
2226 freŝan kaj belan farunon kaj ŝparas al mi la monon por muelado Jen estas bareleto da tritiko Mi aĉetas
2227 la plej bonan kaj mi estas certa ke ĝi estas pura kaj bona Ĝi kostas malpli ol 3 cendoj por funto kaj
2228 funto da tritiko estas sufiĉa kiel mi scias por la taga nutrado de homo Ni preparas el ĝi panon kukon
2229 kaj kaĉon Jen estas sako da terpomoj Jen estas maizo Jen estas faboj kesto da rizo tapioko kaj makaronoj
2230 Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera Ni prenas ĉiutage
2231 kvarton da vilaĝa lakto kaj niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie kie mi ilin ricevas la plej bone
2232 kaj plej malkare Se vi kalkulos vi facile trovos ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne
2233 sole estas sufiĉa sed ke al ni estas permesita ĉe tio ĉi sana kaj preskaŭ luksa malsameco Ekster
2234 tio ĉi ni manĝas verdajn legomojn fruktojn kaj berojn kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo
2235 En la somero ni havas fragojn kaj persikojn kiam ili estas maturaj kaj bonaj el ĉiuj tiuj ĉi simplaj
2236 materialoj mia edzino preparas manĝojn kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej
2237 bonaj hoteloj
2238 Mi aŭdis sufiĉe Tie ĉi mi trovis komforton prudentecon guston kaj modestan lukson ĉe simpla metiisto
2239 kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj kiom da ĉagreno
2240 kaj suferoj povus esti forigitaj se ĉiuj laboristoj vivus tiel prudente kiel William Carter Neniam mi
2241 premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco ol tiam kiam mi diris bonan nokton al tiu ĉi
2242 feliĉa paro kiu en tiu ĉi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj riĉiĝas kaj
2243 levas la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de praktika filozofo
2244 Leganto se vi volas profiti de tiu ĉi malgranda historio sekvu nur la vortojn de la Biblio iru kaj faru
2245 tion saman
2246 LA FORGESITA PIPO Rakonto de A EDELMANN Tradukis I KAMINSKI
2247 En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paŝoj iris sur la kota strato de la vilaĝo Vindirkovo
2248 unu vilaĝano havanta la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj sed ŝajnis ke li estas multe pli maljuna Li
2249 portis disŝiritajn lankitelon kaj ĉemizon tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto lia piedvesto ne estis
2250 pli bona unu fliko sur alia el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno sur la kapo maldece sidis
2251 disŝirita grasmakulita lana ĉapo Lia bruna senforma malsobra vizaĝo sur kiu ankoraŭ restis signoj
2252 de antaŭa beleco estis tuta kovrita per ruĝaj ŝvelaj aknoj la okuloj estis ruĝaj kaj elstarantaj
2253 la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizaĵo Per unu vorto jam laŭ la sola eksteraĵo de la vilaĝano
2254 oni povis juĝi pri la diboĉa vivo kiun li kondukis
2255 Kaj efektive granda drinkanto estis tiu ĉi vilaĝano Doroteo Nilov Jen pasis jam pli ol jaro ke li komencis
2256 drinkadi sed en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino
2257 Lian domon oni antaŭ nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj Ne dezirante prilabori mem la pecon
2258 da tero kiu restis ĉe li li farmigis ĝin kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno
2259 De frua mateno ĝis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo kaj ĉion kio enfalis en liajn
2260 manojn li forportadis al la drinkejmastro Vavilo Panfiloviĉ kiu pro sia boneco ne abomenis eĉ ĉifonon
2261 Nia Doroteo Nilov ankaŭ estis malbona edzo kaj patro Li neniam pensis pri sia malsatanta familio kaj
2262 lia kvieta bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran ĉiutagan nutraĵon por si sia edzo kaj infano
2263 dujara bubeto per kudrado lavado aŭ ia alia laborado Sed Doroteo ne sole ne estis danka al ŝi por tio
2264 sed batadis ŝin preskaŭ ĉiutage revenante hejmen malsobre Pri sia infano li tute ne zorgis kaj oni
2265 povas diri tute ĝin ne konis
2266 Ankoraŭ antaŭ nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej riĉa mastro en Vindirkovo Li havis vastan
2267 dometon multon da tero bruto kaj ĉia havo Sian edzinon Malanja n kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj
2268 plej bela fianĉino en la tula vilaĝo li amis pasie Laborante fervore li vivis kviete kaj estis estimata
2269 de ĉiuj Vindirkovanoj Sed nek eterne daŭras la ĝojoj nek senfinaj estas la malĝojoj diras rusa proverbo
2270 La ĝojoj pasis ankaŭ ĉe nia Doroteo sed li mem estis la kaŭzo de tio ĉi li amikiĝis kun malbonaj
2271 kolegoj kaj komencis drinkadi diboĉadi kaj ĉio transturniĝis la fundo supren Post unu jaro ĉe Doroteo
2272 jam nenio restis ĉio transiris al la drinkejmastro Vavilo
2273 Nun ni vidas Doroteon sin direktantan al sia kaduka dometo kiu staris sur la rando mem de la vilaĝo
2274 modeste alpreminte sin al la plektobaro Lia vizaĝo esprimis ĉagrenon Kaj efektive ekzistis kaŭzo por
2275 ĉagreno li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen por preni la pipon kiun
2276 li tie forgesis sur la breto
2277 La dometo estis fine atingita kaj li eniris La mastrino forestis ŝi foriris ien al najbaro por preni
2278 prunte kelke da terpomoj por sia infano La internaĵo de la dometo konsistis el malgranda kaverno kies
2279 tri kvaronojn okupis granda rusa forno
2280 Duo da makulitaj seĝoj tablo kun diskrevinta tabulo malgranda kesteto en kiu estis konservata la tuta
2281 havoresto de la malfeliĉuloj kaj tre malgranda malnova sanktfiguro jen estas la tuta ornamaĵo de tiu
2282 ĉi kaverno Krom tio estis alligita al la plafono lulilo en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila
2283 dormo Sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco tamen ĉio estis pura kaj bonorda kaj sur ĉio estis vidata
2284 la mano de bona kaj zorgema mastrino
2285 Enirante Doroteo rekte sin direktis al la breto prenis la pipon sed ankaŭ kunprenis la hakilon por ĉe
2286 la okazo forporti en la drinkejon kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo por eliri sed en
2287 tiu ĉi momento eksonis en la ĉambro sonora infana rido Doroteo rapide sin returnis En la lulilo eltirante
2288 la manetojn nur en ĉemizo sole staris blonda infano vekita de la pezaj paŝoj de la patro Sur la malgrandegaj
2289 lipetoj ludis ĝoja rideto kaj gaje balancante la vilan kapeton la infano babiladis Patreto Paĉjo
2290 Io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo Malrapide li aliris al la lulilo elprenis per siaj maldelikataj
2291 manoj la infanon kaj ekkisis ĝin La infano ĉirkaŭprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj
2292 algluiĝis al lia brusto gaje krietante kaj senĉese babilante Patreto Paĉjo la solajn vortojn kiujn
2293 ĝi jam povis libere elparoli Doroteo ekkisis la infanon ankoraŭ unu fojon kaj volis kuŝigi ĝin ree
2294 en la lulilon Sed la infano ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj
2295 nigraj okuletoj Denove io ekpikis la koron de Doroteo kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus
2296 lin trae kaj disfluidigus la glacion per kiu estis kovrita lia koro Al li ŝajnis ke la infano rigardas
2297 lin riproĉe kaj ke ĝi kvazaŭ volas diri per tiu ĉi rigardo Patreto vi volas forlasi min por foriri
2298 en la drinkejon fordrinki la lastan hakilon tute ne zorgante pri la malfeliĉa panjo kiu nun malaltigas
2299 sin ĉe la najbaroj Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado
2300 Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano kaj ektremis kvazaŭ en tiu ĉi spegulo de la
2301 senkulpeco kaj pureco li ekvidis sian vivon en ĝia tuta abomeninda nudeco
2302 Malvarma ŝvito montris sin sur lia vizaĝo lia koro forte ekfrapis Li estis kiel en febro la kapo al
2303 li brulis kaj tra la korpon trakuris tremfrosto liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaŭ ŝanceliĝis
2304 sub ili En tiu ĉi minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon Li deziregis denove foriri en la
2305 drinkejon por diboĉi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj sed la konscienco vekita de la infana rigardo
2306 kvazaŭ alforĝis lin al la tero al la loko kie li haltis En tiu ĉi minuto la pordo malfermiĝis kaj
2307 eniris Malanja portante bastaĵon kun terpomoj
2308 Kiam ŝi ekvidis sian edzon starantan kun la infano sur la manoj ŝi pretervole haltis sur la sojlo kiel
2309 alforĝita Dume li pretervole ekrigardis ŝin kaj ekvidis tion kion li antaŭe tute ne rimarkadis tiel
2310 bone tiel klare kvazaŭ liaj okuloj subite malfermiĝis Li ekvidis ŝian delikatan malgajan vizaĝon
2311 ŝiajn grandajn belajn okulojn ŝiajn palajn velkintajn lipojn kaj la vangojn kiuj antaŭ nelonge estis
2312 ruĝaj kiel papava floro Li ekvidis ĉion ĉi kaj lia vizaĝo ekruĝiĝis de honto Sed de tiu ĉi momento
2313 ĉesiĝis la interna batalo en lia animo li subite eksentis ian abomenon kontraŭ si mem kaj iel instinkte
2314 komprenis ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon En atako de ĝojo kaj konfuzo kun koro
2315 trankvila sed konsumata de amo kaj kompato li rigardis la elturmentitan vizaĝon de Malanja kaj ne sciis
2316 kion diri
2317 Bonan tagon Malanjeto kial vi ektimiĝis fine apenaŭ elparolis Doroteo kaj ĉe tiuj ĉi vortoj ekrigardis
2318 la edzinon per tia rigardo kiu rememorigis al la malfeliĉa virino la pasintan feliĉan tempon Ŝi komprenis
2319 ke ŝi nun ne devas lin timi forte sed ĝoje ekfrapis ŝia koro kaj klara rideto eklumigis ŝian vizaĝon
2320 Dume Doroteo aliris al ŝi ekkisis ŝin kaj poste montrante per la okuloj la infanon li ekmurmuris
2321 Li estos bona bubo Li ne ektimiĝis antaŭ mi Malanjeto Li estos bubo bravulo Kaj denove li ĉirkaŭprenis
2322 per la dekstra libera mano la edzinon altiris ŝin al si kaj mallaŭte diris al ŝi
2323 Mi scias Malanja ke mi multe estas kulpa antaŭ vi sed nun estas fino al ĉio Malanja Neniam pli Mi ĵuras
2324 ke mi pli ne drinkos Ĉu vi aŭdas Malanja neniam neniam La infano estu atestanto ke mi ĝis la morto
2325 ne prenos en la buŝon tiun malbenitan trinkaĵon
2326 Ŝi estis pala kiel tolo kaj ne povis elparoli eĉ unu vorton ŝi nur ĉirkaŭprenis Doroteon kaj forte
2327 forte ekkisis lin
2328 Mi estas peka antaŭ vi Malanja mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antaŭ vi ĉar mi malbenita
2329 pereigis tre malfeliĉigis vin Kaj li efektive ankoraŭ tenante la infanon mallevis sin antaŭ la edzino
2330 sur la genuojn kaj forte kliniĝis antaŭ ŝiaj piedoj Kaj li tiel longe ne levis sin ĝis ŝi laŭte
2331 ploregante levis lin kaj sidigis lin sur la benkon Ha mi malsaĝulo malhonorulo granda malsobrulo parolis
2332 Doroteo sidante sur la benko
2333 kaj direktinte siajn okulojn al la planko Jen kion kaŭzis al mi la drinkado Vi nur pardonu min kaj mi
2334 ĵuras per Dio mi ĉesos drinki Li li estos atestanto La lastajn vortojn li elparolis montrante per unu
2335 mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon Malanja ploris ŝi forte bedaŭris sian edzon
2336 Mi pardonas vin kara Dio kaj la homoj ankaŭ vin pardonos Nur ĉesu Doĉjo drinki la malbenitan vinon
2337 ĝi ja pereigis vin
2338 Ho ho mi malfeliĉulo ne kvietiĝis Doroteo Kial mi vin senkulpan pereigis Mi nun nenion havas nek ĉevalon
2339 nek bovinon Kie estis mia konscienco
2340 Kaj Doroteo laŭte ekĝemis Longe konsoladis lin Malanja kiel ŝi povis Sed li tute trankviliĝis nur
2341 en la vespero
2342 Kaj longe ankoraŭ ili parolis inter si pri tio kiel komenci novan vivon kaj nur tiam kiam la vilaĝa
2343 sonorilo malgaje eksonis noktomezon ili sin levis de apud la tablo Varmege ili preĝis antaŭ sia sanktfiguro
2344 kaj kun feliĉaj vizaĝoj sur kiuj estis esprimita ia anĝela kvieteco ili iris dormi
2345 Tiel finiĝis la feliĉa tago de niaj malriĉuloj
2346 Pasis kelkaj jaroj Sur tiu loko kie staris antaŭe la mizera dometo de Doroteo staris nun vasta pina
2347 domo kun peroneto Apud la domo gaje babilante ludis du malgrandaj infanoj kaj sur la peroneto sidis okupita
2348 de kudrado juna bela virino en ruĝa sarafano Estis malfacile rekoni en ŝi la antaŭan malsaneman palan
2349 Malanja n Ĝi estis la familio de Doroteo kiu severe plenumis la donitan promeson kaj ĉesigis sian antaŭan
2350 diboĉan vivon
2351 Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu feliĉa tago kiam Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj por
2352 preni ĝin venis el la drinkejo por jam neniam tien reveni
2353 ARTURO Rakonto de V DEVJATNIN
2354 I
2355 Sinjorino Anneto kvankam sufiĉe matura en sia aĝo ŝi havis preskaŭ 50 jarojn tre bone ankoraŭ sin
2356 konservis almenaŭ laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino la koloro de ŝia vizaĝo
2357 estis ĉiam tiel roza la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj ke iafoje eĉ nevole naskiĝadis tre ofenda por
2358 ŝi suspekto Sinjorino Anneto laŭ la volo de la sorto ĝis nun ankoraŭ estas fraŭlino sed ŝi estas
2359 jam vidvino Ŝi mem rakontis al mi mi ĝis nun estas ŝia amiko ke ŝi perdis sian junan belan edzon
2360 tuj post la edziniĝo apenaŭ la junaj geedzoj revenis el la preĝejo ŝia edzo falis kaj mortis Al li
2361 fariĝis kredeble disŝiro de koro tro multe plenigita de amo Dank al tiu ĉi okazo la malfeliĉa sinjorino
2362 restis vidvino travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo De tiu tempo pasis jam tridek jaroj
2363 la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmiĝi sed edziniĝo entute tiom ŝin timigis ke
2364 ŝi decidis senrefare jam eterno resti fraŭlino kaj eĉ ĵuris sankte plenumi tiun ĉi decidon Sed la
2365 petolema sorto subite devigis ŝin ankoraŭ unu fojon facile tuŝi la katenojn de Himeneo Jen kio okazis
2366 II
2367 Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo revenante el la malgranda urbeto K post enterigo de sia
2368 kuzo Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton ŝi volis ekdormi dezirante almenaŭ per tio ĉi sin
2369 liberigi de ŝin premanta ŝarĝa impreso de morto sed subite rigardinte okaze la plankon ŝi vidis ian
2370 libron forgesitan kredeble de elirinta veturanto Sinjorino Anneto levis ĝin kaj malfermis tio ĉi estis
2371 franca tradukita romano sub la titolo Terura sekreto Ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo
2372 kaj komencis avide legi paĝon post paĝo La romano estis tre interesa en ĝi estis teruraj mortigoj
2373 kaj sekretaj malaperoj kaj malfeliĉa amo per unu vorto en ĝi estis ĉio kio devas esti en ĝusta romano
2374 kaj entute en la romano estis tia miksaĵo ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni
2375 kvankam
2376 malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro Tiu ĉi malfacila laborado de la kapo lacigis
2377 la malfeliĉan legantinon kaj ŝi ekdormis
2378 Jen ŝi sonĝas kvazaŭ ŝi estas ankoraŭ tre juna knabino Ŝi senfine amas lin kaj li bela flama junulo
2379 varmege pasie ŝin amas Sed la kruela patro elektis por ŝi malbelegan maljunan senharan baronon kiu
2380 scias ian teruran familian sekreton de ŝia patro kaj per tio ĉi tenas lin en siaj manoj La terura tempo
2381 proksimiĝas jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono La patro ŝin enŝlosis en malgrandan
2382 ĉambreton kaj alstarigis al ŝi maljunan diablistinon servantinon kiu atente ŝin gardas kaj ne permesas
2383 al ŝi eĉ paŝon fari libere kaj ŝi malfeliĉa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona
2384 volupto ne povas eĉ sciigi lin sian amatan pri sia terura situacio En malespero ŝi ŝiras siajn harojn
2385 sin ĵetadas en la ĉambro kaj fine tute freneziĝinte ŝi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur
2386 la pavimon kaj ho mirindaĵo ŝi enfalis en la brakojn de sia amanto Ili flugas flugas flugas kun nekredebla
2387 rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo al plej feliĉa Arkadujo Jen jam estas proksime
2388 al ŝi jam blovetis feliĉo Sed subite post ili fariĝis forta bruo Ili rigardas kaj ho teruro persekuto
2389 Sur nigra flugila ĉevalo rapide flugas la barono Minace brilas liaj verdaj okuloj liaj haroj estas disblovitaj
2390 liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antaŭen Lia forta ĉevalo flugas
2391 kun rapideco de sago distranĉante kun fajfo la aeron per sia larĝa fortika brusto Ankoraŭ unu momento
2392 kaj la geamantoj nepre devas perei La juna fraŭlino pli proksime sin alpremis al sia karulo ĉirkaŭprenis
2393 lin li forte dolĉe ŝin kisis kaj ŝi vekiĝis
2394 En la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo kelkaj lanternoj estis estingitaj kaj la ankoraŭ
2395 brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri
2396 dormantajn veturantojn
2397 Sinjorino Anneto eksentis ke iu delikate premas ŝian manon kaj nur nun ŝi ekvidis starantan antaŭ
2398 ŝi sur genuoj ian nekonatan viron kiun ŝi mem ne komprenante per kia maniero forte ĉirkaŭprenis per
2399 la maldekstra libera mano Ŝi eksaltis kvazaŭ pikita de serpento kaj kun teruro rigardis ĉirkaŭen
2400 en la vagono estis tute silente
2401 Kion vi volas sinjoro La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al ŝi la manojn Pardonu
2402 li murmuretis pardonu se mi vin nevole ofendis Sed vi tiel afable respondadis miajn
2403 karesojn ke mi pensis Ho pardonu pardonu min Kaj li ree stariĝis sur la genuoj kaptis ŝian manon kaj
2404 alpremis ĝin al siaj lipoj Al sinjorino Anneto
2405 ŝajnis ke tio ĉi estas ankoraŭ sonĝo Fine ŝi mallaŭte liberigis de li sian manon Levu vin pro Dio
2406 kion vi faras ŝi diris al la nekonato ni ja povas fariĝi objekto de atento por ĉiuj
2407 veturantoj Li senvorte obeis Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviliĝadi kaj vidante ke la
2408 stranga
2409 sinjoro tute ne estas por ŝi danĝera sed kontraŭe li mem timas ion ŝi tute trankviliĝis kaj eĉ
2410 ekinteresiĝis je tiu ĉi neatendita aventuro kaj ankaŭ je la mistera nekonato kiu silente sidis antaŭ
2411 ŝi sur la kanapeto Sinjorino Anneto sin levis forŝovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj
2412 dank al ĝia lumo ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la aĝo de ĉirkaŭ 35
2413 jaroj Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten kaj bone ombris la
2414 agrablan palecon de la bela maldika vizaĝo kun malgranda barbeto la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita
2415 koloro lumis de sento kiun tuj oni ne povas kompreni sed tiu ĉi sento havis ian forlogantan forton Sinjorino
2416 Anneto nun rememoris ke ŝi sufiĉe ofte renkontadis tiun ĉi belulon sur la strato en K kaj sekve li
2417 estas al ŝi iom konata Ŝi decidis ekparoli kun li
2418 Pardonu ŝi komencis mian ne tute modestan demandon sed mi tre volas scii kiu vi estas Al mi ŝajnas
2419 ke mi vin renkontadis en K kaj tial tial via vizaĝo estas al mi iom konata De kie kien kaj pro kio vi
2420 veturas
2421 La nekonato ekĝemis
2422 Tro malgaja kaj la plej grava tro longa estas la historio respondis li nevolonte post duono da horo ni
2423 estos jam en K kaj mi ne havos sufiĉe da tempo por kontentigi vian scivolecon sekve oni ne devas eĉ
2424 komenci Mi diros nur sole ke mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo mi estas de ĉiuj pelata
2425 de ĉiuj malamata kaj de neniu amata Ĉiujn viajn demandojn de kie mi veturas kien kaj pro kio mi nur
2426 povas respondi mi ne scias ne scias ne scias Kaj la nekonato kaŝinte la vizaĝon per la manoj restis
2427 en profunda silento La koro de sinjorino Anneto tropleniĝis per kompato al tiu ĉi malfeliĉa homo ŝi
2428 jam estis preta ekplori
2429 Rakontu al mi vian malĝojon ŝi diris kore per tio ĉi vi eble faciligos vian animon La nekonato levis
2430 la kapon kaj liaj okuloj ekbrilis Ho kiel mi estas feliĉa li ekkriis kun profunda sento Mi aŭdas kompatajn
2431 vortojn de virino kiun
2432 mi tiel longe kaj tiel pasie amas kiun mi Kion vi diras interrompis lin sinjorino Anneto rekonsciiĝu
2433 rigardu min ĉu oni povas enamiĝi en
2434 tielan maljunulinon Mi ne diris ke mi enamiĝis rediris la nekonato denove prenante ŝian manon ne mi
2435 jam longe
2436 ĉesis enamiĝadi sed mi ne perdis ankoraŭ la kapablon de amo Jes sinjorino Anneto De kie vi scias mian
2437 nomon mirege ekkriis sinjorino Anneto kiu vi estas Vi min ne konas kaj kredeble neniam aŭdis mian nomon
2438 Mi estas Arturo de Via nomo estas Arturo Dio kia stranga okazo
2439 Sinjorino Anneto rememoris ke la ĉefa heroo de la romano kiun ŝi trovis antaŭ nelonge tie ĉi en la
2440 vagono ankaŭ estas Arturo Ŝi kredis je diversaj antaŭsignoj kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte
2441 ekfrapis ŝi vidis en ĝi ian antaŭsignon de la ĉielo mem
2442 Jes daŭrigis la nekonato mi estas Arturo de Buler Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj per kia maniero
2443 mi ne diros kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj fortoj de mia animo De tiu tempo mi ĉiam serĉis
2444 renkonti vin kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K Dank al multaj kaŭzoj pri kiuj
2445 mi ne kuraĝas paroli mi ne volis konatiĝi kun vi Sed fine mi decidis fari tiun ĉi danĝeran por mi
2446 paŝon kaj nun mi jam tute ne bedaŭras tion ĉi ĉar mi estas multe rekompencita
2447 Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto kiu kun tremanta koro aŭskultis liajn flamajn parolojn
2448 Mi ne volas lacigi li daŭrigis vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo kaj tio ĉi eĉ
2449 ne estas necesa nia okaza konateco finiĝos kiam ni alveturos en K kaj disiros en diversajn flankojn
2450 por eble neniam jam nin renkonti Post kelkaj minutoj estos jam K Tial ne estas ĝustatempe eĉ komenci
2451 Ha ne pro Dio vive rediris sinjorino Anneto mi tiel multe partoprenas en via sorto tiel korege vin kompatas
2452 Mi petas vin sinjoro diru al mi vian malĝojon
2453 En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K a stacidomo Arturo etendis al ŝi la manon Adiaŭ li
2454 diris kun tremo en la voĉo ankoraŭ unu fojon mi petas vin pardonu kaj ne rememoru min malbone
2455 Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi finiĝos kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto retenante
2456 kaj facile premante lian manon
2457 Tio ĉi dependas de vi respondis Arturo
2458 Sed kion do mi devas fari Mi ne loĝas aparte en mia propra domo kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte
2459 al mi
2460 Tio ĉi tute ne estas necesa tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B kie mi loĝas Sed
2461 se vi deziras fari min senfine feliĉa donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti
2462 en mia malriĉa hejmo B estas ja tiel proksima
2463 Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron ŝi donis al li sian adreson prenis de li
2464 lian kaj ili disiĝis amike
2465 III
2466 Pasis semajno Sinjorino Anneto preskaŭ forgesis sian vojan aventuron kaj eĉ la vizaĝo mem de ŝia
2467 voja kolego komencis iel mallumiĝi en ŝia memoro kaj jen subite ŝi ricevis leteron Ŝian koron kvazaŭ
2468 io pikis Per manoj tremantaj de interna ekscitiĝo ŝi disŝiris la koverton kaj rigardis la subskribon
2469 jes ŝia antaŭsento ne trompis ŝin la letero estis de li Ŝi avidege komencis legi Jen kion skribis
2470 Arturo Kara mia Anneto Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon sed la amo ne scias paroli alie
2471 Vi tiel forte deziris ekscii mian historion Mi plenumas vian deziron kiun mi estimas kiel plej sanktan
2472 leĝon Sed mi korege petas pardonon mia anĝelo se tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos Mi devas
2473 komenci de malproksime Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo en genta patra bieno Mia patro estis
2474 tre riĉa homo natura aristokrato bonege edukita sed bedaŭrinde senkaraktera Li estis vidvo kaj mi lia
2475 sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega riĉeco Li ekiris vojaĝadi kaj prenis kun si ankaŭ min
2476 tiam ankoraŭ dekkvinjaran knabon Kiam ni estis en Parizo li enamiĝis en unu belan kantistinon edziĝis
2477 je ŝi kaj aĉetis
2478 por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo kie ni ankaŭ enlokiĝis Mia vivo en tiu tempo estis
2479 neelportebla mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami kaj baldaŭ
2480 ekscitis kontraŭ min mian patron kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn kapricojn Post duono
2481 da jaro mia patro povis jam rimarki ke lia edzino kondutis tiel same kiel ŝi kondutis estante ankoraŭ
2482 kantistino en li do ŝi vidis ne edzon sed simple homon kiu devas ŝin provizadi ŝi senĉese postuladis
2483 de li monon kiun ŝi elspezadis eksterordinare rapide dank al baloj koncertoj maskobaloj k t p Ŝi preskaŭ
2484 ĉiutage mendadis por si ĉiam novajn ornamojn kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn
2485 kalkulojn de tajlorinoj meblistoj kaleŝistoj oraĵistoj La patro kun teruro rimarkis kiel rapide malaperis
2486 lia riĉeco sed li sin tenis li silentis Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli
2487 kun la edzino sed ŝi tiel bone lin renkontis ke li por ĉiam forlasis la deziron interparoli kun ŝi
2488 kaj eksilentinte tute humiliĝis al sia sorto Per tia maniero lia tuta riĉeco post unu kaj duono da
2489 jaro malaperis tute kaj mia malfeliĉa patro flnis la vivon per memmortigo kaj lia edzino fariĝis kromvirino
2490 de iu bankiero Post la morto de la patro mi dank al helpo de bonaj homoj forveturis Rusujon kie estis
2491 ankoraŭ unu nia genta bieno en kiu mi enlokiĝis kaj komencis min okupi per vilaĝa mastraĵo Tiel pasis
2492 du jaroj en la daŭro de kiuj mi tute ne sciante mastrumi tiel malbonigis ĉiujn miajn aferojn ke fine
2493 mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo mi fariĝis preskaŭ almozulo kaj nur kun helpo
2494 de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo Kiam
2495 mi havis la aĝon de dudek du jaroj mi edziĝis je unu bela juna fraŭlino Ho kiel doloras mia malfeliĉa
2496 koro ĉe tiu ĉi ŝarĝa rememoro Dio vidas kiel multe mi amis mian edzinon Sed kredeble ne estis al
2497 mi sorto longe ĝui tiun ĉi feliĉon Post du monatoj de nia edziĝo per ĉiuj fortoj de mia animo mi
2498 malbenas tiun ĉi teruran momenton mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto
2499 Ho mia kara En tiu ĉi loko la plumo elfalas el miaj manoj mi ne havas forton daŭrigi kaj mi proponas
2500 ke vi mem alplenigu tiun ĉi teruran pentraĵon Mi devas nur diri ke mi forkuris de tiu ĉi malnobla
2501 virino kvazaŭ de pesto kaj de tiu tempo mi jam ŝin ne renkontadis sed proksimume post tri jaroj mi
2502 tute okaze eksciis ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de ŝia amanto kiun ŝi trompis
2503 tiel same kiel min Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo Pardonu mia kara Donu al vi la
2504 potenca Dio multe da feliĉo Varmege vin amanta via Arturo
2505 Traleginte tiun ĉi leteron sinjorino Anneto eksentis ion tian kion ŝi mem komence ne povis kompreni
2506 Tiu ĉi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo ĝi ne estis ankaŭ sento de kompato
2507 al malfeliĉa homo ne ĝi estis io multe pli forta ĝi estis amo jes amo Sinjorino Anneto kontraŭ sia
2508 propra volo en la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis Ŝi decidis tuj respondi la leteron de Arturo
2509 respondi en tia sama senco kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon kiun ŝi ricevis
2510 kiel heredon ankoraŭ de sia avino Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj
2511 tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero Kiel Arturo nur pli detale ŝi en la komenco priskribis
2512 sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj ke eĉ ŝi mem ekploris tralegante la produkton de sia libera
2513 fantazio kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj
2514 elokvente ol Arturo La duan tagon la sigelita letero kaj la atente ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo
2515 estis forportitaj en la poŝtan oficejon kaj post tri aŭ kvar tagoj matene ŝi ricevis jam de Arturo
2516 respondon la tuta letero de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio de punktaroj
2517 de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ
2518 tute forestis Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B n por per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj
2519 sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito kaj doni al li la eblon vidi sian diinon Traleginte
2520 tiun ĉi leteron ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B n kaj per telegramo
2521 ŝi sciigis pri tio Arturon por ke li povu ŝin renkonti
2522 IV
2523 Suferante de senpacienco ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton kaj matene frue ŝi alveturis al
2524 la stacidomo kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro timante malfrui ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo
2525 kaj enirinte fine en la vagonon ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj ĉiuminute elrigardadis tra la fenestro
2526 kaj malbenadis la neelporteble malrapidan laŭ ŝia opinio iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj
2527 la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn de fervojo forgesinte en sia malpacienco ke ŝia Arturo ankaŭ
2528 servas sur fervojo Fine la vagonaro haltis kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis
2529 la longe atendatan vokon de la konduktoro stacio B la vagonaro staras dekkvin minutojn Kun
2530 eksterordinara viveco kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino ŝi elsaltis el la vagono kaj ŝi tuj
2531 ekvidis Arturon kiu ankaŭ ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte Li ŝin ĉirkaŭprenis kaj karese
2532 kisis
2533 Ho mia kara fine vi alveturis li ekkriis ĝoje Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli Ŝi aŭtomate
2534 sin apogis sur la brakon de Arturo kaj ili eliris sur la veturilejon Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan
2535 disbatitan veturigistan kaleŝon li mem sidiĝis kaj delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion
2536 Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo La maljuna ĉevalo uzis ĉiujn siajn fortojn por kontentigi
2537 sian tro postulantan mastron kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn ĝi svingadis la voston
2538 spirblovadis kaj balancante la kapon vane penis kuri pli rapide La kaleŝo kun laŭta krakado ruliĝadis
2539 sur la malbona pavimo kaj fine laŭ la montro de Arturo haltis apud la pordego de malnova ligna dometo
2540 Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto
2541 plenigita per iaj bareloj al flankodomo klarigante al ŝi ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj
2542 ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke dank al tiu ĉi cirkonstanco li devas dume iel lokiĝi en flankaĵo
2543 Por mi diris Arturo kiel por fraŭlo estas tute egale kie ajn mi loĝas vi do min ne mallaŭdos Ili aliris
2544 al la pordo kiu estis fermita Arturo ekfrapis La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo viro aŭ virino
2545 tre malfacile estis ekkoni malpurigita ĉifona Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan
2546 malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj tiu ĉi ĉambreto prezentis
2547 kredeble la gastoĉambron ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo kovrita per nigra senŝeligita
2548 vakstolo antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna de la dua flanko
2549 seĝo kun leda kuseno ankoraŭ unu seĝo en kiu mankis unu piedo staris apud la muro en angulo Krom tiuj
2550 ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen
2551 Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco demandis Arturo Malriĉeco ne estas malvirto respondis Anneto
2552 Jes sed ĝi estas pli malbona ol malvirto kun ĝemo diris Arturo almenaŭ mi plivolus esti riĉa En
2553 la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo ĉar nur ĝi donas
2554 sendependan situacion sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo
2555 Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon kaj Arturo eliris por ordoni tagmanĝon Post kelkaj
2556 minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera
2557 partopreno
2558 Mi bone prezentas al mi kiel malfacile estis por vi mia karulo post tiu lukso al kiu vi alkutimis de
2559 infaneco humiliĝi al via nuna sorto
2560 Jes mia amikino kun profunda ĝemo respondis Arturo komence estis tre malfacile sed poste nenio mi alkutimis
2561 Homo estas tia ekzistaĵo ke ŝajne ekzistas nenio al kio li ne povus alkutimi mi mem tion ĉi spertis
2562 Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio ke mia tuta pasinta vivo al mi ŝajnas estis nur ia mirinda
2563 sonĝaĵo sendita al mi de iu sorĉisto Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon Kaj
2564 la riĉegeco kiun posedis via patro ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris
2565 Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco ĉar ĝi ne estis al mi necesa Sed nun nun estas alia afero Kial
2566 do nun estas alia afero Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi
2567 Nun ekkriis li kun fajro nun mi havas celon en la vivo celon kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte
2568 tial mi nepre devas riĉiĝi nepre nepre Ho mia kara rediris sinjorino Anneto karesante lin per honesta
2569 vivo estas tre malfacile riĉiĝi Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi Ne mia amiko
2570 tion ĉi vi ne povos fari Kaj mi pensas ke mi povos almenaŭ la espero min ne forlasas Kion do vi volas
2571 entrepreni demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite Mi eĉ jam entreprenis Kaj se mi havus kvankam
2572 malmulte pli bonajn monajn rimedojn mia
2573 entrepreno sendube havus plenan sukceson Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno Vidu mia kara komencis Arturo
2574 kiel vi jam scias mi havis tre bonan bienon kiu estis vendita pro
2575 ŝuldoj Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco kiu kiel mi antaŭ nelonge eksciis pruntis
2576 de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj Tiujn ĉi kambiojn mia patro ankoraŭ antaŭ sia forveturo
2577 Parizon sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo kiu decidis ke tiu ĉi enkasigo estis komencita
2578 tute regule Sed mia parenco petis mian patron ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj
2579 La
2580 patro plenumis lian peton poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon
2581 almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze iu mia bondeziranto sciigis
2582 min per anonima letero ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo Kaj jen mi decidis
2583 relevi tiun ĉi aferon Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron mi devas dungi
2584 bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon Mi volis prunti la necesan sumon sed al mi oni rifuzis kaj
2585 nun mi estas en tia situacio
2586 Arturo ne finis sian penson ĉar lin interrompis sinjorino Anneto fajre lin ekkisinte Karulo mia ŝi
2587 diris plenumu mian unuan peton Ho jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro rapide respondis Arturo
2588 por vi mi estas preta
2589 ĉion fari nur ordonu Prenu de mi la necesan sumon da mono Mi ne estas riĉa sed mi ĝoje kun plezurego
2590 helpos al
2591 vi kvankam malmulte kiom vi bezonas Arturo ne respondis Li videble ne atendis tian peton sed antaŭe
2592 doninte vorton li ŝajne ne sciis kion
2593 li devas respondi Ne mia bona mia kara li diris fine mi ne povas mi ne havas la rajton preni de vi monon
2594 Vi
2595 postulas ion neeblan Sed via vorto Pardonu mia amiko mi donis ĝin en rapideco mi eĉ ne povis pensi
2596 ke vi min petos pri tio ĉi
2597 Ne ne mi ne povas tute ne povas Arturo amata mia mia karulo petegis sinjorino Anneto se vi min efektive
2598 amas vi ne rifuzos al
2599 mi en tiaj bagateloj Mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon mi ĝin pruntas Ĉu estas al vi pli agrable
2600 kuradi al fremdaj homoj de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon Kaj fine ĉu povas esti inter ni iaj kalkuloj
2601 La afero kiun vi entreprenas estas ja por mi tiel same interesa kaj grava kiel ankaŭ por vi mem tiu
2602 ĉi afero estas ja nia komuna Karulo mia diru kiom vi bezonas
2603 Arturo ankoraŭ ŝanceliĝis sed post kelka tempo cedante al ŝiaj admonoj kaj petegoj li diris ke li
2604 bezonas mil rublojn Sinjorino Anneto kvankam ne atendis aŭdi pri tia tre granda por ŝi sumo tamen vidante
2605 ke ŝia Arturo sendube gajnos la aferon ŝi tute ne domaĝis la monon kontraŭe ŝi estis eĉ ĝoja ke
2606 ŝi povas helpi al Arturo kiun ŝi havis jam tempon senfine ekami La tuta tago pasis en viva gaja parolado
2607 pri la estonteco sed venis la vespero kaj sinjorino Anneto forveturis en K n
2608 En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poŝto mil rublojn kaj de ĝojo li eĉ iom pli ol ordinare
2609 diboĉis en unu el la B aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj
2610 V
2611 Pasis monato Arturo nenion skribis Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kaŭzon de tiel longedaŭra
2612 silento kaj forte maltrankviliĝis Fine Arturo skribis al ŝi longegan leteron en kiu li dankis por la
2613 sendita mono kun kies helpo lia afero rapide ekiris antaŭen kaj diris ke nun li jam estas tute konvinkita
2614 pri plena sukceso poste li petis pardoni lian longan silenton kiu okazis pro tiu kaŭzo ke li devis persone
2615 veturi Moskvon kaj ne havis eĉ unu minuton liberan poste li promesis post unu monato alveturi en K n
2616 por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino En la fino de la letero li skribis ke li
2617 jam elspezis la tutan monon kiun li havis kaj petis sian belan anĝelon alsendi al li ankoraŭ mil rublojn
2618 por ke li povu prepari diversan necesaĵon por la edziĝo Sinjorino Anneto estis tre kontenta ke ŝia
2619 honesta amiko estas tiel senceremonia rilate ŝin kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono skribinte
2620 kune kun tio ĉi plej aman plej karesan leteron kaj ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj parencoj kaj
2621 konatoj ke ŝi jam estas fianĉino Ĉiuj ŝin gratulis ĉiuj tre ekinteresiĝis kaj demandis ŝin kiu
2622 estas ŝia fianĉo kie ŝi konatiĝis kun li kie li loĝas k t p Ĉiujn tiujn ĉi demandojn sinjorino
2623 Anneto respondis ke tio ĉi estas ŝia sekreto kaj nur kontente ridetis Post kelkaj tagoj la feliĉa
2624 gaja sinjorino Anneto komencis pretiĝadi al la edziniĝo Ŝi kuradis de unu magazeno al alia ŝi aĉetadis
2625 ŝtofon por vestoj tolon ŝi mendis edziĝofestan veston aĉetis edziĝofestajn kandelojn Post du semajnoj
2626 ŝi jam ĉion pretigis kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianĉon Sed la stranga fianĉo
2627 denove nenion skribis Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio ĉi nenian signifon pensante ke li
2628 estas nun okupita Sed pasis ankoraŭ unu monato pasis dua sinjorino Anneto skribis al li leteron post
2629 letero li nenion respondis Ŝi jam forte maltrankviliĝis En ŝia imago sin prezentis plej teruraj pentraĵoj
2630 jen ŝi vidis ke ŝia Arturo estas malsana eble eĉ mortas kaj apud li neniu alestas jen ŝi pensis ke
2631 li perfidis al ŝi kaj
2632 ekamis alian virinon Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn kaj ĉiam konsolis
2633 sin per tio ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon por skribi al ŝi aŭ eble li denove forveturis
2634 Moskvon Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj en la daŭro de kiuj la malfeliĉa
2635 fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan Fine tute perdinte la paciencon ŝi mem forveturis en B
2636 n Alveturinte tien ŝi venis al la konata dometo Kia do estis ŝia mirego kiam ŝi ekvidis ke la fenestroj
2637 en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto sur kiu
2638 per grandaj literoj estis skribita tiu ĉi domo estas vendata Ŝi staris senmove kaj eble jam centan
2639 fojon legis tiun ĉi mallongan anoncon Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento
2640 Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon Bone tre bone la dometo estas inda ke vi ĝin aĉetu
2641 Sinjorino Anneto ekrigardis returnen Antaŭ ŝi staris ia hebreo li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton
2642 Ĉu iu loĝas en la flankoparto ŝi demandis la hebreon
2643 Ne nun tie loĝas nur la gardisto sed antaŭ du aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro
2644 Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto kien li forveturis
2645 Fi malestime diris la hebreo Sinjoro Li eĉ ne estas sinjoro sed fripono ŝtelisto Dio lin malbenitan
2646 forbatu
2647 Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj Ŝi staris kvazaŭ frapita de tondro Ne ne povas esti
2648 Ŝia Arturo Dio Dio Ŝi volis kredi ke la hebreo parolas pri iu alia
2649 Ĉu vi povas al mi priskribi lian eksteraĵon
2650 Eksteraĵon Malbonan eksteraĵon li havas respondis la hebreo kaj li komencis plej detale pentri la portreton
2651 de la fripono kaj ŝtelisto en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon
2652 La hebreo rakontis al ŝi ke Arturon arestis la polico ke li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo
2653 el kiu li lerte forkuris kaj malaperis oni ne scias kien
2654 En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto malgaja ofendita kun dispremita koro revenis en K n Ŝi multe
2655 kaj longe suferis en la daŭro de kelkaj monatoj ŝi preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro malbenante
2656 la sorton kiu tiel kruele mokis ŝian amon kaj bedaŭrante sian senrevene perditan monon
2657 Pasis du jaroj Sinjorino Anneto tre ŝanĝiĝis ŝi fariĝis pli maljuna ŝia vizaĝo flaviĝis kaj sur
2658 ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj en la buŝo mankis multaj dentoj ŝi ĝibiĝis ŝia kapo kaj manoj
2659 ĉiam tremadis la okuloj malfortiĝis Du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de
2660 ŝia amo kaj aldoniteco Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi
2661 Unu fojon ŝi promenante renkontis okaze amason da arestitoj enforĝitaj per katenoj kaj ĉirkaŭitaj
2662 de forta grandanombra gardo Vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon sinjorino Anneto volis jam reiri
2663 kaj subite el la amaso da arestitoj ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon Kiel vi fartas sinjorino Anneto
2664 Jam longe mi vin ne vidis Kiam do estos nia edziĝo Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis
2665 Arturon
2666 Sin mem ne komprenante de tumulto ŝi alkuris hejmen kaj de tiu tempo ŝi jam por ĉiam ĉesis promenadi
2667 plivolante restadi dome kaj amuziĝadi kun siaj kvarpiedaj amikoj
2668 LA NIGRA VIRINO El la lingvo sveda tradukis B G JONSON EL ÖSTERSUND
2669 En la vojaĝo kiun mi entreprenis antaŭ nelonge de Ĉikago al Nov Jorko mi trovis kiam mi maldormiĝis
2670 en la mateno ke la vagonaro haltis La kelnero rakontis ke ĝi staras jam 1 1 2 horojn Mi vestis min kaj
2671 elirinte eksteren mi trovis ke ni estas ĉe malgranda stacio sur la kampo Mi eniris en la manĝosalonon
2672 kaj matenmanĝis kaj poste promenadis sur la perono
2673 Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon
2674 pri la maŝino Kiam mi proponis al li cigaron kiun li kun danko akceptis li min petis eniri en la malgrandan
2675 kaverneton de lia lokomotivo
2676 La estro bela granda viro en la aĝo de 40 jaroj klarigis al mi kiel oni uzas la apartajn partojn de
2677 la maŝino Ĉio kio nur povis esti briligita radiis kiel la suno ĉar la lokomotivestroj estas egale
2678 fieraj kiam
2679 iliaj maŝinoj estas ornamitaj kiel domestrino kiam ŝiaj ĉambroj estas ordigitaj Kia ornamo tio ĉi
2680 estas mi demandis montrante sur ion kiu estis simila je insekto kaj enkadrigita
2681 en oran kadron pendis sur la mureto La estro ridis Ĝi estas malpli ornamo ol memoraĵo li diris mi ĝin
2682 pendigis tien ĉi ĉar ĝi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj
2683 Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj mi demandis Mi ĝin rakontos al vi Ni havas multon da tempo
2684 antaŭ la forvojaĝo Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la aŭskultado
2685 Ĝi okazis antaŭ nelonge komencis la estro antaŭ nur unu jaro en printempo Mi vojaĝis sur tiu
2686 samo vojo kiel nun kaj havis tiun saman maŝinon kiel nun la karan 499 Mia hejtisto estis tiu sama kiun
2687 mi havas nun Jim Moode Jim estas bonega knabo sed tre ema kredi spiritojn sonĝojn kaj antaŭsignojn
2688 Komence mi ridadis je lia malprudenteco sed nun mi jam ne ŝercas tiel multe pri li de tiu tempo kiam
2689 ni vidis la nigran virinon
2690 Mi devis forlasi M ĉirkaŭ la unua horo matene kaj esti en S je la sesa horo En tiu nokto blovis terura
2691 ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero Kiam mi venis al la lokomotivejo
2692 la ventego blovis plej terure
2693 Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo li diris Ni havos malgajan veturon Frank
2694 mi dezirus ke ni estu jam feliĉe en S
2695 Mi ridis kaj demandis kio tiel malkuraĝigas vin en tiu ĉi nokto Mi sentas ke io okazos li diris Por
2696 diri la veron mi ankaŭ sentis min iom malkuraĝa mem La vagonaro kiun mi devis konduki estis longa multepeza
2697 kaj konsistis preskaŭ nur el
2698 personvagonoj Mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da
2699 personoj
2700 Mi ridis je mi mem pro mia malkuraĝo kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris
2701 kaj trovis ke ĉio estas preta La signo eksonis kaj ni ekvojaĝis en la blovegadon La mallumo estis netrapenetrebla
2702 nur de la lanterno sur la antaŭaĵo de la lokomotivo estis distrata antaŭen elektra lumo Jim metadis
2703 diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel ke ni iris antaŭen kiel furioj
2704 Apud la unua stacio kio ni haltis por preni akvon mi ekzamenis precize ĉu ĉio estas en ordo kaj Jim
2705 esploris la lanternon Ĉio estis bona kaj ni veturis pluen
2706 La mallumo fariĝis se estas eble pli firma La pluvo falis ankoraŭ per riveroj Subite mi vidis tra la
2707 pluvo kaj nebulo glitantan antaŭ ni gigantan virinan figuron envolvitan en longan nigran mantelon kiu
2708 flugis en la blovado Ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen ĝis ŝi nevidebliĝis
2709 Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim kiu staris antaŭ la forno Kiam li ekrigardis
2710 returnen li ekkriis Halo Frank kio estas vi elrigardas kiel vidinto de spiritoj
2711 Mi nenion respondis Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro kiun mi vidis Nun ni estis proksime
2712 de Rock Creek kie ponto kondukas super profunda rivero Mi fariĝis pli nerva ol antaŭe Ni veturis rapide
2713 kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek kiu
2714 estas nur unu mejlon malproksima de la ponto Kiam ni pasis preter la stacio mi aŭdis ke Jim ekkriis
2715 Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro Li montris eksteren en la mallumon kaj kiam mi ekrigardis
2716 teruro atakis min mem
2717 Tie sur la reloj montriĝis tiu sama giganta virino kiel antaŭe jen trankvila jen en la plej sovaĝa
2718 danco Frank murmuretis Jim kun malfacileco ne iru sur la ponton Pro la ĉielo ne faru tion ĉi Ne iru
2719 antaŭ ol vi scias ke ĉio estas en ordo
2720 Mi ne povis kontraŭstari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej
2721 forte Apenaŭ ni haltis mi povis aŭdi la akvon kiu muĝis en Rock Creek rekte antaŭ ni Kiam mi eliris
2722 el la maŝino la konduktoro venis al mi renkonte
2723 Kio estas Kio estas li demandis Mi sentis min tre konfuzita Nun estis videbla jam nenia giganta virino
2724 Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aŭ du antaŭen super la reloj Mi nenion vidis sed diris
2725 Mi ne scias kio estas sed ŝajnis al mi ke mi vidis grandan nigran spiriton kiu etendis la brakojn kaj
2726 faris al mi signon ne iri plu La konduktoro rigardis min tute mirigita Ĉu vi estas freneza Frank li
2727 diris Oni ĝin preskaŭ povus kredi Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori
2728 Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antaŭen Jim ricevis la ordonon gardi la maŝinon Sed apenaŭ ni
2729 faris 01 11 2006 13 38
2730 kelkajn dekojn da paŝoj ni haltis rigidigitaj de teruro Antaŭ niaj piedoj estis profunda faŭko kie
2731 la rivero muĝis ŝveligita de la printempaj pluvoj Kiam ni nin returnis ni vidis la nigran virinan figuron
2732 kiu dancadis en sovaĝaj turnoj La konduktoro rigardis antaŭe la faŭkon poste min
2733 Ĉu tion ĉi vi vidis kiam vi haltigis la vagonaron Jes Io alia ol feliĉo nin savis tiun ĉi nokton
2734 Ni reiris malrapide al la vagonaro plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo Diversaj veturantoj venis
2735 renkonte al ni Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Ĉikago kiu estis pli rapidepensanta ol iu el
2736 ni Kiam li ekvidis la nigran virinon li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn kiuj staris
2737 tie Tie ĉi estas nia nigra virino diris la Ĉikaga junulo Kaj tie estis efektive tiu sama insekto kiun
2738 vi vidas sub tiu ĉi vitro Kiam mi malfermis la lanternon ĝi flugis kontraŭ la reflektoron
2739 Jen estas la tuta historio mia sinjoro Kiam la insekto flugis antaŭ la elektra lumo ĝi ĵetis ombron
2740 kiu similis virinon svingantan la brakojn Ni ne scias kiel ĝi eniris sed kredeble ĝi eniris tiam kiam
2741 Jim esploris la lanternon apud la akvostacio Kiel ajn ĝi estis ĝi savis nian vivon per tio ke ĝi min
2742 timigis per tiu nigra virino
2743 Jen estas la kaŭzo ke tiu ĉi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro Tio ĉi estas por min memorigi
2744 kiel ni estis savitaj per tiu ĉi insekto Jes vi nomas ĝin okazo mi kredas ke ĝi estis sendaĵo de
2745 Dio
2746 Ĉio en ordo ekkriis la konduktoro elirante el la telegrafa stacio portante paperon en la mano Jim la
2747 hejtisto venis en la maŝinon kaj mi en mian vagonon
2748 LA KARAJ BRACELETOJ
2749 Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio Parizo estis tre gaja Festoj kaj baloj sekvis
2750 unu post la alia kaj ŝajnis ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele antaŭ ol ĝi por ĉiam
2751 estingiĝos Ĉio kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco devis hodiaŭ sin kolekti en la opero ĉar
2752 oni sciis ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto kaj pro tio la opera teatro estis
2753 plenigita de la plej brilanta Pariza societo
2754 La uverturo pasis la imperiestro akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj ĵus
2755 eniris en sian loĝion lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de
2756 la loĝio Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi Sed en tiu sama momento kiam
2757 ĉiu retenis la spiron en atendado oni ekaŭdis la bruon de vesto la dua loĝio dekstre de la loĝio
2758 imperiestra malfermiĝis kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N Ne miro ke neniu plu observadis
2759 la levadon de la kurteno ne miro ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon kiu ĵus okupis
2760 sian seĝon kaj trankvile kun aristokrata malŝateco rigardis ĉirkaŭen ĉar sur ŝiaj brakoj radiante
2761 kiel fulmo brilis braceletoj pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis
2762 aĉeti Murmuro de admiro kuris tra la teatro kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno Kiam
2763 la kurteno post la unua akto falis unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro
2764 N
2765 Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro ŝi demandas ĉu sinjorino
2766 la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime
2767 En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra
2768 servanto salutis kaj eliris el la loĝio portante kun si la braceleton kiu kostis pli ol milionon da
2769 frankoj
2770 La kurteno falis post la tria akto leviĝis denove al la kvara kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro
2771 kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj La kortego imperiestra sin levis
2772 kaj foriris kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita
2773 La duko fine fariĝis malpacienca veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj
2774 La afero klariĝis kaj la duko konvinkiĝis ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj
2775 ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo Li ordonis
2776 al sia veturigisto veturi al la estro de la polico kaj antaŭ ol la nokto pasis centoj da plej lertaj
2777 policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj La duko plena de timo dume restis
2778 en la polica oficejo dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto
2779 Ĵus batis la sesa horo kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica
2780 01 11 2006 13 38
2781 oficisto deziris paroli kun la dukino Profunde salutante tiu ĉi rakontis ke oni kaptis la ŝteliston
2782 kaj trovis ĉe li la braceleton Sed la fripono persistas ke li ne estas ŝtelisto kaj la braceleto jam
2783 de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio Tial la duko petas sinjorinon la dukinon ke ŝi transsendu
2784 al li la duan braceleton por ke oni povu kompari la ambaŭ
2785 Ne dirante vorton la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton Tiu
2786 ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj
2787 Kiam la horloĝo batis la naŭan horon la ambasadoro laca de maldormo kaj en malbona humoro venis en
2788 la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun
2789 gaja rideto demandis pri siaj braceletoj
2790 Malbenita bando ekkriis la duko ni nenion povas sciiĝi pri ĝi
2791 Kio ekkriis la sinjorino ĉu vi ĝin ne ricevis returne La oficisto kiu prenis la duan braceleton diris
2792 ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li
2793 La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo ke ŝi donu al li klarigon
2794 Ŝi ĝin faris kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon Mi ĉion komprenas li ekkriis La friponoj ŝtelis
2795 de vi ankaŭ la duan braceleton ĉar ni neniun
2796 sendis tien ĉi La homo al kiu vi ĝin donis ne estis oficisto sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto ol
2797 la unua Kaj tiel ĝi efektive estis La braceletoj neniam estis retrovitaj kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro
2798 rememoradis la paradan operon kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa ol li estis kiam li sian
2799 belegan
2800 edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero
2801 NUR UNU VORTON Noveleto de L E MEIER
2802 Estis la mateno post dancado Tio ĉi daŭris ĝis la kvara horo tiam ankoraŭ oni kunesidiĝis por trinki
2803 nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo Post tio ĉi oni disiris hejmen
2804 Ho kiel bela estis tiu dancado Amuzoj ne mankis kaj kontraŭ la ordinaro la nombro de la dancantoj estis
2805 granda eĉ sufiĉe maljunaj sinjoroj estis enŝiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino
2806 de la dancado Kiam matene oni reiradis hejmen la plej junaj el la mondo sinjora estis la ĝentilaj akompanantoj
2807 de la sinjorinoj kaj fraŭlinoj La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj ĉar la mateno
2808 ĉiam apartenas al la junularo
2809 Tiel ankaŭ Ella la belega filino de la komerca konsilano Balding feliĉe venis al la pordo de la gepatra
2810 loĝejo kaj ŝi estis kune kun la patro kaj patrino ĉirkaŭita de amaseto da junaj herooj de danco Oni
2811 ŝercadis kaj ridadis dum la irado la komerca konsilano estis gaja kaj la patrino havis sian bonan tagon
2812 La disiĝado iom longiĝis ĉiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan kaj ĉiu el ili pensis
2813 ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan ĉiu kredis ke li estas sole preferita
2814 Ĉu ĉiuj
2815 La plej poste tie restis unu juna sinjoro kiu atendis ĝis ĉiuj antaŭirintoj ricevos sian maneton tiam
2816 ankaŭ li mem povus diri adiaŭ al Ella
2817 Tio estis la doktoro Gering juna juĝisto Li estis tre trankvila kaj modesta Trankvilaj akvoj estas profundaj
2818 diras proverbo germana kaj modesteco ofte kaŝas firman certecon
2819 Kiam la lasta antaŭstaranto diris adiaŭ la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo
2820 kaj post ili servanto kun brulanta kandelo Gering iris antaŭen por komenci sian preparitan parolon de
2821 adiaŭ Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella n tiu ĉi sin turnis al la amaseto de
2822 la foririntaj sinjoroj
2823 Vi ne forgesu do kion vi promesis sinjoro de Stetten Kaj de tie voko eksonis Certe ne mia fraŭlino mi
2824 ne bezonas ja pli ol unu vorton Ella nun venu do eksonis voko de en la pordo kaj la sinjorino konsilanedzino
2825 jam preninte la
2826 veston de sia filino altiris tiun ĉi en la domon Bonan nokton ankoraŭ ekkriis Ella Bonan nokton resonigis
2827 la amaseto Gering ankoraŭ staris kun
2828 levita mano Ella jam eniris en la domon la pordo fermiĝis jen li staris sen maneto kaj sen
2829 adiaŭdiro kaj la parolo restis neparolita Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian loĝejon Li iris
2830 tre meditante kaj tre malrapide Ĉiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj Veninte en sian loĝejon
2831 li fine memoriĝis je si mem Li ekĝemis kaj parolis al si mem kiel post la
2832 eldono de ia juĝo mortiga Nur unu vorton nur unu vorton se ŝi dirus al mi La juĝisto Gering ankoraŭ
2833 la duan fojon
2834 ekĝemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno Estis luma tago kiam Ella maldormiĝinte vidis la sunon
2835 brilantan tra la kurtenoj de la ĉambro Ŝi pripensis la faritaĵojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente
2836 Sed jen per unu fojo ŝi malgajiĝis Jen
2837 unu rememoro malagrabla Ŝi rememoris la disiĝon rememoris la juĝiston Gering kiu estis la sola kiu
2838 ne diris al ŝi eĉ unu vorton Ĉiuj sinjoroj premis ŝian manon ĉiuj diris ion amindan sed li sola
2839 silentis Li eĉ ŝajne intence restis poste
2840 Mi tamen kredas ke li estas senkulpa diris ŝia plej bona amikino Mathilde kiu vizitinte Ella n en la
2841 vespero sidis kun ŝi en la ĉambro de Ella por paroleti pri la dancado pasinta Vi scias ke tro alproksimiĝi
2842 estas tute kontraŭ la karaktero de Gering kvankam mi devas konfesi ke tio ĉi estas eco stranga ĉe
2843 juĝisto sed kiu scias ĉu li ne estos tute alia en lia juĝa servado
2844 Tro alproksimiĝi respondis Ella Inter tro alproksimiĝi kaj intence retiriĝi estas ja granda diferenco
2845 Certe Sed
2846 Kio povas lin fari tia Certe li bone scias ke mi lin amas Ĉu mi ne kun li dancis la unuan valson Ĉu
2847 ne li sidis kune kun mi ĉe la vespermanĝo Kion pli mi povus fari Ĉu mi mem devas alforĝi lin per
2848 ia aparta atento Ĉu eĉ ne estas lia propra afero diri kio devos esti dirita Ho tia modesteco Nur unu
2849 vorton li bezonas diri kaj tiam ĉio estos farita Sed neniel li diras tiun vorton
2850 Kara mia Ella Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron Ofte en ia viro oni trovas ian econ kiu konvenus
2851 multe pli bone al virino Diru mem kio hodiaŭ pli multe devigas la virinojn plendi la modesteco aŭ la
2852 tro granda proksimiĝado de la sinjora mondo Certe Gering estas escepto el la regulo kaj tio ĉi distingas
2853 lin
2854 Kaj kiel fine ni venos al la celo mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan kaj li mem estas tro
2855 modesta
2856 Ella parolis iom kolere ŝiaj vangoj ruĝiĝis kaj Mathilde vidis ke la okuloj de la amikino malsekiĝis
2857 Jen estas la tempo por agi diris Mathilde interne kaj pripensadis kiel ŝi mem povus helpi la aferon
2858 Kun la tempo vi alvenos al la celo ŝi konsolis la amikinon Eble Walter iel povos helpi
2859 Tiuj ĉi vortoj videble reanimis Ella n Walter ŝi respondis jam promesis al mi sian helpon Kiam ni hodiaŭ
2860 matene disiĝis mi diris al li Sed ne forgesu kion vi promesis
2861 Kaj kion li diris Certe ne Mi bezonas nur unu vorton Walter de Stetten oficiro husara estis la fianĉo
2862 de Mathilde kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de
2863 la du amikinoj Li koniĝis kun la juĝisto kiam ili estis kolegoj studentoj kaj li nun volonte akceptis
2864 la laboreton kiun Ella al li transdonis ŝi mem kaj per sia amikino certiĝi ĉu Gering efektive amas
2865 Ella n Post tagmanĝo kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio la oficiro fidela al
2866 sia
2867 principo ne longe pripensi sed rekte aliri al la celo komencis sen ia antaŭparolo pri Ella Stetten estis
2868 rekte la kontraŭaĵo de sia amiko Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco
2869 ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon Kiam
2870 do estos via fianĉiĝo li demandis la amikon Gering lin miregante ekrigardis li intencis respondi sed
2871 ne povis Sen ia ŝerco jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon La tuta urbo parolas pri vi
2872 du kiel pri
2873 estontaj geedzoj Nun aliru al la celo Vi estas enamita en Ella n vi mem min tion sciigis Ŝi ankaŭ amas
2874 vin Tion mi scias kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone
2875 Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon
2876 Ho ne rigardu min do tiel miregante parolu fine Stranga juĝisto vi estas al vi mankas la parolo por
2877 defendiĝi Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci
2878 Jes la unuan vorton diris Gering malgaje Kial ŝi ne decidiĝas paroli
2879 Jen diris nun kvazaŭ miregante Stetten la unuan parolon ĉiam devas diri vi Ĉu la fraŭlino eble devus
2880 sin turni al vi Sinjoro juĝisto mi intencas havi vin ĉu vi volas jes aŭ ne
2881 Tion mi ne pensas ne
2882 Kion do Mi vin ne komprenas Nun vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj ĉiu homo ellegas
2883 el viaj vizaĝoj ke vi amas unu la duan sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi Vi mem ankoraŭ pli
2884 malmulte ol Ella kvankam vi estas viro Mi estas tute certa ke vi ne ricevos rifuzon kaj vi mem ĝin scias
2885 pli bone ankoraŭ
2886 Mi Ho se mi ĝin scius Vi mem diru kian certecon mi havas por ĝi Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon
2887 eĉ plej malgrandan vorteton kiu min certe esperigus Eĉ ne unu solan vorton Kaj mi timas esti rifuzita
2888 Grandegan estimon mi sentas por juĝisto kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn Ni ne ŝercu Herman
2889 la afero devas esti finita Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via feliĉo
2890 Nur unu vorton Tion saman Ella atendas de vi Ho Mi certigas vin per mia honoro Ej Tiam Tiam via sorto
2891 dependas de tiu kiu el vi du diros la unuan vorton aŭ pli bone vi ambaŭ devos diri
2892 unu vorton tio estas tiel komprenebla kiel unuoble unu estas unu Gering restis pripensanta jen li staras
2893 antaŭ tiu foso kiun li devus transsalti Lia malgaja vizaĝo
2894 ridigis lian amikon Mi nun bone komprenas ke mi mem devos helpi la aferon diris Stetten Vi demandis mirante
2895 Gering kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaĝon Jes respondis Stetten mi mem estos sekundanto
2896 por vi kaj Mathilde por Ella Ho la duelo estos
2897 gajega Mi estas sciema kiu el vi unue vundos la duan Sed mi estas certa ke la frapo estos sen malbona
2898 rezultato de kiu ajn flanko ĝi venos
2899 Gering ne multe esperis de la provo sed ridetis Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manĝejo
2900 Mi vin sciigos pri la sekvantaĵo estu certa diris Stetten premante la manon de Gering kaj disiĝante
2901 kun li Stetten iris al sia militistejo Gering iris al sia juĝejo Li tiam skribis parolon defendan kaj
2902 kiu el liaj
2903 konatoj legus la lertan parolon kiun Gering skribis tiu neniel kredus ke la skribanto tiel vane serĉis
2904 nur unu vorton
2905 Post kelkaj tagoj estis la lasta semajno de la monato Majo kaj la vetero estis plej bela Herman Gering
2906 sidis antaŭ siaj skribaĵoj Estis ĉirkaŭ la sepa horo de vespero kaj la juĝisto sin preparis eliri
2907 Tiam la skribisto de Gering venis en la ĉambron kaj donis al Gering ian leteron Tiu ĉi letero venis
2908 de Stetten kiu per ĝi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgaŭa dimanĉo La lastaj vortoj
2909 de tiu letero estis la jenaj
2910 Diru al la transdonanto nur unu vorton jes aŭ ne estos sufiĉe Gering komisiis la skribiston diri al
2911 la alportinto nur Jes kaj li eliris el la juĝejo Je la mateno de la veninta dimanĉo la du amikoj kune
2912 promenis tra la kampoj en la ĉirkaŭaĵo de la
2913 urbo kaj eniris en belegan arbaron La tago estis belega aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj freŝeco Stetten
2914 mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankaŭ gajeta La du amikoj iradis parolante
2915 pri diversaj objektoj
2916 Stetten parolis pri multaj objektoj sed ne tuŝis eĉ per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antaŭe
2917 Stranga ĝi estas interne pensis Gering li do komencu Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tuŝi
2918 la aferon sed Stetten ŝajnis ne kompreni kaj intence
2919 parolis pri aliaj objektoj Tiel ili ambaŭ fine venis al loko kie la arbaro estis iom travidebla Preterirante
2920 Gering rimarkis ne
2921 malproksime antaŭ ili du sinjorinojn kiuj nerapide iradis antaŭen Li ne povis ilin rekoni sed io nekonata
2922 faris pli rapide bati lian koron
2923 Stetten ne diris eĉ unu vorton ŝajnis ke li ne vidas la virinojn Gering intence silentis Post kelkaj
2924 paŝoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj La parolado estis finita kaj Gering meditante iradis sur la
2925 nelarĝa vojo post sia amiko kiu disŝovante ie kaj ie la branĉojn nelaŭte kantadis la kanton de Heine
2926 Mi ne scias kion signifas
2927 Fine Gering rekomencis paroli Tie ĉi estas pli kaj pli interese Ni iras tra efektiva densaĵo antaŭmonda
2928 Jes respondis Stetten estos ankoraŭ pli interese kiam fine la arbaro finiĝos Estis beleta vojo certe
2929 La arbaro iom post iom maldensiĝis kaj kiam Stetten disŝovis la lastajn branĉojn montriĝis herba
2930 loko ĉirkaŭita de la arbaro kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista
2931 Ĉu tie ĉi ne estas belege demandis Stetten Belege certe respondis Gering sed Stetten aldonis Mi diras
2932 al vi amiko ni trovos ankoraŭ ion pli belegan Kion do li intencas sin demandis Gering La du amikoj aliris
2933 al la dometo En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko Ni eniros en la dometon per
2934 poste li diris Ili tiel ĉirkaŭiris la dometon tra la arbaro kaj proksimiĝis
2935 al ĝardeno Stetten estis kelkan pecon pli antaŭe Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al
2936 la du amikoj Ho kontraŭvole ekkriis Gering ĉar li rekonis la samajn du virinojn kiujn li antaŭe vidis
2937 en la
2938 arbaro Kiam la du sinjorinoj eliris el la ĝardeno Stetten rapide alproksimiĝis al ili salutinte ilin
2939 ĝentile Ĝi estis Mathilde kun Ella Stetten mallaŭte diris al Ella kelkajn vortojn kaj tiam tiu ĉi
2940 ruĝiĝis Certe diris Stetten laŭte
2941 demandu do lin vi mem Gering dume alvenis Antaŭ ol li povis saluti la sinjorinojn Ella alpaŝis al li
2942 kaj diris Ĉu tio estas efektive vera kion sinjoro de Stetten min sciigis Jes aŭ ne rapide ekkriis Stetten
2943 al Gering Nur unu vorton jes aŭ ne Kaj li rigardis sian amikon
2944 kiel sciante ke tiu ĉi ne povus respondi ion alian krom jes La rigardo de Ella nun ekbrilis Ĝi estis
2945 tia rigardo ke Gering ĝin sentis en sia koro tiel magnete
2946 Ella nenie ankoraŭ lin rigardis Ŝi atendis la respondon ŝajnis al li ke li vidas kaj sentas ke ŝi
2947 atendas nur la unu vorton jes Kaj tamen li ne sciis pri kio propre ŝi lin demandas Sed en la demando
2948 estis io kion li komprenis tre bone ŝi ĝin elparolis per sia malseka rigardo ŝia brusto sin levadis
2949 kaj mallevadis kaj jen ŝia mano estis donita al li
2950 Ĉu estas vere Herman ekparolis ŝi nun tiel karese kaj plene je amo ke Gering tute forgesis la ĉirkaŭaĵon
2951 Li vidis pli nenion krom ŝi li aŭdis nur ŝian voĉon la tuta mondo ŝajnis foresti Li nun sentis feliĉon
2952 tiu ĉi sento lin venkis li prenis ŝian manon Tiel varme kiel nenie ankoraŭ li ekparolis al ŝi li
2953 respondis
2954 Jes Ella jes
2955 Kaj la du amantoj sin ĉirkaŭprenis Jen ekkriis Stetten Ĉu mi ne plenumis mian promeson Mi plenumis
2956 eĉ pli ol tion ĉar mi promesis nur unu vorton sed Gering nun elparolis eĉ tri vortojn
2957 Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la loĝejon de sia amiko li mirante lin vidis vestitan en nigra
2958 surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj
2959 Stetten ne bezonis longe demandi Ĉu vi iras al la komerca konsilano Balding Jes Kaj kion vi respondos
2960 kiam tiu ĉi vin demandos sinjoro juĝisto kion vi deziras Nur unu vorton Stetten Kaj tiu ĉi vorto estos
2961 Ella n
2962 LA PORCIO DA GLACIAĴO Rakonto de L DILLING tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU Finnlando
2963 Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine La meblaj kovriloj estis el blua atlaso kaj la
2964 lignaĵo de la seĝoj estis origita Tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj egale kovritaj per blua
2965 ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj kiujn najletoj origitaj firme tenis Ĉirkaŭe en la ĉambro estis
2966 distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf seĝoj aŭ kiel ili estas nomataj tiuj remburitaj rondaj kvarangulaj
2967 kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj En
2968 unu angulo de la
2969 buduaro apud la fenestro staris pianeto kun la postflanko turnita al la interno de la ĉambro Kiam oni
2970 sidiĝis al la piano oni sidis tie efektive kaŝita ĉar grandaj foliokreskaĵoj sur la ambaŭ flankoj
2971 de la instrumento formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi malgranda Edeno de la sinjorino
2972 Estis trankvile kaj pace en la buduareto ĉar neniu tie sin trovis kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis
2973 tra la tuta ĉambro Vere la origita lampo pendanta de la plafono brulis sed tiel super ĝi kiel ankaŭ
2974 super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj ŝirmiloj La blua silka pordokurteno estis tirita
2975 antaŭ la pordo sed el la flankaj ĉambroj estis aŭdata dancmuziko kaj viva interparolado ĉar tiun
2976 ĉi vesperon estis balo ĉe la komercegisto Breine la sinjoro de la domo
2977 La muziko silentiĝis momente la pordokurteno ekĵetiĝis flanken kaj sur la sojlo de la pordo sin montris
2978 alta gracia virina figuro Kelkaj frake vestitaj sinjoroj kun la haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakĉapelo
2979 sub la brako ĉirkaŭis ŝin sed ŝi forigis ilin kun mieno de reĝino antaŭtiris rapide la kurtenon
2980 antaŭ la pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj Ŝia vizaĝo estis tre delikate
2981 formita kaj pala la okuloj mallumaj grandaj kaj radiantaj kaj la nigraj haroj frizitajla Titus portis
2982 neniajn aliajn ornamojn ol paro da diamantaj steloj Ŝia tre dekoltita vesto el salmokolora atlaso kaj
2983 brodita silko estis unu el tiuj nepriskribeblaj majstraj tualetoj el Parizo kie puntoj kaj bantrozetoj
2984 faldoj kaj festonoj sin kuniĝis en mirinda bonordita senordeco dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj
2985 rozoj faris surprize belan efikon precipe tial ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj
2986 Ŝi estis bela kiel ŝi kuŝis tie lace etendita sur la kanapo ludante kun monstra ventumilo kaj pli
2987 bela ankoraŭ ŝi estus se ŝia vizaĝo ne havus tiun malŝateman fieran esprimon Ŝi estis laca de la
2988 bala muziko kaj vanila glaciaĵo de amindumaj rigardoj kaj sengusta flataĵo de la frake vestitaj sinjoroj
2989 kaj naŭzaj salonparfumoj
2990 Ŝi estis fiera ĉar ŝi estis ĉiam kutiminta ke oni ŝin starigu sur piedestalon ĉirkaŭatan de genufleksantaj
2991 kavaliroj sed ŝi nun estis jam tute laca de tiu ĉi adorado ŝi estis laca esti diino de balo Vere ŝi
2992 bone sciis ke ŝi prezentis tre belan figuron sur la piedestalo ĉar ŝi estis bela statuo sed ŝi sciis
2993 ankaŭ ke oni admiradis la statuon pleje tial ke ĝi havis veran origaĵon
2994 Stella Adler tia estis ŝia nomo restis ne longe ne malhelpata La pordokurteno kraketis Stella levis
2995 senpacience siajn lacajn okulojn sed kiam ŝi ekvidis kiu envenis ĝoja rideto eklumis sur ŝia bela
2996 vizaĝo La eniranto estis belega sinjorino de ĉirkaŭ tridek jaroj kun plena figuro kaj floranta gajema
2997 vizaĝo Ŝiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto
2998 da blankaj plumoj kaj ruĝaj rozoj Ŝi havis sur si veston el vinruĝa veluro kaj atlaso kun riĉa garnituro
2999 da kremkoloraj puntoj Ŝi estis sinjorino Breine la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino
3000 de tiu ĉi eleganta domo
3001 Mi sciis bone ke mi vin tie ĉi trovos diris sinjorino Breine sin sidigante apud sia amikino Kiel mi
3002 ĝojas ke mi vidas vin ĉe mi tiun ĉi vesperon Pensu nur ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de unu
3003 tuta longa jaro Kaj tio estis en la bona urbo Parizo kiam mi post mia edziniĝo vojaĝis tien kun mia
3004 kara edzo kaj vi estis ankoraŭ en pensio Nun ni havos ree agrablan horon por babili
3005 Se ni nur ne faras maljustaĵon al viaj aliaj gastoj Fanny
3006 Ne nun mi estas absolute ekster danĝero ĉar nun la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri
3007 aŭ pli delikate esprimite por vespermanĝi Kiam ni laste estis kune en Parizo tio estis ankaŭ sur balo
3008 ĉu vi tion memoras Tion devus patreto Breine scii ke lia edzino veturis al opera maskobalo dum li estis
3009 en la kolektiĝo nacia kaj kuŝis en Versailles Kaj ĉu vi ankoraŭ memoras ke ni perdis unu la duan
3010 en la premado kaj devis reveni hejmen ĉiu aparte
3011 Stella ekĝemis kaj murmuretis duone por si mem Ha jes tiun maskobalon mi ne facile forgesos Sed vi ne
3012 volus iom manĝi Stella Ne mi dankas mi ne estas malsata Jes malkaŝe dirate vi ne multon perdas per
3013 tio ĉi ĉar tie estas nek birdo nek fiŝo aŭ pli ĝuste
3014 estas de la ambaŭ specoj Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensaĵo Oni pakas kune ĉiujn eblajn
3015 kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu
3016 kaj tiu sama telero kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio Sed unu glason da vino
3017 vi povas tamen trinki
3018 Ne mi estas tiel laca mi bezonas nur iom ripozi
3019 Sur viaj laŭroj jes Ha kian feliĉon aŭ pli ĝuste malfeliĉon vi faris en la bala salono Sur la tuta
3020 planko estas disĵetitaj koroj kiujn la malfeliĉaj sinjoroj perdis Mi devos lasi ilin elbalai antaŭ
3021 ol ni komencos danci ĉar alie oni povas faleti sur ili La sinjoroj flugetis ja ĉirkaŭ vi
3022 Jes kiel muŝoj ĉirkaŭ sukero aŭ teologo ĉirkaŭ paroĥo diris Stella kun malŝatema trajto ĉirkaŭ
3023 sia bela buŝo La vivopano mia kara estas por ili la grava demando Sed la edziĝoĉasantaj sinjoroj faras
3024 laboron vane Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro mia mono
3025 Malsaĝulineto diris Fanny donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo ĉu vi estas do tiel
3026 malbela aŭ ĉu vi pensas ke la sinjoroj estas tute blindaj mi opinias ĉiam ke juvelo estas duoble pli
3027 bela kiam ĝi estas enkadrigita en oro
3028 Ili estas por mi tute indiferentaj Ha mi komencas kompreni Via koro ne estas plu libera Jes sincere dirate
3029 kara Fanny mi estas efektive enamita kaj kiam oni havas unu en la koro oni ne
3030 havas lokon tie por multaj Tio dependas de la konstruo de la koro Estas koroj kiuj estas tiel elastaj
3031 ke en ili dudek trovus
3032 bone lokon Sed kiel la feliĉa homo sin nomas Ĉu mi lin konas Stella mallevis la kapon Mi lin ne konas
3033 mem mi ne scias lian nomon kaj eble mi lin revidos neniam Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas demandis
3034 sinjorino Breine kaj skuis la kapon Sed oni devigas
3035 sin ĉiam havi ion por sin turmenti Se oni ne havas zorgojn pro pano oni tiam faras al si zorgojn de
3036 amo Sed ĉu vi permesos al mi demandi
3037 La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj Kelnero
3038 Olsen estis ĉiam melankolia Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfeliĉa amo kaj ambaŭ doloroj
3039 naskiĝis de lia penema partoprenado en la societa vivo ĉar li trinkadis ĉiam grandan kvanton da restoj
3040 de vino en la nokto kaj tio ĉi malsanigis lian kapon kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj kaj tio
3041 ĉi malsanigis lian koron La lastajn estis permesate al li nur rigardi sed ne tuŝi kaj tion li nomis
3042 vandalaj turmentoj volante diri Tantalaj turmentoj
3043 Ĉu mi povas servi per io al la sinjorinoj demandis Olsen kun malgaja rideto dum liaj akvobluaj okuloj
3044 glitis super la rondaj ŝultroj de sinjorino Breine
3045 Alportu al mi porcion da glaciaĵo diris Fanny Post kvin minutoj mi ĝin metos ĉe viaj piedoj sinjorino
3046 Mi preferas ke vi ĝin metu tie ĉi sur la tablon Tuj sinjorino tuj Li fordancis Fanny rigardis post
3047 lin kun rideto La interkomunikiĝo estas infekta ŝi diris Nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj Tio
3048 estas ja tute natura respondis Stella kiam ĉiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi Ŝi levis
3049 la brovojn kaj apogis sian Titus kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj En tiu ĉi sama minuto la
3050 pordokurteno estis ĵetita flanken kaj la komercegisto eniris en la buduareton La komercegisto Breine
3051 estis malgranda grasa sinjoro kun maldikaj lume brunaj haroj kaj lume bruna
3052 vangbarbo iom griza La komercegisto kiel ŝajnis ne estis en bona humoro Kiel vi fartas sinjorinoj li
3053 demandis penante doni al sia vizaĝo komplezan esprimon Ho bonege respondis Stella Estas por mi plezuro
3054 vidi ke vi nun iom ripozas li diris al sia edzino Vi kredeble sentas vin jam tre
3055 laca esti tiel ĵetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia La sinjorino ludis kun sia ventumilo
3056 kaj kantetis valson Vi estas kiel ŝajnas en tre bona humoro diris Breine ofendite Tion oni vere ne povas
3057 diri pri vi sinjoro Breine rimarkis Stella ridetante Kontraŭe mi estas en la plej brilanta humoro Ne
3058 kredu al li Stella diris la sinjorino Mi vidas laŭ lia nazo ke li estas forte atakema Li venis tien
3059 ĉi nur por aranĝi disputojn Tiam estas plej bone sin savi per forkuro Vi ja komprenas ke mia edzino
3060 nur ŝercas Mi devas tamen iri en la salonon Mi ŝuldas jes la dioj scias kiel multajn dancojn kaj se
3061 mi ne
3062 pagos miajn ŝuldojn tiel baldaŭ kiel eble mi timas ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto Ŝi
3063 foriris ridetante lasante la edzan paron sola Estu tiel bona komencu ju pli frue des pli bone Ne ĝenu
3064 vin Mi estas preparita por la plej
3065 malbona Sed Fanny kara mi ne diris eĉ unu vorton
3066 Ne sed vi estas kolerega Tio estas ja tute videbla laŭ via nazo kiu estas pli staranta ol ordinare Fanny
3067 Mi estas tro bela tiun ĉi vesperon ne vere Vi estas jam tro modesta
3068 Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj ne vere mi estis tro ĵetata el la brakoj de unu sinjoro en
3069 la brakojn de alia kiel vi vin tiel bonguste esprimis
3070 La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado Mi certe ne povas diri ke mi dancis super rozoj Ha Fanny
3071 se vi nur scius kia turmentiĝo estas vidi sian edzinon prematan al la brusto de alia
3072 ĉirkaŭprenatan de lia brako sin ruli en kapturnanta valso Ho tiuj baloj tiuj baloj Sendanka kaj tamen
3073 ĝi estis sur unu el tiuj ĉi baloj ke vi trovis vian feliĉon Ĉu vi memoras Tio
3074 estis ne pli ol unu kaj duono jaro antaŭe Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la
3075 plej belega meblo en domo juna edzino kaj tiam vi komencis trovi ke esti tute sola en ok ĉambroj kaj
3076 kuirejo ne estas tute sane por la homo Kie tio ĉi estis tiam kiam ni renkontis unu la duan
3077 Jes estis sur balo Kaj kie ĝi estis ke vi petis mian manon Ankaŭ sur balo Tial vi havas nenian kaŭzon
3078 plendi Ni vivas bone kune Ho oni vivas tre bone kiam oni ĉiam veturas al baloj Mi estas laborema edzino
3079 Jes vi manĝas vian panon en la ŝvito de via frunto sur ĉiuj baloj de la urbo Ŝercu nur Vi pentos
3080 iam vian konduton kiam mi estos for Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj diris la komercegisto
3081 nerve ludante kun la
3082 ventumilo de sia edzino kiun ŝi estis metinta sur la tablon Hodiaŭ vere vi superas vin mem diris Fanny
3083 sin levante ofendite La komercegisto sin levis ankaŭ Jes mi ne povas plu tion suferi Tie ĉi devos fariĝi
3084 alia danco Li prenis la ventumilon en ambaŭ
3085 manojn kaj disrompis ĝin en du pecojn Vi fariĝas ĉiam pli kaj pli bona mia amiko Nun mi ne mirus se
3086 vi komencus disrompi spegulojn
3087 kaj vitrojn de fenestroj Mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi Ne ĝenu vin mi petas Mi volonte helpos
3088 al vi Jen estas forna fero vi povas ja komenci rompi la
3089 spegulojn dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandaĵojn Hontigita kaj duone disarmita per
3090 la trankvileco de sia edzino la komercegisto forĵetis la rompitan
3091 ventumilon sur la tablon kaj volis eliri kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton
3092 junan sinjoron
3093 Estu tiel bona la gesinjoroj estas tie ĉi
3094 Li estis altkreska bela fraŭlo kun kuraĝa fiera vizaĝo buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj
3095 lipharoj kun al tiuj aliĝanta pinta barbo
3096 Mi ne malhelpas Breine sin returnis vive Georgo vi mia amiko Neniel neniel Mia edzino kaj mi estis nur
3097 okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj
3098 Lasu mi vin prezentos mia plej bona amiko leŭtenanto Georgo Felsen ĵus reveninta hejmen el la eksterlando
3099 Fanny mia edzino
3100 Mia edzo tiel ofte parolis pri vi ke mi vin jam tute konas Estas por mi ankaŭ plezuro fariĝi via konato
3101 mia sinjorino Mi aŭdis ke vi revenis kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton En ia alia vespero vi kredeble
3102 ne
3103 renkontus mian edzinon sed tiun ĉi vesperon ŝi estas okaze hejme ĉar ŝi donas mem balon Ne aŭskultu
3104 lin sinjoro leŭtenanto li estas nur tiel malica Mi lin bone konas mia sinjorino Tia li estis jam antaŭ
3105 mia veturo Parizon Parizon ekkriis Breine Mi pensis ke vi estis en Italujo mirinde ke ni ne renkontis
3106 unu la duan en
3107 Parizo Tie mi estis en la antaŭa jaro En tiel grandega urbo ne estas mirinde Ni forveturis kelkajn tagojn
3108 post la granda opera maskobalo diris Fanny Georgo sin returnis vive
3109 Vi estis en la opera balo sinjorino Ne kial kial vi povas tion supozi Tiu maskobalo kiel ŝajnas faris
3110 eksterordinaran impreson sur vin diris Breine Sinjoro Felsen estas tiel flamiĝema Tio tio estis nenio
3111 Ne nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe malŝati miajn aliajn gastojn Faru al mi la
3112 honoron danci kun mi sinjorino Malfeliĉe mi jam estas invitita sed mi provos elzorgi por vi fraŭlinon
3113 kaj mi pensas ke vi ne
3114 perdos per la ŝanĝo Ŝi estas juna bela kaj riĉa La lasta eco estas ja tio kion la plej multaj sinjoroj
3115 estimas pleje Mi revenos baldaŭ
3116 Felsen apenaŭ aŭdis ŝiajn lastajn vortojn Li staris en profundaj pensoj kaj vekiĝis el sia revado
3117 nur tiam kiam lia amiko lin frapis sur la ŝultron kaj lin premis malsupren sur la sofon
3118 La komercegisto metinte siajn ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la leŭtenanto rigardis al li rekte en
3119 la okulojn
3120 Kio estas al vi Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo ĉe vi kiam vi fariĝis tiel ekscitita
3121 Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo Mi tiel bone kiel fianĉiĝis kun fraŭlino ne vidinte
3122 eĉ ŝian vizaĝon
3123 Kion vi babilas Kiel tio povis okazi
3124 Dum mi promenadis ĉirkaŭe en la premado de la maskoj mi ekaŭdis fraŭlinan voĉon post mi dirantan
3125 en pura norvega lingvo Dio kion mi faros Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan figuron en nigra
3126 domeno kun nigra masko antaŭ la vizaĝo Ke ŝi estis juna kaj bela pri tio mi estis tute konvinkita
3127 La rondaj brakoj la marmorblanka kolo la purpuraj lipoj kiuj vidiĝis inter la puntoj de la masko kaj
3128 la brilantaj okuloj ĉiuj tiuj malgrandaj ĉarmaj detaloj estis sufiĉaj por mi por autaŭsenti ravantan
3129 tutaĵon Mi iris kuraĝe antaŭen kaj prezentinte min mem kiel samlandulo proponis ke mi estos ŝia kavaliro
3130 Ŝi akceptis kun danko mian brakon mi estis ja senmaska Eble ŝi konis min el Kristianio Mian nomon ŝi
3131 ne demandis Ni iradis ĉirkaŭe por retrovi ŝian amikinon kiun ŝi estis perdinta en la premado Ili
3132 ambaŭ havis nigrajn domenojn sen iaj signoj kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj Sekve
3133 ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en loĝio Ŝi estis sprita edukita kaj aminda mi estis
3134 duone malsobrigita de amo ĉampano kaj dancmuziko kaj ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon
3135 de romaneco kiu troviĝis en nia tuta aventuro Mi prenis ŝian manon en mian kaj petegis ŝin levi la
3136 maskon sed ŝi estis nemovebla Ne disŝiru la misteran vualon kiu estis ĵetita sur nian renkonton kaj
3137 kiu aldonis al ĝi ĝian ĉarmon Ni renkontiĝos en Kristianio la venontan vintron ŝi diris Lasu min
3138 nun iri akompanu min nur al veturilo kaj ne penu scii kiu mi estas aŭ sekvi min Mi konfidas al via kavalireco
3139 Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis ĝin sur ŝian manon Per tiu ĉi ringo mi
3140 vin katenas mi diris kiam mi vin revidos ni disiĝos neniam Ĉu vi volas ĝin porti Jes ĉiam ŝi respondis
3141 Kiam ŝi estis en la veturilo ŝi sin klinis super min kaj kisis min sur la frunto Ni renkontos nin en
3142 Kristiano estis ŝiaj lastaj vortoj Kaj nun mi tien ĉi venis Mi iros en teatron kaj al koncertoj al
3143 baloj kaj vespermanĝoj kaj la diamanta ringo sur ŝia mano estos la stelo kiu montros al mi la vojon
3144 al la Bethlehemo de la amo
3145 Tion oni povas nomi romano diris la komercegisto sin levante Oni povus pensi ke vi estas naskita en la
3146 kavalira tempo Sed kien la sinjorinoj foriris Ĉu ni ne iros al ili
3147 Mi preferus resti en paco tie ĉi Estas tiel agrable en tiu ĉi buduaro
3148 Bone tiam mi sendos la sinjorinojn al vi Tie ĉi estas la plejsanktejo de Fanny tien ĉi venas nur la
3149 endediĉitaj
3150 Kiam la komercegisto foriris Felsen sin amuzis per rigardado de ĉiuj belaj malgrandaĵoj kaj floroj
3151 kiuj estis dismetitaj ĉirkaŭe en la plej bongusta senordeco Oni rimarkis tuj en ĉiuj tiuj elegantaj
3152 kokete distritaj luksaĵoj la delikatan manon de edukita virino Li haltis antaŭ la piano
3153 Kia bongusta aranĝo li murmuretis La piano en la angulo estas ĉirkaŭata de tropikaj kreskaĵoj Li
3154 sidiĝis sur la seĝo antaŭ la piano kaj komencis transturnadi la foliojn en la notolibro Li ne rimarkis
3155 ke Fanny kaj Stella eniris Tie ĉi estas ja neniu diris Stella Des pli bone
3156 Mi estas certa ke li plaĉos al vi diris Fanny vive Li estas juna bela edukita kaj eleganta Li vivis
3157 multajn jarojn en la alilando
3158 Li kredeble vivis tie tiel multe ke li nun revenis hejmen por trovi ion per kio li povus daŭrigi vivi
3159 01 11 2006 13 38
3160 Li fariĝos kredeble unu el miaj plej varmaj adorantoj Kia senhonteco murmuris Felsen Ho li havas tamen
3161 ion alian per kio li povas vivi krom vi diris Fanny incitita Tio estas la plej bona vojo kiun li povus
3162 elekti Dudek mil kronoj da procentoj en jaro kaj nenion
3163 alian fari ol esti la edzo de sia edzino Fi Stella Felsen leviĝis pala kun kunpremitaj dentoj Nu diris
3164 Stella irante al la tablo elserĉu la pekulon konduku lin tien ĉi kaj starigu lin en la vicon
3165 de miaj adorantoj Li estas ja leŭtenanto Eble mi povos lin uzi por komandi la aliajn Felsen elpaŝis
3166 Mi estas jam tie ĉi kaj tuj kiam mi estos prezentita fariĝos por mi plezuro akcepti la deciditan por
3167 mi lokon Ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon Ŝi estis mortpala kaj apogis sin konvulsie
3168 al la marmora
3169 tablo Ĝi estis li la idealo de ŝia vivo ŝia sekreta fianĉo kiun ŝi nun tiel dolore insultis kaj
3170 por ĉiam forpuŝis Ŝi rigardis meĥanike sian manon Feliĉe ŝi portis gantojn kun sep butonoj tiel
3171 la ringo estis bone kaŝita
3172 Pardonu se mi vin ektimigis miaj sinjorinoj diris Georgo Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj ke
3173 mi ne rimarkis vian eniron
3174 Sinjorino Breine saĝe decidis rigardi la tutan aferon kiel ŝercon
3175 La situacio estas vere malagrabla ŝi diris ridetante Nun estas jam tro malfrue por sveni Mi faras kiel
3176 mia amikino kaj serĉas mian rifuĝon en la ventumilo Kiam ĝi estas malfermita ĝi faras la servon de
3177 kurteno kiu estas antaŭtirita dum la vizaĝo faras tualeton Nu nun mi pensas ke ĝi pli malpi rehavas
3178 la ĝustan esprimon Lasu min prezenti leŭtenanto Felsen fraŭlino Adler Sed kara Stella vi tiel tremas
3179 Sidiĝu
3180 Tio baldaŭ pasos Mi estas iom nerva Mi bedaŭras diris Georgo ke mi estas la kaŭzo Nu interrompis lin
3181 Fanny pro puno mi vin kondamnas resti tie ĉi kaj flegi la fraŭlinon ĝis vi povos
3182 konduki ŝin perfekte refortigitan en la salonon Mi devas forlasi vin Miaj ŝuldoj de mastrino min vokas
3183 Fanny foriris Stella sidis kun mallevitaj okuloj Felsen staris malvarmega kaj apogis sin al la dorso
3184 de
3185 unu seĝo Stella levis la kapon kaj diris kun devigita trankvileco Sidigu vin sinjoro Felsen Mi dankas
3186 Diru al mi ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo aŭ ĉu ni estos sinceraj Kiel al vi plaĉos
3187 Nu lasu nin esti sinceraj Vi min abomenas ne vere
3188 Lasu nin unue konsenti ke mi vin ne adoras mia fraŭlino Se mi vin komprenis ĝuste vi timas min pli
3189 kiel adoranton ol kiel malamikon
3190 Sed tiam mi juĝis ne konante Nun kontraŭe kontraŭe Nun vi min konas egale malbone Jes vere sed Sed
3191 Sed Ĉu vi estos efektive sincera fraŭlino Mi deziras nenion pli volonte Sed trovinte ke mi estas sufiĉe
3192 malhonta ne tuje fali sur miajn genuojn vi eble havus la deziron
3193 meti min venkitan ĉe viaj piedoj por poste havi la plezuron min forpuŝi Sinjoro leŭtenanto ekkriis
3194 Stella vive kaj levis sin de sia seĝo Ĉu la gesinjoroj ion deziras eksonis murmuretanta voĉo post
3195 ŝi Ĝi estis la melankolia kelnero
3196 Olsen kiu enirinte senbrue nun staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciaĵo en la mano Stella
3197 reĵetis sin sur la seĝon kaj kaŝis sian vizaĝon en la manoj Ne iru nur Mi alportis nur tiun ĉi glaciaĵon
3198 al sinjorino Breine
3199 Metu ĝin tie ĉi sur la tablon kaj alportu al mi ankaŭ unu porcion diris Georgo senpacience Mi bczonas
3200 min iom malvarmetigi li murmuretis al si mem
3201 Tuj sinjoro tuj Nenion alian sinjoro Ne Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus kapo en la manoj
3202 ŝia blanka kolo estis fleksita kaj parto de la
3203 delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj kiuj estis alfortikigitaj sur ŝia
3204 ŝultro Georgo sentis ke li estis tro kruda
3205 Fraŭlino Ŝi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj Ĉu vi havas ankoraŭ
3206 ion nediritan Mi estis tro ekflamiĝa mi estis rapidema mi volus nur Vi volus nur pagi mokon per moko
3207 kaj min humiligi Gratulu vin mem leŭtenanto Felsen vi atingis
3208 perfekte vian celon Fraŭlino
3209 Mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon ke mi estas senkora
3210 koketulino kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj al sia veturilo de triumfo Ĉu ni nun
3211 estas kvitaj
3212 Mi povas nenion diri por mia pravigo
3213 Mi povus eble diri multe por la mia sed mi ne scias vere kiel ni tiun ĉi interparolon komencis kaj mi
3214 scias ankoraŭ pli malmulte kial ni ĝin daŭrigus
3215 Jes vi estas prava fraŭlino Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco Mi dankas En
3216 tiu ĉi minuto mi estas tiel laca ke mi devas iom ripozi Tiam mi vin ne pli longe maloportunos Li salutis
3217 malvarme kaj eniris rapide en la salonon
3218 Stella leviĝis Kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur la sofon ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis
3219 la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj
3220 Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella dum ŝi kuŝis tie kun la vizaĝo enpremita en la
3221 silkaj kusenoj Tio estis do la unua renkonto kiun ŝi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem kaj
3222 tamen la ŝuldo estis ja ŝia propra Sed eble li eĉ ne memoris ilian malgrandan aventuron kaj ŝi kiu
3223 konsideradis tiun ĉi ringon kiun li metis sur ŝian fingron kiel ringon de fianĉiĝo ŝi kiu tiel ame
3224 flegis la puran floron de sia unua amo kaj ĝin nutris per sia revado kia malsaĝulino ŝi estis Kaj
3225 ŝi povis vere kredi ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti Ŝi leviĝis kaj detirinte
3226 la gantojn ŝi longan tempon rigardis la ringon Ŝia amo estis profunda kaj pura kiel tiu ĉi diamanto
3227 En ties kvieta fajro kuŝis mira sorĉo ĉar ĝi pruntis sian brilon el la poezio de la animo Tiun ĉi
3228 vesperon ĝi ne brilis kiel kutime Eble la roso en ŝiaj okuloj kaŭzis ke ĝia brilo perdiĝis Nun ĝi
3229 estis nur la lasta larmo sur la tombo de ŝia amo
3230 Sed li neniam scios ke mi estas tiu kiun li renkontis en la balo ŝi murmuretis Ŝi ja tenis en sia mano
3231 la ŝlosilon de la enigmo ŝlosilon pri kiu ŝi kredis ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon Neniu
3232 ĝin vidis des pli bone eĉ ne Fanny
3233 For for
3234 Ŝi kuris al la fenestro por ĵeti la ringon sur la straton sed ŝi sin detenis La malgranda vipero tiel
3235 fortike enmordiĝis en ŝian koron ke ŝi ne povis suferi ke ĝi estu dispremata sub la piedoj de la
3236 preterirantoj Kiam ŝi revenis de la fenestro ŝia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciaĵo kiu
3237 staris sur la tablo kaj tiam subite venis al ŝi ideo Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da
3238 glaciaĵo ŝi lasos lin ricevi ĝin kune kun la ringo Ŝi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte
3239 ŝi skribis la sekvantajn liniojn
3240 Tiun signon portu Sur mano via En mistero restu La nomo mia
3241 Kunvolvinte la papereton ŝi ŝovis la ringon super ĝin kaj enpremis ĝin en la glaciaĵon Ŝi lasis
3242 la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon por elserĉi la kelneron
3243 Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton pri kiu la kelnero Olsen diris al ŝi ke
3244 tie la glaciaĵo staras sur la tablo Ĵus kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo ŝi rimarkis la
3245 papereton kun la ringo elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon Traleginte ĝin multajn fojojn
3246 pensinte pri la afero
3247 kaj skuinte konfuzite la kapon sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron prenis la glaciaĵan
3248 telereton en la manon kaj iris en la manĝejon al la kelnero
3249 Kiu donis al vi tiun ĉi glaciaĵon La kuiristino li respondis kun sia kutima melankolia rideto Ne li
3250 scias nenion pensis Fanny Ĉu ĝi staras longan tempon en la kabineto Mallonge sinjorino La bela leŭtenanto
3251 mi pensas ke li estas nomata Felsen petis min ĝin
3252 meti tien Li tiel fervoris ke mi foriru kaj sendis min serĉi por li mem porcion da glaciaĵo sed jam
3253 nenio restis
3254  Li povas ricevi tiun ĉi
3255  Ĉu mi ĝin devas porti al li
3256  Ne mi ĝin faros mem Servu vi la limonadon al la gastoj
3257  Nu pensis Fannv donaco de Felsen Delikata ĝentileco Sed post tiel mallonga konateco Ĝi estas
3258 nature pro mia edzo Mi eniros por lin danki en ia delikata maniero kaj mi ne metos la ganton por ke li
3259 vidu ke mi ricevis la ringon
3260 Ŝi eniris en la salonon kaj alproksimiĝis al Felsen kiu staris sola en unu angulo de la ĉambro Vi
3261 deziris glaciaĵon diris la kelnero Permesu al via humila servantino doni ĝin propramane al vi Vi estas
3262 tro bonega Ŝi antaŭportis al li kokete la glaciaĵon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili Li ektremis
3263 kaj preskaŭ
3264 faligis la telereton dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta ŝtono Neniaj duboj plu Li trovis la ringon
3265 sed la posedantino la sekreta adoratino de liaj revoj estas la edzino de lia plej bona amiko Ho tio estis
3266 terura
3267 Vi rigardas mian ringon diris Fanny kun fripona rideto Ĝi estas bela ne vere Jes jes ĝi estas tre bela
3268 Ĝi estas memoro de unu amiko kiu estas al mi tre kara kvankam mi lin konas nur mallongan
3269 tempon Mi konservos ĉiam tiun ĉi memoraĵon kaj mi ĉiam ĝin alte ŝatos ŝi diris forirante kun koketa
3270 klineto de la kapo
3271 Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta
3272 lin doni la glaciaĵon al Felsen Li ĝin jam ricevis diris Olsen Li staras kun ĝi en la mano Jen li
3273 estas Li estis prava Felsen tenis la telereton en la mano kaj ŝajnis esti ekscitita Fanny staris apude
3274 kaj
3275 parolis vive kun li Io brilis forte sur ŝia mano Ŝi portis ordinare nur sian fianĉiĝan ringon Kion
3276 tio signifas
3277 Nun ŝi forlasis lin kaj iris al la buduaro Ŝi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj Stella
3278 preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano kie ŝi sidis kaŝata de la ĉirkaŭstarantaj
3279 grupoj da kreskaĵoj Momenton post tio eniris Fanny kaj starante sub la lustro ŝi lasis la ringon ekbrili
3280 kaj admiradis ĝin Stella rigardadis ŝin tra la kreskaĵoj
3281 Jes estis tute certe Ĝi estas ŝia ringo sed kiel Fanny ĝin ricevis Ĉu li vere ĝin senpere fordonacis
3282 kiel senvaloran objekton Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo ke ŝi ne rimarkis
3283 la eniron de sia edzo
3284 Nu Fanjo ĉu vi estas tute sola diris la komercegisto Ĉu vi estas aukoraŭ kolera Li prenis ŝian manon
3285 kiun ŝi penis fortiri Vi ja scias ke se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza tio estas ĉar mi
3286 vin tiel amas kaj ĉar mi
3287 timas mi maljuna urso ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa kiel vi meritas Li karesis ŝian manon sed
3288 subite ektremis Kia kia ringo estas tio Ĝi ĝi estas anonima donaco respondis Fanny iom konfuzite Kiu
3289 ĝin donis al vi
3290 Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj diris Fanny petole Sed mi lin konas Ĉu diri al vi
3291 tiun nomon Vi scias do Ĝi estas Georgo Felsen Mi scias ĉion
3292 Stella sidis kiel falinta el nuboj Ĉu Felsen vere estas enamita en Fanny n kaj ĉu li ne oferante eĉ
3293 unu solan penson al ilia renkonto ne penante elserĉi el kie la ringo venis senpere ĝin metis sur ŝian
3294 fingron Aŭ ĉu Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron por pensigi lin ke ŝi estas la
3295 elektita Sed ne tio
3296 ĉi estis malsaĝa penso Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo ŝi neniam ĝin vidis Oni povus
3297 freneziĝi
3298 La komercegisto falis malespere sur seĝon Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino kiuj
3299 min trompas Jes la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi diris Fanny trankvile
3300 Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj mi scias nun ĉiujn viajn sekretojn Vi volas eble nei ke vi estis
3301 sen mia scio en la opera balo en Parizo Ha Stella babilis Stella nenion diris sed tiu ĉi malfeliĉa
3302 ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi kiel
3303 facilanime kaj mensoge vi agis Diru al mi kara Breine ĉu vi efektive ne trinkis tro multe post la manĝo
3304 Ho Fanny Fanny kiel vi povas esti tiel kruela Pro Dio Breine mi ne bone komprenas kion mi faris Ni devas
3305 trovi sinjoron Felsen li klarigos al
3306 ni ĉion En tiu minuto envenis la kelnero Olsen por sciigi ke la dancado komenciĝis kaj ke oni demandas
3307 pri
3308 la gemastroj Ĉu sinjoro Felsen estas tie Ne li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaŭ
3309 kelkaj minutoj diris Olsen Ne dirinte adiaŭ al mi Sed kion do signifas ĉio ĉi murmuris Fanny La interparolado
3310 estis interrompita de bela kavaliro al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan
3311 dancon post la vespermanĝo Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon La komercegisto ripozis
3312 tute dispremita en sia apoga seĝo Stella sidis post la piano kaj ploris El la
3313 salono sonis danca muziko ridado kaj ŝovado de piedoj Jes ĝi estas efektive animita balo kaj luksa
3314 vespermanĝo kiujn komercegisto Breine donas tiun ĉi
3315 vesperon li ĝemis Tiel vigla dancado daŭriĝas tie interne kaj tamen la komercegisto mem sidas tie
3316 ĉi sur la ruinoj de sia feliĉo
3317 Li kaŝis la vizaĝon en siajn manojn Ĉu ekzistas en la mondo pli malfeliĉa homo ol mi li ĝemis laŭte
3318 Mola mano estis metita sur lian ŝultron Stella staris apud lia flanko Ekzistas ankoraŭ unu alia ŝi
3319 diris Ĉu vi estas ankaŭ malfeliĉa fraŭlino Ho jes Sed vi ne havas edzinon kiu vin trompas Ne sed
3320 unu kaj tiu sama homo estas la kaŭzo de nia malfeliĉo Felsen Jes Mi lin amis tiel profunde tiel kore
3321 kaj nun li min forpuŝis kaj forgesis pro Fanny kaj ĉio tio
3322 post konateco de nur duono da horo Ĉio estas tiel freneze malsaĝa ke mia kapo preskaŭ turniĝas Ili
3323 konas unu la duan jam pli ol unu jaron Mi estas certa pri tio Edzinigita virino kia senfunda maltaŭgeco
3324 Ĝi estas la francaj ideoj Sed kion vi pensas fari
3325 Mi mi almenaŭ neniam edziniĝos Mi ankaŭ neniam faros ĝin plu diris la komercegisto Mi petos eksedziĝon
3326 Sed eble Fanny estas senkulpa Ne mi scias kiel facilanime ŝi komencis tiun ĉi rilaton kaj mi neniam
3327 povas havi plu konfidon al
3328 ŝi Ĉio povos fariĝi ankoraŭ bona sinjoro Neniam neniam Li donis al ŝi signon ke ŝi sidiĝu Ŝi
3329 sin sidigis kontraŭ li Diru al mi ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna por povi esti via patro Mi vin ne
3330 komprenas Mi opinias ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo Vi ne havas plu gepatrojn Ĉu vi ne volus
3331 fariĝi mia adopta filino Tiu ĉi propono estas tiel subita ke mi trovas ke ni ambaŭ devas precize pripensi
3332 ĝin Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj vidante sian edzon kaj Stella n en viva kaj konfida
3333 interparolado stariĝis en la mezo de la ĉambro Vidu daŭrigis la komercegisto kiam la eksedziĝo kun
3334 Fanny estos atingita mi sentos min mem tiel
3335 sola Ĉu ni nun eksedziĝos pensis Fanny Kiel feliĉa mi estus tiam se amika anĝelo volus vivigi mian
3336 malplenan hejmon kaj flegi min en la
3337 maljunaj tagoj Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo Nun ili do kune vivos Stella donis al
3338 li sian manon Estos ĉiam agrable al mi se mi iel povos helpi al via feliĉo sed Ho ne faru al vi penojn
3339 diris Fanny rapide aperante Mi liveros mem al li la feliĉon kiun li
3340 bezonas Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino Vi Stella vi estis do la serpento en mia edzeca
3341 paradizo Ĝi estas tial vi kiu elpensis mi ne scias
3342 kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen kiun mi tamen tiun ĉi vesperon vidas la unuan fojon antaŭ
3343 miaj okuloj Kaj kun kia intenco vi ĝin faris Pro malamo al mi ĝi ne povas esti ĉar mi neniam faris
3344 malbonaĵon al vi kaj pro amo al Breine ĝi ankaŭ ne povas esti ŝi daŭrigis preskaŭ plorante ĉar
3345 ĉu iu alia ol mi mem povus esti sufiĉe malprudenta por ami tian sovaĝan beston kiel mia edzo
3346 Fanny aŭskultu min diris Stella
3347 Sed nek al vi nek al alia prosperos forŝiri lin de mi mi amas lin tro forte ŝi diris kaj ĵetis la
3348 brakojn ĉirkaŭ lian kolon
3349 Lasu min mi volas disiĝi Jes sed mi ne volas En tiu minuto eniris Georgo Felsen Pardonu al mi se mi
3350 malhelpas sed mi estos mallonga Mi intencis komence skribi al vi sed mi
3351 komprenis ke mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon Mi foriros diris Stella Ne mia fraŭlino kion
3352 mi diros vi povas libere aŭskulti Ĝi eble klarigos mian konduton kontraŭ vi
3353 Ĉar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon kaj kredeble por ĉiam mi ne dezirus ke vi pensu pri mi kun
3354 tro granda maldolĉeco
3355 Vi forveturos demandis Fanny Jes sinjorino post tio kio okazis inter ni mi ne volas resti pli longe tie
3356 ĉi Kio okazis inter ni Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo diris Breine Tiu historio ne
3357 estas tamen tiel danĝera respondis Fanny trankvile Estas eble ke vi sinjorino prenas nian aventuron
3358 kiel ŝercon diris Georgo Mi rigardas ĝin tute
3359 alie Mi estis tuŝita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio mi kreis al mi mem figuraĵon de vi
3360 en mia fantazio kaj ne konante la originalon mi adoris tiun ĉi fantazian portreton
3361 Stella ektremis komencante kompreni ke tie ĉi estis ia malkompreniĝo kaj ke ŝi estis maljusta kontraŭ
3362 ambaŭ Georgo kaj Fanny La trankvileco de la lasta ne povis esti ŝajniga
3363 Sed granda Dio kio min tuŝas viaj fantaziaj portretoj ekkriis Fanny surprize
3364 Ŝajnas ke vi ĉion forgesis diris Georgo Nun de la momento kiam mi vidis ke la edzino de mia amiko portas
3365 tiun ĉi fatalan ringon mi decidis ankaŭ forgesi ĉion kaj mi komencis kompreni ke mia amo estis nur
3366 romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis
3367 Ho kiel eksterordinare malĝoje ekkriis Fanny ridegante Jes ke Breine perdis la malgrandan porcion da
3368 prudento kiun li posedis tio estas jam longe klara al mi sed nun mi vere komencas kredi sinjoro Felson
3369 ke via supra etaĝo ankaŭ estas iom en malordo
3370 Sed ĉu vi povas nei ekkriis Breine ke tiu ĉi diamanta ringo
3371 Jes tiu ĉi malfeliĉa ringo estas la kulpo de ĉio diris Fanny Estu tiel bona sinjoro Felsen jen mi
3372 ĝin redonas al Vi Mi ĝin ricevis en porcio da glaciaĵo kune kun versaĵo Mi metis la ringon sur la
3373 fingron kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza Breine estas freneza Stella estas freneza Felsen estas
3374 freneza kaj nun mi mem fariĝos baldaŭ ankaŭ freneza tio estas kredeble la plej prudenta kion mi povas
3375 fari
3376 Mi neniam sendis al vi ian glaciaĵon aŭ ian versaĵon Vi scias tamen ke mi metis la ringon sur vian
3377 fingron antaŭ unu jaro
3378 Ne nun estas jam tro freneze ekkriis Fanny Stella elpaŝis pli proksime Permesu al mi enporti kelkan
3379 klarigon en tiun ĉi senordigitan aferon Mi estas tiu kiu ricevis de vi
3380 la ringon en la opera balo Vi
3381 Jes kaj mi ne hontas konfesi ke mi ĝin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj kiel vi Poste ni nin
3382 rerenkontis en kolero kaj mi decidis ke vi neniam sciu kiu mi estas Mi metis la ringon en la vanilan
3383 glaciaĵon kaj ĝi nun erare venis en la manojn de Fanny
3384 Tiel tamen Ha fraŭlino kiel vi min faras feliĉa Sed kia operbala historio tio estas demandis Fanny
3385 Tion mi rakontos al vi poste diris la komercegisto Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn
3386 gastojn Georgo estos jam tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte
3387 La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa ĉar kiam
3388 la gastoj ĉiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris Georgo kaj Stella
3389 sidis ankoraŭ en animita interparolado Ili sidis sur la klarblua silka kanapo tute proksime tiel proksime
3390 ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de Stella estis tute depremitaj La diamanta ringo estis
3391 nun ree sur la fingro de Stella sed oni ne povis ĝin vidi ĉar Felsen tenis ŝian manon en la ambaŭ
3392 siaj
3393 Nu diris Breine ŝajnas ke ni povas gratuli Jes nun estas ĉio en ordo Kaj la gastoj foriris diris la
3394 komercegisto kaj frotis kontente la manojn tial nun ni estas la mastroj
3395 en la domo kaj nun ni havos ekstran festenon Li vokis Olsen on kiu estingadis la lumojn en la salono
3396 Alportu al ni botelon da ĉampano Kun glacio Ne mi dankas Mi kredas ke ni ĉiuj ricevis jam sufiĉe de
3397 tiu ĉi artikolo Tiu lasta glaciaĵo estis tiel
3398 bruliga La ĉampano estis alportita la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefianĉoj trinkita
3399 Mi petas ankaŭ la permeson tre humile gratuli diris la kelnero Olsen mi estas ankaŭ fianĉigita Ho
3400 kun kiu Kun la vidvino Kaspersen la kuiristino Kiam tio fariĝis Antaŭ kelkaj minutoj sed ni konatiĝis
3401 unu kun la dua jam antaŭ longe ĉar en la lastaj tempoj ni
3402 estis tiel ofte kune ĉe invitaĵoj Sed tiun ĉi vesperon vi vin klarigis demandis Stella Jes ŝi staris
3403 en la kuirejo kaj ŝi estis tiel dolĉa kaj tiam mi diris ke mi ŝin amas kaj tiam ŝi min
3404 ĉirkaŭprenis kaj tiam mi tiel blankiĝis ĉar ŝi estis faruna kaj tiam ni kisis unu la duan Ho estis
3405 tiel Die bonege
3406 Olsen mallevis la okulojn kun dolĉa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon por estingi la lastajn
3407 lumojn
3408 Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo li premis kison sur ŝian manon kun la brilanta ŝtono
3409 kiu nun fariĝis la stelo de lia feliĉo
3410 Nia reala proza tempo eble skuos malestime la ŝultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro sed
3411 tiel longe kiel amo ekzistos en la mondo kaj ĝi ekzistos tie ĝis la mondo pereos tiel longe ankaŭ
3412 la romaneco vivos
3413 V EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
3414 BAGA TELOJ
3415 Rimarkinda horloĝo Per kia originala maniero en Ĥinujo malriĉaj homoj kiuj ne posedas horloĝon difinas
3416 la tempon pri tio la franca vojaĝanto Le Hube rakontas sekvantan okazon Unu tagon kiam ni volis viziti
3417 niajn ĥinojn kiuj antaŭ nelonge akceptis la kristan religion ni envoje renkontis knabon kiu paŝtis
3418 bovon Preterirante ni demandis lin ĉu jam estas la 12 a horo La knabo rigardis al la suno sed ĝi estis
3419 kaŝita post densaj nuboj tiel ke li ne povis konsiliĝi kun tiu ĉi horloĝo La ĉielo estas kovrita
3420 tro plene per nuboj li diris sed atendu unu momenton Li kuris en la plej proksiman korton de vilaĝano
3421 kaj post unu minuto revenis kun kato sur la brako Rigardu li diris ankoraŭ ne estas la 12 a horo kaj
3422 samtempe li montris al ni la okulojn de la kato suprenŝovante ĝiajn palpebrojn Ni kun mirego rigardis
3423 la knabon sed lia eksteraĵo estis tute serioza kaj la kato kvankam la operacio ŝajne ne tre plaĉis
3424 al ĝi tamen videble kutiminta al ĝi tenis sin tre trankvile kvazaŭ ĝia speciala okupiĝo konsistus
3425 en tio esti horloĝo Ni diris Tre bone mia knabo plej bonan dankon Kaj ni hontis ricevinte instruon de
3426 la knabo Kiam ni trovis niajn amikojn nia unua afero estis sciiĝi pri tiu kata orakolo Ili tre miris
3427 pro nia malscio kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbaraĵo por montri al ni ke
3428 la horloĝoj en iliaj okuloj ĉiuj iras regule La pupiloj de la okuloj de la katoj ĝis tagmezo iom post
3429 iom malgrandiĝas kaj tiam atingas sian plej mallarĝan kuntiriĝon en formo de maldika streko metita
3430 kiel hareto perpendikulare sur la mezon de la okulo Poste la pupiloj iom post iom ree etendiĝas ĝis
3431 ili je noktomezo ricevas la formon de rondo Oni nin certigis ke ĉiu infano en mallonga tempo akiras
3432 grandan lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj Ni konvinkiĝis tre baldaŭ
3433 ke tiuj ĉi horloĝoj iras tute regule kaj ĉiuj en preciza konsento
3434 K Hübert
3435 La homa voĉo D ro Delaunay en antaŭ nelonge publikigita laboro pri la homa voĉo esprimas la konvinkon
3436 ke la antikvaj loĝantoj de Eŭropo estis tenoroj La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj iliaj nepoj
3437 posedos voĉon basan La racoj pli malaltaj kiel ekzemple negroj k t p havas voĉon pli altan ol la blankaj
3438 La homa voĉo kun la tempo ĉiam fariĝas pli malalta tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina
3439 jaro de la vivo fariĝi baritono kaj en la tridekkvina baso La blonduloj havas voĉon pli altan ol homoj
3440 kun haroj mallumaj la unuaj havas ordinare voĉon sopranan kaj tenoron la lastaj kontralton kaj bason
3441 La tenoroj estas pli maldikaj la basuloj pli larĝaj kaj fortaj Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas
3442 pleje voĉon malaltan sed malmulte pensantaj kaj supraĵemaj altan La voĉo antaŭ la tagmanĝo estas
3443 pli alta ol post la tagmanĝo Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas kiel oni scias trinkojn alkoholajn
3444 precipe la tenoroj basuloj povas ilin ĝui kiom ili volas Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj
3445 kaj en la nordo pli da basoj tiel ekzemple laŭ la vortoj de Delaunay ĉiuj gloraj francaj tenoroj elvenis
3446 el la suda Francujo dum ĉiuj basuloj el la departementoj nordaj
3447 Maso por kungluado de marmoro gipso porcelano k t p Preni da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn
3448 da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn miksi ĝin bone disfrotante kaj
3449 ricevinte specon de nedensa pasto ŝmiri per ĝi la randojn kiujn oni volas kunglui kunpremi ilin forte
3450 kaj lasi tiel en la daŭro de 48 horoj Aldoninte al tiu ĉi miksaĵo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita
3451 en nafto por ĝin pli maldensigi oni povas ĝin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn por fari
3452 ilin netramalsekiĝaj Kartono tiel lakita fariĝas malmola kiel ligno Ŝipetoj lakitaj per tiu ĉi maso
3453 estas belaj kaj fortikaj tiel same ankaŭ kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaŭ vazoj argilaj uzataj
3454 por konservado de grasoj kaj fluidaĵoj
3455 Ĉu lakto estas kun akvo oni povas sciiĝi en la sekvanta maniero bone poluritan trikilon trikkudrilon
3456 oni trempas en profundan vazon da lakto tuj ĝin elprenas returne kaj tenas ĝin rekte malsupren Se la
3457 lakto estas pura tiam guto da lakto restos pendanta sur ĝi sed se eĉ tre malgranda kvanto da akvo estis
3458 verŝita en la lakton tiam nenia guto pendos sur la trikilo
3459 Serĉistoj de postesignoj en Hindujo formas apartan kaston En kelkaj lokoj de la orienta Hindujo precipe
3460 super la bordoj do Gango kaj Hindo la bruto prezentas la ĉefan riĉecon de la loĝantoj tial ankaŭ
3461 ŝtelado de ĉevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon
3462 la serĉistoj de postesignoj Kiel preskaŭ ĉiuj okupoj en Hindujo tiel la specialeco de postesignistoj
3463 transiras de patro al filo la khojoj tiel en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj de frua infaneco
3464 sin ekzercas en sia metio Bona khojo sciiĝas facile per kie la ŝtelinto forkondukis la bruton kiel
3465 longe li
3466 haltis por nokti aŭ por ripozi en tago kion li kondukis kun si k t p Unu el la anglaj vojaĝantoj rakontas
3467 ke unu fojon oni ŝtelis al li tolaĵon kaj vestojn li tial sin turnis al serĉisto de postesignoj kiu
3468 post unuhora serĉado trovis la postesignon de la ŝtelintoj kaj post dutaga persekutado alkondukis la
3469 vojaĝanton al la loko kie la ŝtelintoj ripozis post la migrado jam tute certaj ke ili ne estos punataj
3470 La postesignisto klarigis al si diversajn detalaĵojn kiuj por la eŭropanoj estis absolute nerimarkeblaj
3471 Tiel ekzemple en unu loko kie la vojo disiris en kelkaj direktoj la hindo per ĉifitaj folioj sur la
3472 apudvojaj arboj rimarkis ke per tie ĉi kaj ne per alia vojo la ŝtelistoj forkuris La kronikoj de juĝo
3473 montras fakton ke unu khojo iris laŭ la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn ĝis li fine trovis
3474 lin en la malliberejo de provinca urbeto kien la krimulo estis metita por ia malgranda ŝtelo plenumita
3475 antaŭ kelkaj tagoj Alian fojon postesignisto ricevinte la komision trovi ŝteliston kiu ŝtelis juvelojn
3476 el la trezorejo de la maharaĝi iris laŭ la postesignoj de la krimulo ĝis la rivero Bias Tie li perdis
3477 la postesignon ĉar antaŭ unu horo trans la riveron iris taĉmento da soldatoj el 200 personoj Ŝajnis
3478 tute neeble ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon
3479 Sed la khojoj ne perdas la kuraĝon antaŭ malfacilaĵoj Tiel ankaŭ nun la postesignisto iris returne
3480 kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la postesigno de la ŝtelisto ke li helpis al si
3481 eĉ inter la postesignoj de ducent homoj kaj transirinte la riveron li trovis la ŝteliston Kompreneble
3482 la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda
3483 sekreto antaŭ la profanoj La metio de postesignistoj tute ne estas sendanĝera ĉar la krimuloj uzas
3484 ĉiun okazon por liberigi sin de la homoj danĝeraj por ili per helpo de veneno aŭ ponardo
3485 En la Malviva Maro kiel oni almenaŭ pensis ĝis nun nenia viva organa kreitaĵo povas ekzisti La senvivecon
3486 de tiu ĉi maro oni klarigadis al si per tio ke la supraj partoj de la akvo enhavas ĝis 25 da salo tiel
3487 ke homo povas tie ĉi naĝi sen movado de la manoj kaj piedoj kaj la malsupraj partoj estas en tre granda
3488 amaso sorbigitaj de bromo kio ankaŭ malhelpas la vivon en la Malviva Maro Dume la esploroj de la germana
3489 instruitulo Cortet montris ke malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj en la sal broma akvo de la Malviva Maro
3490 ekzistas vivaj kreitaĵoj kiuj estas vero apartenas al la organismoj de la plej malalta grado
3491 Esploroj de la maro Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn de siaj esploroj pri la floro kaj faŭno
3492 de la Silenta Oceano Kiel oni vidas el la raporto vivaj kreitaĵoj ekzistas en la maro nur ĝis certa
3493 profundeco nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo Pli malsupre komenciĝas jam
3494 la regno de absoluta morto kiu sin etendas ĝis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O 60 klaftoj
3495 de la fundo de la maro Tie ĉi denove komencas montriĝi vivaj kreitaĵoj Kompreneble la konstruo de
3496 tiuj ĉi bestoj kaj maraj kreskaĵoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo kiun tiuj ĉi
3497 kreitaĵoj devas porti sur si
3498 Lumantaj briliantoj Jam en la jaro 1663 la siatempe glora instruitulo Robert Boyl montris ke ekzistas
3499 diamantoj kiuj havas la kapablon lumi en mallumo Nun kiel certigas la ĵurnalo Nature dediĉita al sciencoj
3500 naturaj la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl Kunz elmetis diamantojn por la daŭro de pli
3501 aŭ malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno post kio la briliantoj lumis en mallumo
3502 kun pli aŭ malpli granda forto Tiun ĉi saman aperon la dirita ĥemiisto konstatis kiam li la esploratajn
3503 diamantojn frotadis sur ligno drapo aŭ metalo La cirkonstanco ke la kapablon lumi la diamantoj ricevas
3504 per frotado sur metaloj pruvas ke la lumo kiun ili ricevas ne havas naturon elektran La eco de la diamantoj
3505 montrita de Kunz povas doni utilan pruvilon ĉe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj
3506 La fino de la mondo La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en
3507 granda serio da antaŭdiroj Ne parolante jam pri la kredo je millenium t e ekzistado de la mondo nur
3508 en la daŭro de mil jaroj post Kristo kredo fondita kvazaŭ sur kelkaj esprimoj de la Biblio ni trovas
3509 en la mezaj centjaroj tre oftajn antaŭdirojn de tiu ĉi speco Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antaŭdiris
3510 proksiman finon de la mondo li eĉ difinis la tempon nome kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan
3511 Vendredon Tia fakto havis lokon en la jaro 992 sed tiu ĉi jaro pasis kaj la mondo ne esprimis eĉ la
3512 plej malgrandan intencon perei En la daŭro de la X a centjaro ĉiuj reĝaj decidoj komenciĝadis per
3513 la vortoj Ĉar la fino de la mondo estas jam proksima En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn
3514 per antaŭdiro ke baldaŭ fariĝos kuniĝo de ĉiuj planedoj En la komenco de la XIV a centjaro la alĥemiisto
3515 Villeneuve anoncis ke en la jaro 1335 venos la Antikristo La glora hispana predikisto Vincento Ferrier
3516 certigis ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj
3517 t e ĉirkaŭ 2537 jaroj La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832 pri tio ĉi restis eĉ signo
3518 en la kanteto de Béranger Finissons en le monde est assez vieŭ La antaŭdiro por la jaro 1840 faris
3519 grandegan impreson La finiĝo de la monda vivo devis havi lokon la 6 an de Januaro Miloj da homoj finis
3520 la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton Ni tamen scias ke ankaŭ tiu ĉi antaŭdiro montriĝis
3521 ne tiel danĝera Ni preterlasas multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antaŭdirojn kaj transiras al
3522 pririgardo de la teorioj sur kiuj liaj antaŭdiroj estis fondataj La glora naturisto Buffon elkalkulis
3523 ke la tero iom post iom malvarmiĝas sed la homaro povos vivi sur ĝi ankoraŭ 93 291 jarojn ĝis la
3524 ŝelo de la tero tiel forte malvarmiĝos ke ĉia vivo sur ĝi malaperos Sed de la tempo kiam oni elmontris
3525 ke la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon kaj ke la vivo sur ĝi dependas sole
3526 de la suno tiu ĉi hipotezo havas jam signifon nur historian Alia teorio kreita ankoraŭ en tempoj antikvaj
3527 diras ke la internaĵo de la tero konsistas el fajra fandita maso kaj se la vulkanoj tiuj ĉi klapoj
3528 de sendanĝereco de la tera globo ŝtopiĝos la tero krevos kaj ĝiaj partetoj malaperos en la universo
3529 Per tia maniero ni devus perei ne de malvarmo sed de fajro Ekzistas ankoraŭ unu teorio laŭ kiu la mondo
3530 mortos malrapide kaj trankvile en sekvo de ebeniĝo de la tera supraĵo La ventoj kaj pluvoj deportados
3531 la suprojn de la montoj en la valojn kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita
3532 en la maron La neebenaĵoj de la tera supraĵo glatiĝos la maro ĉiam pli superverŝos la bordojn kaj
3533 kiam ĝi kovros la tutan supraĵon de la tero la tuta vivo ĉesiĝos Laŭ la teorio de Adhemar la fino
3534 de la mondo povas esti kaŭzita de superakvego elvokata de ŝanĝo de la centro de pezo de la tero kaj
3535 per tio ĉi ankaŭ de transnaĝo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda Tia fakto havis
3536 lokon antaŭ 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj Ekzistas aliaj instruituloj kiuj diras ke ni
3537 povas perei en la okazo se ia el la kometoj kunpuŝiĝos kun la tero En tiu ĉi okazo ne la ekbato estus
3538 terura sed la ĥemia kuniĝo de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero Tiam
3539 sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro kaj en tiu ĉi grandioza iluminacio
3540 estingiĝus en unu momento la tuta tera vivo Fine en la sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo
3541 Flammarion pentras al ni la lastajn tagojn de la tero La suno estas stelo kiu ne restas sen ŝanĝoj
3542 Jam nun sur ĝia supraĵo montras sin multaj makuloj ili senĉese pligrandiĝas kaj la suno malvarmiĝas
3543 Fortrenante kun si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo ĝi perdas sian varmon
3544 kaj lumon kaj venos tempo kiam ĝia malvarmiĝinta supraĵo ne radios pli lumon nek varmon kiuj donas
3545 vivon al la naturo Sed la homaro ne alvivos ĝis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn radiojn de la estingiĝanta
3546 suno En sekvo de malgrandiĝo de la varmo de la suno ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj la maroj
3547 kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la
3548 regionoj subekvatoraj kie la lastaj infanoj de la tero kondukos la lastan batalon kun la morto Fine la
3549 tero senforta sekiĝinta kaj dezerta prezentos unu grandegan tombejon La suno fariĝos ruĝa poste nigra
3550 kaj nia tuta planeda sistemo transformiĝos en kolekton da nigraj masoj turnantaj sin ĉirkaŭ tia sama
3551 nigra globego Tia estas la hipotezo de Flammarion
3552 El Ĥinujo Trairante tra la plej ĉefaj stratoj de Pekino oni povas ofte en la loko de kruciĝo de du
3553 stratoj trovi grandegan kovrilon kiu sin etendas tra la tuta larĝo de la strato sur du altaj kolonoj
3554 Tiaj kovriloj estas metataj antaŭ detruitaj sanktejoj aŭ en la lokoj de ia katastrofo sed ordinare
3555 oni ilin metas kiam la regnestro devas traveturi En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la
3556 proksimiĝo de la monarĥo kaj la urbanoj rapide sin kaŝas en la domoj kaj kaŝitaj anguloj La ĥina
3557 regnestro estas la sola persono en Ĥinujo kiu ne scias kiel elrigardas ĥinoj ĉar liaj korteganoj ne
3558 estas reprezentantoj de tiu ĉi popolo Oni diras ke ankaŭ la plej altaj provincestroj nenion scias pri
3559 la loĝantoj kaj rilatoj de la regionoj konfiditaj al ili Neniu el la ĥinoj savas iam dronanton Ĉar
3560 en Ĥinujo oni kredas ke la malbona spirito de dronanto vagas super la supraĵo de la akvo atendante
3561 novan oferon kaj ke tio ĉi estas la sola momento kiam la demono havas nenian servon Tial neniu volas
3562 savi dronantan homon el timo ke la kolerigita diablo venĝos por la forŝirita de li certa akiro
3563 Jubileo de tabako La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko prezentas ankaŭ tian saman jubileon
3564 de la eltrovo de la tabako Kristoforo Kolumbo en siaj memoraĵoj lasis detalan sciigon en kia maniero
3565 la homoj konatiĝis kun tiu ĉi kreskaĵo La glora maristo alvenis kun sia ŝiparo al la bordoj de Kubo
3566 La hindoj ekvidinte de malproksime blankajn homojn forkuris Tiam Kolumbo sendis post ili du ŝipanojn
3567 kiuj veninte en la hindan vilaĝon ekvidis multajn hindojn kiuj tenis en la buŝo iajn torditajn kaj
3568 ekbruligitajn foliojn kies fumon ili elspiradis En tia maniero estas eltrovita la tabako kiu de tiu tempo
3569 ricevis multajn amikojn kaj kontraŭulojn Ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado kiun
3570 oni heredis de la kolonianoj sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta La unua en
3571 Eŭropo kontraŭulo de fumado de tabako Jakobo I sin esprimis La pasio fumi tabakon estas abomena kaj
3572 danĝera tiel por la kapo kiel ankaŭ por la pulmoj En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en
3573 la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la daŭro de unu horo antaŭ la Diservo kaj du
3574 horoj post la Diservo kaj sub minaco de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al ĉiuj
3575 flari tabakon en la daŭro de la Diservo La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV eldonis bullojn malpermesantajn
3576 la fumadon kaj en tiuj ĉi bulloj la buŝo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo La
3577 Sorbono invitita doni sian opinion ne donis respondon decidan kaj la jezuitoj permesis fumi kaj flari
3578 tabakon tiom kiom ĝi servas al la digestado kaj al la sano Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako
3579 kaj malpermesis uzi ĝin ĉe la kortego La sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto En Persujo
3580 oni la fumantojn batadis sur stangon Tamen ĉiuj tiuj ĉi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi
3581 tabakon disvolviĝis ĉiam pli multe Richelieu kiu pasie amis flari tabakon la unua metis sur tabakon
3582 depagon en la alteco de 2 frankoj por ĉiuj 100 funtoj En tia maniero la tabako de la jaro 1674 fariĝis
3583 fonto de enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn
3584 Kio estas vegetarismo La vegetarismo t e vivado per la produktaĵoj de la regno kreskaĵa kun escepto
3585 de ĉiuj manĝoj akirataj per difektado aŭ detruado de besta vivo ricevas en la lasta tempo ĉiam pli
3586 da partianoj En Londono sin trovas jam ĉirkaŭ 40 restoracioj en kiuj oni donas nur manĝon kreskaĵan
3587 kaj kie ĉiutage ĉirkaŭ 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmanĝon En Berlino en Januaro
3588 de 1893 jam ankaŭ ekzistis ĉirkaŭ 20 restoracioj kaj en ĉiuj pli grandaj urboj de Anglujo Ameriko
3589 kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare ne parolante pri la multegaj
3590 distritaj en la tuta mondo familioj kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj Granda nombro
3591 da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutriĝado pli grandajn rondojn da homoj
3592 kaj tiuj ĉi penoj estas forte subtenataj de la ĉiam pli vastiĝanta senmedikamenta kuracado de malsanoj
3593 aŭ la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj kiuj preskaŭ ĉiuj faris el la forĵeto de manĝado
3594 de viando la unuan kondiĉon ĉe siaj malsanuloj Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de
3595 la vegetarismo Ni vidas ke ĉe ĉiu viva estaĵo de la plej malgranda fungo ĝis la plej disvolvita besto
3596 laktosuĉanta la partoj de la korpo kiuj estas difinitaj por la nutro estas tute precize aranĝitaj por
3597 la prilaborado de la respondaj manĝoj la dentoj stomako intestaro de la viandomanĝanta leono estas
3598 esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto de la ĉiomanĝanta urso aŭ de
3599 la insektomanĝantaj birdoj Ne povas esti alie ankaŭ kun la homo kiu laŭ la aranĝo de sia korpo havas
3600 la plej grandan similecon je la fruktomanĝanta simio kaj sekve jam laŭ sia deveno devus ankaŭ esti
3601 fruktomanĝanto Ni vidas tamen ke la nuntempa kultura homo kontraŭe preskaŭ nur en esceptaj okazoj
3602 vivas de fruktoj kaj ordinare uzas manĝon miksitan konsistantan el viando kaj kreskaĵoj kaj tamen povas
3603 vivi kaj ĝis certa grado esti sana Sed tio ĉi montras nur ke la naturo zorgis pri tio ke ne tuj pereu
3604 ĉiu ekzistaĵo kiu vivas ne precize laŭ ĝiaj reguloj Sed difekto longe ne povas forresti kaj la ĉiam
3605 pli grandiĝanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento kiu parte certe dependas ankaŭ de aliaj
3606 malĝustaj kondiĉoj de vivo montras kun timiga klareco ke la miksita manĝo tamen ne povas esti la ĝusta
3607 Kio do estas pli proksima ol la reiro al la maniero de vivado dezirita de la naturo t e al la vegetarismo
3608 Preskaŭ ĉiuj buĉataj bestoj estas malsanaj la grasigado estas fondita sur agado malsaniga manko de
3609 sango kaj grasa degenero la viando sekve estas preskaŭ ĉiam malsana kaj malbonigita krom tio komenciĝas
3610 ĝia putrado kiam la vivo forlasis la korpon La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintaĵo
3611 Dume la manĝaĵo de la vegetarano estas ankoraŭ plena de vivo Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al
3612 respondaj influoj tiam nova vivo naskiĝas el ili Kaj al ni ŝajnas ke por la konservado de nia vivo
3613 la plej bone taŭgas nur tia manĝo en kiu ne mortis ankoraŭ la ĝermo de vivo Nur tiam kiam fruktoj
3614 kaj greno fariĝas putraj ili trovas sin en tia stato en kia la viando sin trovas jam tuj post la buĉo
3615 Ĉu estas tial miro ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri veneniĝo de viando kiu sekvigas aŭ
3616 malfacilajn malsanojn aŭ la morton Kontraŭe ĉe manĝo kreskaĵa tiu ĉi danĝero estas preskaŭ absolute
3617 esceptita kaj se nur la ceteraj kondiĉoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo la vegetarano ĝuas
3618 pli bonan sanon ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone ol la
3619 viandomanĝanto Nemezurebla estus la rekompenco se manĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando Nun la
3620 vilaĝano estas sklavo de sia bruto La dekono de la nun bezonata tero estus sufiĉa por la nutrado de
3621 lia familio se li plantus sur ĝi fruktojn kaj legomojn Al tio ĉi lia laborado estus pli pura pli facila
3622 kaj pli interesa ol ĉe la malnova mastrumado bruta kaj kampa kie la plejmulto da laboro devas esti uzata
3623 por produktado de manĝo por la bruto Kun plantado de fruktoj ankaŭ la homo klera volonte sin okupados
3624 ĉar ĝi postulas lian tutan spriton lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco
3625 kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno la someron kun la vintro kaj
3626 en tia maniero faras el lia agado ĉiam laboron sub espero Tutan homan vivon eĉ centjarojn daŭras la
3627 fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj kiujn
3628 iliaj patroj faris Nenie la nun tiel ofta nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado
3629 havas pli malmulte lokon ol ĉe plantado de fruktoj Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn
3630 kiuj sin okupas je ĝi Pli grandaj ankoraŭ estas la moralaj rezultatoj de la forĵetado de manĝo vianda
3631 kiu estas ja la unua kondiĉo por la disvolviĝo de la plantado de fruktoj kaj legomoj dank al la per
3632 tio ĉi forte pligrandigita bezono de nutraĵo kreskaĵa La akirado de viando estas neebla sen barbareco
3633 ĝi povas esti farata nur per mortigado de vivaj sentantaj ekzistaĵoj kiuj estis kreitaj por vivo ne
3634 por morto En ĉiu senpartia sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo kaj nur la kutimo povas silentigi
3635 la internan voĉon kiu krias al ni ne mortigu Multaj tabloj restus sen viando se la mastrino de la domo
3636 devus mem mortigi barbare la beston En neklara konscio de la nemoraleco de la buŝado oni ja sen tio
3637 forpelis jam en malproksimigitajn buĉejojn la scenojn de mortigado de bestoj kiuj ne estas eblaj sen
3638 fluoj de sango sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj sen sangitaj vestoj kaj manoj
3639 de la buĉistoj Riveroj da sango kriado de mortantaj odoro de putrado kia kontrasto al la korĝojiga
3640 vido kaj bonodoro de ŝarĝita fruktarbo aŭ de pure aranĝitaj magazenoj de fruktoj La ankoraŭ ne malbonigita
3641 instinkto de la infanoj ne dubas kion ĝi devas elekti sangan ĉifonon de mortinta besta korpo aŭ ridantan
3642 pomon bongustan vinberon Per la ĉeso de grasigado kaj buĉado tiel delikatiĝo de moroj estus necesa
3643 sekvo de la vastiĝo de la vegetarismo Ke la bestoj nin manĝos se ni ilin ne manĝus la ordinara rediro
3644 de la nevegetaranoj ni ne devas timi oni ja nur ekmemoru la grandan penon kiun la brutedukisto havas
3645 kun la edukado de buĉaj bestoj Baldaŭ ekzistus nenia bruto se neniu plu zorgus pri tio ĉi Kaj la laborado
3646 de la bestoj ja sen tio ĉiam pli kaj pli estas anstataŭata per forto de maŝinoj kaj anstataŭ la buĉado
3647 la homoj baldaŭ fordonus sin al la pli sana profesio de ĝardenisto kiam ili vidus ke tio ĉi donas
3648 pli grandan profiton Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de manĝo kreskaĵa eĉ se
3649 ĝi estas kunmetita tre unuforme tion ĉi pruvas la milionoj da vilaĝanoj kiuj nur malofte ricevas sur
3650 sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja ĉiam nova freŝa sango venas en la malsanemajn sangomankajn
3651 familiojn de la urbo La vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj Sed kiel riĉe oni povas
3652 kunmeti sian tabelon de manĝoj oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskaĵaj nutraĵoj kiuj per riĉeco
3653 de sia enhavo ne lasas ion por deziri 1 Fruktoj kun kernoj kun ostetoj kun ŝeloj nuksoj beroj sudaj
3654 fruktoj fruktaĵoj kiel ekzemple fruktoj sekigitaj fruktaj gelatenoj marmeladoj konfitaĵoj fruktaj sukoj
3655 oleo de olivoj de nuksoj de migdaloj butero de kokosoj 2 Grenoj tritiko sekalo hordeo aveno rizo maizo
3656 poligono spelto milio k t p en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno grio makaronoj vermiĉeloj pano
3657 bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj 3 Fruktoj ŝeletaj faboj pizoj lentoj kiel ankaŭ la faruno
3658 el ili 4 Legomoj radikaj foliaj trunketaj floraj kaj fruktaj fungoj salatoj kaj supaj herboj Fine oni
3659 devas ankoraŭ montri ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla ol la kuirejo vianda En ĉiuj
3660 tempoj memstaraj pensantoj levadis sian voĉon kontraŭ la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado
3661 eĉ tutaj popoloj kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj buddistoj uzas pro motivoj religiaj
3662 nur manĝon kreskaĵan Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata eĉ ŝuldo
3663 tion ankaŭ la vegetarano ne neas en tiaj okazoj estaĵo pli malalta devas cedi al estaĵo pli alte organizita
3664 Ni devus tro multe paroli se ni volus priskribi pli detale la ĉiuflankan efikadon de la vegetarismo
3665 Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre riĉa
3666 literaturo kiu aperis rilate tiun ĉi objekton Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime tiu povas
3667 venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino de Theod Grieben L Fernau en Lejpcigo
3668 do Hartung et Sohn en Rudolstatt aŭ li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj kiuj ekzistas en ĉiuj
3669 pli grandaj urboj
3670 La lingvo de Ĥinujo En Eŭropo oni ordinare pensas ke en la tuta Ĥinujo oni parolas nur unu lingvon
3671 la ĥinan Estas vero ke la loĝantoj de Pekino kiel ankaŭ la loĝantoj de Kantono Ŝanĥajo Futŝano
3672 aŭ Amojo parolas ĥine sed de la dua flanko estas ankaŭ vero ke la plej granda parto de la loĝantoj
3673 de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loĝanton de alia urbo ne pli bone ol ekzemple la Berlinano
3674 la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon La naturo de la diversaj dialektoj de Ĥinujo havas nenion
3675 komunan kun la patois aŭ la simpla dialekto de la ordinara vivo ili estas parolataj de la plej altaj
3676 statoj kiel ankaŭ de la simpla popolo de la instruituloj kiel ankaŭ de la malklera amaso de la oficisto
3677 kiel ankaŭ de la kuli La dialekto estas aparta lingvo unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj
3678 kiujn oni trovas en Ĥinujo Estas vero ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke
3679 en tia
3680 sama rilato kiel ekzemple la araba al la hebrea sira kaj aliaj semitaj lingvoj aŭ kiel la germana al
3681 la angla holanda dana sveda k t p Tiujn ĉi multegajn dialektojn oni povus laŭ la Orient Azia Blojdo
3682 dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn la Kantona Hakka Amoja Svatana Ŝanĥaja Ningpoa Hajnana kaj
3683 Mandarina El tiuj ĉi lingvoj la lasta estas la plej juna tio ĉi renversas la tre vastigitan opinion
3684 ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Ĥinujo kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj La
3685 Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Ĥinujo kiu estis parolata antaŭ
3686 ĉirkaŭ 3000 jaroj La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina kiu en tia aŭ alia formo estas
3687 parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj en kiujn Ĥinujo estas dividita Malgraŭ la
3688 diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin ĉie kie tiu ĉi lingvo estas parolata
3689 Se oni kalkulos ke la loĝantaro de Ĥinujo estas 360 000 000 oni povas diri ke ĉirkaŭ 300 000 000
3690 el ili parolas la lingvon Mandarinan Ĉiuj mandarinoj devas koni tiun ĉi lingvon kaj ĉiuj kiuj ĝin
3691 ankoraŭ ne parolas devas ĝin lerni La aliaj lingvoj de Ĥinujo estas parolataj de pli malgranda nombro
3692 da homoj tamen en ĉia okazo tiu ĉi nombro estas ankoraŭ sufiĉe granda Tiel ekzemple ĉirkaŭ 20 milionoj
3693 parolas la lingvon Kantonan en tiu aŭ alia formo La enkonduko de unuforma lingvo en Ĥinujo anstataŭ
3694 la multegaj tiel nomataj dialektoj estas almenaŭ por la plej proksima tempo ankoraŭ nur revo Antaŭ
3695 ĉirkaŭ 200 jaroj la imperiestro Kang Hi ordonis aranĝi por tiu ĉi celo en diversaj partoj de la regno
3696 lernejojn tamen la plano donis nenian rezultaton Ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon
3697 estas tamen tre kredeble kaj la lingvo Mandarina kredeble fine fariĝos la regna kaj nacia lingvo de
3698 la tuta Ĉiela Imperio
3699 Kiel elrigardas la norda poluso La Amerika astronomo Jonson supozante ke la ekspedicio de Nansen havos
3700 sukceson priskribas la aperojn kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso Tiel ekzemple la taga lumo
3701 daŭros sen interrompo de la 21 de Marto ĝis la 22 de Septembro la tuta resta parto de la jaro konsistos
3702 el malluma nokto simila al niaj aŭtunaj noktoj La steloj estos vidataj sed Nansen ne vidos ilian leviĝon
3703 nek malleviĝon Ĉirkaŭe regos silento premanta Poste en tiu ĉi maro glacia komenciĝos ventegoj kaj
3704 huraganoj Inter senlima mallumo oni aŭdos la bruadon de ventegoj ĝemojn plorojn kvazaŭ en la mondon
3705 enŝiriĝis ĉiuj fortoj de la infero kaj al ĉio tio ĉi la nokto mallumega nigra senfina Sur la malfortan
3706 ŝipon premas de ĉiuj flankoj montoj da glacio sube estas maro kaj nenio pli La ventegoj bruas kaj fajfas
3707 la ŝipo krakas terure Poste Nansen ekvidos naskiĝantan lumon flaman brilon de matena ĉielruĝo anoncanta
3708 la venon de la suno La ĉielo kovriĝos per ora koloro kaj en la daŭro de tri monatoj iom post iom leviĝados
3709 la suno kaj en la daŭro de la tri sekvantaj monatoj ĝi malleviĝados Sed en la tuta daŭro de tiuj
3710 ĉi ses monatoj estos konstante lume Poste denove fariĝos mallumo kaj nokto
3711 Rimedo kontraŭ ondegoj En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis
3712 montrita nova aparato kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto plektita el facila sed fortika
3713 materialo Tiu ĉi reto efikas kiel oleo kiu kiel oni scias havas la kapablon kvietigi la forton de la
3714 ondoj La provoj kiujn oni faris kun tiu ĉi reto sub Quiberon sur la spaco de 800 kvadrataj metroj donis
3715 rezultaĵojn tiel bonajn ke la franca ministro de maro difinis specialan komision por esplori la efikadon
3716 de la reto sur la ondojn de maro
3717 El la historio de la grafologio Jam longe oni antaŭvidis la eblon diveni la karakteron de la persono
3718 el la karaktero de ĝia skribado En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon Pri la
3719 rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laŭ lia skribado Lavater okupadis sin je tiu ĉi sama
3720 objekto sed nur en la komenco de tiu ĉi centjaro 1806 la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis tiun
3721 ĉi arton aŭ kiel aliaj diras sciencon al sufiĉa grado da perfekteco donis al ĝi certan formon kaj
3722 metodon Nun ekzistas en Parizo Societo Grafologia strato de Bonaparte N ro 62 en la nombro de ĝiaj honoraj
3723 prezidantoj sin trovas Aleksandro Dumas filo kaj Mgr Barbier de Montant sub la redakcio de Varinard la
3724 societo eldonas monatan gazeton La Graphologie kiu inter aliaj donas portretojn grafologiajn Antaŭ nelonge
3725 la Luksemburga juĝistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio turnante sin al la redaktoro
3726 de la dirita gazeto en unu juĝa afero en kiu ordinaraj kaligrafoj ne povis helpi S ro Varinard solvis
3727 bone la problemon De tiu tempo la juĝo Luksemburga fariĝis eterna abonanto de la Graphologie Krom tiu
3728 ĉi servo publika la redakcio faras multajn servojn privatajn divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero
3729 de iliaj idealoj al bankieroj pri iliaj kontoranoj k t p
3730 Higieno de longevivado D ro Javal dissendis antaŭ nelonge serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj
3731 dezirante el iliaj respondoj kunmeti regulojn kion oni devas fari por longe vivi Ĉirkaŭ 50 personoj
3732 sendis al li respondojn Ilia esenco estas la sekvanta Manĝado simpla kaj sufiĉa precipe
3733 kreskaĵa la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon kelkaj trinkis vinon Ĉe la manĝado
3734 esti varme vestita tabakon ne fumi Estas strange ke preskaŭ ĉiuj ili amas frandaĵojn ekzemple sukeron
3735 Fine ĉiuj senescepte sciigis ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis ekscitiĝojn
3736 El Kalifornio Kiel oni scias Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj tiel ankaŭ
3737 per produktaĵoj de la regno kreskaĵa La kreskaĵoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj
3738 ke ni eŭropanoj tute ne povus ĝin kredi Tuj ĉe la eniro en la montojn en la loko Kalaveraso sur la
3739 alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro troviĝas angulo de arbaro en kiu kolektiĝis tuta familio
3740 da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj mamontaj arboj Grizaj maljunaj ornamitaj per nudaj branĉoj
3741 nur sur la pintoj ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas ĉirkaŭkreskitaj de densa musko Flamaj
3742 floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj kaj sur la sulkita ŝelo La freŝa muska supraĵo de la
3743 tero estas tre mola sub ili Iliaj folietoj estas tre malgrandaj kaj ilia korpo la ligno estas malmola
3744 de ruĝeta koloro sed tre rapide nigriĝas de la tempo La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj
3745 ĉi arboj sub la nomo Maljuna arbo jam pli ne ekzistas Kiam ĝi ankoraŭ vivis ĝi havis la alton de
3746 90 metroj kaj ĉirkaŭ 10 metrojn en la diametro Antaŭ 40 aŭ 60 jaroj la eŭropaj enmigrintoj kolonianoj
3747 ekvolis faligi tiun ĉi arbon Ĉu ĝi malhepis al la konstruo de kolonio aŭ al trameto de vojo ĉu oni
3748 simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj ekzemple por fari el ĝi trabojn aŭ tabulojn fakto estas
3749 ke la kolonianoj komencis ĝin elhaki Trasegi aŭ trahaki grandegulon kiu havas 10 metrojn en la diametro
3750 estas afero ne facila Kian grandegan multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj
3751 ĝis la atingo de la internaĵo Ili submordetus ĝin tiel same kiel mordetas la arbaraj skaraboj niajn
3752 betulojn alnojn kaj pinojn Sed la laboro de la kolonianoj iris pli rapide Per grandegaj boriloj ili traboris
3753 la arbon en multaj lokoj hakadis en la daŭro de ses semajnoj kaj fine ĝin faligis La arbo falis kaj
3754 sur la supraĵo de la freŝa ŝtipo kiun oni purigis kaj glatigis estis konstruita areno por dancoj La
3755 aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la ŝtipo kaj oni trovis ke la arbo havis
3756 la aĝon de 3000 jaroj En la daŭro de tri semajnoj oni deŝiradis de la subhakita grandegulo la ŝelon
3757 la ŝelo havis la dikecon de 2 3 da metro kaj estis sendita al la ekspozicio en San Francisko Ni montros
3758 ankoraŭ unu ekzemplon de arbara grandegulo Tio ĉi estas la tiel nomata Ĉevala arbo kiu mem falis kaj
3759 kuŝas jam kelkajn centjarojn Ĝia grandega trunko havas inter la radikoj kiuj estas elturnitaj eksteren
3760 ĉirkaŭ 40 metrojn en la diametro kaj en la malplena internaĵo en la spaco de 30 metroj rajdanto sur
3761 ĉevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae Kia nevidebla forto kia ventego aŭ tertremo
3762 povis elŝiri el la tero tian grandegulon kies aĝo dank al la putreco kaj neklareco de la tavoloj ne
3763 povas esti difinita eĉ proksimume Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn Grandeguloj
3764 en tiu loko ekzistas multaj ankoraŭ nun kaj oni nomas ilin ĉiun per propra nomo Inter ili estas Tri
3765 fratinoj ĉiu po 90 metroj de alto Geedzoj malmulte pli malgrandaj ol la Fratinoj Ekzistas tuta familio
3766 konsistanta el 26 arboj kolosoj la plej maljuna el ili la patro havis la alton de ĉirkaŭ 150 metroj
3767 subputrinte kaj falinte ĝi rompiĝis sur unu el siaj najbaroj en du partojn kaj la pli malgranda el
3768 ili havanta la longon de 90 metroj kuŝas sur la tero en nia tempo N Kuŝnir
3769 Nova nutra kreskaĵo Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze eltrovis novan nutran kreskaĵon al
3770 kiu oni donis la nomon Polygonum Saghalae de la nomo de la insulo Sagalo sur kiu oni ĝin eltrovis Ĝi
3771 distingiĝas per kreskado tiel rapida ke en la daŭro de tri ĝis kvar monatoj ĝi atingas la altecon
3772 de 2 metroj kaj kovriĝas per grandegaj folioj kiuj prezentas bonegan manĝon por la bruto Unu arbetaĵo
3773 de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj kaj la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo
3774 pezas 30 kilogramojn La trunko kaj ĉiuj aliaj partoj de la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo kaj
3775 aliaj nutraj ŝtofoj Tiu ĉi kreskaĵo kiel montris la unuaj provoj ne postulas penan edukadon Antaŭ
3776 nelonge kelkaj arbetaĵoj estas elsenditaj Francujon kie oni intencas fari provojn de ĝia plantado en
3777 granda mezuro
3778 Konservado de vivaj fiŝoj Oni scias ke kelkaj specoj da fiŝoj enfosas sin por la vintro en ŝlimon
3779 kaj restas en ĝi en la stato de plena rigidiĝo La ĥinoj turnis atenton sur tiun ĉi fakton kaj apogante
3780 sin sur ĝin elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fiŝoj La kaptitan fiŝon ili tuj ĉirkaŭkovras
3781 per malseka argilo kaj kaŝas ĝin en glaciejo Post kelkaj eĉ post dek monatoj la tiel konservita fiŝo
3782 enlasita en akvon reviviĝas En tia maniero la pli riĉaj ĥinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn
3783 provizojn da vivaj fiŝoj Tamen ne ĉiujn specojn da fiŝoj oni povas konservi en tia maniero
3784 Kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo Multaj personoj kune kun
3785 siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon La Belga konsulo en Buenos Ayres
3786 sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu ĉi kolonio La registaro de Paragvajo fordonis
3787 al la kolonianoj por ĉiam spacon da tero kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kuŝas sur la norda bordo
3788 de la rivero Tebikuara en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa Rica Ĝis la jaro 1894 devas
3789 loĝiĝi tie 400 familioj en la nombro de 2000 personoj La profitoj kiuj estos atingataj per komuna laborado
3790 devas ĉiujare esti dividataj inter ĉiuj plenaĝaj personoj tiel viroj kiel ankaŭ virinoj La kolonio
3791 estos regata de direktoro kaj de aldonitaj al li konsilanoj Ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj
3792 havas la rajton de voĉdonado La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo Ĉiuj
3793 religioj havas egalajn rajtojn kaj ĉiu familio povas havi religion kiun ĝi volas La societo posedas
3794 sufiĉajn rimedojn por atendi 1 l 2 jarojn la unuan rikolton de la kampoj La spaco da tero donita de
3795 la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado
3796 La deveno de la kiso La konata itala instruitulo Lombroso publikigis en la Nouvelle Revue artikolon pri
3797 la deveno de la kiso Laŭ lia opinio ĉiuj popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone civilizitaj enkalkulinte ankaŭ
3798 la Japanojn ne vidas en la kiso simbolon de amo Tiel same ankaŭ la Novo Zelandanoj Somalisoj Eskimosoj
3799 k t p Inter kelkaj popoloj oni ne diras kisu min sed flaru min Lombroso diras ke la kiso naskiĝis iom
3800 post iom kaj havas sian komencon en la akto patrina t e en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino
3801 Ĝis nun kelkaj virinoj patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn Tiu ĉi moro estas precipe disvastigita
3802 inter la loĝantoj de la insuloj Fidĝi Ili ne havas vazojn por trinki kaj la homoj trankviligas tie
3803 sian soifon rekte el la rivereto per helpo de tubeto kaj la infanoj tie mortus de soifo se la patrinoj
3804 ne trinkigadus ilin per enverŝado al ili akvon en la buŝon el sia propra buŝo En la poemoj de Homero
3805 kaj Heziodo ne estas dirita eĉ unu vorto pri la buŝo nek pri la kiso en senco de seksa amo tie estas
3806 parolate pri ili nur kiel pri kareso patrina Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromaĥo tute ne
3807 kisas sian edzinon sed nur karesas ŝin per la mano Nenio ankaŭ estas dirita pri kiso en la rakontoj
3808 pri Venero kaj Marso pri Uliso kaj Kalipso Uliso kaj Circeo Pariso kaj Heleno aŭ Hero en la XIV kanto
3809 de Iliado Ne ekzistas tie eĉ unu epiteto kiu karakterizus la buŝon de Heleno Andromaĥo Brizeido Kalipso
3810 aŭ Circeo En la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis eĉ postesignon de kiso erotika Ĉio tio ĉi
3811 montras ke en tiuj tempoj ĝi ne ekzistis sed naskiĝis nur en la tempo de pli granda disvolviĝo de
3812 la civilizacio
3813 Memvola vivisekcio Du Amerikaj kuracistoj antaŭ nelonge publikigis en la gazeto New York Herald originalan
3814 anoncon en kiu ili proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono kiu konsentus ke oni faru al ĝi
3815 operacion konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado ĝin poste per vitro por farado de
3816 esploroj super la funkciado de la stomako Al tiu ĉi propono alsendis sian konsenton 142 homoj precipe
3817 laboristoj La feliĉa elektito fariĝis unu atleto kiu ne havis sukceson en la cirkoj
3818 Sekigado de marĉoj Malgraŭ la grandegaj spacoj da ankoraŭ ne okupita prilaborebla tero la Amerikanoj
3819 jam frutempe pensas pri akirado de novaj pecoj da tero En la ŝtato Georgio oni komencis la sekigadon
3820 de grandegaj marĉoj kiuj ĝis nun estis nur la loko de loĝado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj
3821 Unu ĉefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj
3822 da tero Ekster tio ĉi funkciados kiel ordinare en Ameriko maŝinoj vaporaj pumpantaj la akvon en la
3823 kvanto de 135 000 litroj en minuto Sub la tavolo da ŝlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la marĉo
3824 oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj loĝantoj de Ameriko en tiu ĉi loko
3825 La arĥeologoj promesas al si riĉan rikolton kiam la inĝenieroj finos la laborojn senakvigajn
3826 Nova diamanto La gloro de la Kohi Noor Regento Orlovo kaj aliaj eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj
3827 devas nun paliĝi antaŭ la diamanto grandegulo kiun oni antaŭ nelonge trovis en la suda Afriko en la
3828 libera regno Oranĝo en la loko Jagersfontein La 30 an de Junio de la jaro 1893 unu kafro interparolante
3829 kun la observanto de laboro rimarkis ke proksime io lumas sur la tero Li kovris la lumantan objekton
3830 per la piedo kaj kiam la observanto foriris li elfosis grandegan ŝtonon havantan la alton de ĉirkaŭ
3831 8 centimetroj kaj la larĝon de ĉirkaŭ 5 centimetroj Ĝia pezo estas 971 karatoj Ĝia prezo superas
3832 ĉion kion oni ĝis nun pagadis por diamantoj La kafro poste mem fordonis ĝin al la entreprenanto li
3833 ricevis por ĝi 150 funtojn da sterlingoj ĉevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte feliĉa Estas interese
3834 ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto aĉetadi laŭ pezo en karatoj ĉiajn ŝtonojn suprajn
3835 malsuprajn kaj indiferentajn la kontrakto finiĝis la 30 an de Junio de tiu ĉi jaro kaj tiu grandega
3836 diamanto estis preskaŭ la lasta ŝtono kiun oni trovis en tiu ĉi tago Al la posedantoj oni proponis
3837 jam por
3838 ĝi 1 500 000 frankojn sed kelkaj pensas ke la prezo atingos la sumon de 15 000 000 La ŝtono havas koloron
3839 blanka bluan kaj estas preskaŭ tute pura Sur ĝi troviĝas malgranda nigra makuleto pri kiu oni pensas
3840 ke ĝi malaperos post la facetado Nun la ŝtono sin trovas en Londono
3841 Timo En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaŭ nelonge provojn por konvinkiĝi en kia grado estas
3842 vera la proverba timo de leonoj tigroj elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaŭ simpla muso Antaŭe
3843 oni enlasis muson en la kaĝon en kiu sin trovis du grandegaj leonoj tiuj ĉi forsaltis kun timego terure
3844 kriante kaj penante eliĝi el la kaĝo Iom post iom ili trankviliĝis tiom ke ili ĉirkaŭflaris la gaston
3845 kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton Tiel same tenis sin granda reĝa tigro Elefanto tremis de
3846 teruro kaj maltrankvile movadis la rostron sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la
3847 gaston per la piedego Hienoj kaj lupoj rigardante la aferon pli praktike sufokis tuj la ratojn kaj musojn
3848 kiujn oni enlasis al ili en la kaĝon
3849 Viroj kaj virinoj Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj
3850 en Eŭropo Montriĝas ke esceptinte Grekujon Italujon kaj la regnojn Danubajn inter la 300 milionoj da
3851 loĝantaro en Eŭropo sin trovas 4 1 2 milionoj pli da virinoj ol da viroj La plinombreco de la virinoj
3852 estas la plej forte disvolvita en la aĝo kiu estas la plej responda por edziĝo nome en la aĝo de 20
3853 ĝis 30 jaroj la plej rimarkebla ĝi estas en la urboj precipe en tiuj urboj kie staras tre malgrandaj
3854 garnizonoj ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo En Portugalujo kontraŭ 1 000 viroj estas 1 091 virinoj
3855 en Norvegujo 1 090 en Polujo 1 076 en Anglujo 1 060 Berlino havas kontraŭ ĉiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn
3856 Dresdeno 1 113 Frankfurto sur Majno 1 123 La kaŭzo de tiu ĉi plinombreco estas la pli granda mortado
3857 de knaboj en la aĝoj suĉula kaj infana
3858 Internacia universitato por memlernuloj En la Amerika ŝtato Nov Jorko sur la bordo de la lago Chautauque
3859 troviĝas la universitato por memlernuloj konata en Ameriko sub la nomo C L S C Chautauque Literary and
3860 Scientific Circle Tiu ĉi universitato estis fondita en la jaro 1867 de la Amerikano D ro Vincent La
3861 unua penso de la organizatoro estis doni la eblon al pli maljunaj homoj plenigi la mankojn devenantajn
3862 de nepreciza lerneja edukado aŭ de tro frua ĉesiĝo de tiu ĉi edukado sed en tia maniero ke la lernado
3863 ne alportu malhelpon al la ĉiutagaj devoj kaj okupoj de la lernantaj homoj La por tiu ĉi celo fondita
3864 rondo estas ĝis nun la ĉefa akso de la societo C L S C Organizata memlernado ŝajne estas ideo ne nova
3865 sed nova estas la sistemo de d ro Vincent de popularigado de sciencoj inter personoj pli maljunaj kaj
3866 loĝantaj malproksime de centro de civilizacio En Bostono ekzistas jam rilate de longe societo sub la
3867 nomo Study at Home Society kiu por du dolaroj jare alsendadas al la interesatoj instrukciojn kaj bonegajn
3868 konsilojn tuŝante la metodon de memedukado per legado ŝajnus ke tia societo respondas tute al sia celo
3869 sed Study at Home Society havis en la jaro 1886 nur 2 000 membrojn dum C L S C posedis ilin 60 000
3870 D ro Vincent mem estis devigita de diversaj malfeliĉaj cirkonstancoj forlasi en la aĝo de 20 jaroj
3871 la kolegion kaj fariĝi Metodista predikisto tial sciante per kia malfacila maniero oni akiras en pli
3872 malfrua aĝo la necesajn sciaĵojn li el la tuta koro bedaŭris tiujn kiuj iras sur tiu vojo la penson
3873 helpi al ili li portadis en si tra 25 jaroj kaj nur en la jaro 1867 trovinte en la persono de L Miller
3874 efikan kunlaboranton li sian penson transformis en fakton La pretan materialon la organizatoroj trovis
3875 en la societo Teachers Retreat kiu ĝis nun ekzistas en Chautauque La membroj de la dirita societo instruistoj
3876 de dimanĉaj lernejoj de Metodistoj kunvenas en Chautauque en somero por trisemajna kunestado por priparoli
3877 siajn demandojn kaj trovi novajn rimedojn por riĉigi siajn sciojn Uzinte tiun ĉi materialon d ro Vincent
3878 kaj Miller kreis la universitaton en la plej simpla formo intencante perfektigadi ĝin laŭ alvenontaj
3879 bezonoj kaj demandoj La sukceso estis tre granda La nova plano de universitato estis publikigita en la
3880 jaro 1878 kaj tuj aliĝis al la societo 700 personoj La kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo
3881 eksterordinara kiam la membroj revenis el Chautauque hejmen kaj rakontis al la amikoj kaj konatoj pri
3882 la nova entrepreno ŝutiĝis tuj petoj pri akcepto en la societon de plej diversaj flankoj de la lando
3883 Tiel en la fino de la jaro 1878 la societo posedis jam 8 000 membrojn en 1885 la nombro de la membroj
3884 estis 35 000 kaj kun ĉiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskas La membroj estas disĵetitaj en
3885 urboj urbetoj kaj vilaĝoj de la Unuigitaj Ŝtatoj Kanadujo Meksikujo Anglujo Svisujo Italujo Hindujo
3886 kaj aliaj landoj
3887 Por fariĝi membro de C L S C estas nur necese sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la
3888 societo kun aldono de 50 centimoj en signoj de poŝto tiu ĉi malgranda sumo alportita de la membro unu
3889 fojon por jaro servas jam por elspezoj de korespondado sendado de programoj tabeloj da demandoj
3890 k t p La sekretario ricevinte la leteron de kandidato sendas al li presitan tabelon da demandoj petante
3891 efektive veran respondon La demandoj estas sekvantaj 1 kia estas via nomo 2 adreso 3 ĉu vi estas fraŭlo
3892 fraŭlino aŭ edzigita 4 via aĝo 5 se vi estas edzigita kiom da vivantaj infanoj vi havas 6 je kio vi
3893 vin okupas 7 kia estas via religio 8 ĉu vi estas decidita oferi 4 jarojn por trairi la kurson de lernado
3894 9 ĉu vi promesas oferadi 4 horojn ĉiusemajne por legado de rekomendotaj al vi libroj 10 ĉu vi povas
3895 aldoni al tiuj ĉi 4 horoj ankoraŭ iom da tempo kaj kiom nome Profesoroj esplorinte la respondojn de
3896 la interesato sendas al li katalogon de libroj kiujn li devas legi en la daŭro de unu jaro La nombro
3897 kaj enhavo de la libroj estas tia ke oni povas ilin tralegi en unu jaro uzinte por tio ĉi ĉirkaŭ 40
3898 minutojn ĉiutage Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia gradigado tiel ke studanto de la unua kaj
3899 kvara jaroj legas ofte tiujn samajn verkojn Ekzemple por la jaro 1884 5 la universitato rekomendis la
3900 sekvantajn kelkajn verkojn Historio de Grekujo de Burns Arto de elokventeco de Toundsend Historio de
3901 la reformacio de Heret Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo de Abbot La karaktero de Jezo de Beschnel Ĥemio
3902 de prof Apilton Facilaj lecionoj de biologio de la bestoj de Uyeyt Esploroj pri la kulinara scienco kaj
3903 arto Priskribo de la antikva greka vivo Mitologio greka kaj diversajn aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn
3904 Ŝajne tia sistemo ne havas sencon ĉar al persono kiu komencas legi ne sole estas malfacile bone konatiĝi
3905 kun la legita objekto sed li devas ankoraŭ antaŭ ĉio lerni legi la pli gravajn verkojn Sed tiun ĉi
3906 sistemon oni klarigas per tio ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj pasinte la unuan aŭ duan
3907 jaron ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan branĉon de scienco Tre multaj membroj studas
3908 samtempe la specialan kurson de seminario por instruistoj Al ĉiu membro la sekretario de la universitato
3909 sendas ĉiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaŭ la katalogojn de specialaj verkoj senpagan gazeton
3910 Alma mater kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj broŝuroj kaj dokumentoj La libroj kiuj
3911 konsistigas la instruan materialon kostas por jaro ĉirkaŭ 7 dolarojn en librejoj 15 dolarojn La malkarecon
3912 de la libroj d ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo li turnas sin al libreja firmo kun la demando
3913 ĉu ĝi ne donus rabaton se ĝi por tio ĉi ricevos la garantion ke ĝi disvendos la donitajn librojn
3914 en la nombro de 20 30 miloj da ekzempleroj kompreneble la firmo konsentas ĉar ĝia profito estas tiam
3915 tre granda eĉ ne membroj sciiĝinte kiujn verkojn la universitato rekomendis aĉetas ilin en granda
3916 nombro Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaŭ elspezi 6 8 dolarojn ĉiujare sed tiujn ĉi ili
3917 ricevas ankaŭ por rabatita kosto La plimulto da membroj loĝantaj profunde en la provinco estas devigitaj
3918 aĉetadi ĉiujn verkojn kaj lerni mem dum aliaj loĝantaj en urboj pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj
3919 aŭ unu de alia kaj ofte ili kreas specialajn klubojn kie ili kunvenas por priparoladi kaj klarigadi
3920 la legitan objekton Membroj kiuj distingas sin per scienco aŭ specialeco ekzemple inĝenieroj instruistoj
3921 kuracistoj pastroj k c donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj kiuj lernas
3922 ilian specialecon
3923 En la fino de lerna jaro ĉiu membro ricevas longan tabelon da demandoj kiujn li devas respondi se li
3924 deziras posedi ateston de C L S C La demandoj malgraŭ la ŝajna komplikiteco ne prezentas tamen ian
3925 malfacilecon se la studanto efektive atente legis la donitan verkon Bonaj 85 por 100 respondoj sufiĉas
3926 por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco al la membroj
3927 eĉ estas permesite la pli malfacilajn respondojn ĉerpi el libroj sed ili devas esti esprimitaj per
3928 propraj pensoj kaj vortoj de la studanto La societo opinias nia celo estas posedi la eble plej grandan
3929 nombron da membroj sed ne doni kaŭzon por malpliiĝado de ili severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn
3930 membrojn kiuj pleje nian helpon bezonas cetere regulaj ekzamenoj estas eĉ neeblaj pro tiu kaŭzo ke
3931 multaj membroj troviĝas malproksime kaj alveni ne povas Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata somera
3932 popola universitato Tiu ĉi nomo ne estas preciza ĉar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la
3933 somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo ferioj plu
3934 por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj kiuj trovas eblon alveni en Chautauque
3935 Tiel la nombro de ĉiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto Ekzemple en la jaro
3936 1885 finis la kurson 1 600 personoj tamen alvenis en Chautauque nur 600 Sed la nombro de la personoj
3937 flankaj kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque on estis 75 000
3938 La lago Chautauque havanta longon de 20 anglaj mejloj kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo
3939 de la Atlanta Oceano en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie kaj estas ĉirkaŭita de arbaroj montoj
3940 kun pura freŝa aero En la jaro 1878 kiam d ro Vincent fondis la someran universitaton Chautauque okupis
3941 150 akrojn da bela tero sed trovis sin en tre praa stato La alvenintaj membroj devis loĝi en transportaj
3942 tendoj Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj En la daŭro
3943 de la supre diritaj du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado Per
3944 vaporŝipoj kaj fervojoj alvenas senĉese novaj homoj el plej diversaj punktoj de la Unuigitaj Ŝtatoj
3945 kaj Kanado Krom la membroj alveturas multego da gastoj La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona
3946 tono Tiel en la jaro 1880 estis tie Garfield la universitaton vizitis ankaŭ generalo Grandt kaj laŭ
3947 lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885 tiam ankoraŭ kandidato por vic prezidanto
3948 Por akiri prozelitojn la societo faras kion ĝi povas ligante utilaĵon kun diversaj agrablaĵoj En la
3949 daŭro de la tutaj 2 monatoj kelkajn fojojn en tago oni povas tie aŭdi diversajn publikajn parolojn
3950 kaj lecionojn Ĉiu povas havi voĉon en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn iluminaĵojn
3951 Artistoj ludas koncertojn oni donas spektaklojn oni entreprenas procesiojn promenadojn sur la lago per
3952 en vespero lumigitaj ŝipetoj k t p Precipe la publikaj paroloj havas altirantan forton La societo por
3953 tio ĉi invitas parolantojn kun nacia aŭ internacia gloro la plejmulto de tiuj ĉi talentaj publikaj
3954 paroloj havas por objekto Eŭropon Azion kaj Afrikon En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj
3955 personoj parolis pri la sekvantaj objektoj Syman Abbot parolis pri la homa naturo d ro S J M Eaton pri
3956 la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo A M Fairbaern prezidanto de la Airedale College en
3957 Anglujo pri la historio de la filozofio pri John Locke pri H Spencer pri J Bright pri Comte kaj la pozitivistoj
3958 d ro Finch pri la uzado de brando Julius N Seelye prezidanto de la Amherst College pri la potenco de
3959 la ideo k t p En la jaro 1886 grandan rolon tie ĉi ludis la oriento pri kiu parolis Babn Keshub Chandra
3960 Ram Chandra Bose kaj Sau Ah Brah
3961 La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la daŭro de la 4 jara komuna kurso aŭ poste Tamen
3962 en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton konsistantan el profesoroj kiuj guvernas
3963 per korespondado la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia loĝado kaj unu fojon en jaro
3964 ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj la studantoj do ĉerpas klarigojn kaj sciencan helpon
3965 ĉe specialistoj kiuj troviĝas tie kie la studantoj loĝas La sekvanta eltiro el la cirkulero de la
3966 profesoroj klarigos la celon de tiu ĉi universitato Oni kreas universitaton por doni la eblon atingi
3967 pli altan kaj praktikan edukiĝon al tiaj junaj homoj de ambaŭ seksoj kiuj ne povas forlasi la domon
3968 por vizitadi kolegion kiuj estis devigitaj forlasi universitaton aŭ kiuj deziras plenigi siajn sciencajn
3969 mankojn La progresoj en la lernado kaj la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro
3970 per skriba ekzameno ĉe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj
3971 En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn fakultatojn akademion de la greka kaj latina
3972 lingvoj kolegion de novaj lingvoj fakultaton de matematiko de historio de literaturo kurson de mikroskopio
3973 kurson teologian kurson de retoriko kaj de ĥemio En la jaro 1887 oni malfermis fakultaton de fiziko
3974 kaj natur historio fakultaton de filozofio kaj logiko instituton de orientaj lingvoj lernejon de industriaj
3975 sciencoj kiu enhavas en si telegrafiadon konstruadon kaj diversajn fabrikadojn lernejon de komerco kaj
3976 de praktikaj aferoj Business and practical affairs lernejon de agronomio de belaj artoj de aferoj ekleziaj
3977 muzikan kolegion instituton de inĝenieroj de montolaboroj pontoj kaj vojoj antropologian fakultaton
3978 por anatomio flziologio higieno psiĥologio kaj sociologio
3979 Persono kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj enportas krom 5 dolaroj de enskribiĝo
3980 ankoraŭ 10 dolarojn por la universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono se li deziras studi kune du specialajn
3981 sciencojn Oni supozas ke studanto povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj uzante en la daŭro
3982 de 4 jaroj po unu horo ĉiutage sed ankoraŭ li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon
3983 Ĉiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj
3984 Mi finis Imagu al vi kara leganto ke la dirita universitato posedas tian ilon kia estas la lingvo Esperanto
3985 La komentarioj ne estas necesaj
3986 JAN JANOWSKI
3987 FINGRA KALENDARO Originale verkita de J GROHN privata instruisto
3988 Rigardu tiun ĉi figuron kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano Ilustraĵo
3989 sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A B C D E F G Tiuj
3990 ĉi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno Ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn
3991 en
3992 penso per tiuj ĉi sep literoj kaj en tiu sama ordo kiel ni vidas sur la figuro Antaŭ ol ni iros pli
3993 malproksimen ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman sen kiu
3994 oni ne povas uzi nian fingran kalendaron
3995 Alta Dia dono Granda ben espero Gvidu ĉion firme Al dezira fino
3996 Tiu ĉi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj kies unuaj literoj montras al ni de kiu punkto sur la fingro
3997 ĉiu monato komencas kalkuli siajn tagojn
3998 Jen estas la sistemo monata
3999 1a monato
4000 2a 3a 4a 5a 6a 7a 8a 9a
4001 10a 11a 12a
4002 Januaro
4003 Februaro
4004 Marto
4005 Aprilo
4006 Majo
4007 Junio
4008 Julio
4009 Aŭgusto
4010 Septembro
4011 Oktobro
4012 Novembro
4013 Decembro
4014 A Alta D Dia D dono G granda B ben
4015 E Espero G gvidu C ĉion F firme A al
4016 D dezira F fino
4017 komencas de la punkto
4018 Se vi volas scii kial la sistemo monata devas esti difinita tiel fingro kaj vi vidos ke se la monato
4019 Januaro havanta 31 tagojn komenciĝas de la punkto A Alta ĝi finiĝas sur la punkto C la dua monato
4020 Februaro havanta 28 tagojn en jaro simpla komenciĝas de la punkto D ĉar la 31a de Januaro estis c kaj
4021 finiĝas sur C la tria monato Marto komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D k c Pri superjaro t
4022 e jaro 366 taga ni parolos poste
4023 Rimarko Ĉe kalkulado ĉirkaŭ la fingro oni povas facile vidi ke la datoj 8 15 22 kaj 29 de ĉiu monato
4024 ĉiam falas sur tiun saman punkton de kiu la monato komenciĝas
4025 Ekzemplo 1 De kiu punkto komenciĝas Aprilo Solvo Aprilo la kvara monato komenciĝas de la punkto kiu
4026 estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo G
4027 Ekzemplo 2 Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro
4028 Solvo Al Novembro la dekunua monato respondas la dekunua vorto de la frazo Dezira kaj tiel la punkto
4029 D estas la unua E la dua F la tria G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro
4030 Ekzemplo 3 Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio Solvo Al Junio la sesa monato respondas la sesa vorto
4031 de la frazo Espero kaj tiel la punkto E estas la 1 8 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio
4032 Nun ni vidos kiun nomon de tago semajna ĉiu punkto de la fingro devas havi
4033 Ekzemplo 4 Ni elserĉu la punkton de la hodiaŭa tago supozante ke hodiaŭ estas ĵaŭdo la 8 de Majo
4034 de la jaro 1890 Rimarko Kiu lernas tiun ĉi kalendaron ne devas sin teni je nia supozita tago nombro
4035 kaj monato ĉar estos pli klare kaj pli kompreneble se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de
4036 tiu tago en kiu li lernas kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo Solvo Al Majo la kvina
4037 monato respondas la kvina vorto de la frazo Ben kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo kaj
4038 ĉar ni scias ke tiu ĉi tago estas ĵaŭdo ni facile konkludas ke la punkto B estas ĵaŭdo C vendredo
4039 D sabato E dimanĉo F lundo G mardo kaj A merkredo Tiuj ĉi nomoj de tagoj restas por la punktoj por
4040 tiu ĉi tuta jaro 1890
4041 kaj ne alie kalkulu sur la punktoj de la
4042 Rimarko Por ne ŝarĝi la memoron estas sufiĉe nur memori la punkton de dimanĉo kaj el la antaŭiranta
4043 solvo ni vidas ke por tiu ĉi jaro 1890 la punkto E estas la dimanĉo
4044 En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antaŭirantajn punktojn kaj ĝi fariĝas pro
4045 jena kaŭzo se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn ĝi komenciĝus de la punkto A en nia jaro
4046 merkredo kaj finiĝus sur la punkto G mardo kaj la estonta jaro komenciĝus ree de A kaj la tagoj por
4047 la punktoj restus tiuj samaj sen ŝanĝo sed bedaŭrinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankoraŭ
4048 unu superfluan tagon sekve ĝi ne povas finiĝi sur la punkto G mardo sed ĝia fino estos A merkredo
4049 kaj la estonta jaro devas komenciĝi de la sekvanta tago ĵaŭdo sed ne de la sekvanta punkto B ĉar
4050 la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A Alta Por konsentigi tiujn ĉi du postulojn
4051 ke la estonta jaro komenciĝu de la punkto A kaj de ĵaŭdo oni devas diri ke kun la komenco de nova
4052 jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro ĉesiĝas kaj komenciĝas nova ordo tio
4053 estas la punkto A akceptas la nomon de la tago kiun la punkto B ĝis tiu tempo havis Sekve vidante ke
4054 en tiu ĉi jaro 1890 B estas ĵaŭdo ni scias ke kun la komenco de la estonta jaro A estos ĵaŭdo kaj
4055 la punkto dimanĉa anstataŭ E en la estonta jaro estos D
4056 Nun estas ankaŭ facile kompreni ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama ŝanĝo
4057 de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla
4058 en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel komenciĝante sur la punkto D tiu ĉi monato finiĝas
4059 sur C kaj la sekvanta monato Marto komenciĝas de la punkto D Sed ĉar en superjaro Februaro havas ankoraŭ
4060 unu tagon sekve ĝi ne povas finiĝi sur C sed devas finiĝi sur D kaj la sekvanta monato devas komenciĝi
4061 de la sekvanta tago sed ne de la sekvanta punkto E ĉar la sistemo monata postulas por la monato Marto
4062 la punkton D Sekve ni vidas ke por konsentigi tiujn ĉi 2 postulojn ke la monato Marto komenciĝu de
4063 la punkto D kaj de la sekvanta tago ni devas diri ke en la komenco de Marto la antaŭa ordo de la nomoj
4064 de tagoj por la punktoj sur la fingro ĉesiĝas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas
4065 la nomon de la tago kiun la punkto E ĝis tiu tempo havis Sekve transirante de jaro simpla en sekvantan
4066 superjaron ni havas 2 ŝanĝojn de la nomoj de tagoj por la punktoj unu fojon por Januaro kaj Februaro
4067 kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj Tiel en tiu ĉi jaro 1890 la dimanĉo estas sur la punkto
4068 E en la estonta jaro 1891 ĝi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimanĉo estos sur C por la unuaj
4069 du monatoj kaj sur B por la lastaj dek tio estas la nomoj de tagoj sin ŝovas posten en returnita ordo
4070 de la alfabeto
4071 Rimarko El tiu ĉi klarigo estas facile kompreni ke se oni volas serĉi ian tagon en pasinta tempo oni
4072 devas ŝovi la nomojn de tagoj por ĉiu jaro en rekta alfabeta ordo tio estas se en tiu ĉi jaro 1890
4073 la punkto dimanĉa estas E sekve en la pasinta jaro 1889 ĝi estis F kaj en 1888 superjaro la punkto
4074 dimanĉa estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k c
4075 Ĉiuj ĝis nun donitaj reguloj montras al ni kiel trovi la tagon se oni scias la nombron en la monato
4076 la daton nun kiel oni trovos la daton se oni scias la tagon Ekzemple hodiaŭ estas vendredo en Oktobro
4077 kian daton ni donos al tiu ĉi vendredo sciante ke ĉiu tago ripetiĝas kvar aŭ kvin fojojn en la monato
4078 Tiel sciu se iu en la daŭro de longa tempo ne rigardis la daton tiu ankaŭ el presita kalendaro ne scios
4079 la daton por la demandata tago ĉar la kalendaro al ni ne povas diri kiu vendredo en Oktobro ĝi estas
4080 sed se li memoras ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple la naŭan de Oktobro tiam al li estos
4081 facile reserĉi tiun ĉi daton sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon En tia okazo
4082 ni divas Oktobro la deka monato komenciĝas sur la punkto kiu estas signata per la unua litero de la
4083 deka vorto de nia frazo Al t e A estas la 1 kaj 8 B la 9 de Oktobro kaj ĉar E en tiu ĉi jaro 1890 estas
4084 dimanĉo tial B aŭ la 9 de Oktobro estos ĵaŭdo kaj la sekvanta vendredo estos la 10
4085 Okazas iafoje ke oni volas difini la tagon por ia dato en malproksima jaro por kiu difini la punkton
4086 de dimanĉo estas ne facile kaj eĉ lacige En tia okazo konsiderante ke ĉiu simpla jaro havas unu superfluan
4087 tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas ilin du ni devas la nombron de ĉiuj tiuj ĉi
4088 superfluaj tagoj kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la serĉata dividi je sep
4089 t e tiujn ĉi tagojn turni en x semajnojn kaj la resto al ni montros je kiom punktoj ni devas ŝovi la
4090 punkton dimanĉan laŭ ordo alfabeta Se la divido fariĝis sen resto tiam la punkto dimanĉa en la serĉata
4091 jaro estas tiu sama kiel en ia kuranta jaro
4092 Rimarko 1 a Rilate la lastan regulon por difini la tagon en malproksima jaro ĉe kiu ni diris ke ni devas
4093 dividi je sep la nombron de la superfluaj tagoj kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro
4094 kaj la serĉata ni devas fari la rimarkon ke se ni troviĝas en la lastaj dek monatoj de superjaro ni
4095 devas ĉe la elkalkulado de la superfluaj tagoj aldoni ankoraŭ unu tagon por la 29 a Februaro de la
4096 kuranta jaro
4097 Tiel same oni devas agi se la serĉata dato troviĝas en Januaro aŭ Februaro de ia superjaro Rimarko
4098 2 a Serĉante ian daton en pasintaj centjaroj ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la
4099 centjaro kiu malgraŭ ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4 nur tiam estas superjaro kiam la nombro
4100 de la centjaro dividas sin je 4 Sekve la jarojn 1700 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj
4101 kaj ne al superjaroj ĉar la nombro 17 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4
4102 Ĉiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro malnova stilo
4103 nur kun tiu diferenco ke la punkto de dimanĉo falas ĉiam sur la duan sekvantan punkton post tiu kiu
4104 en la kalendaro Gregoria nova stilo signifas la dimanĉon se tiel laŭ la kalendaro Gregoria D signifas
4105 la dimanĉon por la kuranta jaro 1891 la dimanĉo laŭ la malnova stilo estos sur la punkto F Sed ni
4106 devas sciigi niajn karajn legantojn ke la lasta rimarko pri la lastaj jaroj de centjaroj tie ĉi ne povas
4107 havi lokon
4108 Nun estimataj amikoj de nia lingvo se vi komprenas ĉiujn regulojn de nia kalendaro tiam ne estos al
4109 vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn
4110 1a Difinu la tagon de la morto de Koperniko kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473
4111 2a Trovu en kiu tago naskiĝis Kristo
4112 Rimarko Ĉe la ambaŭ temoj devas esti uzata la kalendaro Julia ĉar la Gregoria komenciĝis de la jaro
4113 1583
4114 EL LA POŜTO
4115 La Bremena vaporŝipo Lloyd staras en la haveno de Nov Jorko preta al forveturo jam la duan fojon estas
4116 donita la signalo per la sonorilo kiu admonas ĉiujn personojn kiuj ne veturas forlasi la ŝipon La kaldronoj
4117 de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon la piloto estas sur la ŝipo la amerika havena komisio
4118 ĵus per la transĵetita ponto forlasas la ŝipon trovinte ĉiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson
4119 por elveturo el la haveno
4120 Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraŭ kelkaj kaleŝoj Sakoj
4121 de diversa grandeco estas rapide ĵetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la ŝipon
4122 kaj internen kaj post kelkaj minutoj la ŝipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj lasante
4123 la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre elveturas el la golfo de Nov Jorko
4124 Tiu lasta pakaĵo kiu venis ankoraŭ en la lasta minuto sur la ŝipon estis la poŝto La vaporŝipo portas
4125 sur la posta flanko la germanan standardon nigra blanka ruĝan sur la antaŭa masto la standardon de
4126 Bremeno blanka ruĝan sur la meza masto la standardon de la Nord Germana Lloyd bluan ankron kaj bluan
4127 ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto tute
4128 similan al la standardo de la milita ŝiparo nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon
4129 de poŝto
4130 Se ni sekvos post la poŝta pakaĵo kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de
4131 la ŝipo ni venos en sufiĉe grandan salonon kiu estas aranĝita tiel same elegante kiel la unua kaj
4132 dua kajutoj de ĉiuj Lloyd aj vaporŝipoj Granda per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super
4133 la skriba plataĵo apud kiu oportune povas labori kvar homoj prezentas la ĉefan meblon de tiu ĉi salono
4134 almenaŭ la moveblan Unu el la muroj laŭlongaj estas okupita de polurita masiva breto kiu enhavas grandegajn
4135 fakojn kies fundoj ĉiuj estas klinitaj malrekte al la muro Kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj
4136 stampiloj kolorigaĵo fadenoj ŝnuretoj sigelvakso k t p plenigas la meblaron de tiu ĉi naĝanta poŝta
4137 oficejo Ŝova pordo kondukas en grandegan ĉambron najbaran kiu tuta estas plenigita de paketoj tiuj
4138 ĉi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj ke ili ĉe ĉiu movo
4139 de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen sed eĉ en granda ventego kiam la ŝipo saltas kaj batas ili ne
4140 tre multe disŝutiĝas en alia okazo ne multaj el ili venus Eŭropon
4141 Se ni eliros en la koridoron ni venos en elegante aranĝitan ĉambron kun du litoj unu super la dua kaj
4142 alia meblaĵo simila al tiu kiun havas la vojaĝantoj de la dua klaso La ĉambro estas difinita por la
4143 du poŝtaj oficistoj la germana kaj amerika Malpli eleganta sed tre praktike meblita apudĉambro estas
4144 difinita por la du suboficistoj la germana kaj amerika
4145 De la komenco de la jaro 1891 post longaj kaj detalaj traktadoj inter Nord Ameriko kaj Germanujo oni
4146 fine decidis ke ĉiu vaporŝipo devas esti akompanata de amerika kaj germana poŝta oficisto kaj po unu
4147 helpanto pro ĉiu el ili por ke oni povu ankoraŭ en la daŭro de la septaga transveturo tiel prepari
4148 la poŝton ke ĝi veninte Bremenon aŭ Nov Jorkon povu tuj esti dissendata pluen sen perdo de duontago
4149 aŭ de tuta tago por la specigado Antaŭe la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton sub
4150 lia observo ĝi estis enportata de la amerikanoj poste la ĉambroj estis ŝlosataj kaj la ŝipestro prenadis
4151 la ŝlosilon kiun li transdonadis poste nur al la germana poŝta estraro en Bremeno aŭ en Nov Jorko
4152 al la amerikaj poŝtaj oficistoj
4153 Per tiu ĉi plej nova poŝta progreso la aranĝo de naĝantaj poŝtaj oficejoj kun germana kaj amerika
4154 oficisto oni atingas en la dissendado de la poŝtaĵoj plifruigon de preskaŭ tuta tago La oficistoj
4155 kaj suboficistoj tiel la amerikaj kiel ankaŭ la germanaj estas borduloj t e homoj kiuj konas la marajn
4156 cirkonstancojn faris marajn veturojn kaj estas sufiĉe harditaj kontraŭ la mara malsano Tiu ĉi cirkonstanco
4157 estas tre grava ĉar en aŭtuno kaj vintro la transveturo de la vaporŝipo estas ofte tiel malkvieta
4158 ke kredeble la tuta poŝto restus nepreparita se la poŝtaj oficistoj estus atakitaj de mara malsano
4159 La oficistoj ricevas tablon oficiran kompreneble je la kostoj de Germanujo kaj de la Unuigitaj Ŝtatoj
4160 de Ameriko kaj manĝas kune kun certa grupo da ŝipaj oficiroj La suboficistoj en rilato de tenado kaj
4161 manĝado estas kalkulataj en tiu sama rango kiel la maatoj t e homoj starantaj en rango inter ŝipsoldatoj
4162 kaj ŝipoficiroj
4163 En la veturo al Germanujo sekve en tiu en kiu ni en spirito partoprenas la amerika oficisto estas la
4164 kondukanto La poŝto kiu estas transveturigata estas ja amerika propraĵo ĝis la momento en kiu ĝi
4165 en Bremeno estas transdonata al la germana regna poŝto kontraŭe en la veturo al Nov Jorko la germana
4166 oficisto estas la kondukanto kaj komandanto en la oficejo
4167 Ni rigardu iom pli proksime la poŝton kiu estas transportata de Nov Jorko al Bremeno Ĝi enhavas antaŭ
4168 ĉio la tutan poŝton kiu kolektiĝis en Nov Jorko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo kaj tio ĉi estas ne malgranda
4169 ĉar inter Nov Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikiĝoj kiuj prezentas la spezon de centoj da
4170 milionoj markoj ĉiujare Al tio ĉi venas la tuta poŝto de la okcidentaj Unuigitaj Ŝtatoj ĝis San
4171 Francisko kaj plu ankoraŭ parto de la poŝto Azia kaj Aŭstralia kiu tra la Granda Oceano venas per
4172 ŝipoj al San Francisko de tie ĉi iras en la daŭro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov Jorko kaj
4173 tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon Se oni konsideros
4174 kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko kiom multaj
4175 centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon restante ja ĉiam en rilatoj kun sia patrujo kun
4176 siaj parencoj kiom multe da germanoj vivas en Ameriko tiam oni facile komprenos ke la poŝta komunikiĝo
4177 estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas
4178 Sed tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo sed ankaŭ transire por Polujo Rusujo Aŭstro
4179 Hungarujo Turkujo Svedo Norvegujo eĉ por la norda Italujo Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj
4180 sub banderolo el Ameriko Eŭropon ne alportante grandan ĝojon al la germanaj poŝtaj oficistoj kiuj
4181 nomas tiujn ĉi gazetajn sendaĵojn bastonoj La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule
4182 kiel la eŭropanoj sed kunrulas ilin kaj poste ĉirkaŭigas ilin per papera strio kun la adreso Tiuj
4183 ĉi rulitaj rondaj bastonformaj poŝtaĵoj estas pli facile pakeblaj sed la adresoj estas legataj ĉe
4184 la specigado tre malfacile kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da bastonoj t e amerikaj rulitaj
4185 gazetoj trioble pli malrapide ol leterojn eĉ kun sufiĉe malklaraj adresoj
4186 Krom leteroj banderoloj kaj ĵus nomitaj poŝtaj paketoj oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn
4187 t e enskribitajn kaj leterojn ŝarĝitajn t e enhavantajn monon kaj kostaĵojn Ĉiuj pecoj kune kiujn
4188 unu sola naĝanta poŝto transportas prezentas la nombron de ĉirkaŭ 400 000 poŝtaĵoj de diversaj
4189 specoj sed ofte tiu ĉi nombro altiĝas ĝis pli ol miliono da pecoj La devo de la poŝtaj oficistoj
4190 kiuj veturas kun la ŝipo estas dividi la poŝtaĵojn laŭ la apartaj poŝtaj kursoj La objektoj kiuj
4191 estas difinitaj por la trairo transite estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj kaj kiam
4192 la ŝipo estas en movo tiam oni vidas kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel
4193 malrekte malsupren Se la fundo estus plata tiam ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo ĉiuj poŝtaĵoj elfalus
4194 el la diversaj fakoj la objektoj denove miksiĝus inter si kaj la tuta laboro estus vana
4195 Krom la transira komunikiĝo kiu iras tra Berlino se la afero ne tuŝas Holandon aŭ Svedo Norvegujon
4196 devas ja antaŭe jam esti pakitaj la kursoj kiuj iras el Bremeno Ĉefa diskruciĝejo por la norda orienta
4197 kaj suda Germanujo estas Hannovero La transoceana poŝto venas el Bremeno Hannoveron kaj tie ĉi en la
4198 daŭro de kelkaj minutoj dum la kruciĝo de la vagonaroj la grandegaj sakoj kun la amerikaj poŝtaĵoj
4199 devas esti disdividitaj en la poŝtajn vagonojn de la fervojoj por ke tuj poste en la tempo de la plua
4200 veturado oni povu specigi ilin laŭ la diversaj stacioj La specigantaj oficistoj devas scii preskaŭ
4201 pri ĉiu loko en Germanujo kie ĝi sin trovas kaj al kiu poŝta kurso ĝi apartenas Sako post sako el
4202 la amerikaj poŝtaĵoj estas malfermata la enhavo estas ŝutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn
4203 fakojn Kiam unu fako estas tute aŭ duone plena tiam oni pakas la leterojn poŝtajn kartojn poŝtajn
4204 asignojn banderolojn k t p en sakojn kun diversaj surskriboj kaj la rekomenditajn kaj monajn sendaĵojn
4205 denove en aliajn sakojn kiuj ankaŭ portas sur si la surskribojn de la respondaj poŝtaj kursoj
4206 Aparta ekzerciteco estas necesa por legi la amerikajn adresojn La amerikano ekzemple havas la kutimon
4207 meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron dum ni ĝin skribas ordinare sub la nomo de
4208 la urbo Al tio ĉi ĝuste la amerikaj leteroj kiujn la elmigrintoj sendas hejmen estas pleje skribitaj
4209 de homoj kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj Sur tia letero
4210 la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian duone germane duone angle kaj la amerika kolego kiu
4211 estas kompetenta en tiaj aferoj devas tiam helpi en la deĉifrado de la adresoj tiel same kiel ankaŭ
4212 la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego
4213 Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poŝto iras bone tiam la poŝtaj oficistoj ofte havas
4214 ankaŭ tempon por iri sur la ferdekon kaj ĝui la belegan maran aeron sed ordinare restas al ili tempo
4215 nur por la manĝado dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aŭ en la fuma
4216 salono de la dua kajuto Ili devas forte labori se ili volas veni al fino kun sia laboro Kiam la oceano
4217 estas traveturita kaj oni alproksimiĝas al la kanalo tiam parto de la poŝto devas esti tute preta ĉar
4218 ja ankaŭ anglaj poŝtaĵoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko
4219 En la lastaj horoj komenciĝas la fermado de la sakoj da leteroj Ĉiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj
4220 kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn Ĉiu sako estas fermita per ŝnuro kiun oni povas
4221 kuntiri La finojn de tiu ĉi sufiĉe dika ŝnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto
4222 kiu havas pli malpli la grandecon de monero dumarka Sur la fundo de tiu ĉi pladeto staras la surskribo
4223 U S Mail t e poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj La finojn de la ŝnuro oni ligas kaj en la kavon de la pladeto
4224 oni nun fandas sigelvakson kiu tute kovras la ŝnuron kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon
4225 kiu portas sur si la surskribon U S German Sea Post Mara poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj al Germanujo
4226 Nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ la germanaj kursoj sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika
4227 propraĵo kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj ĉi objektoj
4228 La fajra ŝipo en la Weser fariĝas videbla La vaporŝipo alproksimiĝas al la hejma haveno Jam prete
4229 pakitaj estas ĉiuj sakoj ankaŭ la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis
4230 ilin laŭ la kursoj kaj lokoj de difino La lumturo de Rothesand estas preterveturita pli malrapide veturas
4231 la Lloyda vaporŝipo laŭ la Weser ĝis ĝi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham Kun bruo la
4232 ankroj estas delasitaj la estraro venas sur la ŝipon kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia
4233 poŝto kiuj tuj iras en la ŝipan oficejon kaj tie ĉi en la apudesto de la ambaŭ germanaj oficistoj
4234 kiuj kunvenis de trans la oceano ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendaĵon La diversaj pozicioj
4235 en la formularoj estas komparataj oni kvitancas rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn
4236 sakojn el la ŝipo sur la bordon kie jam staras la grandaj flavaj kaleŝoj por la akceptado de la sakoj
4237 kaj paketoj kaj rapide oni veturas aŭ al la poŝta oficejo en Nordenham aŭ al la stacidomo de la fervojo
4238 kie en la vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj kiuj la tutan transmaran poŝton portas
4239 al Bremeno Tie ĉi oni disapartigas la poŝtajn kursojn kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas
4240 Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro kiu aliĝas en Bremeno pluen al Hannovero
4241 kie ĉe la alveno de la transmara poŝto denove disvolviĝas viva poŝta movado El la Bremenaj poŝtaj
4242 vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj ili estas ŝarĝataj en la poŝtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj
4243 kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ ĉiuj direktoj
4244 la poŝtaj vagonaroj kiuj disportas la transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando
4245 La Berlina poŝto sendas ĉiutage Hannoveron specigistojn por ke ili la leterojn difinitajn por Berlino
4246 tuj specigu laŭ la poŝtaj oficejoj En la tagoj kiam venas la transmara poŝto kaj tio ĉi nun havas
4247 lokon kelkajn fojojn en la semajno tiuj ĉi specigistoj ricevas helpantojn kaj dum la vagonaro kuras
4248 de Hannovero Berlinon ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj stratoj kaj
4249 domoj por tiel pretigi la poŝtaĵojn ke ili en Berlino jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per
4250 kaleŝetoj al la apartaj poŝtaj oficejoj kie tuj post la alveno komenciĝas la disportado de la poŝtaĵoj
4251 La poŝtaĵoj kiujn oni ne havis tempon pretigi kiel ankaŭ la poŝtaĵoj difinitaj por la eksterlando
4252 kaj por transita trairo per la
4253 grandaj kaleŝoj de la stacidomo estas alportataj rekte al la Berlina ĉefa urba poŝtejo en la Reĝa
4254 Strato tie ĉi ili estas specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la orienta
4255 kaj suda Germanujo
4256 En tia maniero estas eble ke letero kiu en Nov Jorko estis donita sur la poŝton en la tago de forveturo
4257 de Lloyda vaporŝipo la plej malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato eĉ en la
4258 plej malproksima anguleto de Germanujo Se oni al tio ĉi konsideros la malkaran poŝtan pagon de dudek
4259 pfenigoj tiam oni efektive devas miregi pro la progresoj de la poŝtaj aferoj precipe se oni ekmemoros
4260 ke ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ sesdekjaroj letero el la suda Germanujo al la orienta Prusujo iris tiom same
4261 longe kiel hodiaŭ letero el Nov Jorko ĝis ĉia urbeto en Germanujo ke tia letero tiam kostis ĉirkaŭ
4262 unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris poŝto kiu prenis kun si leterojn tiel ke la
4263 respondo povis veni ne pli frue ol post dek kvar tagoj
4264 La komunikiĝoj inter la Unuigitaj Ŝtatoj de Nord Ameriko kaj Eŭropo precipe Germanujo kreskas kun
4265 ĉiu tago tiel ke jam nun fariĝas malfacile pretiĝi kun la poŝta komunikiĝo Baldaŭ oni devos pensi
4266 enporti ankoraŭ plibonigojn kaj kredeble la tutmonda ekspozicio en Ĉikago helpos al tio ke novaj faciligoj
4267 kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la poŝtaĵoj inter Ameriko kaj Eŭropo El Das
4268 Buch fuer Alle
4269 LA LOĜEJOJ DE LA TERMITOJ
4270 La diversaj specoj de termitoj ekzistas multaj specoj konstruas nestojn de tre diversa formo Kelkaj konstruas
4271 tureton el tero de alteco iom pli ol 50 centimetroj ĉirkaŭitan de elstaranta konusa tegmento tiel ke
4272 la konstruo estas tre simila je fungo interne sin trovas multego da ĉeloj de diversa formo kaj grandeco
4273 Aliaj preferas staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn kiuj havas diversan grandecon de la grandeco
4274 de ĉapelo ĝis la grandeco de barelo de sukero kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno en branĉoj
4275 de arboj ofte en la alteco de 20 25 metroj Sed senkompare la plej rimarkindaj loĝejoj estas tiuj kiujn
4276 konstruas la Termes fatalis speco vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj
4277 pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la Phisos Transactions Tiuj ĉi nestoj estas farataj
4278 tute el tero havas ordinare la altecon de 3 4 metroj kaj respondan larĝecon tiel ke se amaso da tiaj
4279 nestoj sin trovas kune kio ofte havas lokon oni povas ĝin preni por vilaĝo de la sovaĝuloj kaj efektive
4280 tiuj ĉi nestoj ofte estas pli grandaj ol la dometoj de la tieaj homoj En la komenco ili konstruas du
4281 aŭ tri turetojn el tero havantajn la altecon de preskaŭ 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero
4282 Tiuj ĉi prezentas la trabaron de la estonta konstruo ili baldaŭ fariĝas pli multaj kaj pli altaj poste
4283 oni ilin malsupre pli larĝigas supre ligas en kupolon ĉirkaŭe fortikigas per dika muro el tero kaj
4284 tiel ili prezentas loĝejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno je kiu ili en kelka malproksimeco
4285 estas tre similaj kiam ili kovriĝas per herbo kio baldaŭ fariĝas Kiam la konstruo ricevis tiun ĉi
4286 lastan formon tiam la internaj turetoj esceptinte la suprojn kiuj en diversaj lokoj elstaras kiel ĉambretoj
4287 estas forigataj kaj la tero estas uzata por aliaj celoj Nur la malsupra parto de la konstruo estas okupata
4288 de la loĝantoj La supra parto aŭ la kupolo kiu estas tre dika kaj fortika restas malplena kaj servas
4289 precipe kiel defendo kontraŭ la ŝanĝoj de la vetero kaj kontraŭ la atakoj de naturaj kaj okazaj malamikoj
4290 kiel ankaŭ por konservi al la malsupra parto la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolviĝo de
4291 la ovoj kaj por la flegado de la idoj La parto loĝata enhavas la palacon reĝan aŭ la loĝejon de la
4292 reĝo kaj reĝino la nutrejon por la idoj la provizejon aŭ konservejon de la manĝaĵo kaj sennombrajn
4293 irojn pasojn kaj malplenajn lokojn aranĝitajn laŭ la sekvanta plano En la mezo de la konstruo rekte
4294 sub la supro kaj pli malpli sur egala alteco kun la tero sin trovas la reĝa ĉambro arkaĵo de duone
4295 ovala formo aŭ simila je forno de bakado Ĝi estas ne pli longa ol du centimetroj sed oni ĝin pligrandigas
4296 ĝis dekkvin centimetroj kaj pli multe kiam la reĝino fariĝas pli dika En tiu ĉi ĉambro loĝas la
4297 reĝo kaj la reĝino konstante kaj pro la malvasteco de la eniroj kiuj apenaŭ sufiĉas por tralasi la
4298 plej malgrandajn regatojn le gereĝoj neniel povas eliri tiel ili simile je multaj niaj potenculoj kare
4299 pagas por la reĝado per la perdo de la libereco Tuj apud la ĉambro de la gereĝoj ĉirkaŭe de ĉiuj
4300 flankoj en la spaco de tridek centimetroj aŭ pli multe sin trovas la ĉambroj de la reĝa kortego konfuzita
4301 labirinto da sennombraj ĉambroj de diversa formo kaj grandeco el kiuj ĉiu sin malfermas en alian kaj
4302 estas aranĝita por oportuneco de la soldatoj kaj servantoj de kiuj ĉiam kelkaj miloj
4303 atendas la ordonojn de sia reĝo kaj reĝino Post la ĉambroj de la reĝa kortego iras nutrejoj kaj provizejoj
4304 la unuaj ĉiam estas plenaj de ovoj kaj idoj kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud
4305 la reĝa ĉambro sed kiam la kreskanta grandeco de la reĝino postulas pli grandan ĉambron kaj la apudaj
4306 ĉambroj por la pligrandigita nombro da servantoj postulas la forigon de la ovoj tiam la malgrandaj ĉambroj
4307 de nutrado estas detruataj kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj aliaj iom pli grandaj kaj ankaŭ
4308 en pli granda nombro Per sia ŝtofo ili diferencas de ĉiuj aliaj ĉambroj ili estas konstruitaj el pecetoj
4309 da ligno kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino Amaso da tiuj densaj neregulaj kaj malgrandaj
4310 lignaj ĉambretoj el kiuj neniu atingas la largecon de du centimetroj estas de sia flanko fermita en
4311 komuna tera ĉambro kiu ofte estas pli granda ol kapo de infano La provizejoj sin trovas intermiksite
4312 kun la nutrejoj kaj prezentas ĉiam terajn ĉambrojn plenajn de provizoj La provizoj konsistas el pecetoj
4313 da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskaĵoj Tiuj ĉi provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj unuj
4314 de la aliaj por malgrandaj malplenaj ĉambretoj kaj pasoj kiuj komunikiĝas inter si aŭ iras ĉirkaŭe
4315 apartigitaj unuj de la aliaj havas de ĉiuj flankoj sian daŭraĵon en la ekstera muro de la konstruo
4316 kaj atingas tie ĝis du trionoj aŭ tri kvaronoj de la alteco Tamen ili ne okupas la tutan malsupran
4317 parton de la monteto sed trovas sin nur en la flankoj kaj en la mezo sub la kupolo ili lasas liberan
4318 kampon kiu estas tre simila je la mezospaco de malnova preĝejo ĝia tegmento sin apogas sur tri aŭ
4319 kvar grandaj gotaj arkaĵoj el kiuj tiu kiu sin trovas en la mezo de la kampo ofte havas la altecon de
4320 unu metro kaj la aliaj de ĉiu flanko estas ĉiam pli malataj kiel serio da arkaĵoj en perspektivo La
4321 ĉambroj nutrejoj k t p estas kovritaj de plata sentrua tegmento por reteni la malsekecon en la okazo
4322 se la kupolo estus difektita kaj la libera kampo kiu estas iom pli alta ol la ĉambro de la reĝo havas
4323 ankaŭ netraflueblan plankon kaj estas tiel aranĝita ke la tutan pluvon kiu povus enpenetri ĝi forkondukas
4324 en la subterajn irojn Tiuj ĉi iroj estas tre grandaj kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro
4325 tute cilindraj kaj servas en komenco simile al la katakumboj de Parizo kiel la rompejoj el kiuj estas
4326 prenataj la materialoj konstruaj kaj poste ili servas kiel grandaj eliroj tra kiuj la termitoj faras
4327 iliajn rabojn kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia loĝejo Ili iras en malrekta direkto
4328 sub la fundamento de la monteto en la profundecon de ĉirkaŭ unu metro branĉiĝas poste en ĉiun flankon
4329 kaj tiras sin sub la supraĵo de la tero tre malproksime Ĉe ilia eniro en la internaĵon ili komunikiĝas
4330 kun aliaj pli malgrandaj iroj kiuj sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro iras ronde
4331 ĉirkaŭ la loĝejo ĝis la supro ĉe kio ili tratranĉas unu la alian sur diversaj vojoj kaj ĉiu en
4332 diversaj lokoj sin malfermas senpere en la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aŭ komunikiĝas
4333 kun ĉiu parto de tiu ĉi lasta per aliaj pli malgrandaj rondaj aŭ ovalaj iroj de diversaj diametroj
4334 Ke la subteraj ĉefaj iroj devas esti tiel grandegaj venas kredeble de tio ke ili estas la grandaj traveturejoj
4335 per kiuj la loĝantoj enkondukas sian teron lignon akvon aŭ provizojn kaj ilia spirala aŭ ŝtupara
4336 leviĝo esta necesa por oportuna aliro de la termitoj kiuj nur kun granda malfacileco povas sin levadi
4337 vertikale Por eviti tiun ĉi malfacilecon en la internaj vertikalaj partoj de la konstruo ili ofte faras
4338 vojeton de centimetro de larĝeco kiu sin levas ŝtupare kiel monta vojo kaj per tio ĉi ili tre facile
4339 sin levas sur altaĵojn kiujn ili sen tio ne povus atingi La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis
4340 kiel ŝajnas ankoraŭ pli eksterordinaran elpenson Tio ĉi estas speco de ponto kun grandega arkaĵo
4341 kiu iras de la planko de la kampo al la supraj ĉambroj en la flanko de la domo respondas al la celoj
4342 de ŝtuparo kaj mallongigas la interspacon ĉe la forportado de la ovoj el la reĝaj ĉambroj al la supraj
4343 teraj ĉambroj kiuj en kelkaj montetoj sin trovas unuj de la aliaj en malproksimeco de 1 1 1 2 metroj
4344 kalkulante la vojon plej rektan kaj ankoraŭ multe pli malproksime se ni kalkulos per la kurbaj kaj turnitaj
4345 iroj kiuj kondukas tra la internaj ĉambroj Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj ĝi havis la larĝecon
4346 de unu centimetro la dikecon de duono da centimetro la longecon de dudek centimetroj kaj prezentis la
4347 flankon de elipsa arko de responda grandeco tiel ke oni devas miri ke ĝi ne rompiĝis per sia propra
4348 pezo antaŭ ol ĝi estis ligita kun la supre staranta kolono Ĉe la fundamento ĝi estis fortigita per
4349 malgranda arko kaj havis laŭlonge de sia supra plataĵo sulkon aŭ aranĝitan intence por pli granda
4350 sendanĝereco de la irantoj aŭ per si mem elbatitan per la tro ofta irado Rilate tiun ĉi ponton grandan
4351 miron meritas tiu cirkonstanco ke la gotajn arkaĵojn kaj entute ĉiujn arkaĵojn de la diversaj iroj
4352 kaj ĉambroj la termitoj ne kavernigas sed disŝiras Por krei tiujn ĉi efektive gigantajn konstruojn
4353 tiuj ĉi malgrandaj bestetoj devas uzi la plej nekredeblan diligentecon la plej senĉesan laboradon kaj
4354 la plej senlacan lertecon Ke tiaj malgrandaj insektoj kiuj havas apenaŭ la longecon de duono da centimetro
4355 povas en tri aŭ kvar jaroj pretigi konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco ornamitan
4356 per multego da turetoj kun miriadoj da ĉambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj konstruitaj
4357 sub ĝiaj grandegaj arkaĵoj ke ili en diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn
4358 vojojn el kiuj multaj havas dudek kvin
4359 centimetrojn en la diametro aŭ disŝiras arkaĵon el ŝtono super aliaj vojoj kiuj kondukas de la ĉefurbo
4360 en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj ke ili aranĝas en la ĉirkaŭaĵo kaj en la internaĵo
4361 grandegajn ŝtuparojn aŭ pontojn kaj fine ke la milionoj kiuj estas necesaj por tiaj herkulesaj laboroj
4362 kaj senĉese iras kaj reiras en diversaj direktoj neniam malhelpas unu al la alia estas mirindaĵo de
4363 la naturo aŭ pli ĝuste de la Kreinto de la naturo kiu multe superas la plej glorajn kreitaĵojn kaj
4364 konstruojn de la homo ĉar se tiuj ĉi bestetoj estus egale grandaj kiel li kaj konservus sian ordinaran
4365 instinkton kaj laboremecon tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta kilometro iliaj
4366 trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro de cent metroj per kio la piramidoj de Egiptujo
4367 kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj fariĝus nuloj La plej alta piramido ne havas
4368 pli ol ducent metrojn kio se ni kalkulos ke la homo havas la altecon de nur 1 1 2 metroj prezentos nur
4369 133 fojojn la altecon de la homo Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaŭ kvar metroj
4370 kaj tiuj ĉi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da centimetro la loĝejo sekve estas okcent fojojn
4371 pli alta ol ĝiaj konstruantoj
4372 KORESPONDADO KOMERCA de L de BEAUFRONT
4373 Sinjoro M en Briançon
4374 Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan
4375 kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj kiujn mi havas ordinare en mia
4376 magazeno Mi esperas ke vi ŝatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercaĵoj kiujn mi proponas al
4377 vi kaj ke la kondiĉoj profitaj en kiuj mi povas liveri ilin al vi decidigos vin doni al mi viajn mendojn
4378 Vi povos ankaŭ vidi en mia katalogo ke krom la paperoj mi ankaŭ makleras pri ĉiuj komercaĵoj de la
4379 urbo Roubaix speciale pri la drapoj kaj teksaĵoj ĉiuspecaj Miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj
4380 kun ĉiuj firmoj ĉi tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento
4381 dezirinda kaj per tia maniero ke ili estu plene kontentaj
4382 Esperante ke vi favoros min per viaj mendoj mi petas Sinjoro ke vi akceptu mian sinceran saluton R
4383 Sinjoro R en Roubaix
4384 Mi ricevis vian leteron de la 10a de la kuranta monato kun viaj proponoj pri liveroj kaj la anonco pri
4385 viaj specimenoj kiuj ankaŭ bone alvenis al mi En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile
4386 por mi ĉar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn kiuj kontentigas min Tamen ĉar
4387 la prezoj kiujn vi prezentas al mi estas iom pli malkaraj mi mendas de vi por provo cent rismojn da
4388 papero konforma je specimeno no 1 kaj tiom same da no 2 Se viaj liveroj estos kontentigaj kiel mi esperas
4389 mi sendos al vi pli grandajn mendojn Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso post tridek tagoj
4390 kun 2 0 0 da diskonto konforme je
4391 viaj kondiĉoj Koncerne vian proponon pri drapoj mi bedaŭras ke mi ne povas profiti ĝin ĉar mi tute
4392 ne okupas min
4393 je tiuj komercaĵoj Atendante vian raporton pri la ekspedo mi prezentas al vi Sinjoro mian sinceran saluton
4394 M
4395 Sinjoro H en Marseille
4396 Ni havas la honoron sciigi vin ke ni ekspedas al vi hodiaŭ malrapidire keston enhavantan 60 botelojn
4397 da vinoj diversaj konforme je la mendo kiun vi donis al nia vojaĝisto S ro L Vi trovos tie ĉi enfermitan
4398 la detalan fakturon Volu akcepti ĝin kiel ĝustan kaj enskribi la sumon en nian krediton
4399 Ĉiam sindonemaj por viaj mendoj ni petas vin k t p Sinjoro K en Parizo
4400 Ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro Ni petas ke
4401 vi 01 11 2006 13 38
4402 ekzamenu ĝin kaj diru al ni ĉu ni konsentas Sinjoro B en Lille
4403 Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon pri la firmo N Ĝi ĝuas tie ĉi
4404 la plej bonan reputacion Mi pensas ke vi povas liveri al ĝi en plena trankvilo Sen garantio nek respondeco
4405 kiel kutime
4406 Tre sincere via
4407 KVITANCO
4408 Mi certigas per tio ĉi ke mi ricevis de Sinjoro R la sumon de mil frankoj kiujn al li mi pruntis por
4409 unu jaro en la dato 1a de januaro 1900 kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po 5 0
4410 0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro
4411 Aprobante por mil dudek kvin frankoj Parizo la lan de januaro 1901
4412 KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO EL LA LIBRO DE PROFESORO E FUCHS
4413 Simptomoj Ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas entute malmulte
4414 signifaj Estas modera ruĝeco de la konjunktivo aŭ nur super la tarso aŭ ankaŭ en la parto transira
4415 La konjunktivo estas glata kaj ne ŝvelinta nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo
4416 kun ĝia dikiĝo kaj velursimila karaktero La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco
4417 de la palpebroj matene La blanketa ŝaŭmo kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj venas de
4418 tio ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidaĵo kun la eligaĵo de la Meibomaj glandetoj per
4419 batiĝado fariĝas speco de ŝaŭma emulsio La konstanta malsekiĝado de la haŭto en la anguloj de la
4420 palpebroj kondukas al la formiĝado de ekskoriacioj En kelkaj okazoj la sekrecio anstataŭ esti pliigita
4421 ŝajnas eĉ malpliigita Pro la tre malgranda aŭ eĉ tute mankanta pliiĝo de la sekrecio kelkaj aŭtoroj
4422 difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian sed kiel hiperemion de la konjunktivo Ĉe la sensignifeco
4423 de la simptomoj objektive rimarkeblaj tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento
4424 Efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj ke el ili oni facile povas meti la diagnozon
4425 de kronika kataro de la konjunktivo La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere La pezeco de la
4426 palpebroj tage apenaŭ rimarkebla vespere estas tiel granda ke al la pacientoj estas tre malfacile teni
4427 la okulojn nefermitaj ili havas la senton kvazaŭ ili volus dormi Per la nemulta eligaĵo kiu en formo
4428 de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako naskiĝas teda sento de fremda korpo kvazaŭ en la okulo
4429 estus polvero kiam tiaj mukaj fadenoj metiĝas sur la korneon tiam la vidado malklariĝas aŭ tiam ĉirkaŭ
4430 la flamo de kandelo montriĝas ĉielarkaj koloroj krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj
4431 de diversaj specoj nome pri brulado kaj jukado pri blinduliĝado per lumo rapida laciĝado de la okuloj
4432 ĉe la laborado ofta palpebrumado k t p Matene la okuloj estas iom kungluitaj aŭ iom da flava sekiĝinta
4433 eligaĵo trovas sin en la interna angulo de la okulo En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco
4434 kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco kaj la paciento havas la senton kvazaŭ la palpebroj
4435 pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo kataro seka Tiuj ĉi tiel diversaspecaj plendoj
4436 tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato Ĉe multaj homoj oni vidas la konjunktivon
4437 sufiĉe forte ruĝiĝinta kaj tamen ili plendas pri nenio eĉ plej malgranda dum ĉe aliaj kiuj la kuraciston
4438 simple elturmentas per siaj piendoj oni ofte apenaŭ rimarkas iajn ŝanĝetojn en la konjunktivo
4439 Irado de la malsano La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj
4440 kiu estas renkontata precipe ĉe personoj grandaĝaj kaj nome pli maljunaj Ĉe maljunuloj ĝi estas preskaŭ
4441 regulo ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito kiun oni nomas kataro maljunula La daŭrado
4442 de la konjunktivito estas ordinare longa multaj homoj suferas je ĝi grandan parton de sia vivo La malsano
4443 povas konduki al komplikaĵoj kiuj parte donas nerebonigeblajn ŝanĝojn Al la plej oftaj komplikaĵoj
4444 apartenas la brulumo de la palpebra rando blefarito sekve de la ofta malsekiĝado de la randoj de la
4445 palpebroj per la pli riĉe eligataj larmoj Ankaŭ sekve de la malsekiĝado per la larmoj la haŭto
4446 de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo aŭ ĝi fariĝas rigida kaj mallongiĝas tiel ke la libera
4447 rando jam ne perfekte almetiĝas al la okulpomo Sekve de tio la larma punkto jam ne trempiĝas en la
4448 larman lagon per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata la fluado de la
4449 larmoj estas pligrandigata kaj tio ĉi denove efikas malutile sur la staton de la haŭto Tiamaniere formiĝas
4450 rondo da eraroj kiu kondukas al ĉiam plua malleviĝo de la malsupra palpebro al la ektropio Tiu ĉi
4451 eliro estas ankoraŭ akcelata per tio ke la pacientoj ofte deviŝas la defluantajn larmojn kaj ĉe tio
4452 pasigas la tukon de supre malsupren per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren Se la mallongiĝo
4453 de la palpebra haŭto malsekigata de larmoj aperigas sin pli en direkto horizontala tiam naskiĝas blefarofimozo
4454 Fine la kataro ofte kaŭzas ulceretojn de la korneo
4455 Etiologio La kaŭzoj de la kronika kataro estas 1 Antaŭirinta kataro akra kiu anstataŭ plene saniĝi
4456 transiris en la stadion kronikan 2 Komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj Al ili apartenas antaŭ ĉio
4457 malbona aero difektita per fumo polvo varmego kunestado de multe da homoj k t p La laboristoj en fabrikoj
4458 kie estas multe da polvo la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k t p suferas tre ofte je kronika konjunktivito
4459 Al tio disponas ankaŭ malfrua irado dormi nokta maldormado troa ĝuado de alkoholaj trinkaĵoj Ĉe personoj
4460 kiuj jam suferas je kronika konjunktivito ĝi multe malboniĝas post ĉia tiaspeca malutilaĵo ekzemple
4461 post vespero pasigita en teatro aŭ en fumoplenaj ĉambroj La daŭra efikado de vento kaj malbona vetero
4462 kaŭzas ĉe la vilaĝanoj veturilistoj k s tiel oftan kataron Pro tiu sama kaŭzo ankaŭ okuloj forte
4463 elstarantaj aŭ kies palpebroj estas mallongigitaj lagoftalmo estas atakataj de kataro ĉar ili tro malmulte
4464 estas defenditaj kontraŭ la aero La efiko kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntuŝiĝado
4465 kun la aero montriĝas la plej bone ĉe la ektropio ĉe kiu la nekaŝita konjunktivo de la tarso fariĝas
4466 forte ruĝa kaj dika velursimila aŭ eĉ tuberplena Tiom same malbone kiel longedaŭran kuntuŝiĝadon
4467 kun la aero la konjunktivo elportas ankaŭ la konstantan foreston de tiu ĉi lasta tial ĉe longe daŭranta
4468 ĉirkaŭligo de la okulo ankaŭ aperas kronika kataro 3 Troa streĉado de la okuloj precipe ĉe personoj
4469 hipermetropiaj kaj astigmatismaj povas kaŭzi kronikan kataron 4 Lokaj malutilaĵoj Al ili apartenas
4470 incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj kiuj restas en la konjunktiva sako al tiaj fremdaj korpoj
4471 oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaŭ okulharojn kiuj estas turnitaj kontraŭ la
4472 okulpomo En la plimulto da okazoj la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la okulo kiu aperigas
4473 post si la kataron kiel suferon sekvan kiel ekzemple blefarito aŭ infarktoj en la glandetoj Meibomaj
4474 Reteniĝo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aŭ de nesufiĉa trempiĝado de la larmaj punktoj
4475 en la larman lagon estas ofta kaŭzo de la kataro tial oni neniam devas forgesi ĉe unuflanka kataro
4476 esplori ĉu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj La kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj distingiĝas
4477 de la kataroj kaŭzitaj de malutilaĵoj komunaj per tio ke ili tre ofte estas unuflankaj dum en la lasta
4478 okazo laŭ la naturo de la afero pleje suferas ambaŭ okuloj
4479 Terapio Estas kompreneble ke la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento per konforma
4480 reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento per forigo
4481 de ekzistantaj lokaj kaŭzoj de la kataro k t p Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaŭ ĉio
4482 kiel ĉe la kataro akra havas por nia dispono la nitran arĝenton kiun oni uzas por ŝmirado per peniko
4483 en solvo 2 p 100 aŭ por engutado en solvo 1 4 1 2 p 100 Oni uzas ĝin nur en tiuj okazoj en kiuj la
4484 kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmiĝo de la konjunktivo ĉar tiaj periodoj
4485 de akra malsaniĝo ofte okazas en la daŭro de ĉiu kronika kataro kaj ankaŭ tiam kiam ekzistas jam
4486 hipertrofio de la konjunktivo En la ceteraj okazoj sufiĉas adstringaj gutoj okulakvoj kiujn la paciento
4487 mem povas al si engutadi La plej uzataj el tiuj ĉi okulakvoj estas flava adstringa okulakvo collyrium
4488 adstringens luteum aŭ safrana tinkturo de opio tinctura opii crocata ambaŭ ordinare estas porskribataj
4489 ne pure sed miksite kun egala kvanto da akvo kupro aluna zinko sulfura ambaŭ en 1 2 1 p 100 solvo plue
4490 aluno tanino bora acido kaj aliaj adstringantaĵoj
4491 La vica ordo en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj respondas proksimume al ilia laŭgradeco de la plej
4492 fortaj ĝis la plej delikataj Ili devas esti engutataj ĉiutage unu aŭ du fojojn sed ne vespere Ni elkalkulis
4493 tiom da ili ĉar estas bone havi pli grandan elekton el ili ĉar ĉe la longa daŭrado de la kataro oni
4494 ofte devas ŝanĝi la rimedojn Ĉiu rimedo uzata tro longe perdas sian efikecon ĉar la konjunktivo al
4495 ĝi alkutimiĝas Kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj kiel ankaŭ kontraŭ ekzistantaj ekskoriacioj
4496 oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga
4497 precipitato 1 2 1 p 100
4498 Piednoto Tiu ĉi okulakvo nomata ankaŭ okulakvo de Horst nun en la plimulto da landoj jam plu ne 01
4499 11 2006 13 38
4500 estas oficinala tamen ĝi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas ĝin anstataŭigi per
4501 neniu alia rimedo Laŭ la nova Aŭstruja farmakopeo ĝi devas esti preparata en la sekvanta maniero
4502 Rp Amonioklora 0 5 Zinkosulfura 1 25
4503 Solve en Akvodistilita 200 0
4504 Aldonu Kamforo 0 4
4505 Solvita en Spirito vina dissolvita 20 0
4506 Aldonu Safrano 0 1
4507 Tenu 24 horojn ofte skuante filtru
4508 La okulakvo de Romershausen kiu ankaŭ estas multe uzata ĉe kronika kataro de la okuloj konsistas el
4509 miksaĵo do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo
4510 LA SUNHORLOĜO EN DIJON El la Revue Bourguignonne publikigata de la Universitato de Dijon
4511 Multaj homoj en ĉiu lando laboras nun por la propagando de la bela lingvo internacia La junaj fraŭloj
4512 aŭ fraŭlinoj sin ĝoje amuzas skribante legante parolante pri ĉiuj objektoj de la mondo precipe pri
4513 la plej konformaj al sia feliĉa aĝo Ili tiel pruvas pli kaj pli la mirindan kapablon de Esperanto esprimi
4514 tute la delikataĵojn de la spirito kaj de la koro La maljunaj miaj egalaĝuloj aliflanke povas pruvi
4515 ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi legi paroli pri ĉiuj objektoj sciencaj
4516 Hodiaŭ mi do volas malgraŭ malfortiĝo pro laceco kaj klopodoj en la kelkaj sekvontaj linioj doni rapide
4517 la priskribon kaj teorion de la sunhorloĝo kuŝanta en la fundo de la ĉarma Parko de Dijon sur la bordo
4518 de la beleta rivero nomata Ouche
4519 Ilustraĵo
4520 Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS nordo sudo kaj EO oriento okcidento sin kruciĝantaj
4521 rektangule en I Du dekduoj da markoj ŝtonaj estas plantitaj ĉirkaŭ I laŭ la fig 1 Sur ŝtono laŭlonge
4522 de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de la zodiako de kankro al kapro sur unu flanko de
4523 SN kaj de kapro al kankro sur la alia flanko Ĉiu promenanto tra la Parko kiu volas scii la horon iru
4524 stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan
4525 al la punkto ŝtona markita per la horo serĉata
4526 Oni vidas ke en tiu ĉi horloĝo
4527 1o La ombroĵetilo estas movebla sed ĉiam vertikala kaj staranta sur NS en iu punkto A kies interspaco
4528 δ al I estas funkcio nur de la dekliniĝo D de la suno
4529 2o La koordinatoj x y de ĉiu marko ŝtona M estas funkcioj nur de la horo h videble skribita sur M Komparante
4530 la sunhorloĝon kun bona poŝhorloĝo oni certiĝos pri la ĝusteco de la unua Mi scias nek la epokon
4531 nek la uzitan manieron de la konstruo de tiu ĉi sunhorloĝo kaj mi ne konas
4532 alian ekzempleron de tia en iaj urboj aŭ libroj Sed tion ĉi nia eminenta kolego Charles Méray povus
4533 sendube al ni sciigi mi do petas lin ke li volu skribi la historion de tiu malofta horloĝo en Esperanto
4534 lingvo en kiu li estas tiel majstro kiel en matematiko
4535 Atendante tiun historion oni vidos facile la eblon konstrui ĝuste tian sunhorloĝon se oni serĉos la
4536 formulojn liverantajn x y kaj δ
4537 Oni nomu
4538 δ la kolatitudon de la loko α la azimuton de la suno D ĝian dekliniĝon h ĝian angulon horan aŭ la
4539 horon veran
4540 Oni scias ke la triangulo formita sur la sfero ĉiela per la polo la zenito kaj la suno donas kos φ kosh
4541 sin φ tgD
4542 1 kot α sin h
4543 Ilustraĵo Por ke la ombro de ombroĵetilo vertikale metila en A pasu tra la punkto M x y respondanta
4544 al h
4545 estas necesa la rilato
4546 2 δ y xkotα evidenta per la fig 2 Sed devas dependi x y nur de h kaj δ nur de D oni do havas
4547 dφ 0 dh
4548 aŭ
4549 dy d kot α dx 3 x kot α dh dh dh
4550 Sekve metinte anstataŭ kot α kaj d kot α dh iliajn valorojn eltiritajn el la formulo 1 oni havas
4551 dy
4552 4
4553 dh
4554 sinφ dx kosφ dx tg D x kot h x sin h kos h sinh dh sin2h dh
4555 Por ke y dependu nur de h estas necese nuligi la koeficienton de tg D aŭ skribi x
4556 de kie
4557 koth dh d
4558 x C sin h
4559 C estante konstanto arbitra Sekve 4 donas
4560 dy kos φ C 1 kos2h Ckos φ sinh dh sin h
4561 de kie
4562 y Ckos φ kosh C
4563 tie ĉi C estas alia konstanto arbitra Fine 2 liveros δ Ckos φ kosh C C kos φ kosh sin φ tgD
4564 Csin φ tgD C
4565 Resume oni vidas ke 1o La ŝtonaj markoj estas trovitaj per
4566 x Csinh y Ckos φ kosh C
4567 kaj metitaj sur la elipso
4568 x2 y C 2 1 C2 C2kos2φ
4569 2o La zodiakaj punktoj estas trovitaj per
4570 δ Csin φ tgD C
4571 La konstruinto de la horloĝo Dijona elektis C 0 pro simpleco kaj C de longeco agrabla rilate al la larĝeco
4572 de la vojo kondukanta al tiu horloĝo tiel stranga kaj interesa
4573 Nuligante C oni havas
4574 5 x Csinh y Ckoshkos φ 6 δ CtgDsin φ
4575 La formuloj 5 montras videble ke M estas la projekcio horizonta de la punkto m kiu respondas al la horo
4576 h sur la rondo tagnoktegaliga farita per la radio C priskribita
4577 La formulo 6 montras same videble ke Greek delta estas la projekcio horizonta de la longo C tg D metita
4578 sur la polusojlinio de la centro I de la sfero ĉiela al la nordo aŭ la sudo laŭ tio ke D estas norda
4579 aŭ suda
4580 Se do oni konsideras sunhorloĝon tagnoktegaligan kies ombroĵetilo estas de longeco C tg D ŝanĝanta
4581 laŭtage oni povas diri
4582 La sunhorloĝo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorloĝo tagnoktegaliga Tiu tre simpla rezultato
4583 estas videbla geometrie en la sekvanta maniero
4584 Ilustraĵo Sur la sfero ĉiela havanta I kiel centron C sek D kiel radion ni konsideru en la horo h la
4585 punkton m
4586 rekte kontraŭan al la situacio sfera de la suno Dum unu tago suna m laŭkuras rondeton B m kies radio
4587 I m estas C sek D kos D aŭ la konstanto C Oni povas rigardi la rondeton B m kiel sunhorloĝon tagnoktegaligan
4588 kies I P estas ombroĵetilo kaj m
4589 punkto hora respondanta al h La projekcio horizonta de tiu ĉi rondo B m estas la elipso BM kies aksoj
4590 direktataj laŭ NS kaj EO
4591 estas de longecoj konstantaj C cos φ kaj C sed kies centro I projekcio de I estas en nekonstanta malproksimeco
4592 de I egala al la projekcio δ de II Oni do havas por δ dependanta nur de D
4593 δ CsekDsinDsin φ CtgDsin φ
4594 Aliparte la ombro horizonta de la ombroĵetilo IZ trairas la elipson en la punkto M projekcio de m kaj
4595 dependanta nur de h
4596 Fine se oni translacie movigas laŭ interspaco de grandeco egala paralela sed kontraŭa al δ t e paralela
4597 al δ la rondon B m la elipson BM la ombroĵetilon IZ samtempe kiel solidon oni havas videble la sunhorloĝon
4598 Dijonan kun ĝia pure geometria klarigo tiel simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorloĝo
4599 L J GRUEY Direktoro de la Observatorio de Besançon
4600 VI ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
4601 EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO ESPERANTO
4602 La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido kun antaŭe preta
4603 penso ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton ke
4604 li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon
4605 Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune
4606 akceptita lingvo internacia kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo apartenante speciale
4607 al neniu el la ekzistantaj nacioj Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj
4608 lingvoj kaj malgraŭ ĉio elveturante el la limoj de nia patrujo ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi
4609 kun similaj al ni homoj Kiom da tempo laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio ke la produktoj
4610 de unu literaturo estu aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj kaj en la fino ĉiu el ni povas per
4611 tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj sed ĉe ekzistado de lingvo
4612 internacia ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan kiel neŭtralan al ĉiuj kompreneblan
4613 kaj la verkoj kiuj havas karakteron internacian estus eble skribataj rekte en ĝi Falus la ĥinaj muroj
4614 inter la homaj literaturoj la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj
4615 kiel la verkoj de nia propra popolo la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj kaj kune kun ĝi ankaŭ
4616 la edukado idealoj konvinkoj celado kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio Devigataj dividi
4617 nian tempon inter diversaj lingvoj ni ne havas la eblon dece fordoni nin eĉ al unu el ili kaj tial de
4618 unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon kaj de la dua flanko la lingvoj
4619 mem ne povas dece ellaboriĝi kaj parolante en nia patra lingvo ni ofte estas devigataj aŭ preni vortojn
4620 kaj esprimojn de fremdaj popoloj aŭ esprimi nin neprecize kaj eĉ pensi lame dank al la nesufiĉeco
4621 de la lingvo Alia afero estus se ĉiu el ni havus nur du lingvojn tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj
4622 ĉi lingvoj mem povus pli ellaboriĝadi kaj perfektiĝadi kaj starus multe pli alte ol ĉiu el ili staras
4623 nun Kaj la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio dank al la lingvo ni tiel altiĝis super
4624 la bestoj kaj ju pli alte staras la lingvo des pli rapide progresas la popolo La diferenco de la lingvoj
4625 prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas
4626 en la okulojn ĉe renkonto de homoj la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde
4627 unu kontraŭ la alia Renkontiĝante kun homoj ni ne demandas kiajn politikajn konvinkojn ili havas sur
4628 kiu parto de la tera globo ili naskiĝis kie loĝis iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj sed tiuj
4629 ĉi homoj ekparolas kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin ke ili estas fremdaj por ni Kiu unu fojon
4630 provis loĝi en urbo en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj tiu eksentis sendube
4631 kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia kiu ne entrudiĝante en la doman vivon
4632 de la popoloj povus almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro esti lingvo regna kaj societa Kian
4633 fine grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco komerco per unu vorto sur ĉiu paŝo pri
4634 tio mi ne bezonas vaste paroli Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi demando tiu konsentos
4635 ke nenia ofero estus tro granda se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman Tial ĉiu eĉ la
4636 plej malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton Al la afero kiun mi nun proponas al la leganta
4637 publiko mi oferis miajn plej bonajn arojn mi esperas ke ankaŭ la leganto pro la graveco de la afero
4638 volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino
4639 Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn faritajn kun la celo krei lingvon internacian Mi turnos nur
4640 la atenton de la legantoj al tio ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si sistemon da signoj por
4641 mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda bezono aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko
4642 kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj arbitre elpensitaj La provoj
4643 de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo
4644 la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si lingvojn sed da internacia ili havis en si nenion
4645 La aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn tutmondaj eble nur pro tio ke en la tuta mondo estis neniu persono
4646 kun kiu oni povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj Se por la tutmondeco de ia lingvo estas sufiĉe ke
4647 unu persono ĝin nomu tia en tia okazo ĉiu el la ekzistantaj lingvoj povas fariĝi tutmonda laŭ la
4648 deziro de ĉiu aparta persono Ĉar tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero ke la mondo renkontos
4649 ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion kaj tiu ĉi unuanima konsento ĝuste estas la plej
4650 neebla parto de la afero pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj kiuj ne alportas
4651 al ĝi senkondiĉan utilon sed kalkulas je ĝia preteco pionire oferi sian tempon tial estas kompreneble
4652 kial tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon ĉar la plej granda parto de la mondo tute ne interesis
4653 sin je tiuj ĉi provoj kaj tiuj kiuj sin interesis konsideris ke ne estas inde perdi tempon por la lernado
4654 de lingvo en kiu neniu nin komprenos krom la aŭtoro antaŭe la mondo ili diris aŭ kelkaj milionoj da
4655 homoj ellernu tiun ĉi lingvon tiam mi ankaŭ ĝin lernos Kaj la afero kiu povus alporti utilon al ĉiu
4656 aparta adepto nur tiam se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj trovis nenian akceptanton kaj
4657 montriĝis malvive naskita Kaj se unu el la lastaj provoj Volapük akiris kiel oni diras certan nombron
4658 da adeptoj tio ĉi estas nur tial ke la ideo mem de lingvo tutmonda estas tiel alta kaj alloga ke homoj
4659 kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco oferas sian tempon en la espero ke
4660 eble la afero sukcesos Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos kaj la malvarma
4661 indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj
4662 kaj tiu ĉi lingvo simile al la antaŭaj provoj mortos alportinte absolute nenian utilon Piednoto Tiuj
4663 ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887 kiam Volapük havis en la tuta mondo grandegan
4664 gloron kaj rapidege progresadis La tempo baldaŭ montris ke la antaŭdiro de la aŭtoro de Esperanto
4665 ne estis erara
4666 La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe sed sentante min nek pli talenta nek pli energia
4667 ol la aŭtoroj de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj
4668 nevola meditado super tiu ĉi afero Sed kelke da feliĉaj ideoj kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi nevola
4669 meditado kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn
4670 barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia
4671 Ŝajnas al mi ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi kaj tiun ĉi frukton de longatempaj persistaj laboroj
4672 mi proponas nun al la prijuĝo de la leganta mondo
4673 La plej ĉefaj problemoj kiujn estis necese solvi estis la sekvantaj I Ke la lingvo estu eksterordinare
4674 facila tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante II Ke ĉiu kiu ellernis tiun ĉi lingvon povu tuj ĝin uzi
4675 por la kompreniĝado kun homoj de diversaj
4676 nacioj tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne t
4677 e ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo
4678 por internaciaj komunikiĝoj
4679 III Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase
4680 komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema
4681 bezono
4682 El ĉiuj projektoj kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo ofte sub la laŭta per nenio
4683 pravigita nomo de lingvo tutmonda neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj kaj eĉ tiun ĉi nur
4684 parte Krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj mi devis kompreneble solvi ankoraŭ multajn aliajn
4685 sed pri ili ĉar ili estas ne esencaj mi ne parolos tie ĉi Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio
4686 kiel mi solvis la supre diritajn problemojn mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj
4687 ĉi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial ĉar ili aperos al li eble
4688 kiel tro simplaj Mi petas tion ĉi tial ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon
4689 kun des pli da estimego ju pli ĝi estas komplikita ampleksa kaj malfacile digestebla Tiaj personoj ekvidinte
4690 la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por ĉiu plej kompreneblaj reguloj povas preni la aferon
4691 kun ia malestima malŝato dum ĝuste la atingo de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco la alkonduko de ĉiu
4692 objekto el la formoj komplikitaj el kiuj ili naskiĝis al la formoj plej facilaj prezentis la plej malfacilan
4693 parton de la laboro
4694 I
4695 La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero
4696 a Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj
4697 vivaj lingvoj por ke ĝi povu facile eniri en la memoron kaj de la dua flanko neniom deprenante per tio
4698 ĉi de la lingvo la klarecon precizecon kaj flekseblecon La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas
4699 bonege ellerni en la daŭro de unu horo La grandega faciligo kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko
4700 estas klara por ĉiu
4701 b Mi kreis regulojn por vortofarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron
4702 de la vortoj ellernotaj ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon sed kontraŭe farante
4703 la lingvon dank al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la
4704 penso pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj Tion ĉi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj
4705 kaj sufiksoj per kies helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn ne bezonante ilin
4706 lerni Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj kaj
4707 kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro Ekzemple
4708 1 La prefikso mal signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo sekve sciante la vorton bona ni jam mem povas
4709 formi la vorton malbona kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam superflua alta
4710 malalta estimi malestimi k t p Sekve ellerninte unu vorton mal ni jam estas liberigitaj de la lernado
4711 de grandega serio da vortoj kiel ekzemple malmola sciante mola malvarma malnova malpura malproksima malriĉa
4712 mallumo malhonoro malsupre malami malbeni k t p k t p
4713 2 La sufikso in signifas la virinan sekson sekve sciante frato ni jam mem povas formi fratino patro patrino
4714 Sekve superfluaj jam estas la vortoj avino filino fianĉino knabino kokino bovino k t p
4715 3 La sufikso il signifas instrumenton por la donita farado Ekzemple tranĉi tranĉilo superfluaj estas
4716 kombilo hakilo sonorilo plugilo glitilo k t p Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj
4717 Krom tio mi donis komunan regulon ke ĉiuj vortoj kiuj jam fariĝis internaciaj la tiel nomataj fremdaj
4718 vortoj restas en la lingvo internacia neŝanĝataj akceptante nur la internacian ortografion tiamaniere
4719 grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado ekzemple lokomotivo redakcio telegrafo nervo
4720 temperaturo centro formo publiko platino botaniko figuro vagono komedio ekspluati deklami advokato doktoro
4721 teatro k t p k t p
4722 Dank al la supre montritaj reguloj kaj ankoraŭ al kelkaj flankoj de la lingvo pri kiuj mi trovas superflue
4723 tie ĉi detale paroli la lingvo fariĝas eksterordinare facila kaj la tuta laboro de ĝia ellernado konsistas
4724 nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj el kiuj laŭ difinitaj reguloj sen apartaj kapabloj
4725 kaj streĉado de la kapo oni povas formi ĉiujn vortojn esprimojn kaj frazojn kiuj estas necesaj Cetere
4726 eĉ tiu ĉi malgranda nombro da vortoj kiel oni vidos malsupre estas tiel elektita ke ilia ellernado
4727 por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila La ellernado de tiu ĉi lingvo sonora riĉa kaj
4728 por ĉiuj komprenebla la kaŭzojn vidu malsupre postulas sekve ne tutan serion da jaroj kiel ĉe la aliaj
4729 lingvoj por ĝia ellernado sufiĉas kelke da tagoj Pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi ĉar al la nuna
4730 broŝuro estas aldonita plena lernolibro Piednoto En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la
4731 fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj
4732 II
4733 La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero
4734 a Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn tiel ke la tuta lingvo anstataŭ
4735 vortoj en diversaj gramatikaj formoj konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj Se vi prenos verkon skribitan
4736 en mia lingvo vi trovos ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo nome en tiu
4737 formo en kiu ĝi estas presita en la vortaro Kaj la diversaj formoj gramatikaj la reciprokaj rilatoj
4738 inter la vortoj k t p estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj Sed ĉar simila konstruo de
4739 lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila
4740 tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj tiel
4741 ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro ne traleginte antaŭe la antaŭparolon kiu por la lernanto
4742 estas tute senbezona li eĉ ne supozos ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo
4743 de lia patra lingvo Tiel ekzemple la devenon de la vorto fratino kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj
4744 frat frato in virino o kio estas ekzistas kio estas frato virino fratino la lernolibro klarigas en la
4745 sekvanta maniero frato frat sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per o sekve frat o por
4746 la formado de la sekso virina de tiu sama ideo oni enmetas la vorteton in sekve fratino frat in o kaj
4747 la signetoj estas skribataj tial ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj
4748 partoj de la vortoj En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton li eĉ
4749 ne suspektas ke tio kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso estas tute memstara vorto kiu ĉiam
4750 konservas egalan signifon tute egale ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ
4751 memstare ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto
4752 Kaj tamen la rezultato de tiu ĉi konstruo de la lingvo estas tia ke ĉion kion vi skribos en la lingvo
4753 internacia tuj kaj kun plena precizeco per ŝlosilo aŭ eĉ sen ĝi komprenos ĉiu kiu ne sole ne ellernis
4754 antaŭe la gramatikon de la lingvo sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado
4755 Mi klarigos tion ĉi per ekzemplo
4756 Mi troviĝis en Rusujo ne sciante eĉ unu vorton rusan mi bezonas turni min al iu kaj mi skribas al li
4757 sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon
4758 Mi ne sci as kie mi las is mi a n baston o n ĉu vi ĝi n ne vid is
4759 Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia rusan kaj mi montras al li la komencon kie per
4760 grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo Ĉion kio estas skribita en la lingvo internacia oni
4761 povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro Vortoj kiuj prezentas kune unu ideon estas skribataj kune
4762 sed dividataj unu de la alia per signeto tiel ekzemple la vorto frat in o prezentante unu ideon estas
4763 kunmetita el tri vortoj el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte
4764 Se mia interparolanto neniam aŭdis pri la lingvo internacia li komence rigardos min tre mirigite sed
4765 li prenos mian papereton serĉos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon
4766 Mi
4767 Ja
4768 ja
4769 ne
4770 nje njet
4771 nje
4772 sci
4773 znatj
4774 znaju
4775 as
4776 oznaĉajet nastojaŝĉeje vremja glagola
4777 kie
4778 gdje
4779 gdje
4780 mi
4781 ja
4782 ja
4783 las
4784 ostavljatj
4785 ostavil
4786 is
4787 oznaĉajet proŝedŝeje vremja
4788 mi
4789 ja
4790 moj moju
4791 a
4792 oznaĉajet prilagatelnoje
4793 n
4794 oznaĉajet vinitelnij padeĵ
4795 baston
4796 palka
4797 palku
4798 o
4799 oznaĉajet suŝĉestvitelnoje
4800 n
4801 oznaĉajet vinitelnij padeĵ
4802 ĉu
4803 li
4804 li
4805 vi
4806 vi ti
4807 vi
4808 ĝi
4809 ono
4810 jego jejo
4811 n
4812 oznaĉajet vinitelnij padeĵ
4813 ne
4814 nje
4815 nje
4816 vid
4817 vidjetj
4818 vidjel i
4819 is
4820 oznaĉajet proŝedŝeje vremja
4821 En tia maniero la ruso klare komprenos kion mi de li deziras Se li volos respondi al mi mi montras al
4822 li la vortaron rusa internacian en kies komenco estas presite Se vi deziras esprimi ion en la lingvo
4823 internacia uzu tiun ĉi vortaron serĉante la vortojn en la vortaro mem kaj la finiĝojn por la gramatikaj
4824 formoj en la gramatika aldono en la paragrafo de la responda parto de parolo Ĉar en tiu aldono kiel
4825 oni vidas en la lernolibro la plena gramatiko de ĉiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj
4826 tial la trovado de la finiĝo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo ol la
4827 trovado de vorto en la vortaro
4828 Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto kiu ŝajne estas tre simpla sed havas grandegan
4829 praktikan signifon Estas superflue diri ke en alia lingvo vi kun persono ne posedanta tiun ĉi lingvon
4830 ne havas la eblon kompreniĝadi eĉ per la helpo de la plej bona vortaro ĉar por povi fari uzon el la
4831 vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj oni devas antaŭe pli aŭ malpli scii tiun ĉi lingvon Por povi
4832 trovi en la vortaro la donitan vorton oni devas scii ĝian fundamentan formon dum en la interligita parolado
4833 ĉiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika ŝanĝo kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta
4834 formo en kunigo kun diversaj prefiksoj sufiksoj k t p tial se vi antaŭe ne konas la lingvon vi preskaŭ
4835 neniun vorton trovos en la vortaro kaj eĉ tiuj vortoj kiujn vi trovos donos al vi nenian komprenon pri
4836 la signifo de la frazo Tiel ekzemple se mi la supre donitan frazon skribus germane Ich weiss nicht wo
4837 ich meinen Stock gelassen habe haben sie ihn nicht gesehen tiam persono ne scianta la lingvon germanan
4838 trovos en la vortaro la jenon
4839 Mi blanka ne kie mi pensi bastono aŭ etaĝo kvieta havo havi ŝi ne
4840 Mi ne parolas jam pri tio ke la vortaro de ĉiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj serĉi
4841 en ĝi 2 3 vortojn unu post alia jam lacigas dum la vortaro internacia dank al la dismembra konstruo
4842 de la
4843 lingvo estas tre malgranda kaj oportuna mi ne parolas jam ankaŭ pri tio ke en ĉiu lingvo ĉiu vorto
4844 havas en la vortaro multe da signifoj el kiuj oni devas divenprove elekti la ĝustan Kaj se vi eĉ imagos
4845 al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko kun konstanta difinita signifo por ĉiu vorto en
4846 ĉiu okazo por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon estus necese ke li antaŭe
4847 ne sole ellernu la gramatikon sed ke li ankaŭ akiru en ĝi sufiĉan spertecon por facile helpi al si
4848 distingi vorton radikan de vorto gramatike ŝanĝita devena aŭ kunmetita k t p t e la utilo de la lingvo
4849 denove dependus de la nombro da adeptoj kaj ĉe manko de la lastaj ĝi prezentus nulon Ĉar sidante ekzemple
4850 en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron kiel longe ni atendos en N vi ja ne proponos al li antaŭe
4851 ellerni la gramatikon de la lingvo Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro
4852 de ĉia nacio se li ne sole ne posedas tiun ĉi lingvon sed eĉ neniam aŭdis pri ĝi Ĉiun libron verkitan
4853 en la lingvo internacia libere povas kun vortaro en la mano legi ĉiu sen ia antaŭprepariĝo kaj eĉ
4854 sen bezono antaŭe tralegi ian antaŭparolon klarigantan la uzadon de la vortaro kaj homo klera kiel
4855 oni vidos malsupre eĉ la vortaron devas uzi tre malmulte
4856 Se vi deziras skribi ekzemple al iu hispano Madridon sed nek vi scias lian lingvon nek li vian kaj vi
4857 dubas ĉu li scias la lingvon internacian aŭ ĉu li eĉ aŭdis pri ĝi vi povas tamen kuraĝe skribi
4858 al li kun la plena certeco ke li vin komprenos Ĉar dank al la dismembra konstruo de la lingvo internacia
4859 la tuta vortaro kiu estas necesa por la ordinara vivo okupas kiel oni vidas el la almetita ekzemplero
4860 ne pli ol malgrandan folieton eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita
4861 por kelke da centimoj en kia ajn lingvo tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia enmeti
4862 en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto kaj la adresito vin jam komprenos ĉar tiu ĉi vortareto
4863 ne sole prezentas oportunan plenan ŝlosilon por la letero sed ĝi mem jam klarigas sian difinon kaj
4864 manieron de uzado Dank al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj oni povas per helpo de tiu
4865 ĉi malgranda vortaro esprimi ĉion kio estas necesa en la ordinara vivo sed kompreneble vortoj renkontataj
4866 malofte vortoj teĥnikaj kaj ankaŭ vortoj fremdaj supozeble konataj al ĉiuj ekzemple tabako teatro
4867 fabriko k t p en ĝi ne estas troveblaj tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstataŭigi ilin
4868 per aliaj vortoj aŭ tutaj esprimoj estas neeble tiam vi devos jam uzi vortaron plenan kiun vi tamen
4869 ne bezonas transsendi al la adresato vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon
4870 en la lingvon de la adresato
4871 b Sekve dank al la supre montrita konstruo de la lingvo mi povas kompreniĝadi per ĝi kun kiu mi volas
4872 La sola maloportuneco ĝis la komuna enkonduko de la lingvo estos nur tio ke mi bezonos ĉiufoje atendi
4873 ĝis mia interparolanto analizos miajn pensojn Por forigi kiom eble ankaŭ tiun ĉi maloportunecon almenaŭ
4874 ĉe komunikiĝado kun homoj kleraj mi agis en la sekvanta maniero la vortaron mi kreis ne arbitre sed
4875 kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo Tiel ekzemple la vortojn kiuj estas egale uzataj en
4876 ĉiuj civilizitaj lingvoj la tiel nomatajn fremdajn kaj teĥnikajn mi lasis tute sen ia ŝanĝo el la
4877 vortoj kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale mi prenis aŭ tiujn kiuj estas komunaj al du tri plej
4878 ĉefaj Eŭropaj lingvoj aŭ tiujn kiuj apartenas nur al unu lingvo sed estas popularaj ankaŭ ĉe la
4879 aliaj popoloj en tiuj okazoj kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie mi penis trovi vorton kiu
4880 havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj ekzemple
4881 la vorto proksima en ĉiu lingvo sonas alie sed se ni prenos la latinan plej proksima proximus tiam ni
4882 vidos ke ĝi en diversaj ŝanĝoj estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj sekve se mi la vorton proksima
4883 nomos proksim mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo en la ceteraj okazoj mi prenadis
4884 ordinare el la lingvo latina kiel lingvo duone internacia Mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie
4885 kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj kiel ekzemple la evito de homonimoj la simpleco de la ortografio
4886 k t p Tiamaniere ĉe korespondado kun meze klera Eŭropano kiu tute ne lernis la lingvon internacian
4887 mi povas esti certa ke li ne sole min komprenos sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro kiun
4888 li uzos nur ĉe vortoj dubaj
4889 PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO A Alfabeto
4890 Aa Bb Cc Ĉĉ Dd Ee Ff Gg Ĝĝ Hh Ĥĥ Ii Jj Ĵĵ Kk Ll Mm Nn Oo Pp Rr Ss Ŝŝ Tt Uu Ŭŭ
4891 Vv Zz
4892 Rimarko Presejoj kiuj ne posedas la literojn ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ povas anstataŭ ili uzi ch gh hh jh sh
4893 u B Reguloj
4894 1 Artikolo nedifinita ne ekzistas ekzistas nur artikolo difinita la egala por ĉiuj seksoj kazoj kaj
4895 nombroj
4896 Rimarko La uzado de la artikolo estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj La personoj por kiuj la uzado
4897 de la artikolo prezentas malfacilaĵon povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi
4898 2 La substantivoj havas la finiĝon o Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j Kazoj
4899 ekzistas nur du nominativo kaj akuzativo la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la
4900 finiĝo n La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj la genitivo per de la dativo per
4901 al la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco
4902 3 La adjektivo finiĝas per a Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo La komparativo estas farata per
4903 la vorto pli la superlativo per plej ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion ol
4904 4 La numeraloj fundamentaj ne estas deklinaciataj estas unu du tri kvar kvin ses sep ok naŭ dek cent
4905 mil La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj Por la signado de numeraloj
4906 ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo por la multoblaj la sufikson obl por la nombronaj on por
4907 la kolektaj op por la disdividaj la vorton po Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj
4908 5 Pronomoj personaj mi vi li ŝi ĝi pri objekto aŭ besto si ni vi ili oni la pronomoj posedaj estas
4909 formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj
4910 6 La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj Formoj de la verbo la tempo estanta akceptas
4911 la finiĝon as la tempo estinta is la tempo estonta os la modo kondiĉa us la modo ordona u la modo sendifina
4912 i Participoj kun senco adjektiva aŭ adverba aktiva estanta ant aktiva estinta int aktiva estonta ont
4913 pasiva estanta at pasiva estinta it pasiva estonta ot Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo
4914 de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo la prepozicio ĉe la pasivo
4915 estas de
4916 7 La adverboj finiĝas per e gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj 8 Ĉiuj prepozicioj postulas
4917 la nominativon 9 Ĉiu vorto estas legata kiel ĝi estas skribita 10 La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta
4918 silabo
4919 11 Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj la ĉefa vorto staras en la fino la
4920 gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj
4921 12 Ĉe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata 13 Por montri direkton la vortoj ricevas la finiĝon
4922 de la akuzativo 14 Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon sed se ni devas uzi ian prepozicion
4923 kaj la
4924 rekta senco ne montras al ni kian nome prepozicion ni devas preni tiam ni uzas la prepozicion je kiu
4925 memstaran signifon ne havas Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio
4926 15 La tiel nomataj vortoj fremdaj t e tiuj kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto estas
4927 uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo sed ĉe diversaj
4928 vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el
4929 tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto
4930 16 La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo
4931 AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO
4932 Publika parolado havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11 de Novembro 1884 do L EINSTEIN El
4933 la Bayerische Lehrer Zeitung No 11 kaj 12 1885
4934 Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian kaj
4935 la deziro de komuna lingvo por ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000 jaroj de la profeto
4936 Zefaniah Tiu ĉi deziro havas ankaŭ tre gravan fundamenton ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj
4937 estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj En nia tempo kiam la interkomunikiĝo
4938 de la popoloj per la telegrafoj vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita ankaŭ
4939 la ellernado de la lingvoj de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone edukitaj kaj precipe
4940 de la komercistoj sed tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta ke ĝi pleje devas esti
4941 farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco kaj tial la postulado de unu lingvo komuna akceptita
4942 de ĉiuj edukitaj homoj anstataŭanta ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn montras sin des pli pravigita Oni
4943 povus tial atendi ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro Sed tiu ĉi
4944 ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme kiel ĝi devus esti kontraŭe ni renkontas eĉ en sferoj
4945 kie ni devus ĝin atendi la plej malmulte antaŭ ĉio la antaŭjuĝon ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj
4946 homoj estas simple afero ne ebla Tamen la argumentoj per kiuj oni kontraŭ tio ĉi batalas estas aluzeblaj
4947 nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj
4948 de la lingvoj naturaj kreitan elekton de la plej bona Cetere mi trovis ke vera kompreno de tiu ĉi objekto
4949 nur tiam povas esti atingita kun utilo kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj kiuj antaŭiris
4950 al la nuna sistemo de lingvo tutmonda
4951 Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi ĉirkaŭ 60 provoj estas sufiĉe se ni
4952 nur enkomune vidos kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi
4953 por ĉiujn homojn lingve unuigi Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la instruo kiu ankaŭ en aliaj
4954 aferoj pruviĝas ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto sed ke al tio kion oni
4955 fine konfesas kiel
4956 mirinde simpla oni proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj
4957 paŝo post paŝo
4958 Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la ideo de lingvo tutmonda tiu ĉi publikigis sian ideon
4959 pri la Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero
4960 en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn la unuan fojon
4961 en la jaro 1666 en latina disertacio Dissertatio de arte combinatoria Lipsiae 1666 Tiu ĉi ideo ankaŭ
4962 okupis la grandan pensanton ĝis la fino de lia vivo kvankam li en tio ĉi venis al nenio krom senfruktaj
4963 iniciatoj Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio kiel ankaŭ la ĥinajn
4964 signojn de skribado kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj
4965 Ĉar tiu ĉi idea skribado konsistanta el ĉirkaŭ 40 000 signoj en kiu per unu komuna simbola signo
4966 estas esprimata tiu sama penso aŭ komprenaĵo kiu estante elparolata en ĉiu lingvo sonus alie povas
4967 tial esti legata en ĉiu lingvo kaj la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto
4968 kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo Tiuj ĉi popoloj reciproke sin
4969 tiel ne komprenas per sia lingvo sed komprenas sin per sia skribado oni povus diri per la Azia pazigrafio
4970 Piednoto V D ro Albert Wild Ueber Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit München
4971 1861 Aparta represo el la Chronik der Gegenwart
4972 Tiaj kredeble estis la konsideroj kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian
4973 grandiozan pazigrafian provon kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller en la 2a volumo de siaj
4974 Lekcioj pri la scienco de la lingvo el kiuj ni vidas ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ
4975 specoj kaj dividitaj en klasojn tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam
4976 pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala kion oni volis esprimi en tia maniero
4977 Piednoto John Wilkins An Essay towards a real character and philosophical language 1898
4978 Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia
4979 uzado por la intencita celo kaj Max Müller mem montras al ni kiel Wilkins fine kvazaŭ kondukita de
4980 natura instinkto venis al la vera nome al lingvo vorta kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu por ŝpari
4981 al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia
4982 Sed kiel eĉ tia granda pensanto kiel Leibnitz sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj oni vidas
4983 el tio ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda ĉar li diris pri
4984 la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno ke la ĉefa afero kiu tie ĉi estas bezona la eltrovo de komunaj
4985 signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo al ili ankoraŭ ne prosperis Tiaj signoj laŭ lia opinio devis
4986 esti similaj je la signoj de la algebro kaj ŝajnis al li necese se oni volis tute atingi la celon elpensi
4987 ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj el kio cetere Immanuel Niethammer 1808 volas tiri la
4988 konkludon ke Leibnitz per tio ĉi jam pensis fonetikan lingvon vortan Piednoto D S Chofrin amusements
4989 liter vol I p 28 En aparta traktato Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen
4990 Schriftzeichensprache v Leibnitz Werke nach Raspe vol II p 615 653 Leibnitz eĉ klare komprenigas ke
4991 por ĉiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k c
4992 Jam antaŭ Wilkins D ro Joh Joach Becher 1661 proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi
4993 nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado Sed sendube estas pruvite ke nur de la tempo de Leibnitz
4994 la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn parte instruitajn
4995 akademiojn kaj registarojn En Germanujo Francujo Anglujo Hispanujo Hungarujo Rusujo Danujo k c estis
4996 faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu ĉi celo kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio
4997 de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla
4998 pazigrafio
4999 Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno ne venis al la celo ankaŭ Anastasius Kirchner 1665 Peter Porele
5000 1667 aŭ Joh Upperdorf 1679 80 ankaŭ Andreas Müller 1681 kiu havis la intencon krei universalan lingvon
5001 fonditan sur la ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado kaj ne pli bone prosperis al Joh Caramuel von
5002 Lobkowitz 1687 kiel ankaŭ al lia antaŭiranto la jezuito Besuier 1684 aŭ al lia postiranto David Solbrig
5003 1725 En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj
5004 ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj ĉe kio li uzis skribajn signojn de ĉiuj popoloj sed precipe
5005 malabarajn Tiu ĉi universala signa skribado kiu sekve prave portis la nomon
5006 pazigrafio estis tamen tiel malfacila ke nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi Post tiu ĉi verko
5007 sekvis ankoraŭ multaj kiel ekzemple de Chr G Berger Plan zu einer allgemeinen
5008 Rede und Schriftsprache für alle Nationen Berlin 1779 kaj Delormel 1795 la pazigrafio de Vater Wien
5009 1795 la pazigrafio de M de Maimieŭ Paris 1797 kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj
5010 kiel ankaŭ en tiu sama tempo M Budet kaj M Chambry
5011 Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson ĝis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj Sicard kun
5012 granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion kiu atendita kun granda senpacienco estis eldonita en
5013 la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post ĝia antaŭanonco
5014 Kvankam li certigis ke li bezonas nur 12 signojn nomitajn gamoj li tamen uzis da ili multe pli multe
5015 por ordigi multajn vortojn helpajn verbojn kaj ideojn kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste
5016 ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn kaj al kiuj estis ankoraŭ bezonaj diversaj linioj kaj punktoj La
5017 vortaro servas al ĉiu en lia propra lingvo sed estas en sia konstruo tre vasta kaj kiel ajn genia la
5018 sistemo estas ĉar nenia havis tian difinitecon ankaŭ tie ĉi la ellernado kostis multan kaj grandan
5019 laboradon
5020 Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke profesoro de la universitato en S Peterburgo
5021 publikigis en la jaro 1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa skriba lingvo kiu konsistis
5022 en tio ke ĉiu lingvo postulis apartan leksikonon kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj formoj deklinaciaj
5023 kaj konjugaciaj la vortoj sur ĉiu paĝo estis numeritaj per 1 2 3 k c kaj al ĉiuj sur la flanko estis
5024 aldonitaj la nombroj de la paĝoj kaj numeroj sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj
5025 Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj
5026 kaj numeroj de la vortoj tiam ĉiu kiu volis legi la skribitan en alia lingvo devis serĉi la enhavon
5027 en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo Sed se ni konsideros kiel mallerte malfacile kaj multekoste tio
5028 ĉi devis esti ni ne devas miri ke tia sistemo ne povis trovi amikojn Ĉar se oni volus pretigi vortarojn
5029 de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj tiam alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili estus necesa
5030 loko de 135 literoj tipografiaj Kaj tiu ĉi laboro plendas Wolke pli multe lin okupis ol kiom li volus
5031 pro siaj aliaj laboroj Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la lingvoj El la ceteraj pazigrafiaj
5032 sistemoj kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18 centjaro de Fry en London de G E Busch en la Jahrbuch
5033 des Fortschrittes der Wissenschaften kiel ankaŭ de Grotenfeld en Göttingen la verko Pasigraphie und
5034 Antipasigraphie de J S Vater Weissenfels kaj Leipzig 1799 estas la sola kiu havas indon ĉar la aŭtoro
5035 jam esprimas en ĝi la opinion ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj
5036 landoj kies lingvojn ni ne komprenas kaj ke tio ĉi estas la plej bona parto kiun la pazigrafio povas
5037 atingi Piednoto C H Wolke Erklärung wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Völkern
5038 des Erdkreises oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei ohne Erlernug irgend einer neuen besonderen
5039 oder einer allgemeinen Wort oder Zeichensprache Dessau 1797
5040 En la komenco de la 19 centjaro ni trovas antaŭ ĉio Näther on en Görlitz kiu en la jaro 1805 publikigis
5041 verkon en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon kiu estus figura kaj prenita el la naturo
5042 Sed ĉar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj tial tiu ĉi simbola skribado tute
5043 malegala je la ĝistiamaj sistemoj estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla Prave sin levas kontraŭ
5044 tiu ĉi kiel ankaŭ kontraŭ ĉiuj aliaj ĝistiamaj sistemoj en bonege skribita kritika polemiko la tiama
5045 reĝa Bavara centra
5046 konsilano de instruado ĉe la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno Friedr Immanuel Niethammer
5047 Piednoto F J Niethammer Ueber Pasigraphik und Ideographik Nuernberg bei Karl Felssonecker 1808 kiu tute
5048 vere venas al la konkludo ke sur vojo simbola ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj
5049 de sonoj literoj uzataj kiel signoj de pensoj oni neniam povos veni al la celo Sed tute ne intencante
5050 forĵeti la penson de norma lingvo li fine venas al la prudenta opinio ke nur imitita al la lingvoj naturaj
5051 fonetika vorta lingvo povas solvi la problemon de lingvo tutmonda ankaŭ pli tiu ĉi natura iro de ideoj
5052 alkondukas lin eĉ al la penso ke devas esti eble elpensi skribadon kiu permesus pensadi sur la papero
5053 t e skribadi kun la rapideco de la pensado sekve tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon kiun
5054 li nomis Ideografiko Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato tiu ĉi ideografiko devus
5055 kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi ideolaliko tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas
5056 iri pli malproksimen ol nia nuna stenografio kaj la Volapük de Schleyer sed estas sendube ke per sia
5057 skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan similan
5058 je tiu por kiu ni batalas Piednoto J Zach Näther Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie
5059 oder die Kunst zu schreiben und zu drucken dass es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen
5060 eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1 2 3 in Form einer Sprachlehre oder Grammatik
5061 nebst 20 pasigraphischen Uebungen Görlitz 1805
5062 Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato
5063 kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio kaj de tiu tempo 1811 ĝis la nuna esceptinte Le polyglotte
5064 improvise ou l art d écrire les langues sans les apprendre de A Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio
5065 de Sunderwall en Svedujo kaj la New universal cipher language 1874 de unu ne nomita aŭtoro en Londono
5066 ni havas nenion pli por noti Por tio la plej novaj pazigrafiistoj pri kiuj ni nun parolos nome barono
5067 de Gablenz Moses Paic Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier kiel ankaŭ Albert Walter staras pli alte
5068 ol iliaj antaŭirantoj aŭ en rilato de la konstruo aŭ en rilato de facileco de la metodo
5069 La konstruo de la Gablenzographia kaj Gablenzolalia de barono de Gablenz estas grandioza Antaŭ ĉio
5070 li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por
5071 la mondo lingvista skribadi tiel kiel oni parolas Li verkis gramatikon kaj vortaron kiu pleje konsistas
5072 el vortoj unusilabaj Sed kiel ajn bonega lia laboro estus tre granda estas la malfacileco ellerni la
5073 33 kaprompantajn ŝlosilojn Al tio ĉi li tamen ne turnis atenton ke la popoloj orient Aziaj ne tre facile
5074 povas elparoladi la eŭropajn konsonantojn nome la r kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj
5075 ra 1 re 2 ri 3 ro 4 ru 5 Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taŭgas
5076 li tamen montris ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj
5077 de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas pri kiu ankaŭ estas iom parolite
5078 en la jam diritaj lekcioj de Max Müller ĝi aperis samtempe en Londono Parizo kaj Lejpcigo kaj meritas
5079 atenton pro sia sistemo Sed jam la difino kiun li donas al ni pri ideografio L idéographie est l art
5080 d écrire avec des signes qui représentent des idées et non avec des mots sons d une langue quelconque
5081 ankoraŭ unu fojon montras ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la malvera vojo kiu ĝis nun ne kondukis
5082 al la celo kaj ankaŭ neniam al ĝi kondukos Elirante el la penso ke la signoj de nombroj en la aritmetiko
5083 kaj algebro por tiuj popoloj kiuj ilin uzas estas nenio alia ol signoj ideografiaj li penas elmontri
5084 ke 500 milionoj da homoj la Japanoj Koĥinĥinanoj Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama
5085 skribado kaj uzas ĝin ĉiutage Kaj kio ĝi estas alia ol signoj ideografiaj Ĉu oni tiel povos ankoraŭ
5086 dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo Ĉu ni estus nekapablaj fari tion kion faras la Azianoj kiam ni ja
5087 kredas ke ni staras multe pli alte ol ili La eblecon de la uzado ankaŭ ni ne dubas sed ni ankaŭ ne
5088 dubas la malfacilecon de la enkondukado La Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba
5089 lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian hereditan de la feniko
5090 hebreoj fonetikan skribadon alfabetan kiu donas al ni la eblon el 23 literoj formi multajn milionojn
5091 da sonoj kiuj estas vere ne povas esti nomataj vortoj se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj komprenaĵoj
5092 Sed el tio ĉi almenaŭ sekvas ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli praktikajn reprezentantojn
5093 por la grandioza diverseco de niaj ideoj ol la vortojn de lingvo kiuj ĉiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj
5094 sonoj fundamentaj Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj kiuj
5095 estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas
5096 la prezentadon de abstraktaĵo Don Sinibaldo de Mas prenas por ĉiu ideo unu signon pruntitan el la muzika
5097 nota sistemo nur kun la diferenco ke li donas ne efektivajn notojn en ĉiuj iliaj nuancoj La signon fundamentan
5098 formas noto kvarono kaj laŭ tio ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio ĝi
5099 ŝanĝas sian signifon kiel substantivo verbo adjektivo k c kaj en simila maniero estas esprimataj ĉiuj
5100 formoj de la gramatiko Kiel ajn facila tiu ĉi sistemo ŝajnas je la unua rigardo tamen tre baldaŭ montrigas
5101 ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj
5102 Unu jaron poste Moses Paic Serbo el Zemlin publikigis pazilalion kaj pazigrafion Pli detale v en la verko
5103 de D ro Wild Li uzis sole ciferojn por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj tiel ke difinita
5104 vorto aperas ĉiam esprimata per difinita cifero Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj
5105 gramatikaj fleksioj la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj La apudaj komprenaĵoj
5106 de komuna ideo la vortaj aliformaĵoj kaj devenaĵoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al
5107 la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aŭ deprenado Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon
5108 de aĉetado kaj tiam 3243 10 aĉetanto 3243 13 la aĉetanto 3243 101 la aĉetantoj k c El sia pazigrafio
5109 M Paic faras pazilalion per tio ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por m por n ekzemple
5110 3243 10 aĉetanto fegimanos 3243 20 aĉetantino fegimenos 3243 40 aĉeto fegimonos k c k c
5111 Oni tiel vidas ke ankaŭ Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la ĝusta nome al skribado
5112 kaj lingvo sona kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj dum Paic kun ciferoj Li ankaŭ
5113 pensis ke por la ordinaroj aferoj de la vivo estas sufiĉa la ellernado de 1000 signoj de ideoj kiuj
5114 kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000
5115 Sed jam D ro Wild rimarkis ke tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon por povi esti enkondukita
5116 en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj Li opiniis ankaŭ ke se la pazigrafio estus
5117 enkondukebla ĉe la Aziaj popoloj oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Eŭropajn
5118 sed ni devus por tio ĉi krei pazigrafion multe pli facilan ol eĉ la ĥina kaj apogante sin sur tiun
5119 ĉi principon la lasta partiano de la ideo pazigrafia Anton Bachmaier en Munĥeno ĉefo de unu tiea granda
5120 komerca firmo jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio kiu en komparo kun la antaŭe
5121 nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco
5122 Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas
5123 la sistemon de la 10 signoj de nombroj kvankam iliaj formoj eĉ estas malegalaj Ankaŭ tiuj ĉi signoj
5124 povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj ne sole horizontale de maldekstre al dekstre kiel ĉe la Eŭropanoj
5125 sed ankaŭ de dekstre al maldekstre kiel ĉe la Mahometanoj aŭ de supre al malsupre kiel ĉe la Orientazianoj
5126 kaj al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado presado kaj telegrafo Bachmaier esprimas ĉiun
5127 komprenaĵon per nombro ne uzas difinitan artikolon sed por la artikolo nedifinita la nombron 1 kaj signas
5128 la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio
5129 La gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo la nombronomoj
5130 fundamentaj per supre metitaj la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj La verbo estas uzata
5131 nur en la modo nedifinita infinitivo la estonta tempo estas esprimata per superstrekado la tempo pasinta
5132 per trastrekado de la nombro de la ideo k c La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la
5133 vortaroj apartajn nombrojn Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj
5134 super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh Stephanus
5135 Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj
5136 kiel la germana Mezzofanti Pf Richter kiu paroladis en 34 lingvoj Pf Lauth la glora egiptologo D ro Wild
5137 Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno
5138 Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi
5139 Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn
5140 kaj eĉ jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj tiel ke jam estis intencita universala kongreso
5141 kiu devis havi lokon en Parizo tamen la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato Kaj kial Se ĝin ankaŭ
5142 sonoraj kaŭzoj la elsekiĝo de materialaj fontoj antaŭ ĉio pereigis tamen la veran kaŭzon oni devas
5143 serĉi pli profunde ĝi kuŝas en la sistemo mem Ĝi nome estis konstruita sur sablo kiel la sistomoj
5144 de ĉiuj antaŭirantoj de 200 jaroj ĉar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas
5145 Tamen oni ne devas pensi ke sistemo en tiel alta grado simpligita kiel la sistemo de Bachmaier kvankam
5146 ĝi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda foriris el la mondo alportinte nenian utilon Bachmaier
5147 diris mem en la antaŭparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj Estas kompreneble ke tiu ĉi skriba maniero
5148 de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo tamen por la komunikiĝo kun tiuj kies lingvon
5149 oni no komprenas kiu homo komprenas ĉiujn lingvojn ĝi estas ekstreme grava helpo Efektive tiu ĉi sistemo
5150 por mallongaj notoj komercaj por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la
5151 mondo montriĝis uzebla La Sistemo ĉifrada kaj telegrafada de A Walter
5152 en Winterthur kiu en trimembraj kunigoj de literoj de aaa ĝis zzz kune kun kelkaj ciferoj por la plej
5153 necesaj gramatikaj rilatoj en maniero de sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela
5154 donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40 0 0 en komparo kun vortaj telegramoj
5155 en la lingvo germana sed por lingvo tutmonda kiel por parolado tiel ankaŭ por skribado ankaŭ al ĝi
5156 mankas la natura fundamento ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj
5157 kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ vortoj Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la
5158 buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj Ankaŭ la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita
5159 kun grandegaj laboroj kaj malfacilaĵoj ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj
5160 Tie ĉi la aŭtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo
5161 Volapük de kiu li en tiu tempo estis ankoraŭ varmega partiano trovante ĝin la plej bona el ĉiuj tiam
5162 faritaj provoj Ni jam rakontis v No 10 de La Esperantisto 1890 kiel post la apero de la sistemo Esperanto
5163 la aŭtoro forlasis Volapükon kaj transiris kun plena entuziasmo al Esperanto de kiu ĝis la fino de
5164 sia vivo li restis varmega batalanto Ni devas ankoraŭ aldoni ke la nun alportita artikolo ne estas plena
5165 historio de ĉiuj provoj de lingvo tutmonda volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan
5166 verkon la aŭtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj kaj ankaŭ pri ĉiuj el tiuj ĉi li
5167 diris nur kelkajn vortojn La efektiva nombro de la diversaj projektoj faritaj en la lastaj 200 jaroj
5168 estas pli ol 150
5169 ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA
5170 Raporte verkita de anonima aŭtoro kaj legita en formo iom ŝanĝita kaj mallongigita de s ro L de BEAUFRONT
5171 en la kongreso de l Association Française pour l Avancement des Sciences Parizo 1900
5172 I
5173 Ĉiuj ideoj kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro havas ĉiam tiun saman egalan
5174 sorton kiam ili ekaperas la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido sed
5175 eĉ kun ia neklarigebla malamikeco la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi
5176 oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn infane malsaĝajn aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn
5177 Dum la homoj kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo se ĝi nur estas en modo kaj
5178 konforma al la rutinaj ideoj de la amaso ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo sed ankaŭ la honoran
5179 nomon de instruituloj aŭ utilaj publikaj agantoj la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj
5180 kaj atakoj la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili ke ili
5181 okupas sin je malsaĝaĵoj la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili spritajn artikolojn
5182 kaj notojn ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii super kio ili propre laboras kaj la publiko
5183 kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras
5184 al si la demandon ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi spritaj mokoj Pri tiuj
5185 ĉi ideoj estas modo paroli ne alie ol kun ironia kaj malestima rideto tial tiel agas ankaŭ A kaj B
5186 kaj C kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo ĉar li scias antaŭe
5187 ke ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion kaj li timas ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de
5188 tiuj malsaĝuloj se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo La
5189 homoj miras kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas
5190 ilin en la domojn por frenezuloj
5191 Sed pasas kelka tempo Post longa vico da batalado kaj suferoj la buboj fantaziuloj atingis la celon La
5192 homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman
5193 utilon Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla
5194 tiel komprenebla per si mem ke la homoj ne komprenas kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi
5195 Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de
5196 ĝia naskiĝo ili absolute ne volas kredi kaj pensas ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj
5197 pro mokado je la foririntaj generacioj Ĉu efektive ili diras la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj
5198 Ĉu efektive ekzistis homoj kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj
5199 la ceteraj homoj
5200 silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj sinjoroj vi ja parolas
5201 teruran sur nenio fonditan sensencaĵon kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo Absolute nekompreneble
5202 La historiistoj certe trograndigas
5203 Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj grandaj ideoj en la regiono de moralo
5204 filozofio kaj scienco legu la historion de la eltrovo de Ameriko de la enkonduko de fervojoj k t p k
5205 t p Ĉie tute tio sama Es ist eine alte Geschichte doch bleibt sie immer neu La lumo aperas kiel necesa
5206 bezonataĵo al tiu kiu staras malproksime sed al la proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili
5207 penas estingi ĝin La ideo de Kolumbo ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon ŝajnas al ni nun tiel
5208 simpla tiel natura kaj ni simple ne volas kredi ke povis iam ekzisti homoj kiuj sciante jam ke la tero
5209 estas globo povis dubi ke al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento sed ankaŭ de okcidento kaj
5210 ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne konataj al ni interesaj landoj Kiam ni legas
5211 tiujn kontraŭparolojn kiujn oni tiam faradis al Kolumbo ekzemple ke neniu okcidenten de Eŭropo veturis
5212 sekve ĝi estas ne ebla ke Dio malpermesis tion ĉi fari ke la ŝipoj malleviĝados malsupren kaj ne
5213 povos returne leviĝadi supren k t p ni kontraŭvole demandas nin kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli
5214 tiajn sensencaĵojn pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi
5215 naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj ian dubon kiel plej logika opinio de
5216 la tuta prudenta mondo kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo kiu estas inda nenian
5217 atenton Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian uzeblecon ŝajnis ke kia prudenta
5218 homo povus ion kontraŭparoli kontraŭ ĝi Kaj tamen kiom da multjara batalado suferoj kaj mokoj la elpensinto
5219 devis elporti kaj eĉ tiam kiam fine prosperis jam atingi la celon kiam en Anglujo jam dum tutaj tri
5220 jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon sur la kontinento de Eŭropo instruitaj
5221 homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi skribadis ankoraŭ
5222 profundapensajn traktatojn pri tio ke konstruado de lokomotivoj estas infana entrepreno ke ĝi estas
5223 ne ebla ke ĝi estas malutila k t p Kio tio ĉi estas ni demandas nin ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia
5224 idioteco ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj Jes ekzistis tiaj generacioj kaj ni kiuj nun miregas ni
5225 en efektiveco estas ne pli bonaj ol ili kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni Ĉiuj tiuj ĉi homoj
5226 kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj estis tamen ne idiotoj kvankam ili nun eble
5227 ŝajnas al ni tiaj Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio ke dank al la natura spirita inercio de ĉiu
5228 el ni ili aŭ tute ne volis prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn plivolante limigi sin per sanosubtenanta
5229 ridado aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko ke la afero proponata al ili estas
5230 neplenumebla kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al tiu autaŭe farita decido ne rimarkante
5231 la tutan senfundamentecon de tiuj ĉi argumentoj kaj kontraŭ la argumentoj de la defendantoj de la nova
5232 ideo ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj kiuj penadis
5233 pruvi la eblecon de tio devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas
5234 iliaj tiamaj kontraŭparoloj
5235 Al tiaj ideoj kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura
5236 afero ke ili ne komprenas kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi al tiaj ideoj apartenas ankaŭ
5237 la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj Kiam niaj posteuloj
5238 legos en la historio ke la homoj tiuj ĉi reĝoj de la tero tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la
5239 monda inteligenteco tiuj ĉi duon dioj en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj apud la aliaj ne komprenante
5240 unuj la aliajn ili simple ne volos kredi Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan forton ili diros
5241 ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj sonoj per kiuj li tute precize kompreniĝadis
5242 kun siaj plej proksimaj najbaroj kiel do ne venis al ili en la kapon konsentiĝi inter si ke unu el tiaj
5243 kolektoj da kondiĉaj sonoj estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj simile al tio
5244 kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj
5245 unu kondiĉa alfabeto unuj kondiĉaj muzikaj signoj k t p Niaj posteuloj indignos kiam ili ekscios ke
5246 la homojn kiuj penadis pri la enkonduko de komuna lingvo la samtempuloj montradis per la fingroj kiel
5247 maniulojn bubojn ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis
5248 spritadi en la gazetoj kiom li volis kaj troviĝis neniu kiu dirus al tiuj malplenkapuloj vi povas trovi
5249 tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj sed moki ilin eĉ ne konatiĝinte kun ili estas honte
5250 sinjoroj Kore ridegos niaj posteuloj kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn kiujn multaj el niaj
5251 samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale Simile al
5252 tio kiel ni kun rideto de kompato rilatas al tiu el niaj pra praavoj kiu antaŭ kelke da miljaroj eble
5253 protestis kontraŭ la enkonduko de arta alfabeto kriante kun la aplombo de instruitulo sed tute senpruve
5254 ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa natura kreita de la historio skribado
5255 per hieroglifaj
5256 desegnaĵoj kaj ne povanta esti kreita en kabineto tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn
5257 kiuj nur pro tiu nenion diranta cirkonstanco ke la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem aŭtoritate
5258 certigas ke lingvo ne povas esti kreita arte Ĝis nun ne estis sekve ne povas esti Kiel mi povas kredi
5259 diros en la venonta centjaro ia dekjara lernanto al sia instruanto ke ekzistis homoj kiuj neadis la eblecon
5260 de ekzistado de arta lingvo kiam antaŭ ilia nazo tia lingvo jam ekzistis havis jam riĉan literaturon
5261 kaj bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn kiujn oni povas postuli de lingvo internacia
5262 kaj tiuj ĉi sinjoroj anstataŭ babiladi ĉiam teorian sensencaĵon bezonis nur malfermi la okulojn kaj
5263 ekrigardi Ĉu estas eble ke homoj maturaĝaj parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de
5264 la voĉaj organoj ĉe la popoloj kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo membrojn de unu popolo bonege
5265 parolantajn en la lingvo de alia popolo Kaj la instruanto respondos ĝi estas efektive nekredebla kaj
5266 tamen ĝi tiel estis
5267 Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post
5268 iom cedadi al la sana prudento Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj
5269 plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ senkuraĝaj
5270 kvazaŭ la aŭtoroj timas ke oni ne elmetu ilin al publika malhonoro Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas
5271 en la laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj tiel ke la grandega plimulto de la publiko kutiminta
5272 iradi nur tien kie oni krias la plej laŭte kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo ĉiun atakanton bravulo
5273 kaj ĉiun atakaton kulpulo ĉiam ankoraŭ rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan
5274 fantazion Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane Ĝin konvinkos
5275 nur la tempo Morgaŭ ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia sama anara sento kun
5276 kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto Nia parolo estas difinita nur por tiuj kiuj provis rilati al
5277 nia ideo kun juĝo memstara sed sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj perdis la egalpezon ne scias
5278 kiel ili devas sin teni dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj Por ili ni tie ĉi
5279 analizos la demandon ĉu efektive ni la amikoj de la ideo de lingvo internacia laboras por ia utopio
5280 kaj ĉu minacas al ni la danĝero ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane kiel kredigas niaj kontraŭuloj aŭ
5281 ĉu ni iras al celo klare difinita senduba kaj nepre atingota
5282 Ni scias estimataj aŭskultantoj ke vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj kiuj estas plenigitaj
5283 per multo da citatoj traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj kaj brilas per amasego da alteflugaj
5284 kvazaŭ sciencaj frazoj Ni avertas vin ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos Se vi trovas atentinda
5285 nur tion kio estas ligita kun laŭtaj nomoj legu ian verkon pri lingvo internacia kaj vi trovos tie longan
5286 serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj kiuj laboris por la ideo de lingvo internacia Sed ni tie
5287 ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko Ne turnu atenton
5288 sur tion kion diras Petro aŭ Johano sed pripensu mem Se niaj argumentoj estas ĝustaj akceptu ilin se
5289 ili estas malĝustaj forĵetu ilin se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post ili
5290 Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn 1 ĉu lingvo internacia estas bezona 2 ĉu ĝi estas ebla
5291 en principo 3 ĉu ekzistas espero ke ĝi efektive estos enkondukita praktike 4 kiam kaj kiamaniere tio
5292 ĉi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita 5 ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo
5293 aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas ke nia laborado pereos vane kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ
5294 sin teni flanke de ni ĝis la afero klariĝos
5295 II
5296 Ĉu lingvo internacia estas bezona Tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj
5297 tiel same kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando ĉu poŝto estas bezona La plimulto de
5298 la inteligenta mondo jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua tamen pro konsekvenco ni metas tiun
5299 ĉi demandon dank al tio ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj kiuj respondas je tiu ĉi demando per ne
5300 La sola motivo kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas estas sekvanta lingvo internacia detruos la lingvojn
5301 naciajn kaj la naciojn Ni konfesas ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon ni neniel povis kompreni en kio
5302 nome konsistus la malfeliĉo por la homaro se en unu bela tago montriĝus ke ne ekzistas jam plu nacioj
5303 kaj lingvoj naciaj sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo Sed ni supozu ke tio
5304 ĉi efektive estus io terura kaj ni rapidos trankviligi tiujn ĉi sinjorojn Lingvo intornacia deziras
5305 nur doni al la homoj de malsamaj popoloj kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj la eblon komprenadi
5306 unu alian sed ĝi neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj Timi ke lingvo internacia
5307 detruos la lingvojn naciajn estas tiel same ridinde kiel ekzemple timi ke la poŝto kiu donas al homoj
5308 malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi minacas neniigi la
5309 buŝajn interparoladojn inter la homoj Lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj
5310 kiujn miksi inter si oni neniel devas Se ni supozus ke fariĝus iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman
5311 popolon en tiu ĉi malfeliĉo kiel nomos ĝin la naciaj ŝovinistoj estos kulpa ne la lingvo internacia
5312 sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al
5313 la homoj la atingon de tio kio antaŭe estos principe decidita de ili kiel dezirinda sed se la celado
5314 al kunfluiĝo ne naskiĝos ĉe la homoj memstare la lingvo internacia per si mem certe ne volos altrudi
5315 al la homoj tian unuiĝon Lasante tute flanke la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia
5316 ŝovinismo ni notos nur tion ke celadon al lingvo internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda
5317 ŝovinismo ĉar la rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo estas tia sama
5318 kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia familio ĉu iu povas diri ke la pligrandigo de reciprokaj
5319 komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando celado patriota minacas per io al la amo
5320 familia Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn sed kontraŭe
5321 ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortiĝado kaj plena ekflorado dank al la neceseco ellernadi
5322 diversajn fremdajn lingvojn oni nun malofte povas renkonti homon kiu posedus perfekte sian patran lingvon
5323 kaj la lingvoj mem konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj ĉiam pli kaj pli konfuziĝas kripliĝas
5324 kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon
5325 kaj ankoraŭ tre facilan ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde kaj ĉiu lingvo liberiĝinte
5326 de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo disvolviĝos
5327 baldaŭ plej potence kaj brile
5328 La dua motivo kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia estas la timo ke kiel lingvo internacia
5329 estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos al si reciproke sed
5330 simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn dank al la grandega superforto kiujn
5331 ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj Tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta sed ĝi povas esti elmetita
5332 nur kontraŭ tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia Tiu ĉi motivo kompreneble
5333 perdas ĉian signifon se ni turnos atenton ke lingvo internacia povas esti kaj estos nur ia neŭtrala
5334 lingvo kiel ni malsupre montros
5335 Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo
5336 internacia pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre se ni supozos ke la enkonduko de tia lingvo dependas
5337 nur de nia deziro kaj se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo ĉiu devas konsenti
5338 ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ la plej malgranda parolo Sed la utilo kiun
5339 tia lingvo alportus al la mondo estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu ke pri tio ĉi ni propre ne
5340 bezonus paroli Tamen kelke da vortoj ni diros pri tio ĉi se eĉ simple pro pleneco de nia analizo
5341 Ĉu vi ekpensis iam pri tio kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj
5342 kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo kiel la homo La tutan nian altan kulturon
5343 kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto al la posedado de lingvo kiu ebligis al ni la interŝanĝadon
5344 de pensoj Kio estus kun ni fieraj reĝoj de la mondo se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj
5345 se sian tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco mem ellaboradi al si mem anstataŭ
5346 faradi uzon dank al interŝanĝo de pensoj de la jam pretaj fruktoj de la sperto kaj diversaj scioj de
5347 tutaj miljaroj de tutaj milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj Ni tiam eĉ per unu
5348 plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj kiuj nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas
5349 tiel sensaĝaj kaj senhelpaj Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas sed lasu al ni
5350 nur la povadon interŝanĝadi la pensojn kaj ni restos tiuj samaj reĝoj de la naturo kaj ni konstante
5351 kaj senfine perfektiĝados sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj donu al ni eĉ centon da diversaj
5352 ĝis nun ne konataj sentoj kaj povoj sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj kaj ni restos
5353 sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj Sed se la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj
5354 havis por la homaro tian grandegan signifon ekpensu pri tio kian grandegan kaj kun nenio kompareblan
5355 utilon donus al la homaro tiu lingvo kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena kaj dank al kiu ne
5356 sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B C kun D E kun F sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun ĉiu
5357 el la aliaj Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran
5358 revolucion kian faros la enkonduko de lingvo internacia Ni prenu kelkajn malgrandajn ekzemplojn Ni penas
5359 tradukadi la verkojn de ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj sed tio ĉi englutas ja neproduktive
5360 grandegan multon da laboroj kaj mono kaj tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan
5361 parton de la homa literaturo kaj la grandega plimulto de la homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj
5362 pensoj por ĉiu el ni restas neakirebla Sed kiam ekzistus lingvo internacia tiam ĉio kio aperas en la
5363 regiono de la
5364 homa penso estus tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj verkoj estus skribataj rekte
5365 en tiu ĉi lingvo kaj ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni Por la perfektigado
5366 de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn sed kian
5367 mizeran rolon ili ludas kiam partopreni en ili povas ne tiu kiu efektive kun utilo dezirus ion aŭdi
5368 ne tiu kiu efektive ion gravan volus komuniki sed nur tiu kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj Nia vivo
5369 estas mallonga kaj la scienco estas vasta ni devas lerni lerni lerni Al la lernado ni povas dediĉi nur
5370 parton de nia mallonga vivo nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn sed ho ve granda parto de tiu ĉi
5371 kara tempo foriras tute neproduktive por la ellernado de lingvoj Kiom multe ni gajnus se dank al ekzistado
5372 de lingvo internacia ni povus la tutan tempon dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj dediĉi
5373 al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj Kiel alte tiam leviĝus la homaro
5374 Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto ĉar kiel ajn ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ
5375 alia formo de lingvo internacia ni dubas ĉu troviĝos inter ili eĉ unu kiu dubus la utilecon mem de
5376 tia lingvo Sed ĉar al multaj homoj kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj
5377 kaj antipatioj ordinare ŝajnas ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo ili nepre devas
5378 ataki la ideon mem entute tial ni pro sistemeco de nia analizo petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj
5379 antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro ke pri la utileco de lingvo internacia entute se tia estus enkondukita
5380 li ne dubas Ekmemoru do sinjoroj bone la unuan konkludon al kiu ni venis notu al vi kaj ekmemoru ke kun
5381 tiu ĉi konkludo vi konsentas nome
5382 La ekzistado de lingvo internacia per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj
5383 alportus al la homaro grandegan utilon
5384 III
5385 Nun ni transiros al la dua demando ĉu lingvo internacia estas ebla Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa
5386 homo eĉ unu minuton povas dubi ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj faktoj kiuj parolus kontraŭ
5387 tia ebleco sed ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj kiuj devigus eĉ unu minuton dubi pri tia obleco
5388 Ekzistas en efektiveco homoj kiuj kun scienca aplombo kredigas kvazaŭ lingvo estas objekto natura organa
5389 kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu popolo de la klimato heredeco
5390 kruciĝado de rasoj historiaj kondiĉoj k t p Kaj al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas precipe
5391 se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la amaso terminoj
5392 teĥnikaj Sed homo klera kiu kuraĝas havi propran juĝon scias ja tre bone ke ĉio tio ĉi estas nur
5393 senenhava pseŭdo scienca babilado kiu havas nenian sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita
5394 infano El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ
5395 nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda
5396 por ĝi ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure kiel ĉiu natura filo de
5397 tiu ĉi nacio Se por homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon tio ĉi ja tute
5398 ne venas de la konstruo de liaj organoj de parolo sed simple de tio ke li ne havas paciencon ne havas
5399 tempon ne havas instruantojn ne havas rimedojn k t p Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi
5400 samajn malfacilaĵojn ĉe la ellernado de sia hejma lingvo se li en la infaneco ne estus edukita en tiu
5401 ĉi lingvo sed devus ellernadi ĝin per helpo de lecionoj Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi
5402 kelkajn fremdajn lingvojn kaj li certe ne elektas tiujn lingvojn kiuj kvazaŭ estas konformaj al liaj
5403 organoj de parolado sed nur tiujn kiujn li bezonas estas sekve nenio neebla en tio ke anstataŭ ke ĉiu
5404 lernas diversajn lingvojn ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi unu alian Se eĉ
5405 ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon ne en plena perfekteco eĉ tiam la demando de lingvo internacia
5406 estus jam decidita kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ alia kiel surda mutaj Kaj oni devas ja memori
5407 ke se ĉie estus sciate ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni nur unu lingvon ĉie
5408 ekzistus multego da bonaj instruistoj de tiu ĉi lingvo da specialaj lernejoj ĉiu ellernadus tiun ĉi
5409 lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco kaj fine ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn
5410 al tiu ĉi lingvo en la infaneco paralele kun la patra lingvo Sekve lasante dume flanke la demandon pri
5411 tio ĉu la homoj volos elekti ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos al ili veni
5412 al interkonsento pri tiu ĉi elekto ni dume konstatas tiun fakton kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio
5413 kion ni diris supre nome ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla Notu do al vi bone
5414 en la memoro tiujn du sendubajn konkludojn al kiuj ni venis ĝis nun nome
5415 1 Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon 2 La ekzistado de lingvo internacia estas
5416 plene ebla
5417 Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5418 IV
5419 Ĉu lingvo internacia estos iam enkondukita Se ni venis al la konkludo ke lingvo internacia alportus
5420 al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla el tiuj ĉi du konkludoj jam per si mem
5421 elfluas la konkludo ke tia lingvo pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita ĉar alie ni devus nei
5422 ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco Se lingvo povanta plenumadi la rolon
5423 de internacia ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus sed devus ankoraŭ esti kreita tiam respondo je la demando
5424 metita en la komenco de tiu ĉi ĉapitro estus duba ĉar estus nesciate ankoraŭ ĉu oni povos krei tian
5425 lingvon Sed ni ja scias ke da lingvoj ekzistas tre multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus
5426 esti difinita kiel internacia nur kun tia diferenco ke unu el ili pli taŭgus por tiu ĉi celo kaj alia
5427 malpli Ni havas sekve ĉion pretan kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti kaj en tia okazo la respondo
5428 je la supre metita demando jam ne povas esti duba La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas
5429 al sia bono tial se ni scias ke tiu aŭ alia afero promesas al la homoj grandegan kaj senduban utilon
5430 kaj ke ĝi estas por ili atingebla ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri ke de tiu momento kiam
5431 la homoj nur ekturnis sian atenton al tiu ĉi afero ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli
5432 kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe ĝis ili la aferon atingos Se du homaj grupoj estas disigitaj
5433 unu de alia per rivereto sed scias ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si kaj ili vidas ke
5434 tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute pretaj apud iliaj manoj tiam oni ne bezonas esti profeto
5435 por antaŭvidi kun plena certeco ke pli aŭ malpli frue tabulo estos transĵetita trans la rivereto kaj
5436 komunikiĝado estos aranĝita Estas vero ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado kaj tiu ĉi ŝanceliĝado
5437 estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj saĝaj homoj diras ke celado al aranĝo de komunikiĝo
5438 estas infanaĵo ĉar neniu el ili okupas sin je metado de tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas
5439 tute ne en modo spertaj homoj diras ke la antaŭuloj ne metadis tubulojn trans riveveto sekve ĝi estas
5440 utopio instruitaj homoj pruvas ke komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa organismo
5441 ne povas sin movadi sur tabuloj k t p Tamen pli aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado
5442 estas aranĝata Tiel estis kun ĉiu utila ideo tiel estis kun ĉiu utila elpenso apenaŭ la senantaŭjuĝaj
5443 homoj venadis al senduba konkludo ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla ili povis
5444 ĉiam scii antaŭe kun plena certeco ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita malgraŭ ĉia
5445 batalado de la flanko de la rutinuloj ĉar tion ĉi garantias ne sole la natura inteligenteco de la homaro
5446 sed ankaŭ ĝia celado al sia praktika bono kaj profito Tiel estos ankaŭ kun la lingvo internacia En
5447 la daŭro de multaj centjaroj la homoj ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian ne enpensiĝadis
5448 pri tiu ĉi demando sed nun kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj inter la homoj turnis ilian atenton al
5449 tiu ĉi demando nun kiam la homoj komencis konvinkiĝadi ke lingvo internacia alportos al ili grandegan
5450 utilon kaj ke ĝi estas atingebla ili sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli ĝia neceseco
5451 fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla kaj ili jam ne trankviliĝos tiel longe ĝis la demando
5452 estos solvita Ĉu vi povas tion ĉi dubi Certe ne Kiam tio ĉi venos ni ne intencas nun antaŭdiri povas
5453 esti ke ĝi venos post unu jaro post dek jaroj post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj da jaroj sed
5454 unu afero estas jam senduba ke kiom ajn devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo kaj se eĉ tiu
5455 ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj ĝi jam neniam mortos ĉiam pli ofte kaj pli
5456 obstine eksonados voĉoj postulantaj enkondukon de lingvo internacia kaj fine pli aŭ malpli frue se
5457 la demando ne estos solvita de la societo mem la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi aranĝi internacian
5458 kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo unuj
5459 el vi diros ke tio ĉi venos tre baldaŭ aliaj diros ke ĝi venos nur en plej malproksima estonteco sed
5460 ke tiu ĉi fakto entute iam venos kaj ke la homaro vidante la grandegan utilecon kaj samtempe la atingeblecon
5461 de lingvo internacia ne restos eterne indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj
5462 ne komprenantaj unu alian pri tio ĉi certo neniu el vi dubas eĉ minuton Ni petas vin tial noti al vi
5463 en la memoro ia trian konkludon al kiu ni venis nome
5464 Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita
5465 Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj pri ni batalantoj pro la ideo de lingvo
5466 internacia El ĉio pruvita de ni vi vidas ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj utopiistoj kiajn
5467 multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin pentras multaj gazetoj ne dezirantaj eniĝadi en la esencon
5468 de tio pro kio ni batalas Vi vidas ke ni batalas pro afero kiu alportos al la homaro grandegan utilon
5469 kaj kiu pli aŭ malpli frue nepre estos atingita Ĉiu prudenta homo povas sekve kuraĝe aliĝi al ni
5470 ne timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso Ni batalas pro afero tute pripensita kaj certa
5471 kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo La estonteco apartenas al ni Ni supozu eĉ ke
5472 tiu formo de lingvo internacia
5473 pro kiu ni batalas montriĝos en la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos ne tiu
5474 kiun ni elektis sed tio ĉi ja tute nin ne devas konfuzi ĉar ni batalas ne pro la formo sed pro la ideo
5475 kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial ke ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare
5476 al nenio kondukas Malsupre ni pruvos ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la lingvo estas tute pripensita
5477 kaj havas senduban estontecon sed se vi eĉ tion ĉi dubus la formo ja neniom nin ligas se tiu ĉi formo
5478 montriĝos erara ni morgaŭ ĝin ŝanĝos kaj en okazo de bezono ni ĝin post morgaŭ ankoraŭ unu fojon
5479 ŝanĝos sed ni batalados pro nia ideo tiel longe ĝis ĝi pli aŭ malpli frue estos plene efektivigita
5480 Se ni obeante la voĉon de la indiferenta egoismo detenadus nin de nia laborado nur tial ke kun la tempo
5481 la formo de la lingvo internacia eble estos alia ol tiu pro kiu ni nun laboras tio ĉi signifus tion
5482 saman kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial ke poste eble estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado
5483 aŭ rifuzi regnajn plibonigojn tial ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj por la regna konstruo
5484 Nun ni estas ankoraŭ malfortaj kaj ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la fingroj
5485 sed plej bone ridas tiu kiu ridas la lasta Nia afero iras malrapide kaj malfacile tre povas esti ke la
5486 plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton kiam montriĝos la fruktoj de nia agado kaj ĝis la morto mem
5487 ni estos objekto de mokoj sed ni iros en la tombon kun la konscio ke nia afero ne mortos ke ĝi morti
5488 neniam povas ke pli aŭ malpli frue ĝi devas atingi la celon Kaj se eĉ lacaj de la sendanka laborado
5489 ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn tute egale la afero ne mortos anstataŭ la lacigitaj
5490 batalantoj aperos batalantoj novaj ĉar ni denove ripetas ke se estas ekster dubo ke lingvo internacia
5491 alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla en tia okazo por nenia homo ne blindigita
5492 de rutino ne povas esti ia dubo ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre estos atingita kaj nia konstanta laborado
5493 estos por la homaro eterna memorigado tiel longe ĝis la ideo de lingvo internacia estos efektivigita
5494 La posteuloj benos nian memoron kaj al tiuj saĝaj homoj kiuj nun nomas nin fantaziistoj ili rilatos
5495 tiel kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko de la elpenso de vaporveturiloj
5496 k t p
5497 V
5498 Sed ni revenu al nia interrompita analizado Ni pruvis ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre
5499 estos enkondukita sed restas la demando kiam kaj kiamaniere ĝi venos Povas esti ke tio ĉi venos nur
5500 post centoj aŭ eble eĉ post miloj da jaroj Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka interkonsento
5501 de la registaroj do ĉiuj landoj Por doni pli malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj ni
5502 devas antaŭe analizi alian demandon nome ĉu oni povas antaŭvidi kia lingvo estos internacia Inter
5503 la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligitceo se oni ne povas antaŭvidi kia
5504 lingvo estos farita internacia kaj se diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli malpli egalajn ŝancojn
5505 tiam oni devas atendi ĝis la registaroj de ĉiuj almenaŭ la plej gravaj regnoj decidos aranĝi por
5506 tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la demandon pri lingvo internacia Kiu scias kun kia granda malfacileco
5507 la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero tiu komprenos ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj
5508 antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia
5509 enmiksiĝo kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj
5510 diplomatiistoj antaŭ ol la afero estos decidita Apartaj personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari
5511 ili povus nur konstante instigadi la registarojn sed mem solvi la demandon sen la enmiksiĝo de la registaroj
5512 ili ne povus Ĝis la solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre kaj tre malproksime Sed
5513 tute alia afero estus se montriĝus ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj plena certeco
5514 kia nome lingvo estos iam internacia tiam oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj tiam
5515 ĉia societo ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo
5516 la nombro da adeptoj de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo ĝia literaturo rapido riĉiĝadus kongresoj
5517 internaciaj tuj povus komenci uzadi gin por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj kaj en la plej
5518 mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo ke al la registaroj restus nur doni sian
5519 sankcion al fakto jam plenumiĝinta Ĉu ni povas antaŭvidi kia lingvo estos internacia Feliĉe ni povas
5520 respondi tiun ĉi demandon tute pozitive jes ni povas antaŭvidi kia lingvo estos internacia ni povas
5521 tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco sen ia ombro da dubo
5522 Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn ni petas ilin prezenti al si ke kongreso da reprezentantoj
5523 de diversaj regnoj jam efektiviĝis kaj ni trarigardos kian lingvon ili povus elekti Ne malfacile estos
5524 por ni pruvi ke ekzistas nur unu sola lingvo kiun ili povus elekti kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo
5525 estus por ili rekte ne ebla se ili eĉ volus ĝin elekti kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite
5526 ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon tiam kontraŭ tio ĉi protestus
5527 la vivo mem kaj ilia elekto restus
5528 nur malviva litero Tiel ni prezentu al ni ke la reprezentantoj de diversaj regnoj kunveturiĝis kaj ke
5529 ili alpaŝas al la elekto
5530 de lingvo internacia Al ili antaŭstarus la sekvanta 1 aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj
5531 2 aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj ekzemple latinan grekan hebrean 3 aŭ elekti ian el la ekzistantaj
5532 lingvoj artaj 4 aŭ difini komitaton kiu okupus sin je la kreado de lingvo tute nova ankoraŭ ne ekzistanta
5533 Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj ni devas
5534 antaŭe konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj La karaktero de la lingvoj
5535 vivantaj kaj mortintaj estas al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata ni diros tial kelke da vortoj
5536 nur pri la lingvoj artaj kiuj por la plimulto de niaj aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan terra
5537 incognita
5538 Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis trairadis diversajn
5539 stadiojn komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa
5540 lingvo kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto kia grandega multo da laboroj iris
5541 ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj pri ĉio tio ĉi ni ne parolos ĉar por
5542 elaŭskulti ĉion tion ĉi vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco Ni diros nur ion pri la specialaj
5543 ecoj de la artaj lingvoj ĉe kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn
5544 provojn antaŭajn kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas sed la plej perfektan formon
5545 de lingvo internacia ekzistantan en la nuna tempo
5546 Krom plena neŭtraleco en rilato nacia arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj
5547 1 Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado sen trograndigo oni povas diri ke ĝi estas
5548 almenaŭ kvindek fojojn pli facila ol ĉia lingvo natura Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta ne povas eĉ
5549 kredi ĝis kia grado atingas ĝia facileco La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj kiun certe neniu
5550 en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia diris pri
5551 la lingvo Esperanto jenon La facileco de ĝia ellernado estas tia ke ricevinte Esperantan gramatikon
5552 vortaron kaj artikolojn skribitajn en tiu ĉi lingvo mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis la
5553 eblon se ne skribi tamen libere legi en tiu ĉi lingvo En ĉia okazo la oferoj kiujn alportos ĉiu homo
5554 de nia Eŭropa mondo dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi lingvo estas tiel sensignifaj
5555 kaj la sekvoj kiuj povas veni se ĉiuj almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj aligos al si tiun ĉi lingvon
5556 estas tiel grandegaj ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon Komprenu sinjoroj kion tio ĉi signifas
5557 post ne pli ol du horoj da sinokupado Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto
5558 ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj kiuj anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde prenis sur sin
5559 la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi Estas vero ke homoj instruitaj povas ellerni Esperanton
5560 pli rapide ol homoj neinstruitaj sed ankaŭ la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile ĉar
5561 por la ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj neniaj antaŭaj scioj Inter la
5562 esperantistoj vi trovos multe da homoj tiom neinstruitaj ke ili ĝis nun en sia propra patra lingvo skribas
5563 treege malbone kaj plene da eraroj kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tuto senerare kaj ili
5564 ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj dum la ellernado de la lingvo natura
5565 ĉe tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn
5566 Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj kiuj sciis sole svede kaj Esperante unu ĵurnalisto
5567 kiu deziris interparoli kun ili matene la unuan fojon en sia vivo prenis en la manojn lernolibron Esperantan
5568 kaj vespero en tiu sama tago li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj
5569 De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde per
5570 la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj tie agadis nenia logiko nenia
5571 difinita plano sed simple nur la uzo tian vorton estas akceptite uzi tiel kaj tial ni devas ĝin uzi
5572 tiel tian vorton estas akceptite uzi alie kaj tial ni devas ĝin uzi alie Jam antaŭe tial oni povas
5573 diri ke sistemo da sonoj por la esprimado de pensoj kiun kreos homa inteligenteco konscie kaj laŭ severe
5574 difinitaj kaj logikaj leĝoj devos esti multe tre multe da fojoj pli facila ol tia sistemo da sonoj kiu
5575 konstruiĝis okaze kaj senkonscie Ni ne havas la eblon analizi tie ĉi la tutan tiun iron de la pensoj
5576 je kiu gvidadis sin la aŭtoroj de artaj lingvoj nek montri detale ĉiujn tiujn grandegajn faciligojn
5577 kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj ĉar tio ĉi postulus tutan vastan traktaton ni prenos
5578 tial nur simple kelkajn ekzemplojn Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj ĉiu substantivo ial apartenas
5579 al tia aŭ alia sekso ekzemple en la lingvo germana kapo havas viran sekson en la lingvo franca virinan
5580 kaj en la lingvo latina neŭtralan ĉu ekzistas en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo Kaj tamen
5581 kian grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la sekso de ĉiu substantivo Kiom
5582 multe la lernanto devas ekzerciĝadi ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi antaŭ ol li venos al tiu perfekteco
5583 ke li
5584 jam plu ne konfuziĝados kaj ne diros ekzemple le fin anstataŭ la fin aŭ das Strick anstataŭ der Strick
5585 En lingvo arta tiu ĉi sekso de la substantivoj estas tute elĵetita ĉar montriĝis ke ĝi ne havas
5586 en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon Jen vi havas sekve jam unu ekzemplon de tio kiel per la plej
5587 bagatela rimedo estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo En la lingvoj naturaj ekzistas la
5588 plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne
5589 sole por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj sed en ĉiu el ili ankoraŭ tuta serio da formoj ekzemple
5590 en la konjugacioj vi havas ne sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj sed en ĉiu el tiuj
5591 ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn por ĉiu persono kaj nombro Oni ricevas vicon da grandegaj
5592 gramatikaj tabeloj kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la memoro sed tio ĉi estas ankoraŭ nur
5593 komenco al tio ĉi aliĝas multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj ĉiu kun aparta serio da
5594 formoj kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro sed konstante memori
5595 kia vorto ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj kaj laŭ
5596 kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas La ekposedo de ĉio tio
5597 ĉi postulas inferan paciencon multegon da tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciĝadon Dume lingvo arta
5598 anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado donas al vi sole nur 6
5599 vortetojn i as is os us u kiujn vi povas perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn
5600 vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos Vi kun mirego demandas Kiel tio ĉi estas ebla Jen tre simple
5601 Esperanto diras al vi ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj ĉar ili plene anstataŭiĝas per la prepozicioj
5602 kiujn ni ja sen tio uzas kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj sed eĉ por
5603 tiu ĉi tabelo tute sufiĉas se ĝi enhavas en si krom participoj prezentantaj apartan formon sole nur
5604 6 finiĝojn nome por la tempoj estanta estinta kaj estonta kaj por la modoj sendifina kondiĉa kaj ordona
5605 Vi certe en la unua minuto ekpensos ke dank al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas
5606 sian flekseblecon Tute neniel konatiĝu kun la lingvo arta kaj vi ekvidos ke ĝia konjugacio esprimas
5607 ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj
5608 tabeloj de la lingvoj naturaj ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion kion la lingvo bezonas sed nur tion
5609 kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston Efektive por kio ni bozonas
5610 apartan serion da finiĝoj por ĉiu persono kaj nombro kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo
5611 apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj ĉar la
5612 pronomo kiu staras antaŭ la verbo jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron
5613 La ortografio en la plimulto da lingvoj kaj al tio ĉi la plej multe ĝuste en tiuj lingvoj kiuj la plej
5614 multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj prezentas veran krucon por la lernanto en
5615 unu vorto la donita litero estas elparolata en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie
5616 en unu vorto la donita sono estas skribata tiel en alia vorto alie Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ
5617 anglo por tio ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo Radikale ŝanĝi tiun ĉi ortografion estas
5618 absolute ne eble ĉar tiam grandega multo da vortoj kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel aŭ nur per
5619 ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia
5620 La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon kaj dank
5621 al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas kaj jam post kvarono da horo da sinokupado
5622 je la arta lingvo t e simple post la konatiĝo kun ĝia plej simpla alfabeto ĉiu skribos en ĝi diktaton
5623 tute senerare dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado
5624 Jam el tiuj kelkaj ekzemploj kiujn ni donis vi povas ricevi ideon pri tio kian grandegan faciligon donas
5625 al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj
5626 ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn kiuj
5627 en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj
5628 vortetoj aŭ reguloj sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco riĉeco kaj precizeco de la
5629 lingvo Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi sed ni diros sole tion ke la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto
5630 konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro
5631 Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon
5632 kaj tutan konstruon de la lingvo ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj
5633 Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi imagu al vi ke vi entreprenis la ellernadon de ia
5634 lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio ke vi ekposedis la
5635 konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi
5636 lingvo ian gramatikan aŭ ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli
5637 da vortoj vi ja tiam sentus vin feliĉa kaj dirus ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro
5638 vi jam
5639 pasis Ĉu ne vere En la lingvo Esperanto vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado Sekve se Esperanto
5640 havus eĉ nur tiun econ pri kiu ni supre parolis t e grandegan facilecon kaj
5641 regulecon de la gramatiko kaj ortografio ni jam devus diri pri ĝi ke ĝi estas multajn multajn fojojn
5642 pli facila ol ĉiu lingvo natura Sed per tio ĉi ne finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto
5643 Kiam vi venis al tio ke al vi restas jam nur simpla ellernado de vortoj vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ
5644 grandegajn faciligojn Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion
5645 en la nombro de la vortoj kiujn vi bezonos lerni ĉar sciante de la vorto la formon substantivan vi jam
5646 antaŭe kaj sen ia lernado scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k t p dum
5647 en ĉiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo apartan vorton ekzemple parler
5648 oral verbalement Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun
5649 ĉia alia vorto vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj kiuj en la lingvoj naturaj havas
5650 por si apartajn radikojn nur tial ke tia aŭ alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita Sed krom tiuj
5651 ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj kiujn la lingvo Esperanto havas vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn
5652 tiel diri artajn rimedojn kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj Tiaj ekzemple
5653 estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo la prefikso mal donas al
5654 la vorto sencon rekte kontraŭan bona bon malbona mauvais sekve sciante la vortojn bona mola varma larĝa
5655 supre ami estimi k t p vi jam mem povas formi la vortojn malbona malmola malvarma mallarĝa malsupre
5656 malami malestimi k t p aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson mal la sufikso in signifas
5657 la virinan sekson patro père patrino mère sekve sciante la vortojn patro frato onklo fianĉo bovo koko
5658 k t p vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj patrino fratino onklino fianĉino bovino kokino
5659 k t p la sufikso il signifas ilon
5660 tranĉi trancher tranĉilo couteau sekve sciante la vortojn tranĉi kombi tondi pafi sonori plugi k t
5661 p vi jam mem scias la vortojn tranĉilo kombilo tondilo pafilo sonorilo plugilo k t p Da tiaj vortopartetoj
5662 kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo ekzistas ankoraŭ multaj aliaj
5663 Rememoru do nun ĉion kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo kaj tiam vi facile konsentos ke se
5664 ni diris ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila ol natura en tio ĉi estis nenia trograndigo
5665 Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos
5666 2 La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco kiu konsistas en matematika precizeco fleksebleco
5667 kaj senlima riĉeco Ke lingvo arta posedos tian econ tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta
5668 lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege
5669 grava ideo pli serioze ol diversaj nuntempaj Jupiteroj kiuj pensas ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo
5670 kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon Ni povus citi tiajn grandajn lumojn
5671 kiel ekzemple Bacon Leibnitz Pascal de Brosses Condillac Descartes Voltaire Diderot Volney Ampère Max
5672 Müller k t p sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj tial ne fanfaronante
5673 per citatoj ni penos pruvi ĉion nur per la sola logiko Ke lingvo arta ne sole povas se devas esti pli
5674 perfekta ol lingvoj naturaj tion ĉi komprenos ĉiu mem se li konsideros la jenon Ĉia lingvo natura
5675 konstruiĝadis per tia vojo ke unu ripetadis tion kion li aŭdis de aliaj nenia logiko nenia konscia
5676 decido de la homa inteligenteco tie ĉi havis ian forton Ĉian esprimon kiun vi multajn fojojn aŭdis
5677 vi povas uzi kaj ĉian esprimon kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis estas al vi malpermesite uzi Tial ni en
5678 ĉia lingvo natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon en via cerbo aperas ia komprenaĵo sed
5679 vi ne havas la eblon esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre
5680 neoportuna priskribo de tiu komprenaĵo kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo kiel unu spirita
5681 vorto Tiel ekzemple dank al tio ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj vi en ĉiu lingvo
5682 havas vorton por esprimo de la komprenaĵo lavistino sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo
5683 vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias kiel nomi tian homon ĉar nomon de viro kiu
5684 okupas sin je lavado de tolaĵo vi neniam aŭdis Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj sed kiam
5685 ekaperis kuracistinoj aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon por ili en la plimulto da lingvoj ne
5686 troviĝis vorto Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke
5687 da vortoj kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon verbon k t p tio ĉi estas jam tute
5688 ne ebla En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson tiun aŭ alian
5689 kazon tiun aŭ alian devenan formon adjektivojn kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon de komparado tiun
5690 aŭ alian formon verbojn kiuj ne havas tiun aŭ alian tempon personon modon k t p de tia substantivo
5691 vi ne povas fari adjektivon de tia verbo vi ne povas fari substantivon k t p Ĉar ni ripetas ĉiu lingvo
5692 natura estas fondita ne sur la logiko sed sur la blinda oni tiel parolas aŭ oni tiel ne parolas sekve
5693 ĉian komprenaĵon
5694 kiu naskiĝas en via cerbo sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne aŭdis vi ordinare esprimi ne havas
5695 la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj Sed en lingvo arta konscie fondita sur la severaj permesantaj
5696 nenian escepton nek arbitron leĝoj de pensado nenio simila povas havi lokon Esprimoj en la speco de
5697 tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn ideajn kuniĝojn en lingvo arta estas tute ne
5698 eblaj Supozu ekzemple ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ nutri ilin per siaj mamoj kaj
5699 por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto
5700 por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso Supozu ke morgaŭ iu elektas al si ian novan eĉ la plej
5701 strangan profesion ekzemple laboradon je aero por li tuj ekzistas prete vorto ĉar se en lingvo arta
5702 nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion
5703 kia nur povus aperi en via cerbo
5704 Krom tio ne forgesu ke la perfektiĝado de lingvo arta estas ebla ĝis senfineco ĉar ĉiun bonan regulon
5705 bonan formon bonan esprimon kiu ekzistas en kiu ajn lingvo lingvo arta havas plenan rajton aligi al si
5706 ĉian mankon kiu povus troviĝi en ĝi ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi dum en lingvo natura
5707 pri nenio simila povas esti parolo ĉar tiam lingvo natura transformiĝus jam en artan
5708 Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo arta eksterordinara facileco kaj perfekteco
5709 ekzistas ankoraŭ aliaj pri kiuj ni ne parolos Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta
5710 Kiu eĉ malmulte devus esti unu vorto ĉi tiel konatiĝis kun lingvo arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo
5711 por kredi tion kion li vidas kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn tiu povas veni nur
5712 al unu konkludo nome ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas neniajn Ĉiu el vi vere
5713 havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni
5714 povas rediri nur unu respondon ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj kiuj pri lingvo arta havas nenian
5715 scion kaj neniam ĝin eĉ vidis ne sole ne vidis kaj ne esploris sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri
5716 ĝia esenco kaj anstataŭ ekpensi pri tio kion ili parolas preferas blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren
5717 laŭtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn Se ili eĉ iom konatiĝus kun lingvo arta ili ekvidus ke iliaj
5718 frazoj estas tute falsaj se ili eĉ tute ne konatiĝante kun la lingvo simple ekpensus pri ĝi teorie
5719 ili ekvidus ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton Se iu ekdeziros kredigi
5720 ke en la najbara urbo ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie estas sen manoj
5721 kaj sen piedoj li povas imponi per tio ĉi al la amaso kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono
5722 de scianta sankte kredas sed homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike ĉar
5723 jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj kaj kiam ĉe li restos
5724 ia dubo li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardos kaj tiam li konvinkiĝos ke ĉiuj frazoj kiujn
5725 li aŭdis estas la plej absoluta sensencaĵo Tiel estas ankaŭ kun lingvo arta anstataŭ blinde ripetadi
5726 frazojn vi bezonas nur simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj kaj vi jam komprenos ke ili ne
5727 havas eĉ la plej malgrandan fundamenton kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa tiam
5728 iru simple kaj rigardu ĵetu okulon en lernolibron de lingvo arta konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi
5729 lingvo profundiĝu iom en ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon faru ian provon rigardu
5730 la faktojn kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo kaj tiam vi komprenos kia grandega sensencaĵo
5731 sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo arta Vi aŭdis ekzemple frazon lingvo
5732 ne povas esti kreita en kabineto kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto
5733 tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj saĝe ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian dubon
5734 pri tio ke lingvo arta estas infanaĵo Kaj tamen se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo
5735 por meti malgrandan tre malgrandan demandon kial tiam tiu ĉi laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj
5736 okuloj ĉian sencon ĉar ili ekvidus ke nenia logika respondo ekzistas ke tiu ĉi frazo estas bele sonanta
5737 kolekto da vortoj kiu ne havas eĉ la plej malgrandan logikan fundamenton Tute tian saman frazon oni
5738 ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo
5739 por si kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velocipedo kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio
5740 Kaj tiun ĉi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon kiam aperas ia nova utila ideo
5741 Ho frazo frazo frazo kiam vi ĉesos regni super la spiritoj de la homoj
5742 Vi aŭdis ke arta lingvo estas ne ebla ke en ĝi homoj ne komprenados unu alian ke ĉiu popolo uzados
5743 ĝin alie ke en ĝi oni nenion povas esprimi k t p k t p Se ni turnos atenton ke ĉio tio ĉi estas aferoj
5744 kiujn ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli kaj ke
5745 ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono
5746 sed pro la aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi koton sur la aferon nur tial
5747 ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne moda tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole ridindaj sed
5748 rekte indignigaj Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn iru kaj rigardu kaj tiam vi vidos ke ĉiuj viaj vortoj
5749 estas simple
5750 senceremonia mensogado vi ekvidos ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas ke homoj de
5751 la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si uzas ĝin ke ili unu alian komprenas
5752 bonege kaj plej precize kiel skribe tiel ankaŭ buŝe ke homoj de ĉiuj nacioj uzas ĝin ĉiuj tute egale
5753 ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble ke ĉiuj nuancoj de la
5754 homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la plej bona maniero Anstataŭ blinde babiladi diversan
5755 teorian sensencaĵon iru kaj rigardu la faktojn la longe jam ekzistantajn de ĉiu facile kontroleblajn
5756 sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio ke iaj motivoj parolantaj
5757 kontraŭ la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon ekzistas absolute neniaj
5758 Ni revenu nun al tio pri kio ni parolis en la komenco de tiu ĉi ĉapitro t e ni prezentu al ni ke kolektiĝis
5759 kongreso el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj por elekti lingvon internacian Ni rigardu kian
5760 lingvon ili povas elekti Ne malfacile estos pruvi ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole kun tre
5761 granda kredebleco sed eĉ kun plena certeco kaj precizeco
5762 El ĉio kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj
5763 naturaj jam per si mem sekvus ke esti elektita povas nur lingvo arta Ni supozu tamen por unu minuto ke
5764 la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova
5765 kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan
5766 ol centoble pli oportunan lingvon artan Ni rigardu kio tiam estos Se ili ekdeziros elekti ian lingvon
5767 vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka
5768 envio de la popoloj sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado ĉar estas
5769 afero tute komprenebla ke tiu popolo kies lingvo estos elektita kiel internacia baldaŭ ricevos tian
5770 grandegan superforton super ĉiuj aliaj popoloj ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos Sed ni sipozu
5771 ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion ĉi aŭ ke ili por eviti reciprokan envion kaj
5772 engluton elektos ian lingvon mortintan ekzemple la latinan kio do tiam estos Estos tre simple tio ke
5773 la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon Ĉiu lingvo
5774 natura kiel viva tiel ankoraŭ pli mortinta estas tiel terure malfacila ke la almenaŭ iom fonda ellernado
5775 de ĝi estas ebla nur por personoj kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn
5776 Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto sed nur lingvon internacian por
5777 la pli altaj klasoj de la societo Ke la afero starus tiel kaj ne alie tion ĉi montras al ni ne sole
5778 la logiko sed tion ĉi jam longe okulvideble montris al ni la vivo mem en efektiveco la lingvo latina
5779 estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj kiel internacia kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj
5780 landoj laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan vicon da jaroj al la ellernado
5781 de tiu ĉi lingvo kaj tamen ĉu ekzistas multe da homoj kiuj libere posedas la lingvon latinan La decido
5782 de la kongreso sekve donus al ni nenion novan sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu
5783 decido kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita sed sen ia rezultato En nia tempo nenia decido
5784 eĉ de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton kiun ĝi havis
5785 en la mezaj centjaroj tiam ne sole por ĝia internacieco sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris
5786 ĉiuj registaroj la tuta societo la tuta ĉiopova eklezio kaj eĉ la vivo mem tiam ĝi prezentis la fundamenton
5787 de ĉia scienco kaj de ĉia scio tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la vivo ĝi elpuŝis
5788 per si ĉiujn lingvojn patrajn ĝi estis ellernata kaj prilaborata devigite jam simple pro tio ke en
5789 siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi sin kaj tamen malgraŭ ĉio la
5790 lingvo ne sole falis sed eĉ en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo de la elektitaj
5791 klasoj de la societo Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi
5792 jam per unu fojo la tuta mondo ĉiuj sferoj de la homa societo ne sole la inteligentaj kaj riĉaj sed
5793 eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj
5794 Vi vidas sekve ke la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta Elekti
5795 ian lingvon naturan kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan kiu havas antaŭ la lingvoj naturaj en
5796 ĉiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon estas tia sama malsaĝaĵo kiel ekzemple
5797 sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo Nenia kongreso
5798 povas fari tian elekton sed se ni eĉ supozus ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita
5799 per la rutinaj kutimoj ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton tiu ĉi elekto per la forto de la cirkonstancoj
5800 tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita
5801 tiel longe ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova kongreso kaj elektos lingvon artan
5802 Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon al kiu ni venis nome lingvo internacia de la
5803 venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta
5804 Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5805 VI
5806 Nun restas ankoraŭ solvi la demandon kia nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon En la
5807 unua minuto ŝajnas ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia eblo ĉar kiel vi sendube diros da lingvoj
5808 artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli granda ĉar ĉiu aparta
5809 homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi kiu el ili
5810 estos elektita Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon kaj tamen antaŭvidi
5811 kaj antaŭdiri kia lingvo arta estos elektita estas tre facile Tio ĉi venas de tio ke la supre dirita
5812 en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi lingvoj
5813 artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj
5814 Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton ke malgraŭ la grandega nombro da personoj kiuj laboris aŭ laboras
5815 super lingvoj artaj jam en la daŭro de 200 jaroj ĝis nun aperis sole nur du efektive pretaj lingvoj
5816 nome Volapük kaj Esperanto Turnu atenton sur tion ĉi sole nur du artaj lingvoj Estas vero ke vi preskaŭ
5817 ĉiutage legas en la gazetoj ke jen tie jen aliloke aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj
5818 oni citas al vi ilian nomon oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj oni alportas
5819 al vi kelkajn frazojn en tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj kaj al la publiko ŝajnas ke novaj artaj
5820 lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo Sed tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio ke la
5821 gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion pri kio ili skribas kaj kontentiĝas nur per tio ke ili havas
5822 la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon Sciu do ke ĉio tio kio ĉiutage
5823 estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de novaj lingvoj internaciaj estas nur projektoj
5824 en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj kiuj de realiĝo staras ankoraŭ tre kaj tre
5825 malproksime Tiuj ĉi projektoj aperas jen en formo de mallongaj folietoj jen eĉ en la formo de dikaj
5826 libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj aperas kaj tuj malaperas de la horizonto kaj vi jam
5827 plu neniam aŭdas ion pri ili kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado ili tuj
5828 konvinkiĝas ke tio ĉi estas tute ne laŭ iliaj fortoj kaj ke tio kio en teorio ŝajnis afero tiel facila
5829 en la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla Kial la efektivigo de tiuj ĉi projektioj estas
5830 tiel malfacila kaj tial ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj pri tio
5831 ni parolos malsupre kaj dume ni nur turnas vian atenton sur tion ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas
5832 sole nur du kaj ke sekve se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus ĝi el la jam ekzistantaj artaj lingvoj
5833 havus por elekto nur du La problemo de la kongreso estus sekvo jam tute ne tiel malfacila kiel povus
5834 ŝajni de la unua rigardo Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu
5835 minuton ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej senduba maniero kaj Volapük ĉie
5836 estas jam elpuŝita de la lingvo Esperanto La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük estas tiel frapante
5837 granda ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la
5838 plej fervoraj Volapükistoj Estos sufiĉe se ni diros al vi la jenon Volapük aperis tiam kiam la entuziasmo
5839 de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa kaj Esperanto dank al financaj malfacilaĵoj
5840 de la aŭtoro aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn
5841 la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta pure Amerika reklamo
5842 kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en
5843 sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de la apero de Esperanto
5844 ni vidas grandegan multon da Volapükistoj kiuj transiris malkaŝe al Esperanto kaj ankoraŭ pli grandan
5845 multon da tiaj kiuj konsciante ke Volapük staras multe pli malalte el Esperanto sed ne dezirante montri
5846 sin venkitaj tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute dume en la tuta tempo de ekzistado de
5847 Esperanto 13 jaroj nenie sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono ni ripetas eĉ unu kiu transirus
5848 de Esperanto al Volapük Dum Esperanto malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj kun kiuj ĝi devas batali
5849 daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas Volapük jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj
5850 kaj povas esti nomita jam de longe mortinta
5851 En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute
5852 detale pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn 1 Dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate
5853 Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan 2 Eĉ por tute
5854 neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila ol Volapük sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli
5855 facila ĉar ĝiaj vortoj krom kelkaj tre malmultaj ne estas arbitre elpensitaj sed prenitaj el la lingvoj
5856 romana germanaj en tia formo ke ĉiu ilin facile rekonas Tial ĉiu iom civilizita homo jam post kelkaj
5857 horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro 3 Dum la uzanto
5858 de Volapük nepre devas ĝin konstante ripetadi ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas dank al la plena
5859 elpensiteco de la vortoj la uzanto de Esperanto unu fojon ĝin ellerninte jam ĝin ne forgesas se li
5860 eĉ longan tempon ĝin ne uzas 4 Esperanto jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado
5861 dum en Volapük oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi sian orelon ĝis oni alkutimiĝas al klara
5862 diferencigado de la multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj ekzemple bap pab pap päp pep pöp peb
5863 böb bob pop pup bub pub püb bib pip püp k t p kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter si se oni prenas
5864 ilin en la multenombro t e kun s en la fino 5 En Volapük dank al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj
5865 de la konstruo ekzemple vokaloj en la komenco aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj ĉar ili estas signoj
5866 gramatikaj ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro eĉ ĉiuj nomaj propraj ekzemple
5867 Ameriko Melop Anglujo Nelij Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado
5868 sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio
5869 Dume en Esperanto dank al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank al la regulo
5870 ke ĉiuj vortoj fremdaj kiuj jam de si mem estas internaciaj estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la
5871 aliaj lingvoj ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado sed la lingvo ricevas
5872 la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio
5873 Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la
5874 meritojn de la elpensinto de Volapük La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros
5875 sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia Ni volis nur montri ke se hodiaŭ
5876 efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj
5877 artaj ne povus ŝanceliĝi eĉ unu minuton
5878 Ni pruvis sekve ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia tiam malgraŭ
5879 la grandega nombro da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi
5880 kian lingvon ĝi elektos nome el ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj mortintaj kaj artaj la kongreso povas
5881 elekti sole nur unu lingvon Esperanto Kia ajn estus la konsisto de la kongreso kiaj ajn estus la politikaj
5882 kondiĉoj je kiaj ajn konsideroj antaŭjuĝoj simpatioj aŭ antipatioj la kongreso sin gvidus ĝi absolute
5883 ne povus elekti ian alian lingvon krom Esperanto ĉar por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas
5884 nun la sola kandidato en la tuta mondo la sola tute sen iaj konkurantoj Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera
5885 konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto
5886 antaŭ ĉiuj aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu kiu almenaŭ iom konatiĝis kun tiu
5887 ĉi lingvo tial estas tute ne eble supozi ke la kongreso elektos ian alian lingvon Se tamen kontraŭ
5888 ĉia atendo la kongreso estos tiom blindigita ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon tiam kiel ni pruvis
5889 supre la vivo mem zorgos pri tio ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero tiel longe ĝis
5890 kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan
5891 VII
5892 Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon nome En la nuna minuto Esperanto vere aperas kiel
5893 sola kandidato por lingvo internacia sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto
5894 de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ eble post dek kaj eble post cent jaroj
5895 tre povas ja esti ke ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj kiuj staros multe pli alte ol Esperanto
5896 kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan
5897 komitaton kiu okupos sin je la kreo de nova arta lingvo
5898 Je tio ĉi ni povas respondi jenon La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba kaj komisii
5899 al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence kiel ekzemple komisii al komitato verki
5900 bonan poemon Ĉar la kreado de plena en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo kiu al multaj ŝajnas
5901 tia facila kaj ŝerca afero en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila Ĝi postulas de unu flanko
5902 specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion paciencon kaj varmegan senfine
5903 aldonitan amon al la entreprenita afero Multajn niaj vortoj tre mirigos ĉar ŝajnas al ili ke oni bezonas
5904 nur decidi al si ke tablo ekzemple estos bam seĝo estos bim k t p k t p kaj lingvo jam estos preta Kun
5905 la kreado de pleneca taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same kiel ekzemple kun la ludado sur
5906 fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro Al homo kiu ne konas la esencon de muziko ŝajnas ke
5907 nenio estas pli facila ol ludi fortepianon oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono
5908 vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn
5909 kaj vi ricevos tutan kompozicion ŝajnas ke nenio estas pli facila sed kiam li komencas ludi sian improvizitan
5910 kompozicion ĉiuj kun ridego diskuras kaj eĉ li mem aŭdante la ricevatajn de li
5911 sovaĝajn sonojn baldaŭ komencos komprenetadi ke la afero iel estas ne glata ke muziko ne konsistas
5912 en sola frapado de klavoj kaj tiu heroo kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano fanfaronante
5913 ke li ludos pli bone ol ĉiuj kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko Al homo
5914 kiu neniam estis en granda arbaro ŝajnas ke nenio estas pli facila ol trairi arbaron de unu fino ĝis
5915 la dua kio da artifika tie ĉi estas Ĉiu infano ja povas tion ĉi fari oni bezonas nur eniri iri ĉiam
5916 rekte antaŭen kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin en la kontraŭa fino de
5917 la arbaro Sed apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro li baldaŭ tiel perdas la vojon ke
5918 li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro aŭ post longa vagado li eliras sed tute tute ne en tiu loko
5919 kie li eliri devis Tiel estas ankaŭ kun arta lingvo entrepreni la kreadon de lingvo doni al ĝi jam
5920 antaŭe nomon trumpeti pri ĝi al la leganta mondo ĉio tio ĉi estas tre facila sed feliĉe fini tiun
5921 ĉi laboron estas tute ne tiel facile Kun memfida mieno multaj entreprenas tian laboron sed apenaŭ ili
5922 iom enprofundiĝis en ĝin ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj sen ia difinita plano kaj sen ia
5923 indo aŭ ili puŝiĝas je tiom da malhelpoj je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj ke ili perdas
5924 ĉian paciencon ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko
5925 Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel facila afero kiel al multaj ŝajnas oni povas
5926 interalie la plej bone vidi el la sekvanta fakto oni scias ke ĝis la apero de Volapük kaj Esperanto
5927 estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian ne malmulte da provoj aperis ankaŭ
5928 post la apero de la diritaj du lingvoj grandegan serion da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj
5929 vi trovos en ĉia historio de la ideo de lingvo internacia tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj
5930 personoj tiel ankaŭ de tutaj societoj ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis
5931 ankaŭ tre grandajn kapitalojn kaj tamen el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du sole nur du atingis efektiviĝon
5932 kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze dank al tio ke unu el
5933 la aŭtoroj ne sciis pri la laborado de la dua La aŭtoro de la lingvo Esperanto kiu dediĉis al sia
5934 ideo sian tutan vivon komencante de la plej frua infaneco kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis
5935 preta ĉion oferi al ĝi konfesas mem ke lian energion subtenadis nur tiu konscio ke li kreas ion tian
5936 kio ankoraŭ neniam ekzistis kaj ke la malfacilaĵoj kiujn li renkontadis en la daŭro de sia laborado
5937 estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da pacienco ke se Volapük estus aperinta 5 6 jarojn pli frue
5938 kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita li la aŭtoro de Esperanto certe perdus la paciencon kaj rifuzus
5939 la pluan laboradon super sia lingvo malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan plibonecon de sia
5940 lingvo antaŭ Volapük
5941 El ĉio supredirita vi komprenos ke nun kiam la tuta mondo scias ke du tute plenaj artaj lingvoj jam
5942 longe ekzistas estas tre dube ke troviĝu iu kiu entreprenus nun similan Sizifan laboron de la komenco
5943 kaj havus sufiĉe da energio por alkonduki ĝin al feliĉa fino tiom pli ke lin ne vigligus la espero
5944 doni iam ion pli bonan ol tio kio jam ekzistas Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto oni vidas
5945 la plej bone el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj kiuj aperis post Esperanto malgraŭ ke la aŭtoroj
5946 havis antaŭ si jam tute pretan modelon laŭ kiu ili povis labori nenia el tiuj ĉi provoj ne sole ne
5947 eliris el la regiono de projektoj sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas ke se iliaj aŭtoroj
5948 havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino tiuj ĉi laboroj prezentiĝus ne pli bone sed kontraŭe
5949 multe malpli bone ol Esperanto Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn kiuj povas esti farataj
5950 al lingvo internacia eksterordinara facileco precizeco riĉeco natureco vivipoveco fleksebleco sonoreco
5951 k t p ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo oferante por tio ĉi kontraŭvole
5952 ĉiujn aliajn flankojn Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaĵon
5953 sciante ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme al tio kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj
5954 ili zorgas ne pri tio ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la praktiko sed nur pri tio ke
5955 ĝi en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn por tio ili prenas siajn vortojn preskaŭ
5956 tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj Ricevinte frazon skribitan en tia
5957 projektita lingvo la lingvistoj rimarkas ke ili per la unua fojo komprenis tiun ĉi frazon multe pli
5958 facile ol on Esperanto kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas ke ilia lingvo se ili iam finos ĝin
5959 estos pli bona ol Esperanto Sed ĉiu prudenta homo tuj konvinkiĝas ke tio ĉi estas nur iluzio ke al
5960 la malgrava principo elmetita pro montro kaj allogo tie ĉi estas oferitaj la principoj plej gravaj kiel
5961 ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj fleksebleco riĉeco precizeco k t p kaj ke se simila
5962 lingvo eĉ povus esti iam finita ĝi en la fino absolute nenion donus Ĉar se la plej grava merito de
5963 lingvo internacia konsistus en tio ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj
5964 lingvistoj ni ja por tio ĉi povus simple preni ian lingvon ekzemple la latinan tute sen iaj ŝanĝoj
5965 kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile komprenos per la unua fojo La principo de kiel
5966 eble plej malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata
5967 al la aŭtoro de la lingvo Esperanto sed ĝuste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun ĉi principon
5968 sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco penante plej zorge ke
5969 ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia la projektistoj turnas la lutan
5970 atenton nur sur tiun ĉi principon kaj ĉion alian nekompareble pli gravan ili fordonas kiel oferon ĉar
5971 kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron ĉar ili eĉ
5972 mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan sed ili volas nur fari efekton
5973 El ĉio supredirita vi vidas ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi ke aperus ia nova lingvo
5974 kiu elpuŝus Esperanton tiun lingvon en kiun estas enmetita tiom da talento tiom da oferoj kaj tiom da
5975 jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro la lingvon kiu en la daŭro de multaj jaroj estas jam elprovita
5976 en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel bonege plenumas ĉion tion kion ni povas atendi de lingvo internacia
5977 Sed por vi estimataj aŭskultantoj tio ĉi estas ne sufiĉa vi deziras ke ni donu al vi plenan kaj senduban
5978 logikan certecon pri tio ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn Feliĉe ni trovas nin en tia situacio
5979 ke ni povas doni al vi tiun ĉi plenan certecon
5980 Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko tiam de la momento de la apero de Volapük
5981 la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi
5982 jam ne povus ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla
5983 ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus Lingvo nova povus diferenci de Volapük
5984 nur per kelkaj bagateloj kaj ĉiu komprenas ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo
5985 kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon En la ekstrema okazo
5986 la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn kiuj montriĝus
5987 utilaj kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita
5988 Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko sed ankaŭ el vortaro kaj la ellernado de la vortaro postulas
5989 en lingvo arta cent fojojn pli da tempo ol la ellernado de la gramatiko Dume Volapük solvis nur la demandon
5990 de la gramatiko kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj
5991 vortoj kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro Jen kial jam en la
5992 komenco mem de la ekzistado de Volapük eĉ la plej fervoraj Volapükistoj nature timis ke morgaŭ aperos
5993 nova lingvo tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado Tute alia afero
5994 estas kun Esperanto oni scias kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas ke Esperanto solvis
5995 ne sole la demandon de la gramatiko sed ankaŭ la demandon de la vortaro sekve ne unu malgrandan parton
5996 de la problemo sed la tutan problemon Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo
5997 se tia iam aperus Al li restus jam nenio ol eltrovi la jam eltrovitan Amerikon Ni prezentu al ni efektive
5998 ke nun malgraŭ la jam ekzistanta bonega en ĉiuj rilatoj ĉiuflanke elprovita havanta jam multegon da
5999 adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto aperis tamen homo kiu decidis dediĉi tutan serion da
6000 jaroj al la kreado de nova lingvo ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo
6001 proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto ni rigardu do kian vidon havus tiu ĉi lingvo
6002 Se la gramatiko de la lingvo Esperanto kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn
6003 nuancojn de la homa penso konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono
6004 da horo tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj
6005 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn Ĉu ne vere Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi
6006 krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan
6007 Sendube ne en ekstrema okazo la mondo diros se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto
6008 ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita Kia estos la vortaro de tiu
6009 ĉi lingvo En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti
6010 el vortoj arbitre elpensitaj sed devas konsisti nepre el vortoj romana germanaj en ilia plej komune uzata
6011 formo tio ĉi estas ne por tio ke kiel opinias multaj pli novaj projektistoj la instruitaj lingvistoj
6012 povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo en tia afero kiel lingvo internacia la instruitaj
6013 lingvistoj ludas la lastan rolon ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona sed pro aliaj pli gravaj
6014 kaŭzoj Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj fremdaj kiuj en ĉiuj lingvoj estas
6015 uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo al ili unisone
6016 devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro ĉar alie la lingvo estus sovaĝa sur ĉiu paŝo estus
6017 kunpuŝiĝo de elementoj malkompreniĝoj kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita
6018 Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj
6019 kaj ne el aliaj sed pri tiuj ĉi kaŭzoj kiel tro specialaj ni tie ĉi detale ne parolos Estos sufiĉe
6020 se ni nur diros ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro
6021 kiel allasantan jam nenian dubon Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj
6022 ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas restas la demando kion
6023 do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo se tia estus kreita Estas vero ke al tiu aŭ alia vorto oni
6024 povus doni pli oportunan formon sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte Tion ĉi oni la plej bone vidas
6025 el tio ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus vi trovos en ĉiu el ili
6026 almenaŭ 60 da vortoj kiuj havas tute tiun saman formon kiel en Esperanto Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ
6027 aldonos ke ankaŭ la restaj 40 da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial ke la aŭtoroj
6028 de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn kiuj por lingvo internacia estas treege
6029 gravaj aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono vi facile venos al la konkludo ke la efektiva
6030 nombro da vortoj al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan prezentas ne
6031 pli ol iajn 10 Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni
6032 povus ŝanĝi nur iajn 10 da vortoj tiam estas la demando kion do prezentus per si la nova lingvo se
6033 ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj Tio ĉi estus
6034 ne nova lingvo sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo
6035 internacia alkondukiĝas nur al tio ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo aŭ en
6036 ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon
6037 ili protestas nur kontraŭ tio se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo sed se
6038 iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn la esperantistoj
6039 akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni
6040 ian novan malfacilan lingvon sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj
6041 ŝangoj en la lingvo kiuj estos faritaj kaj la afero estos finita
6042 La esperantistoj tute ne pretendas ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan ke nenio pli alta jam
6043 povus ekzisti Kontraŭe kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso pri kiu oni scios ke ĝia decido havos
6044 forton por la mondo la esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton kiu okupus sin je la trarigardo
6045 de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon
6046 ĝis plena nerekonebleco sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al
6047 la komitato ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa
6048 fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga sekve kompreneble estus tre malsaĝe
6049 kaj nepardoneble de la flanko de la komitato se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj
6050 en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo ke Esperanto
6051 ne estas bona ĝi povus decidi nur la jenon akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kaj
6052 paralele kun tio ĉi difini komitaton kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo
6053 de ia nova lingvo pli ideala kaj nur tiam kiam kun la tempo montriĝus ke la laborado de la komitato
6054 estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga nur tiam oni povus anonci
6055 ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo
6056 nova Ĉiu prudenta homo konsentos ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie Sekve se ni eĉ supozos
6057 ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo en
6058 ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto
6059 Sekve resumante ĉion kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto ni turnas vian atenton sur tion
6060 ke ni venis al la sekvantaj konkludoj
6061 1 La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon 2 La enkonduko de lingvo internacia
6062 estas tute ebla 3 La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos
6063 kiom ajn la
6064 rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi 4 Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta
6065 5 Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto ĝi aŭ estos lasita por ĉiam
6066 en ĝia
6067 nuna formo aŭ en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj VIII
6068 Kaj nun ni rigardu kio sekvas el ĉio kion ni supre diris Unue sekvas tio ke la esperantistoj tute ne
6069 estas tiaj fantaziistoj kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj saĝaj kaj praktikaj homoj kiuj juĝas
6070 pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo Ili batalas por
6071 afero kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro sed kiu al tio havas en si nenion fantazian
6072 kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ
6073 ĝi kiom ajn la saĝuloj ŝercadus pri ĝi Kiel estas sendube ke post la nokto venas mateno tiel sendube
6074 estas ke post
6075 mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiĝoj
6076 internaciaj Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial ke ni tiel volas ke ni tion esperas sed tial ke la
6077 konkludoj de simpla logiko diras ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas Longan tempon eble ankoraŭ
6078 la esperantistoj devos bataladi longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ĵetados sur ilin ŝtonojn koton
6079 kaj malsaĝajn spritaĵojn sed tio kio devas veni pli aŭ malpli frue venos La iniciatoroj de la Esperanta
6080 afero eble ne ĝisvivos ĝis tiu tempo kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia agado ili iros eble
6081 en la tombon kun la malestima nomo de homoj kiuj okupadis sin je infanaĵoj sed pli aŭ malpli frue por
6082 la maldolĉa kaliko kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj la posteuloj konstruos al ili monumentojn
6083 kaj elparolados ilian nomon kun la plej granda danko Longe ankoraŭ eble ili ŝajnos al la mondo senfortaj
6084 multajn fojojn eble ankoraŭ ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita sed
6085 tiu ĉi afero jam neniam mortos ĉar ĝi morti jam neniam povas La afero vivos kaj konstante rememorigados
6086 pri si post ĉiu nova silenta tempo se ĝi eĉ daŭrus dekon da jaroj aperos nova revigliĝo kiam laciĝos
6087 unuj batalantoj aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj kaj tiel la afero iros tiel longe
6088 ĝis fine ĝi plene atingos sian celon Ne malĝoju tial Esperantistoj se nesaĝaj homoj ironie rimarkas
6089 al vi ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj ne perdu la kuraĝon se via afero iras malrapide La afero konsistas
6090 ne en rapideco sed en certeco Multe da sencelaj aferoj ekbrilis antaŭ la mondo rapide sed ankaŭ rapide
6091 falis afero bona kaj certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj
6092 Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan atenton de tiuj esperantistoj kiuj batalas por
6093 sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne
6094 scias kion respondi aŭ perdas la kuraĝon Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj
6095 severa logiko Tial se oni diras al vi la mondo ne volas vian lingvon respondu kuraĝe ĉu la mondo volas
6096 aŭ ne volas ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin ĉar alie esti ne povas Kiam vi aŭdos oni diras
6097 ke aperis nova lingvo oni diras ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso deziras elekti tian aŭ
6098 alian lingvon aŭ krei novan lingvon respondu kuraĝe ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj
6099 sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de la ideo de lingvo internacia tiaj provoj
6100 de la flanko ne sole de privataj personoj sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam multajn fojojn
6101 kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej plena fiasko lingvo internacia povas esti nur
6102 Esperanto ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas
6103 Se oni diras al vi tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro
6104 faris ian falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan aferon tiam respondu
6105 La afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj
6106 povas havi ian influon sur ĝian sorton eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute
6107 seninflua ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika
6108 La dua kio sekvas el ĉio kion ni supre diris estas la sekvanta Se la elekto de lingvo internacia dependus
6109 de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj ni longe tre longe kredeble devus tion ĉi atendi
6110 kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi Sed se kiel ni vidis supre oni jam nun povas kun plena certeco
6111 kaj precizeco antaŭvidi al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia tiam la afero ŝanĝiĝas
6112 Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi Ne bezonante
6113 rigardadi kion diras aŭ faras aliaj ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo Nenia
6114 ŝtono perdiĝos Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia ĉiu povas agadi aparte en sia sfero laŭ
6115 siaj fortoj kaj ju pli da laborantoj estos tiom pli rapide estos finita la granda konstruo Precipe ni
6116 turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj Ne rigardante kion faras aliaj ne atendante ke
6117 aliaj prenu sur sin la iniciativon ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian kio alproksimigus
6118 la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo
6119 VII POEZIO
6120 LA ESPERO
6121 En la mondon venis nova sento Tra la mondo iras forta voko Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu
6122 ĝi al loko
6123 Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion Al la mond eterne militanta Ĝi promesas sanktan
6124 harmonion
6125 Sub la sankta signo de l espero Kolektiĝas pacaj batalantoj Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de
6126 la esperantoj
6127 Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj Sed dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta
6128 amo disbatitaj
6129 Sur neŭtrala lingva fundamento Komprenante unu la alian La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon
6130 familian
6131 Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos Ĝis la bela sonĝo de l homaro Por eterna ben efektiviĝos
6132 L ZAMENHOF
6133 LA VOJO
6134 Tra densa mallumo briletas la celo Al kiu kuraĝe ni iras Simile al stelo en nokta ĉielo Al ni la direkton
6135 ĝi diras
6136 Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj Nek batoj de l sorto nek mokoj de l homoj Ĉar klara kaj rekta
6137 kaj tre difinita Ĝi estas la voj elektita
6138 Nur rekte kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan Eĉ guto malgranda konstante frapante Traboras
6139 la monton granitan
6140 L espero l obstino kaj la pacienco
6141 Jen estas la signoj per kies potenco Ni paŝo post paŝo post longa laboro Atingos la celon en gloro
6142 Ni semas kaj semas neniam laciĝas Pri l tempoj estontaj pensante Cent semoj perdiĝas mil semoj perdiĝas
6143 Ni semas kaj semas konstante Ho ĉesu mokante la homoj admonas Ne ĉesu ne ĉesu en kor al ni sonas Obstine
6144 antaŭen La nepoj vin benos Se vi pacience eltenos
6145 Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras Ni dankas la venton kaj repurigitaj Ni
6146 forton pli freŝan akiras Ne mortos jam nia bravega anaro Ĝin jam ne timigas la vento nek staro Obstine
6147 ĝi paŝas provita hardita Al cel unu fojon signita
6148 Nur rekte kuraĝe kaj ne flankiĝante Ni iru la vojon celitan Eĉ guto malgranda konstante frapante Traboras
6149 la monton granitan
6150 L espero l obstino kaj la pacienco Jen estas la signoj per kies potenco Ni paŝo post paŝo post longa
6151 laboro Atingos la celon en gloro
6152 L ZAMENHOF
6153 AL LA FRATOJ
6154 Forte ni staru fratoj amataj Por nia sankta afero Ni bataladu kune tenataj Per unu bela espero
6155 Regas ankoraŭ nokto sen luno La mondo dormas obstine Sed jam leviĝos baldaŭ la suno Por lumi brili
6156 senfine
6157 Veku ho veku veku konstante Ne timu ridon insulton Voku ho voku ripetadante Ĝis vi atingos aŭskulton
6158 Dekon da fojoj vane perdiĝos La voko via ridata La dekunua alradikiĝos Kaj kreskos frukto benata
6159 Tre malproksime ĉiuj ni staras La unu de la alia Kie vi estas kion vi faras Ho karaj fratoj vi miaj
6160 Vi en la urbo vi en urbeto En la malgranda vilaĝo Ĉu ne forflugis kiel bloveto La tuta via kuraĝo
6161 Ĉu vi sukcese en via loko Kondukas nian aferon Aŭ eksilentis jam via voko Vi lacaj perdis esperon
6162 Iras senhalte via laboro Honeste kaj esperante Brulas la flamo en via koro Neniam malfortiĝante
6163 Forte ni staru brave laboru Kuraĝe ho nia rondo Nia afero kresku kaj floru Per ni en tuta la mondo
6164 Ni ĝin kondukos ne ripozante Kaj nin lacigos nenio Ni ĝin traportos sankte ĵurante Tra l tuta mondo
6165 de Dio
6166 Malfacileco malrapideco Al ni la vojon ne baros Sen malhonora malkuraĝeco Ni kion povos ni faros
6167 Staras ankoraŭ en la komenco La celo en malproksimo Ni ĝin atingos per la potenco De nia forta animo
6168 Ni ĝin atingos per la potenco De nia sankta fervoro Ni ĝin atingos per pacienco Kaj per sentima laboro
6169 Glora la celo sankta l afero La venko baldaŭ ĝi venos Levos la kapon ni kun fiero
6170 La mondo ĝoje nin benos
6171 Tiam atendas nin rekompenco La plej majesta kaj riĉa Nia laboro kaj pacienco La mondon faros feliĉa
6172 L ZAMENHOF
6173 MIA PENSO
6174 Sur la kampo for de l mondo Antaŭ nokto de somero Amikino en la rondo Kantas kanton pri l espero Kaj
6175 pri vivo detruita
6176 Ŝi rakontas kompatante Mia vundo refrapita Min doloras resangante
6177 Ĉu vi dormas Ho sinjoro Kial tia senmoveco Ha kredeble rememoro El la kara infaneco
6178 Kion diri Ne ploranta Povis esti parolado Kun fraŭlino ripozanta Post somera promenado
6179 Mia penso kaj turmento Kaj doloroj kaj esperoj Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj Kion havis
6180 mi plej karan La junecon mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta
6181 Fajron sentas mi interne Vivi ankaŭ mi deziras Io pelas min eterne Se mi al gajuloj iras Se ne plaĉas
6182 al la sorto Mia peno kaj laboro Venu tuj al mi la morto En espero sen doloro
6183 L ZAMENHOF
6184 HO MIA KOR
6185 Ho mia kor ne batu maltrankvile El mia brusto nun ne saltu for Jam teni min ne povas mi facile Ho mia
6186 kor
6187 Ho mia kor Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida hor Sufiĉe trankviliĝu de l batado Ho mia
6188 kor
6189 L ZAMENHOF
6190 LA VOJEVODO El MICKIEWICZ
6191 En vespero somera vojevodo kolera Al la hejma kastelo rapidas Al la lito edzina kun teruro senfina Li
6192 alvenas neniun li vidas
6193 En doloro brulanta kaj per mano tremanta Sian grizan lipharon li prenis De la lito foriris la manikojn
6194 retiris Kaj ektondris kozako alvenis
6195 Kial best abomena mia pordo ĝardena Restas nokte sen hundo sen gardo Prenu tuj mian sakon kaj pafilon
6196 kozakan Kaj silente min sekvu bastardo
6197 Kun pafil en la mano al ĝardena altano Ili ambaŭ sen bru alŝteliĝas Sur la benka herbaĵo ia lumas
6198 blankaĵo En tolaĵo virino vidiĝas
6199 Unu manon levinte la okulojn kovrinte Per la dua forpuŝi ŝi penis Unu viron petantan surgenue starantan
6200 Kiu nun en la brakoj ŝin tenis
6201 Kaj en flama fervoro li parolis Ho koro Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita Eĉ la premoj de l mano per la
6202 mon de l tirano Ĉiuj estas jam foraĉetitaj
6203 Mi vin tiel amadis por vi tiel bruladis Malproksime nun plori mi devas Li ne amis ne ploris nur per mon
6204 eksonoris
6205 Kaj li ĉion por ĉiam ricevas LA ROZETO
6206 EL GOETHE
6207 Knabo vidis jen rozeto Sur la kampo staras Bela juna la floreto Vive kuras la knabeto Ĝojas miras flaras
6208 Sur la kampo la rozet Kiel infanet
6209 Knabo diris mi eltiros Belulinon mian Floro diris vi foriros Per pikiloj mi disŝiros
6210 Tuj la manon vian Sur la kampo la rozet Kiel infanet
6211 La sovaĝa knab ridante La rozeton prenis La floreto batalante Sin defendis pikadante Sed la sorto venis
6212 Sur la kampo la rozet Kiel infanet
6213 L ZAMENHOF
6214 EN NORD UNU PINO El HEINE
6215 En nord unu pino en solo Dormetas sur nuda altaĵo Glacia kaj neĝa tavolo Ĝin kovras per tomba tolaĵo
6216 Ĝi sonĝas ke palmo gracia En unu dezert orienta Eterne pri lando alia Malgaje sopiras silenta
6217 L ZAMENHOF
6218 EN SONĜO El HEINE
6219 En sonĝo princinon mi vidis Kun vangoj malsekaj de ploro Sub arbo sub verda ni sidis
6220 Tenante nin koro ĉe koro
6221 De l patro de l via la krono Por mi ĝi ne estas havinda For for lia sceptro kaj trono Vin mem mi deziras
6222 aminda
6223 Ne eble ŝi al mi rediras En tombo mi estas tenata Mi nur en la nokto eliras Al vi mia sole amata
6224 L ZAMENHOF
6225 LORELEJ El HEINE
6226 Ne scias mi kial subita Malgaj en la koro naskiĝis El tempo jam enterigita Legendo al mi reviviĝis
6227 Jam malvarmetiĝas l aero La Rejno mallaŭte babilas Per oro de l sun en vespero La supro de l monto
6228 rebrilas
6229 Plej belan knabinon mi vidas En ora ornamo brilante Sur supro de l monto ŝi sidas La harojn mistere
6230 kombante
6231 La oran kombilon ŝi movas Kaj kantas tra l pura aero Kaj forto mirinda sin trovas En tiu ĉi kant de
6232 l vespero
6233 Ŝipet iras sur la rivero Ŝipisto ektremis de l kanto Kaj blinda por ĉiu danĝero Rigardas li al la
6234 kantanto
6235 Ha baldaŭ ŝipisto la bela Perdiĝis sub l akvoturnado Ĝin Lorelej faris kruela Per sia mirinda kantado
6236 L ZAMENHOF
6237 Ĝoju ĝoju ni kolegoj Dum ni junaj estas Post plezura estanteco Post malgaja maljuneco
6238 Sole tero restas
6239 Vivo estas tre mallonga Kuras ne tenate Kaj subite morto venos Kaj rapide ĉiun prenos
6240 Ĉiun senkompate
6241 Kie niaj antaŭuloj En la mondo sidas Iru al la superuloj Serĉu ilin ĉe l subuloj
6242 Kiu ilin vidas
6243 Vivu la akademio Kaj la profesoroj Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano
6244 Vivu sen doloroj
6245 Vivu floru nia regno Kaj regnestro nia Kaj amikoj mecenataj Protegantoj estimataj
6246 De l akademio
6247 Vivu ĉiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj Vivu ankaŭ la virinoj Amikinoj kaj mastrinoj
6248 Bonaj laboremaj
6249 Mortu mortu malgajeco Mortu la doloro Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto
6250 Longe en la koro L ZAMENHOF
6251 AL LA REĜO
6252 Vivu la reĝ al ni tre longe vivu li Gardu lin Di
6253 Justa kaj pia reĝ Dio pro nia preĝ Estu kun li
6254 Forta la reĝa tron ver estas lia kron Glavo la leĝ
6255 Kun amo en la kor reĝas kun granda glor Vivu la reĝ
6256 Brulu ho sankta flam de la eterna am Pro la patruj
6257 Kaj forte staros ni ĉiuj por unu li Pro la patruj
6258 Longe ho restu vi gloro de la naci Sur reĝa seĝ
6259 Via plej granda glor en la popola kor Vivu la reĝ
6260 L ZAMENHOF
6261 NOKTA KANTO DE SOLDATO De W HAUFF
6262 En nigra nokto tute sole Mi staras gardon senparole Eraras for la penso mia Al mia domo familia
6263 Al la standardo fortirita Ho kiom estis mi kisita Mi tiam pensis kun malĝojo Mi vidas vin je l lasta
6264 fojo
6265 Ho dormu dolĉe karaj miaj Irante al la litoj viaj Vi nun per preĝo Dion gloras Vi certe ankaŭ min
6266 memoras
6267 La horo venis gard alia Stariĝos nun sur loko mia Mi iras dormi tute laca Mi vidos vin en sonĝo paca
6268 L ZAMENHOF
6269 KANTO DE L LIGO De W A MOZART
6270 Kaj senzorge sendolore Belan horon festu ni Ĉion teran forĵetante Daŭru forte kaj konstante Nia bela
6271 harmoni
6272 Al la Dio kantu gloron La spiriton kaj la koron Kial donis la ĉiel Serĉi lumon per vereco Serĉi virton
6273 per justeco Estu nia sankta cel
6274 Homoj en la oriento Homoj en la okcidento En la sud kaj en la nord Alte teni homan nomon Kore ami ĉiun
6275 homon Estu nia liga vort
6276 L ZAMENHOF
6277 LA KAPELO El L UHLAND
6278 Supre staras sur la monto La silenta kapeleto En la valo ĉe la fonto Ĝoje kantas paŝtisteto
6279 Sonorado mortkantado Nun eksonis tra l silento Haltis knabo en kantado Kaj aŭskultas kun atento
6280 En la tombojn de l monteto El la valo ĉiu venos Ankaŭ vin ho paŝtisteto Oni iam tien prenos
6281 L ZAMENHOF
6282 LA GAJA MIGRANTO
6283 Se donas Di al vi favoron Li sendas vin for el la dom Por montri sian mirlaboron La belan mondon al la
6284 hom
6285 De l montoj riveretoj fluas Alaŭdoj kantas super mi Mi ankaŭ gajan kanton bruas Al la tutmonda harmoni
6286 Al Dio fidas mi kun ĝojo Li zorgas pri la tuta ter Li ankaŭ min sur mia vojo Eterne gardos de danĝer
6287 L ZAMENHOF
6288 LA VOJO De barono B N DELVIG
6289 Tre ĉarme ĝi lumis la suno ravanta En mia de vivo mateno En brusto kuraĝo kaj forto bolanta Espero
6290 kaj kredo en pleno
6291 La kamp estas larĝa kaj rekta la vojo Antaŭen sen halto kaj timo La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
6292 Al celo en la malproksimo
6293 Pru halt Kio estas Risorto rompiĝis Antaŭen malhelpo ne granda Denove nun la veturil ekruliĝis Saltante
6294 sur vojo rubanda
6295 Jen marĉo subite Denove ni haltis Tagmezo jam Kia ĉagreno La veturigist kun murmuro desaltis Mi pelas
6296 kun laŭta malbeno
6297 Tri horojn ni tie sen helpo batalas Ĝis fine ni kun malfacilo Elrampas Subite la suno jam falas Jen
6298 kavo kaj nova barilo
6299 Returne kredeble tro dekstren ni iras Ni rampas Jam nokt De l turmento Ni celon forgesis ni nun nur sopiras
6300 Ripozon sub ia tegmento
6301 Halt Muro kaj mi al la pordo rapidas Nur tomboj silenta malĝojo La veturigist al mi montras kaj ridas
6302 Ni venis Finita la vojo
6303 La Tempo sin nomas la veturigisto Sur voj malfacila facila Li ĉiujn alportas fidela servisto Al fina
6304 ripozo trankvila
6305 L ZAMENHOF
6306 NOKT EN LA KORO El BYRON
6307 Nokt en la koro la harpo kuŝas Vi tuj ekkantu kantisto Se vi la kordojn de l harpo tuŝas Vi miron faras
6308 artisto
6309 Se kor ankoraŭ havas esperon Per kanto ĝi revekiĝos Se la okulo kaŝis larmeron Denove ĝi eklarmiĝos
6310 Kant via tondru mondan doloron La gajon mi ne komprenos Vi min plorigu movu la koron Aŭ mia brust ne
6311 eltenos
6312 Ĝi de suferoj longe manĝiĝis Silentan premis la ĉeno La tempo venis ĝi jam pleniĝis Kiel vazet
6313 de veneno
6314 LEO BELMONT
6315 AL BRUSTO AL MIA El HEINE
6316 Al brusto al mia ha ĝi min doloras Almetu maneton amata knabino Vi aŭdas ke tie meblisto laboras Li
6317 por mi la ĉerkon konstruas sen fino
6318 Ha kiel li frapas en mi en la koro La vivo forkuras ne estas jam por mi Rapidu rapidu kun via laboro
6319 Ke povu mi foj je eterne ekdormi
6320 LEO BELMONT
6321 PRINTEMPO
6322 Printempo venas Vivon donas Al ĉio belulina veno Varmege suno jam proponas Radiojn siajn kaj mateno
6323 Vizaĝon belan kun rideto
6324 Al ĉiuj montras jam de l montoj Kun bruo fluas rivereto Kaj detruataj estas pontoj
6325 Denove ĉio reviviĝas Kantadas venon de printempo Por mi nur daŭras ne finiĝas Malbona malvarmega
6326 tempo Por mi ne estas suna lumo Kaj de printempo bela veno Nenion donas Nur mallumo Mallumo sola kaj
6327 ĉagreno
6328 V DEVJATNIN
6329 ŜIPETO
6330 Malgranda ŝipeto
6331 Kun blanka veleto Naĝadas trankvile sur maro
6332 Sed venis ventego
6333 Fariĝis ondego Pereas ŝipet sub akvaro
6334 Kaj homo mizera
6335 Kun kredo sincera Vivadas trankvile en mondo
6336 Sed kredo forblovis
6337 Ondego sin movis Kaj homo pereas sub ondo
6338 V DEVJATNIN
6339 SCIURO KAJ PAPAGO
6340 Sciuro malgranda kuradis en rado Kaj homojn amuzis per sia kurado Kaj jen al papago ĝi diris fiere Mi
6341 vin mizerulo bedaŭras sincere Kun kora doloro eterne mi vidas
6342 Ke tute senmove sur ringo vi sidas Rigardu jen ĉiam mi kuras pli alte
6343 Kaj tial je vivo kontentas senhalte Papago rigardis sciuron kun moko Kaj diris kurado rapida kaj lerta
6344 Sed bone kurante sur unu nur loko
6345 Vi restas mizera besteto nesperta V DEVJATNIN
6346 ANĜELO El LERMONTOV
6347 En mezo de nokto en blua ĉielo Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo Kaj nuboj kaj steloj kaj lun en
6348 irado Atentis kun ĝojo je l sankta kantado
6349 Li kantis feliĉajn neniam pekantajn Spiritojn kun Di en ĉielo loĝantajn Li kantis pri Patro ĉiela
6350 kaj tera Kaj lia laŭdado ne estis malvera
6351 Animon tre junan en brakoj li tenis En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis Kaj sono de l kanto en juna animo
6352 Restadis sen vort sed kun viva estimo
6353 Tre longe en mondo ĝi estis premata Je revo mirinda pri Di plenigata Kaj ŝanĝi la kanton de l sankta
6354 sincero Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l tero
6355 V DEVJATNIN
6356 HUSARO El POŜKIN
6357 Ĉevalon sian li purigis Estante forte kolerega Kaj diris min diablo igis En loko loĝi malbonega
6358 Ni ĉiam tie ĉi restadas En turka kvazaŭ batalado Nur solan supon ni manĝadas Kaj eĉ ne pensas pri
6359 drinkado
6360 Kaj mastro tie ĉi malbona Malbonan havas li edzinon Nek via skurĝ nek vorto bona
6361 Admonas tie ĉi virinon
6362 Jen urbo Kiev Lando kia En buŝon falas mem buletoj Kaj vinon havas domo ĉia Kaj kiaj tie virinetoj
6363 Ne estas eĉ domaĝ je Dio Sin mem pro ili pereigi Malbone estas nur per tio Per kio volu min sciigi
6364 Kaj li komencis plibonigi Lipharon Eble ne timulo Li diris estas vi sed igi Vin miri povas mi spertulo
6365 Aŭskultu regimento nia Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis Mastrino estis bona mia Kaj tombon ŝia edz foriĝis
6366 Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis Ni vivis pace tute bone Al mi Mario humiliĝis Ne diris vorton eĉ malbone
6367 Se mi malsobra estis tute Ŝi mem min zorge kuŝigadis Ŝi ĉiam tute sendispute Je ĉio tuj mem konsentadis
6368 Feliĉan vivon mi pasigis Kaj longe tiel vivus eble Sed jen subite ĵaluzigis Min io mem diabl kredeble
6369 Mi pensis kial baptanino Sin levas nokte kion volas Tre juna estas ŝi virino Kaj tial eble ŝi petolas
6370 Mi observadi ŝin intencis Jen foj ne dormis mi en korto Jam estis nokto kaj komencis Bruegi vent kun
6371 granda forto
6372 Kaj vidas mi ŝi forrampetis De forno prenis ŝi karbeton Min tre facile pripalpetis Disblovis apud forn
6373 fajreton
6374 Ŝi ekbruligis kandeleton Kun ĝi angulon ŝi foriĝis De tie prenis boteleton Sur balailon ŝi sidiĝis
6375 Ŝi senvestiĝis kaj sorbinte El boteleto ŝi tra tubo Sur balailo sidiĝinte Tuj malaperis kvazaŭ nubo
6376 Ŝi eble estas sorĉistino Mi pensis kaj de forn rapidas Por vidi sorĉon de virino Kaj jen mi boteleton
6377 vidas
6378 Mi flaris ia acidaĵo Mi plankon ŝprucis el botelo Forflugis kia mirindaĵo Kaj forna forko kaj sitelo
6379 Sub benko katon mi ekvidis Sur ĝin mi ŝprucis el botelo Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis Subite fornon
6380 post sitelo
6381 Sur ĉion ŝprucis sen kompato Jam mi per tuta forto mia Kaj ĉio tablo benko pato Forflugis unu post
6382 alia
6383 Al ili mi ne volis cedi Kaj trinkis mem per unu fojo Restaĵon Ĉu vi povas kredi Mi ekaperis tuj en
6384 vojo
6385 Mi flugas kien mem ne scias Kun forto tranĉas nur aeron Al steloj mi pli dekstren krias Kaj jen ekfalis
6386 mi sur teron
6387 Jen mont Sur ĝi kaldronoj bolas Kaj oni faras ian ludon Kantadas fajfas kaj petolas Kun granda ran edzigas
6388 judon
6389 Mi kraĉis Flugas jen Mario For hejmen kuru petolulo Vin oni tuj formanĝos Kio Nu mi ne estas timemulo
6390 Min ne timigu Kie vojo Al hejmo estas Jen sidiĝu Sur fornan feron kun malĝojo
6391 Vi volas ke husar sidiĝu Sur fornan feron Baptanino Mi petas vin ne freneziĝu Ne estu ja malsaĝulino
6392 Ĉevalon Prenu malsaĝulo Ŝi efektive diris veron Jen antaŭ mi ĉeval bravulo Per hufo forte batas
6393 teron
6394 Sidiĝas mi kun brava vido Sur ĝin kaj trovi bridon penas Sed vane Rajdas mi sen brido Kaj tuj al forno
6395 ni alvenas
6396 Kaj jen mi tion saman vidas Ĉevalo tute jam forestis Kaj mi sur benko rajde sidas Jen kia strang okazo
6397 estis
6398 Kaj li daŭrigis plibonigi Lipharon Eble ne timulo Li diris estas vi sed igi Vin miri povas mi spertulo
6399 V DEVJATNIN
6400 INFANO DE ZORGO El HERDER
6401 Finiĝis varmega jam tago Kaj nokto agrabla fariĝis Sub ombra cipreso ĉe lago Diino de Zorgo sidiĝis
6402 El ruĝa argilo Diino Malgaje figuron skulptadis Kaj luno de nokto reĝino De blua ĉiel rigardadis
6403 Kaj Zeŭso al bela Diino Parolis kun dia favoro Rakontu malgaja knabino Pri via doloro en koro
6404 Ho Zeŭso Diino rediras Alportu vi al mi plezuron Nur solan sen fin mi deziras
6405 Vivigu vi mian figuron ESPERO
6406 El SCHILLER
6407 Tre multe homar kun espero en koro Pri vivo estonta parolas Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora Aliri plej
6408 baldaŭ ĝi volas
6409 Jen mondo ekvelkas jen ree disfloras Sed homo esperon senĉese adoras
6410 Espero kun li sen aparte vivadas Ĝi knabon dorlotas junulon Per sorĉa radio ĝi gaje logadas Konsolas
6411 ĉe tomb maljunulon Li tre lacigita per vojo de tero Foriras en tombon kun dolĉa espero
6412 Ho ne ĝi ne estas elpenso malvera Per revoj malsaĝaj naskita Ni scias ni sentas kun kredo sincera Ke
6413 estos esper plenumita
6414 Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla Nin trompi en nia revaĵo agrabla
6415 V DEVJATNIN
6416 GARANTIO El SCHILLER
6417 Damon unu fojon mallaŭte trairis Kun akra tranĉilo sub bask al tirano Al Dionizio sed unu gardano Lin
6418 kaptis subite Tiran al li diris Pro kio vi al mi fripono aliris Mi sanktan promeson ekvolis plenumi Krimulo
6419 mi tuj vin ordonos krucumi
6420 Jam longe mi estas al mort pretigita Kaj kredu ne diros mi eĉ unu vorton Pro mia pardono ĉar havas
6421 mi forton Por morti sur kruco sed se inklinita
6422 Vi estas al bono ho estu donita Al mi kelka tempo por fraton edzigi Ĉe vi do mi povas amikon restigi
6423 Kruele ekbrulis tirana rigardo Kaj diris li post la silento momenta Tre bone kun tio mi estas konsenta
6424 Sed tamen memoru vi tion bastardo Ke vian amikon mi tenos sub gardo Ne pli ol tri tagoj kaj poste li
6425 mortos Al vi li per tio pardonon alportos
6426 Al sia amiko Damono alvenis Kaj diras tiran min aljuĝis krucumi Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi
6427 Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis Por fraton edzigi kaj li ĉirkaŭprenis Amikon kaj petas ho restu
6428 kurulo Vi por garantio ĉe malbonegulo
6429 Amiko volonte konsentis kaj restis En malliberejo li por garantio Kaj tuj liberigis Damonon per tio Damono
6430 edziĝon de frato forfestis En tria mateno tre frue sin vestis
6431 Kaj vojon rapidas malfrui timante Kaj ĉiam pri sia amiko pensante
6432 Subite tre forta ventego fariĝis Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego Pli forte pli brue koleras
6433 ventego Kaj jen riveretoj de mont ekruliĝis Riveron plenigis kaj ĝi ekondiĝis Damono al ponto rapidas
6434 de monto Kaj vidas ke estas rompita jam ponto
6435 Li vagas sub pluvo sur bord de rivero Kaj tre malproksime li vidas dometon Li krias li vokas li petas
6436 ŝipeton Sed vane neniu ĉar kun malespero Ekvolis batali kun brua rivero
6437 Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis Ĝi tute je maro simila fariĝis
6438 Kaj jen lian koron plenigis doloro Li ploras antaŭen li manojn etendas Kaj preĝon varmegan al Zeŭso
6439 li sendas Kompatu li petas kun granda fervoro Kaj min ekrigardu kun dia favoro Se al Sirakuzoj vi min
6440 ne alportos Ho mia amiko senkulpe ja mortos
6441 Sed vane kompaton de Zeŭso li petas Ventego kaj ondoj kaj pluv ne ĉesiĝas Sed ĉiam plifortaj teruraj
6442 fariĝas Kaj tempo forpasas Damono formetas De si sian veston kuraĝe sin ĵetas
6443 En bruan riveron kaj naĝas tranĉante Per brusto nur ondon kun mort batalante
6444 Kaj jen li sur bordo jam estas elŝiris Sin tute el brakoj teruraj de morto Kun granda dankem al favoro
6445 de sorto Rapidas li plu Sed subite eliris
6446 El granda arbaro rabistoj Aliris
6447 Al ili Damono kaj ili malpace
6448 Ĉirkaŭas lin tute rigardas minace
6449 Ho kion vi volas krimuloj li diris Ankoraŭ ne scias friponoj vi tion Ke mi nur krom vivo jam havas nenion
6450 Sed vivo ne mia Kaj tuj li aliris
6451 Al ili bastonon de unu elŝiris Per ĝi li eksvingis kaj tri li mortigis Aliajn do ĉiujn facile forigis
6452 Sed suno post pluvo varmege bruligis Migranton kaj tute li perdis jam forton Kun granda teruro atendis
6453 li morton Kaj preĝis li Zeŭson vi min liberigis El ondoj bruegaj de mi vi forigis Rabistojn ĉu tie
6454 ĉi devas suferi
6455 Mi vane kaj morti amikon oferi
6456 Subite li aŭdas kvazaŭ murmuretas Ne tre malproksime malgranda rivero Rapide sin turnas al ĝi kun
6457 espero Damono kaj vidas ke fonto fluetas Al ĝi superforte li tuj alvagetas Soifon brulegan kun ĝoj
6458 kvietigas Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas
6459 Jam suno varmega majeste subiras Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero Tre baldaŭ jam venos trankvila
6460 vespero Sur vojo al urb du migrantoj jen iras Damono do ilin en voj preteriras Migrantoj parolas Damono
6461 aŭskultas Kaj aŭdas lin oni jam nun ekzekutas
6462 Tumulto piedojn al li flugiligas En lia animo senfinaj teruroj Kaj jen Sirakuzoj Nur suprojn de turoj
6463 Malalta jam suno facile origas Jam estas vespero kaj li rapidigas Ankoraŭ pli paŝojn kaj vidas en strato
6464 Renkontas lin lia servant Filostrato
6465 Revenu ĉar ĉio jam estas finita Li diris malgaje en urbon ne iru Mi petas vin el Sirakuzoj foriru Li
6466 estas jam al ekzekuto metita
6467 Li kredis sen fin ke li estos trompita Neniam de sia amik kaj nenio Lin povis devigi ne kredi je tio
6468 Ho se jam malfrui al mi estas sorto Kaj se mi ne povas de mort liberigi
6469 Amikon mi devas min ankaŭ mortigi Tirano ne diru ke kuris de morto Mi nur dank al mia anima malforto
6470 Al vi mian vivon volonte mi cedas
6471 Sed sciu ke homoj kaj amas kaj kredas
6472 Vespere Damon Sirakuzojn eniras Kaj vidas ke kruco sur placo jam staras Kaj oni jam tute amikon preparas
6473 Por lin ekzekuti Kun forto traŝiras Amason popolan Damono kaj diras Mi morton deziris de Dionizio Mi
6474 estas krimulo li nur garantio
6475 En granda mirego popol silentiĝis En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas Kaj ploras pri kio neniu komprenas
6476 Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis Minaca tirano pri ĉio sciiĝis
6477 Li je amikeco ilia tre miras Kaj verajn amikojn li vidi deziras
6478 Kaj jen ili venas Kun vido afabla Tirano renkontas amikojn kaj diras Vi venkis min tute je vi mi tre
6479 miras Mi estas ankoraŭ por amo kapabla Kaj se mi ne estas al vi malagrabla Permesu al mi ke en ligo
6480 mi via Amikoj varmegaj por vi estu tria
6481 V DEVJATNIN
6482 MIA MIZERO Litva popola kanto
6483 Mia mizero mia mizero Ĉu mi vin finos iam suferi Kiam mi iris je l granda vojo Mia mizero min akompanis
6484 Sed jen alrajdas cento da fratoj Kvarcent piedoj estas ĉevalaj Fratoj Vi batu mian mizeron Per la piedoj
6485 de la ĉevaloj Kaj per brilantaj viaj glavetoj La junaj fratoj longe ĝin batis Sed la mizero nenion
6486 limas Mia mizero nenion timas Kreskas vastiĝas kaj pligrandiĝas Mia mizero nenion timas Elmetas verdajn
6487 foliojn branĉojn Mia mizero tiam finiĝos
6488 Kiam mi venos al la patrino Mia patrino loĝas monteton Altan monteton novan ĉerketon
6489 A DOMBROWSKI
6490 NOVA KANTO
6491 Ho eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto Pri ligil internacia Revo nia amo nia Kreitaĵ la plej mirinda
6492 Vere estas ĝi laŭdinda De verkistoj de poetoj En poemoj kaj odetoj Pli ol tondro de bataloj Pli ol
6493 dolĉaj najtingaloj Pli ol belaj aktorinoj Pli ol fajfoj de maŝinoj Pli ol oro la plej brila Pli ol
6494 gloro senutila
6495 Pli ol ĉiu pli ol ĉio Krom la amo kaj la Dio Dum venonta la centjaro Sciu esperantistaro En Eŭropo
6496 Ameriko En Azio kaj Afriko Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados Sur la strato en vagono En hotelo
6497 en salono Kaj eĉ en privata domo Ĝin parolos ĉiu homo Laboristo profesoro Kaj juĝisto kaj doktoro
6498 Kaj hebreo kaj kristano Kaj litovo kaj japano Kaj pereos la plendato Mi vin ne komprenas frato Por ke
6499 venu tiu horo Kune fratoj al laboro Jen per kanto jen per vorto Jen agante ĝis la morto Servu ni al
6500 la afero La plej bela sur la tero Gardu ĝin de la forgeso Per parolo en la preso Iru kiel apostoloj
6501 Ĝin prediki por popoloj Kaj eksonu nia voko
6502 Sur la ter en ĉiu loko En vilaĝoj en urbetoj En lernejoj en gazetoj Kaj servantajn al la vero Nin fortigu
6503 la Espero
6504 A DOMBROWSKI
6505 LA MALLIBERULO Litva popola kanto
6506 Ho en la verda verda arbaro Estas malluma malliberejo Kaj en tiu malliberejo Oni enŝlosis junan frateton
6507 Tie li povas neniam scii
6508 Ĉu venis vintro aŭ la printempo Neniam vidi la brilan sunon Nek leviĝantan nek subirantan Mi metus
6509 oran ringon al muro Eble mi farus tie fenestron
6510 Eble mi farus tie fenestron Por ke la frato ekvidu sunon Mi metus pecon da blanka neĝo Por ke li sciu
6511 la frostan vintron Mi metus freŝajn florojn al muro Por lin sciigi pri la somero
6512 A DOMBROWSKI
6513 LA TURO BABILONA
6514 Kial vi patroj en Babilono Konstrui turon komencis
6515 Kaj tre fiere ankaŭ je l trono Ĉiela regi intencis
6516 Ĉu jam senfina vasta la tero Al vi ne estis sufiĉe
6517 Vi ja trankvile kaj sen danĝero Ĉirkaŭe vivis feliĉe
6518 Kien sin turnis viaj okuloj Havante lingvon komunan
6519 Trovis loĝejon vi antaŭuloj Bonegan kaj oportunan
6520 Jen al vi plaĉis monto jen valo Trankvila en Sinorujo
6521 Ĉie potenco via egala Kaj ĉie via patrujo
6522 Kial deziris vi do subite De l val suriri ĉielon
6523 Vi per argilo brikoj malsprite Atingi pensis la celon
6524 Sed entrepreno via ho vana Senfrukta restis je l fino Tuj ĝin detruis Dia la mano
6525 Kondukis vin al ruino
6526 Dum la konstruon vi diligente Plialten levi rapidis
6527 Jen vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis
6528 Nun jam pri kio unu parolas Komprenas dua nenion
6529 Kaj ne sciante kion li volas Al li venigas alion
6530 Unu por l alta granda konstruo Necese brikon bezonas Ne komprenante lin jen la dua
6531 Argilon tuj al li donas
6532 Tuj malkonsento poste batalo Fariĝis inter la rondo
6533 Tuta l homaro iris de l valo Diversajn landojn de l mondo
6534 Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio
6535 Regas ankoraŭ inter homaroj Malamo senharmonio
6536 Vere la patroj kontraŭ la Dio Multege tiam fieris
6537 Kial ĝis nun por peko ilia Senkulpaj idoj suferis
6538 Sed ni esperas baldaŭ refondon De l lingvo ĉiunacia
6539 Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet Zefania
6540 Ĝoje l espero nin jam karesas Proksiman celon montrante
6541 L internacia lingvo progresas
6542 Amikojn ĉie trovante
6543 Novajn amikojn voku amikoj La voko vana ne estos
6544 Floras jam flor ne solo radikoj Je l frukto baldaŭ ni festos
6545 M GOLDBERG
6546 NOVA DIO De S FRUG
6547 I
6548 Jam plena estas la festeno De bril sonoro bru soleno En la palac de faraono En vic pentrinda antaŭ vastaj
6549 Trapezaj tabloj sidas gastoj Konvene en mez de salono
6550 De l tron antikva la apogoj La saĝeguloj astrologoj En silk brodita envestitaj La militestroj generaloj
6551 Armitaj kun hakiloj ŝtalaj
6552 Per ringoj oraj ornamitaj
6553 Sin de kolono ĝis kolono Etendas kiel tend visono Tre multekosta multkolora Kaj de fumilo origita Ĉirkaŭe
6554 estas disverŝita
6555 La timiano bonodora
6556 Al flut liutoj barbitonoj Per rapidegaj belegsonoj Bruega la tintil ripetas Kaj peza la amfor konsolas
6557 Rigardon koron vekas bolas Kaj muĝas kaj fajrerojn ĵetas
6558 Atentas faraon sonoron De l himnoj kaj gracian ĥoron Senlima l ordonanto estas Je la rigardo luma klara
6559 Ĝi estas fest neordinara Nomtagon sian li nun festas
6560 De subpotencaj al li princoj Donacojn oni el provincoj
6561 Al li alportas multekostajn Smeraldojn perlojn kaj armaĵojn Tapiŝojn vazojn kaj teksaĵojn Arĝenton
6562 elefantajn ostojn
6563 La gastoj riĉajn la donacojn Envenigitajn la palacojn Rigardas kun mireg kaj ravo Tuj defleksinte pordkovrilon
6564 Tremante en salonon brilan Eniris brunvizaĝa sklavo
6565 Aŭskultu reĝ la sklavo diris Mirindaj viroj du aliris Al la pordegoj de la korto Traflugis preter la
6566 gardantoj
6567 De la kortego maldormantaj Tuj nevidate kaj sen vorto
6568 Vidante l mirajn du personojn L ibisoj flugis for Leonojn De l ĉen mi lasis senkuraĝaj Per la kolharoj
6569 balainte
6570 La polvon kapon mallevinte La besto reĝoj la sovaĝaj
6571 Timeme iris proksimiĝis Al ili paŝ post paŝ stariĝis De l flankoj sur la piedegoj Netera gardas ilin
6572 forto Malkovras vojon eĉ sen vorto Al reĝaj tiuj ĉi pordegoj
6573 Sonor paroloj eksilentas La gastoj kun mireg atentas Sed krias laŭte l ordonanto De kie venas tiuj viroj
6574 Ĉu portas ili krom la miroj Donacon indan por reganto
6575 Reganto granda sklavo diras Per forto de la dioj spiras Iliaj la vizaĝoj brilaj Ne finis sklavo jen
6576 subite
6577 En la salonon nepetite Eniris du de Amram filoj
6578 La gastoj vidas antaŭ l trono Jen staras Mozes Aarono Sur la tapiŝ purpura riĉa En simplaj kaj malriĉaj
6579 vestoj Severvizaĝaj kaj majestaj
6580 Kun bastoneg en man malriĉa
6581 II
6582 Reĝ rigardinte tre severe La novajn gastojn nun fiere Demandis Kiu vi al festoj De l granda reĝo aranĝitaj
6583 Kial do venis vi vestitaj En tiaj malriĉegaj vestoj
6584 Al vi malbona fort magio Malfermis pordon Sed do kio Mi kun kontent en la palacon Akceptas ĉiam gastojn
6585 tiajn Se indos sorĉ atenton nian Ricevos riĉan vi donacon
6586 La kapon alten eklevinte Al Di humile kliniĝinte Al reĝ respondis Aarono Sorĉistoj estas ni neniaj
6587 Ne gardas fortoj nin magiaj Aŭskultu do ho faraono
6588 Ni ne el reĝa familio Ni estas filoj de nacio Per kies manoj humilegaj Fariĝis luksaj viaj landoj En
6589 vic majesta turoj grandaj Kaj fortikaĵoj kaj kortegoj
6590 Per kies diligent kaj peno Ekfloris tiu kamp ĝardeno Nun de dolĉaĵo plenigita Sed jam sufiĉe ni suferas
6591 Centjara la labor esperas Jam esti nun rekompencita
6592 La Di de l dioj kaj Reganto La sola Di ne ŝanĝiĝanta Alsendis nin al via trono Lia Spirit en ni sin
6593 trovas Ĝi niajn lipojn buŝon movas Atentu Lin ho faraono
6594 Jehov Jehov mi lin ne scias Al Aarono laŭte krias Fiera faraon kun rido Al mi di de Moav Edomo
6595 Konataj estas sed la nomo Jehovo kiu estas li do
6596 El malproksima land kaj limo Popoloj ĉiuj por estimo
6597 Elsendis ja al mi senditojn Saĝulojn kaj arĥitektistojn Kaj astrologojn kaj maristojn Kaj pastrojn
6598 kaj sankt oleitojn
6599 Kun laŭda kant palacon mian Kiel preĝejon sanktan dian Eniris ĉiuj humilege Al faraon donacon sian
6600 Kiel oferon sanktan pian Sur sojlon metis respektege
6601 Kiel malriĉa devas esti Di via nova se krom vesti Vin pastrovestojn disŝiritajn Ne povis li de malpotenco
6602 Jam per alia rekompenco Vin rekompenci elektitajn
6603 La di de l sklavoj malfeliĉaj Ŝtonistoj tiuj ĉi malriĉaj La sovaĝuloj kaj sen scioj De la nudaĵ
6604 mallumo blinda Ho kiu estas di ridinda
6605 La reĝ de l reĝoj di de l dioj
6606 Kaj ĉe la tabloj kun bruego Ektondris laŭte nunridego Kaj la komuna rida krio Ruliĝis eĥe laŭte
6607 bruis
6608 La murojn de l palaco skuis Kiu li estas nova dio
6609 Kiu li estas Tagoj venis Kaj tuj ekkonis ekkomprenis La Dion Novan Egiptanoj Sed per turmentoj malagrabloj
6610 De la dezert en brulaj sabloj
6611 En profundaĵ de l oceanoj
6612 Jam pri la Granda Dio Nova Regant de l mondo Ĉiopova De l Nil la ondoj kantis bruis Kaj kun tondrego
6613 kaj ventegoj Inter granitaj la ŝtonegoj
6614 De l maro ond kantante fluis
6615 Kaj resonante al la kanto De l mar senfunda kaj bruanta Kun sankta mirsciig konsola Per triumfega kri
6616 Libero Eksonis laŭte sur la tero Renaskiĝanta la popolo
6617 CIGNO EZOKO KAJ KANKRO El KRYLOV
6618 Se inter kolegoj jam en la komenco En ia afero malestas konsento Senfrukta restados ilia intenco Anstataŭ
6619 afero nur estos turmento
6620 Okazis ke kankro kun cigno ezoko Por ŝarĝon transporti de loko al loko Triope al veturigil enjungiĝis
6621 Kaj tre diligente de l loko tiriĝis Sed malgraŭ ilia grandega fervoro Nenion alportis ilia laboro
6622 Ekstreme facile ĝi estus por trio Se ili laborus nur en harmonio Sed al la ĉielo la cigno sin tiras
6623 La kankro obstine returne foriras L ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras
6624 Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi Mi certe kaj tute ne povus klarigi Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris
6625 Ankoraŭ ĝi staras nun kie ĝi staris
6626 M GOLDBERG
6627 TRI BUDRYS OJ El MICKIEWICZ
6628 Budrys forta kaj sana maljunulo Litvana Sur la korton alvokas tri filojn
6629 Iru tuj en la stalojn selu bone ĉevalojn Kaj akrigu la glavojn ĵetilojn
6630 Kuras famo en rondo por tri flankoj de l mondo Al ni Vilno trumpetas ordonojn
6631 Olgerd falos Rusujon Skirgell iros Polujon Kaj princ Kejstut atakos Teŭtonojn
6632 Fortaj sanaj vi estas iru filoj mi restas Litvaj dioj konduku vin benu
6633 Por la vojo utila bona vorto konsila Tri vi estas tri vojojn vi prenu
6634 Unu devas elkuri kun Olgerdo veturi Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta Tie vostoj zibelaj la ornamoj
6635 tre belaj
6636 En amasoj la rublo sonanta
6637 Dua devas elfali sub Princ Kejstut batali Pereadu Krucistoj hundfratoj
6638 Kaj sukcen tie ora drapo mire kolora Briliantoj en pastraj ornatoj
6639 Tria post la Njemeno en Skirgella la treno Nur malriĉan akiron li trovos
6640 Tie inda nur havo bona ŝildo kaj glavo Kaj Polinon kunpreni li povos
6641 Super ĉiuj virinoj plej amindaj Polinoj Gajaj kiel la junaj katetoj
6642 Blanka roza la vango kvazaŭ lakto kaj sango La okuloj brilantaj steletoj
6643 El Poluj mi junaĝa batalanto kuraĝa Antaŭ jaroj alportis edzinon
6644 Jam ne batas la koro kun malĝojo doloro Rememoras mi vian patrinon
6645 Kaj doninte konsilojn li benadis la filojn La armitajn forportis ĉevaloj
6646 Aŭtun vintro sin trenas filoj reen ne venas Eble falis en sangaj bataloj
6647 Per la neĝo kovrita rajdas viro armita Sub la burko objekto tre granda
6648 Filo sub la mantelo rusa mon en sitelo Ne patreto filino Pollanda
6649 Per la neĝo kovrita rajdas viro armita Sub la burko akiro tre granda
6650 El Prusujo sak plena kun la sablo sukcena Bofilino patreto Pollanda
6651 Per la neĝo kovrita tria viro armita Ion grandan li kaŝas sub vesto
6652 Budrys jam ne atendis invitadi li sendis Por la tria edziĝa la festo
6653 A GRABOWSKI
6654 REVAĴO De P DALMAN
6655 Sur la valo neĝa vento Blovas ĉiam pli
6656 Fajro sur kameno mia Krakas ĉirkaŭ mi
6657 Ĉe l kamen el pipo ringe Fumon lasas mi
6658 Ĉiuj remomoroj miaj Flugas for kun ĝi
6659 Kie estas la esperoj La junec de or
6660 Kiel vento la blovanta Ili flugis for
6661 Vent sen celo mi sen celo Kun vi fumo tri
6662 Tri sen celo en la mondo Kune flugu ni
6663 A GRABOWSKI
6664 EXCELSIOR El LONGFELLOW
6665 La nokto rapide la ombrojn delasis Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis Tra neĝo glacio standardon portanta
6666 Kun tia devizo mirinde sonanta
6667 Excelsior
6668 La frunto malgaja okulo junula Simila al glavo flamanta kaj brula Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta
6669 La vort stranga sonis tra nokto silenta
6670 Excelsior
6671 Li vidis en loĝoj feliĉaj tre ĉarme Jen brulis la fajro lumante kaj varme En supr glaciaĵoj minace
6672 ŝin trenis El lipoj junulaj sopiro elvenis
6673 Excelsior
6674 Ne provu la pason maljuna hom diris En supro sin nigra ventego kuntiris Profunda la akvo ŝiranta la
6675 ondo Kaj laŭte eksonis la klara respondo
6676 Excelsior
6677 Halt diris knabino Kap via de l laco Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco Larm staris en blua okulo brilante
6678 Sed tamen respondis junul sopirante
6679 Excelsior
6680 Ho gardu vin antaŭ branĉ velka de l pino Ho gardu vin antaŭ terura lavino Lin laste por nokto salutis
6681 pasanto El alte rediris la malaperanto
6682 Excelsior
6683 Kun al la ĉielo levita rigardo La piaj monaĥoj de l Sankta Bernhardo En frua mateno la preĝojn murmuris
6684 Kaj krio skuanta l aeron trakuris
6685 Excelsior
6686 Migranto duone en neĝo fosita De l hundo fidela li estis trovita Li tenis ankoraŭ en mano glacia Standardon
6687 kun stranga devizo jen tia
6688 Excelsior
6689 Kaj en duonlumo la griza malvarma Li kuŝis senviva sed bela kaj ĉarma Kaj de malproksime el klara ĉielo
6690 Defalis la voĉo per falo de stelo
6691 Excelsior A GRABOWSKI
6692 LA PLUVA TAGO El LONGFELLOW
6693 La tago malvarma malgaja sensuna Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna Vinujo je l muro putranta sin
6694 tenas Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas Kaj la tago malvarma sensuna
6695 Mia vivo malvarma malgaja sensuna Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna Miaj pensoj sin tenas je tempoj
6696 pasintaj Sed falas en vento esperoj velkintaj Kaj la tagoj malvarmaj sensunaj
6697 Ekhaltu ho koro malgaja ne plendu Post nuboj la suno radias atendu Ne sola vi tiel kun sorto batalas
6698 En vivon de ĉiu la pluvo ja falas Kelkaj tagoj malvarmaj sensunaj
6699 A GRABOWSKI
6700 LA SAGO KAJ LA KANTO El LONGFELLOW
6701 Mi pafis sagon en la aeron Ne scias kie ĝi falis teron La forfluganta tiel rapidis Ke mi la kuron tute
6702 ne vidis
6703 Mi spiris kanton en la aeron Ne scias kie ĝi falis teron Eĉ la plej bona akrevidanto Ne povas sekvi
6704 flugon de l kanto
6705 Mi longe poste unu tagon En kverko trovis la tutan sagon La tutan kanton kun la muziko Mi trovis en la
6706 kor de amiko
6707 A GRABOWSKI
6708 SONORILOJ DE VESPERO El T MOORE
6709 Sonoriloj de vespero sonoriloj de vespero Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero Pri la domo de gepatroj
6710 pri la dolĉa kora ĝojo Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo
6711 Longe longe jam forpasis tiuj de l ĝojeco horoj Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj En la
6712 tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero Ne por ili la muziko sonoriloj de vespero
6713 Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo Dum kun kanto
6714 novaj bardoj paŝos jam sur nia tero Kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos sonoriloj de vespero
6715 A GRABOWSKI
6716 MI RAKONTIS El VEJNBERG
6717 Mi rakontis al maro senborda Pri la grandaj turmentoj en koro Kaj per bruo mallaŭta de l ondoj Ĝi respondis
6718 al mi kun favoro
6719 Mi rakontis al vento rapida Ke ne povas mi spiri libere Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj
6720 Al mi portis tuj freŝon aere
6721 Mi rakontis al verda arbaro De la vivo malgaja dolorojn Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis Ŝancelante
6722 foliojn kaj florojn
6723 Mi rakontis al suno varmega Ke mi vidas nur tagojn malklarajn Varmigantajn kaj lumajn radiojn Ĝi tuj
6724 sendis al mi malavarajn
6725 Mi rakontis al homo kunfrato Pri la vivo senĝoja kaj li Iel strange movinte la ŝultrojn Tre rapide
6726 foriris de mi
6727 E HALLER
6728 MI ELIRAS El LERMONTOV
6729 Mi eliras unu al vojeto Ŝtonoj brilas tra la nebuleto Nokt trankvila step aŭskultas Dion Steloj inter
6730 si parolas ion
6731 En ĉiel solene kaj tre bele Tero dormas en bluaj radia Kio do doloras min kruele Ĉu atendo aŭ bedaŭro
6732 ia
6733 Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon Ĝojon ne esperas jam en kor mi Serĉas liberecon mi pacaĵon Volus forgesiĝi
6734 mi ekdormi
6735 Ne per tiu dormo de l mortinto Tiel nur mi estu ekdorminta Ke en brust la viva fort moviĝu Ke spirante
6736 mia brust leviĝu
6737 Ke l orelojn ĉiam karesante Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko Ke kliniĝu ĉiam verdestante Kaj sur mi
6738 bruadu ombra kverko
6739 G JANOWSKI
6740 AŬTUNO
6741 Aŭtuno nebula Arbar nudiĝanta Kun vento bruegas ĝi ŝajnas ploranta Pri ĉarma printempo pri bela
6742 somero Kovriĝas per koto de pluvo la tero
6743 Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas Kaj suno de l tero en nuboj kaŝiĝas La kampoj senhomaj en sola silento
6744 En ili flugadas kaj ploras nur vento
6745 D JEGOROV
6746 KUŜAS SOMERO El HEINE
6747 Kuŝas somero la varma Sur via rozeta vangeto Kuŝas la vintro malvarma En via malgranda koreto
6748 Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos Ho mia kara trezoro Vintro sin trovos sur vangoj Somero la varma en koro
6749 T de KANALOŜŜY LEFLER
6750 FILINO DE IFTAH
6751 Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj Kaj brilas kaj frapas ponardoj Sed vane laciĝas herooj la bravaj
6752 Pereas Jehovaj standardoj Kaj la Amonanoj la sangoavidaj Triumfe rapidas al l Izraelidoj
6753 Ben Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto Kaj Gilad droniĝas en sango
6754 La kapo de Máĥir nomita la justa Surstaras sur pinto de stango
6755 Kaj miloj da filoj de l Supra Jehovo Ekkuŝis sur kampo sen vivo sen movo
6756 Ho ve ho malĝojo La ondoj Jordanaj Elmetos ĝemegojn sovaĝajn
6757 Ploregos patrinoj pri siaj infanoj
6758 Disgratos al si la vizaĝojn Elŝiros la harojn per cindro la griza Ekŝutos la kapojn ĉe l nigra avizo
6759 Kaj Iftah frenezas Vidante la timon De la elektita popolo
6760 Li vane penegas bravigi l animon De viroj per laŭta parolo
6761 Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco Al Dio Jehovo la Suprepotenca
6762 Ekaŭdu Jehovo ekaŭdu la sklavon Preĝantan al Vi kun doloroj
6763 Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon Aregon da grandaj trezoroj
6764 Mi havas amikojn mi havas sklavaron Kaj multon alian al koro tre karan
6765 Ho savu nin Vi jam savinta la avojn El la Egiptujo fremdlando
6766 Se Vi liberigos nun ree la sklavojn De l nuna mizero multgranda
6767 Mi Micpon venonte al Vi mia Dio L unuavidoton oferos kun pio
6768 Kaj kio ajn estos l unuavidoto Objekto aŭ homo amata
6769 Ĝi estos al Dio brulig oferota Al Vi ho Jehovo kompata
6770 Kaj jen elmetante kriegojn sovaĝajn Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn
6771 Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj Resonas ekĝemo kaj krio
6772 Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj Forkuras de l idoj de Dio
6773 Sed la forkurantajn postflugas rapide La Izraelidoj kaj hakas avide
6774 Kaj de Aroero ĝis urbo Minito Kaj poste ĝis Avel Kerumo Triumfas Izrael en sanga milito
6775 Per glavo per fajro kaj fumo Venkataj pereas sub domoruinoj Sklaviĝas bestaroj infanoj virinoj
6776 Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj Reiras herooj kantantaj Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj
6777 De la ekkaptitoj plorantaj Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj
6778 Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara Kaj Iftah rigardas sen ĉeso
6779 Li devas ekvidi por dia altaro Oferon laŭ sia promeso
6780 Kaj li rigardadas sen laco enuo Nu kio do venos al mi la unua
6781 Jen el malproksimo eksonas tintiloj Cimbaloj fajfiloj kaj kordoj
6782 Junuloj fraŭlinoj per paŝoj facilaj Ĝojdancas en vicoj senordaj
6783 Kaj ridas kaj kantas sin gaje balancas Kaj al la venkintoj gracie aldancas
6784 De pleja proksimo al la triumfanoj Sin movas fraŭlino junaĝa
6785 Ŝi batas tintilon per siaj blank manoj Kun flamo en bela vizaĝo
6786 La harojn serpentajn la vento disblovas Ŝin forto interna antaŭen almovas
6787 Ŝi dancas ŝi tintas ŝi kantas kun ĝojo Alvenas la gloraj venkintoj
6788 Ke estu facila por ili la vojo Sonegu la gloron per tintoj
6789 Ŝi dancas movata de l kora kontento Nenion anoncas al ŝi l antaŭsento
6790 Kaj Iftah rigardas al sia ofero Al sia unuavidato
6791 Subite ho tio ĉi estas ne vero Ŝi estas filino l amata
6792 La sola filino Jehovo ĉiela Ho kia malico de l sorto kruela
6793 Kaj Iftah ĝemegas disŝiras la veston Kaj cindron sur kapon surŝutas
6794 Kaj inter la viroj volantaj ĝojfeston Li vortojn terurajn balbutas
6795 Kaj ĉio mutiĝas En kelke da horoj La Izraelujon ekprenas doloroj
6796 Ne ploru ho patro ĉesigu la ĝemon Kaj estu do viro ĝis fino
6797 Vi faris promeson ne malsingardeman Ĉar kion signifas fraŭlino
6798 Kompare je miloj da viroj savitaj Per la heroaĵoj de Dio donitaj
6799 Vi faris promeson glorindan ĉar savo De miloj per unu ofero
6800 Eterne estados faraĵo multbrava Belega mirinda afero
6801 Kaj timos nacioj la Izraelanojn
6802 Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn
6803 Vi donu ekzemplon plenumu la vorton Sciigu l amatan popolon
6804 Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton Ke mi ne bezonas konsolon
6805 Multegaj fraŭlinoj ekzistas mi scias Ĉe ni kiuj mian mortiĝon envias
6806 Nur unu malĝojo min pikas en koro Ke vi nun izola ekrestos
6807 Ke en maljuneca kruela doloro Ĉe vi parenculo malestos
6808 Al vi li ne diros parolojn kunsentajn Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn
6809 Ho ve al mi Kvankam brilados la nomo De Iftah en ĉiu nacio
6810 Sed Iftah ekmortos kun li lia domo Mi iras senfrukta al Dio
6811 Ho ve al mi patro Vi nepon ne konos Konsoloj el buŝo parenca ne sonos
6812 Nun patro amata kun la amikinoj Mi iros sur montojn najbarajn
6813 Ni tie sur suproj ĉe ŝtonaj ruinoj Sonigos malĝojajn gitarojn
6814 Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj Ni kantos pri miaj animaj doloroj
6815 Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn Ne portis infanon sub koro
6816 Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn Per filoj kovritaj de gloro
6817 Ke mortas nun mia virgeco floranta Kun ĝojo multnombra en ĝi troviĝanta
6818 Ne trono altega sin levas sur placo Sin levas altega lignaro
6819 Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco Bruadas kaj ĝemas viraro
6820 Kaj tie en blanka vestaĵo el lino Silente sursidas palega fraŭlino
6821 La viroj ĝemegas la viroj sopiras Virinoj en larmoj plendronas
6822 Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras Kaj fajron al lignoj aldonas
6823 La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas
6824 Kaj jen ekkriegis l amaso popola Kaj eĥo eksonis en valo
6825 Bruliĝis subite la aro tremola Leviĝis fumega vualo
6826 Ekblovis ekfajfis ventego kruela L oferon alprenis al si la ĉielo
6827 Kaj jen ĉiujare la izraelinoj Kunvenas por plori sur montoj
6828 Kaj tie ĉi brilas la fajr iluminoj Sonadas malgajaj rakontoj
6829 Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj L aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj
6830 La izraelinoj parolas pri l bela Fraŭlino brulig oferita
6831 Kaj dankas fervore al sankta ĉielo Por venko de ĝi donacita
6832 Kaj sendas al Dio petegojn humilajn Forigi de l lando terurojn similajn
6833 A KOFMAN
6834 LA SKLAVOŜIPO El HEINE
6835 I
6836 La ŝipoŝarĝisto Minheer van Kek Sidadas en longa medito Li taksas sur ŝipo la koston de l ŝarĝ
6837 La sumon de ebla profito
6838 Tricent barelegoj da pipro da gum Kaj poste la sablo de oro Ĝi estas tre bona sed tamen al mi Pli plaĉas
6839 la nigra trezoro
6840 Ses centojn da negroj mi ĉe Senegal Akiris je prezo profita Malmola viando simila al ŝton La membroj
6841 el ŝtalo forĝita
6842 Mi donis por tiu ĉi bela akir Brandakvon glasperlojn kaj feron Gajnonte en ĉio ok centojn je cent Mi
6843 faros bonegan aferon
6844 Se restos el ili ne pli ol tricent Ĉe veno al Rio Ĵanejro Mi havos cent orajn dukatojn por pec De l
6845 domo Gonzales Perejro
6846 Sed jen deturniĝas Minheer van Kek De sia pensado persista Al li proksimiĝas la ĥirurgiist Van Smisen
6847 la ŝip kuracisto
6848 Van Smisen maldika malgrasa figur La nazo kun ruĝaj verukoj He kiel nun fartas ekkrias Van Kek La negroj
6849 kun la antaŭtukoj
6850 Van Smisen salutas Hodiaŭ al vi Ne estos agrabla raporto Bedaŭre en tiuj ĉi tagoj sur ŝip Oftiĝis
6851 l apero de morto
6852 Ĝis nun ĉiutage mortadis po du Hodiaŭ ne malpli ol seso Du viroj kvar inoj la morto ĉe ni Laboras
6853 kun granda sukceso
6854 Mi la malvivulojn esploris kun pen Ĉar ofte la nigraj satanoj Trompadas por esti ĵetitaj de l ŝip
6855 Estante plenvivaj kaj sanaj
6856 Mi lasis depreni de ĉiu mortint La feran multpezan katenon Ke ili ne estu barataj de ĝi Faronte la
6857 maran promenon
6858 Kaj tuj el la maro elnaĝis areg Da skvaloj sangame malsataj La bestoj avidas je negroviand Kaj estas
6859 de mi pensiataj
6860 De l tago ke ni nin demetis de l bord Nin sekvas ĉi tiuj gajuloj Kaj flaras l aeron turniĝas al mi
6861 Kun mutaj sed klaraj postuloj
6862 Ĝi estas amuzo aŭskulti de l ŝip La dentokrakadon de l bestoj La unuj profitas je kapo aŭ man L aliaj
6863 je sangaj intestoj
6864 Post sata manĝado la bestoj al ni Alnaĝas en aro solena Kaj min rigardadas kun preskaŭ dezir Min danki
6865 por tia festeno
6866 Sed lin interrompas ĝemante van Kek Kun krio Malbeno de sorto Kiele malhelpi je tia malbon Kaj savi
6867 la negrojn de morto
6868 Van Smisen rediras En tiu ĉi mort La negroj mem estas la kaŭzo Ĉar ili difektas l aeron de l ŝip
6869 Per spiro kaj mortas pro naŭzo
6870 Aliaj pereas pro melankoli Kaj fine pro granda enuo Kaj farus al ili utilon aer
6871 Dancado muziko kaj bruo
6872 Kaj diras van Kek La konsilo doktor Min ravas ĝi estas tre bela Vi montras vin mi ĝin konfesas al vi
6873 Pli saĝa ol Aristotelo
6874 Se la prezidanto de la Societ Tulipo nobligo Holanda Sin nomas saĝulo kompare je vi Li estas azeno multgranda
6875 Muzikon muzikon la nigra viand Tuj sur la ferdekon de l ŝipo Kaj kiu ne trovos amuzon en danc Ĉi tiu
6876 ĝin trovos en vipo
6877 II
6878 Milaroj da steloj de l blua ĉiel Bril lumas per fajr iluminoj Rigardas kun varmo kun amo kun saĝ Kiele
6879 okuloj virinaj
6880 Rigardas la maron kaj tiu ĉi mar Fosfore radias purpuron Kaj balanciĝetas kaj ondo post ond Elĝemas
6881 voluptan plezuron
6882 La veloj ne bruas ĉe l masto de l ŝip Rulitaj de la ŝipanaro Sed lumas lanternoj sur ĝia ferdek Kaj
6883 sonas muzik sur la maro
6884 Ŝipano muzikas per granda tambur Kaj la kuiristo per fluto La ŝipa piloto per violonĉel Kaj Smisen
6885 trumpet per dufuta
6886 Kaj cento da negroj la seksoj en kun Krietas kaj saltas kaj dancas Post ĉia eksalto la fera katen Sin
6887 brue kaj takte balancas
6888 La negroj saltadas kun bruo kaj ĝoj Kaj iam negrin belulino Alpremas plen nudan amikon al si Kun voluptemeco
6889 senfina
6890 La ekzekutisto kun gaja rigard Gvidadas la ordon sur ŝipo Li estas de l balo la Maître des plaisirs
6891 Kaj danci invitas per vipo
6892 Sonadas trumpeto krakadas tambur Laŭtiĝas la bruo sovaĝa Kaj ĉie vekiĝas la monstroj de mar Dormintaj
6893 en dormo malsaĝa
6894 Duone dormante alvenas skvalar En centoj pikata de miro Rigardas la ŝipon kun granda konfuz Ĉu eble
6895 montriĝos akiro
6896 Sed ili rimarkas la horo de l manĝ Ne estas ankoraŭ sonita Kaj ĉiu oscedas per larĝa buŝeg De dentoj
6897 segiloj plantita
6898 Sonadas trumpeto krakadas tambur La negroj dancadas sen fino La skvaloj mordegas la vostojn al si Pro
6899 la malsatego obstina
6900 Mi pensas al ili ne plaĉas muzik Kiele al ĉia fripono Ne kredu al malmuzikema brutul Eldiris poet Albiona
6901 Sonadas trumpeto krakadas tambur La negroj senlace baletas Ĉe l alta fokmasto Minheer van Kek Rigardas
6902 ĉielon kaj petas
6903 Pro Kristo konservu plej sankta Sinjor La vivon al miaj sovaĝaj Se ili ekpekis vi scias ho Di Ke ili
6904 ja estas malsaĝaj
6905 Pardonu Vi ilin pro amo al Krist Mortinta por savo de l tero Ĉar se al mi restos ne pli ol tricent Pereos
6906 la tuta afero
6907 A KOEMAN
6908 AL LA MEMORO DE JÓZEF WASNIEWSKI
6909 Floro falis ankoraŭ sekiĝis herbero kaj mortis Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio Morto
6910 senkora ho kial estas al vi permesite Fosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo Kial ho kial faliĝas
6911 la herbo verdanta sur kampo Kial disiĝas de vivo freŝa floranta ĝis nun
6912 Dolĉa la morto por la maljunulo la laca de vivo Kuŝas arĝenta la haro bele sub tomba cipreso Tiun
6913 ne plendu ĉar lia ja estas feliĉa la sorto Ĉar en la tombon li mem iras kun ĝojo sen timo Dolĉa
6914 eĉ morto junula la mort en mateno de l vivo Antaŭ ol frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo Dolĉa
6915 la morto kiam ne pasis la kredo je vivo Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo Sed jam kiam
6916 junulo viriĝis kaj lasis la ludon
6917 Vivo nun estas ja ĉarmo nun malfeliĉo la morto Tiam ja estas maldolĉe disiĝi de faro farata Ĝojus
6918 la koro vidante frukton de longa laboro Kiu do ĉiam por noblaj ideoj vivadis batalis Tiu kun akra malĝojo
6919 iras en valon de ombroj Lasas la komencitaĵon kun pleje mordanta doloro
6920 Estas malgranda la aro kiu batalis kun li
6921 Akra estas funebro Neniam pli noblan animon Ol la ĵus forirantan trovos vi sur nia tero Eĉ se vi iros
6922 simile al Diogeno tra l urboj Kun la lumilo en mano homon serĉante sur strato Tamen neniun en tuta la
6923 mondo renkonti vi povos Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo
6924 Vivon vere pli homan travivis en senco profunda Kaj dediĉitan al ĉio alta kaj nobla en mondo Amo al
6925 ĉio al ĉiuj jen fundo de lia esenco Amo en faro kaj vorto jen kio estis li mem
6926 Por la premitaj por ĉiuj suferoj por la mizeruloj Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li Ne eĉ
6927 iu al li konfidis vane doloron Vane neniu ĉe li frapis la pordon de l kor
6928 For li estas Ho kiu plenigos la lokon lasitan Kiu plenumos en mondo faron farotan de li For li estas
6929 Sed tamen ĉe ni li vivas ankoraŭ Kiuj en akra doloro staras ĉe nova la tombo Ni kiuj konis l animon
6930 poetan ne nur per la kantoj Kiujn li donis al ni sed per la tono la varma
6931 El lia brust eliranta portanta varmon ĉirkaŭen Kie troviĝis la kordo kiu agordis al ĝi Nin neniam
6932 forlasos la bela sunhela memoro De la mortinta amiko ĝi lumos belege en koro Tiel li vivas kaj tiel
6933 li estos vivanta ĝis kiam Restos neniu jam plu kiu lin konis en ver
6934 V LANGLET
6935 LATVA POPOLA KANTO
6936 Mi en kampo kapon metos Por defendi patrolandon Mi pli vole kapon donus Ol mi donus patrolandon
6937 Bruu bruu fulmodio Rompu ponton sur la Dina Ke ne venu malamikoj En la mian patrolandon
6938 Landoj de tri reĝoj bruas Kie fratoj ĉevaliras Fortaj viroj kiel kverkoj Glavoj ŝtalaj sonoregas
6939 Kien iros vi frateto Tien iros mi kun vi Kie glavon vi pendigos Tie la kroneton mi
6940 R LIBEKS
6941 MALGRAND RUSA KANTETO
6942 Jam malsupre suno staras Jam rapide vesperiĝas Kion do knabino faras Kial do ŝi ne montriĝas
6943 Ĉu patrino ne permesas Aŭ alia jam ŝin tenas Kaj ŝi dolĉe lin karesas Kaj al mi nun ne elvenas
6944 Ho knabino per fiero Vi fariĝis nefidela Kial do vi en vespero Ne elvenis mia bela
6945 Ho karulo tempo pasis Ĝustatempe mi ne venis Ĉar gepatroj min ne lasis Ĉar gefratoj min fortenis
6946 Ne ne ili vin fortenis Diru simple kaj sincere Malbelulo mi ne venis Ĉar ne amas vin plu vere
6947 Ha mi vidas kion faras Karulino malfidela Kun alia ŝi nun staras Pli feliĉa kaj pli bela
6948 I LOJKO
6949 PROFETO El LERMONTOV
6950 De kiam laŭ volo de Supra Juĝanto Mi ĉionscianta fariĝis profeto Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto
6951 Malicon mi vidas tra ĉiu rideto
6952 Mi altajn principojn de amo kaj vero Komencis prediki al miaj kunfratoj Sed ili min batis kun granda
6953 kolero Per ŝtonoj kuŝantaj sur placoj kaj stratoj
6954 Kun cindro sur kapo kun kora doloro Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo Kaj nun en dezerto de Dia favoro
6955 Nur ion mi havas por mia nutraĵo
6956 Laŭ sankta ordono de l Antaŭtempulo Al mi ĉiuj bestoj volonte servadas Kaj steloj ĉe vortoj de mi
6957 dezertulo Pli ĝoje radias pli hele lumadas
6958 Sed se iafoje tra urbo bruanta Mi en rapideco pretere pasadas Min popolamaso renkontas mokanta Kaj maljunularo
6959 memfide diradas
6960 Rigardu infanoj vin edifigante Li estis fiera kun ni malpacadis Malsaĝa li volis kredigi nin vante Ke
6961 Dio al homoj per li paroladis
6962 Jen frukto de lia obstina vanteco Jen pala malgrasa malgaja profeto En vesto ĉifona simila al reto Ĉe
6963 ĉiuj li estas en malestimeco
6964 I LOJKO
6965 ALAŬDETO El BOHEME
6966 Sarkas knabino kanabon Apud ĝardeno sinjora Ŝin alaŭdeto demandas Kial vi tiom dolora
6967 Gaja mi esti ne povas Ho vi birdeto kantanto Ĉar en la ŝtona kastelo Mia suferas amanto
6968 Se mi nur havus plumeton Skribus leteron mi al li Kaj vi ĝin portus kaj lasus Sur la fenestron elfali
6969 Sed nek papero nek plumo Por skribi al la amanto Flugu kaj tie salutu Lin de mi en via kanto
6970 F LORENC
6971 MI AMIS VIN
6972 Mi amis vin Senkore vi ne vidis Varmegan puran mian amon Konfesis mi sed tiam vi nur ridis De l am unua
6973 koran flamon
6974 Kaj longe mi suferis Vin amita Mi ne forgesis sed en koro La flama amo estas estingita Pri ĝi nur restis
6975 rememoro
6976 Sed kial vi mi petas al mi diri Pasintan en mi amon movas Por nove ridi koron mian ŝiri Ne mi suferi
6977 pli ne povas
6978 Ne povas mi ĉar multe mi suferis Kor malvarmiĝis de l doloro Ĉar ami mi jam tute malesperis Ĉar kredi
6979 vin ne povas koro
6980 A NAUMANN
6981 PRINTEMPO VENOS
6982 Se la naturo rigidiĝas De prem de l vintro frostiganta Se tute per la neĝ kovriĝas Je longe tero ekdormanta
6983 Amiko kara vi ne ploru Printempo venos kaj somero Ke la naturo ree floru Ke verdu reviviĝu tero
6984 A NAUMANN
6985 LA ĈASO
6986 La patro l arbaron ekiris ĉasadi Ne devis li longe kaj vane iradi Kuŝiĝis sub arbo pafilon celigis
6987 Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis La filoj ĉevalojn enjungis kriante
6988 La birdon al dom veturigis kantante Filinoj vi fajron rapide dismetos Kaj ni tuj disiros kaj gastojn
6989 ni petos Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino
6990 La tablon rapide preparis filino Rostaĵon alportis ceteraj filinoj Al tablo kolektis sin gastoj gastinoj
6991 Eniras la gastoj mastron salutante Komencas kaj manĝi kaj trinki laŭdante Tuj estis manĝita la tuta
6992 pasero Kaj poste trinkita barel da biero
6993 LA POETETO
6994 KANTO
6995 Kanto sincera de mia animo Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l tero Ĝojon de l sankta
6996 espero Homojn alvoku al paca laboro Sonu konsolon al koro Kaj en brilanta bluaĵo de spaco Laŭte prediku
6997 pri paco Kantu deziron de homa frateco Kaj de l homar egaleco Sonu pri amo pri ĉies libero Per la fluganta
6998 aero Diru ke estas jam inter la mondo De kolegaro nun rondo Rondo konstante senhalte kreskanta Bonon
6999 al homoj donanta Tiu ĉi rondo la homojn pacigas Kaj per laboro kunligas El la ligilo nun estas plektita
7000 Vigla la kanto invita Kanto sincera de mia animo Flugu en vaston sen timo Kaj komuniku al homoj de l
7001 tero Ĝojon de l sankta espero
7002 I SELEZNET
7003 NE RIPROĈU LA SORTON
7004 Ne riproĉu la sorton ho juna animo Ĉio estas en nia vivado Vi rigardu antaŭon kuraĝe sen timo Kaj
7005 kun bona prudenta celado
7006 En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojo Kaj ne ĉiam aperas espero Ĉion prenas ni kune en viva la vojo
7007 Kaj ne vin nur plorigas de l vivo sufero Kaj ne vin nur la sorto turmentas Multajn premas kun forto mizer
7008 malespero Sed ne ploras ja ili silentas
7009 Kutimiĝis ja ili al premoj de l sorto Kaj ne ploras jam vane sed ridas Malfeliĉon elportas sen plendo
7010 sen vorto Kaj en ĉio malbonon ne vidas Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco Antaŭ vi estas vojo kuŝanta
7011 Vi rigardu kuraĝe al la estonteco En espero en kredo konstanta
7012 I SELEZNET
7013 REVO
7014 Tre potenca ĝi estas la revo fluganta Ĉirkaŭita de flora ornamo Ĝi similas je nubo malluma tondranta
7015 Ĝi similas je lumo de amo
7016 Ĝi allogas al maro da bluo da helo Al brilado belega de tago Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉielo
7017 Prezentadas al nia imago Aŭ flugante en ia bluaĵo radia Super ondoj de maro ĝi pasas Tre belega pasanta
7018 kun son melodia Mallumecon misteran ĝi lasas Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo Kaj nenio baranta
7019 ekzistas Ĝi nin logas al floroj al verda printempo El mirinda ĝi sole konsistas
7020 I SELEZNET
7021 LA POETO
7022 El V HALEK
7023 Benita kiun Dia mano Poeton eksanktigas Li volon Dian homan koron Profunde komprenigas
7024 Li konas kanton kiun homo Kaj kiun birdo ploras Li frapon de la kor komprenas Se velkas ĝi se floras
7025 Malklaron de aliaj homoj Li vidas malfermitan De Di la filojn li kondukas En landon promesitan
7026 E SMETÁNKA
7027 LA VELO El LERMONTOV
7028 Blankiĝas velo en la maro Glitante sur la bluaj ondoj Vi hejme kion lasis kara Kaj serĉas en aliaj
7029 mondoj
7030 La ondoj ludas fajfas vento Kaj fleksas sin kaj krakas masto Ĝi kuras kuras de l kontento Feliĉon serĉas
7031 en la vasto
7032 Sub ĝi bluaĵo estas hela Kaj supre granda blua placo Sed la ventegon petas velo Ĉu en ventegoj estas
7033 paco
7034 L SOKOLOV
7035 PLENDO
7036 Morto ĉio jam finita Kie estas do feliĉo Kie gloro promesita Mia korpo nun dediĉo Al la vermoj al
7037 putrado La animo bona saĝa La ofer de l neestado
7038 Ĝin severa kaj sovaĝa La sendanka senmemora En la tempo de vivado La servema kaj fervora Senanima societo
7039 Ekforgesos nun por ĉiam Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto Memorigos min neniam
7040 M SOLOVJEV
7041 TRI PALMOJ El LERMONTOV
7042 En sabla dezerto de lando Azia Tri palmoj fieris per kresko gracia Apude el tero senfrukta ŝprucanta
7043 Murmuris fonteto per ondo frostanta Ĝi estis per verdaj folioj gardata De suna radio kaj sablo portata
7044 Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita Sed fremda migranto de voj lacigita La bruston flamantan al akvo malvarma
7045 Ankoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma Komencis jam velki de sun bruliganta La belaj folioj kaj fonto
7046 sonanta
7047 La palmoj komencis je Dio plendadi Ni estas naskitaj por vane velkadi En ia dezerto ni vivon pasigas
7048 Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas Kaj homo ne ĝuas je flor nia rava Ne sankta ĉiel via juĝo ne
7049 prava
7050 Kaj ĵus ili finis en blua foraĵo Sin turni komencis la ora sablaĵo Kaj venis de tie la son sonorila
7051 Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila Kaj iris kameloj la sablon levante Sin kvazaŭ ŝipeto en mar balancante
7052 El inter la ĝiboj sin skuis en pendo La larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo Kaj ilin la brunaj manetoj
7053 levadis Kaj nigraj okuloj el tie briladis Arabo talion al selo klinante Peladis ĉevalon al kur instigante
7054 Levadis sin tiam ĉeval en kolero Kaj saltis ĝi kvazaŭ vundita pantero De blanka mantelo la faldoj
7055 belegaj Senorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj Ludante l araboj ponardojn ĵetadis Kaj ilin en flugo
7056 kun ĝojo kaptadis
7057 Jen venas al palmoj kun bru kamelaro En ombro etendis sin gaja tendaro La vazoj per akvo plenigis sonante
7058 Fiere la kapojn foliajn svingante
7059 La palmoj salutas gastaron subitan Kaj fonto donacas la akvon kaŝitan
7060 Apenaŭ do lumon krepusko forpremis Sub akra hakilo radikoj ekĝemis Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj
7061 La veston forŝiris l infanoj sovaĝaj
7062 La korpon de ili la homoj hakadis Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis
7063 Kaj kiam nebul okcidenten foriris Laŭ voj difinita gastaro jam iris Kaj kie la palmoj centjarojn traestis
7064 Nur cindro malvarma kaj griza nun restis La suno ĝis fino restaĵon bruligis
7065 Kaj poste ĝin vent en dezerton disigis
7066 Kaj tie dezerta senviva nun ĉio Ne kovras la fonton murmura folio Ĝi vane profeton pri ombro petadas
7067 Nur sablo varmega la akvon faladas Kaj sole vulturo akiron portanta Disŝiras ĝin super la fonto dormanta
7068 M SOLOVJEV
7069 LAŬ SVEDA MELODIO
7070 Vi parolas lingvon nekonatan Ne komprenas kion diras mi Tamen frato kanton nun faratan Gaje kanti povas
7071 ambaŭ ni
7072 Ne atendu ĉiu minuteto De mallonga vivo flugas for Lernu kun malmulta laboreto Lingvon kiun amos via
7073 kor
7074 K SVANBOM
7075 NE DIRU El NADSON
7076 Ne diru li mortis Li estas vivanta
7077 Se oni detruis l altaron La fajro ja restis flamanta
7078 Se oni deŝiris la rozon Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras
7079 Se l harpo eĉ estas rompita L arkordo ankoraŭ do ploras
7080 S ŜATUNOVSKI
7081 SPIRITA ŜIPO
7082 La vento nebulojn peladas kun bruo Senstela ĉielo mallumas Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la velo Facile
7083 traflugas kaj zumas
7084 La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj Direktas ĝin mano spirita Vivuloj malestas sur ĝi sed ŝtonegojn
7085 Ne timas la ŝipo sorĉita
7086 Jen sur oceano de ondoj lavita Insulo malgaja troviĝas La simpla ŝtonego ĉielon sin levas En nuboj
7087 supraĵo kuŝiĝas
7088 Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas Nenia birdeto eĉ nestas Nur aglo en spaco aera sin portas Ĝi tie la
7089 reĝo nun estas
7090 La sola tombeto de unu regnestro Troviĝas en loko dezerta Kaj glavo ĉapelo kaj sceptro nur estas Metitaj
7091 sur tombo mallerta
7092 Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas La mondo lin solan restigis Neniu funebre la tombon rigardas Sed iam
7093 li mondon tremigis
7094 Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas Mortinto ripozas senmove Se venas do nokto de kvina la Majo Li tiam
7095 ektremas denove
7096 En tiu ĉi nokt iam lia animo Forlasis la mondon mizeran En tiu ĉi nokto li ree viviĝas Kaj venas sur
7097 teron malveran
7098 Jen ŝipo mistera ĉe l bordo atendas Streĉitaj jam estas la veloj Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj
7099 Simile al oraj abeloj
7100 La reĝo sin levas kaj flugas kun venta Rapido al ŝipo sur bordon Remiloj silentas ŝipanoj forestas
7101 Neniu komandas naĝordon
7102 Sur ŝipo la ombro de l reĝo nur staras En nokton sen mov rigardante Li maltrankvilege turmente sopiras
7103 Rigardoj brilegas fulmante
7104 La ŝipo alvenas al lando konata Kaj ĉarme li manojn eltiras Kaj lia animo ĝojegas ĉar propran Nun
7105 landon denove li iras
7106 El ŝipo li paŝas sur teron sur kiu Li estis antaŭe irinta La tero ektremas de l paŝoj li iras Li
7107 stelo nun estingiĝinta
7108 Li serĉas la urbojn sed ilin ne trovas Li serĉas naciojn ĉirkaŭe Ĉar ili simile al maro bruanta
7109 Ĉirkaŭis lin serve antaŭe
7110 Kaj tronon li serĉas ĝi ankaŭ rompita Li levis ĝin en la nubaron Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
7111 Mizeran servutan homaron
7112 Li serĉas amindan infanon por kiu Li lasis heredimperion Heredo pereis kaj oni al filo Ne lasis eĉ
7113 nomon nenion
7114 Ho kie vi estas li vokas kun kronoj Vi ludis jam en la lulilo Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis
7115 Plej kara edzino plej ĉarma fileto Ho vi mia ĝojo kaj savo Sur trono nun sidas la sklavo estinta Kaj
7116 reĝo fariĝis nun sklavo
7117 WILHELM WAHER
7118 EL LA PAPERUJO DE MIAJ FABLOJ I
7119 La homo estas kiel la ŝipo En sia vojo li ne eraros Li kvankam scias el kie fluas Sed li ne scias kie
7120 li staros
7121 II
7122 Jen Johano komencis parolon de saĝo Pri alvoko de homo pri ĝiaj influoj Sed lin aŭdis neniu kaj eĉ
7123 sen domaĝo Iu vidis ke havas li botojn kun truoj
7124 JOZEFO WASNIEWSKI
7125 ĈE L MARO El HEINE
7126 Ĉe l maro nigra roko grandegas Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas La vento fajfas la mevoj kriegas Kaj
7127 la ondoj bruantaj rapidas
7128 Amata de mi estis multa knabino Kaj ĝoja kolego en rondo Kien ili foriĝis Nur vento sen fino Eraras
7129 kaj ŝaŭmas la ondo
7130 E de WAHL
7131 VERSAĴO SEN FINO Lin vidis en ĝardeno
7132 Ekplaĉis li al ŝi Ŝi nomis sin Heleno Anton sin nomis li
7133 Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi Post paso de monato Ŝanĝiĝis Vi per ci
7134 Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for Kaj niaj geamatoj Jam estis kor ĉe kor
7135 Kaj per solena beno De l pastro en la fin Antono kaj Heleno Jam estis edz edzin
7136 En ĉarma harmonio Ekvivis edz edzin Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin
7137 Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom
7138 Kaj fine eksedziĝis Antono kaj Helen Belul ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden
7139 Lin vidis en ĝardeno Ekplaĉis li al ŝi Ŝi nomis sin Heleno Aŭgust sin nomis li
7140 Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi Post paso de monato Ŝanĝiĝis Vi per ci
7141 Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for Kaj niaj geamatoj Jam estis kor ĉe kor
7142 Kaj per solena beno De l pastro en la fin Aŭgusto kaj Heleno Jam estis edz edzin
7143 En ĉarma harmonio Ekvivis edz edzin Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin
7144 Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom
7145 Kaj fine eksedziĝis Aŭgusto kaj Helen Belul ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden
7146 Lin vidis en ĝardeno Ekplaĉis li al ŝi Ŝi nomis sin Heleno Henrik sin nomis li
7147 K t p k t p sen fino F ZAMENHOF
7148 VIZITO DE LA STELOJ SUR LA TERO
7149 Ĉiuj steloj ekdecidis Ekvojaĝi sur la teron Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon Ni ja tie
7150 tre mallonge Gastos unu du monatojn Ni vizitos regnon homan Vidos niajn koramatojn Sed mastrino al la
7151 steloj Tiam donis la respondon
7152 Restu tie ĉi en domo Vi malbenos poste mondon Saĝajn vortojn ne aŭskultis Tamen steloj la trudemaj
7153 Kaj senĉese ili tedis La mastrinon nespertemaj Sed komprenu nin mastrino Sur ĉielo ni sidante Tute
7154 ja ne konas tiujn Kiuj kantas nin konstante Ĉiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn Kiuj sendas
7155 al ĉielo Himnojn ĝemojn amokantojn
7156 Vere diris la mastrino Ili kantas vin laŭdinde Sed vin ili ne konante Vin adoras ja en blinde Ili dum
7157 vi sur ĉielo
7158 Ĵuras ami vin eterne Ĉar neniu ja atingos La kaŝitan en interne Se vi tamen volas scii Malfeliĉan
7159 vian sorton Iru sed vi rememoros Mian nunan patran vorton Kaj la steloj al vojaĝo
7160 Tuj pretigis sin kun ĝojo Kaj jen baldaŭ ili estis Al la tero sur la vojo
7161 Kiam aŭdis nun la tero Ke atendas ĝin honoro Ĉie en plej dolĉaj tremoj Tuj ekbatis homa koro Tuta
7162 tera junularo
7163 De la ĝoj ne sciis finon Kaj sen pacienc atendis Ĉiu sian amatinon Ĉiu kantis ĉiu saltis Kun feliĉ
7164 en la mieno Ke li havos de proksime Ŝin en sia ĉirkaŭpreno Ĉiu homo dankas Dion Ĉiu benas la ĉielon
7165 Ke li fine nun ekkonos Sian karan sian stelon
7166 Dum la tera junularo Estas plena de espero Belaj steloj de l ĉielo Alveturis al la tero Tuj sin ili
7167 jam dismetis En plej granda la hotelo Ĝis vespero ĉe la pordoj Ĉiuj staris sed sen celo Je l vespero
7168 ili aŭdis
7169 Ke gastinoj la belegaj Morgaŭ montros sin matene Nun estante tro lacegaj Tiam tre malĝojigitaj Ĉiuj
7170 iris for la domon Post mallonge la Morfeo
7171 Ĉirkaŭprenis ĉiun homon Kio estis en la sonĝo Ni priskribi eĉ ne provos Ĉar ni sentas ke precize
7172 Tion fari ni ne povos
7173 Ni en tiu ĉi loketo Iom nur priskribi volas Kiel tamen tss mi aŭdas Oni el la sonĝ parolas Ho vi ho
7174 vi mia bela Mia kara ho Heleno Viaj kisoj kaj karesoj Unu preĝas al kuseno Kaj alia flamemulo Ŝin jam
7175 havas ĉe l altaro Kaj solene en la lito Sonas ĵura promesaro Ho karega ho anĝelo Fianĉino ho Mario
7176 Mia vi nun je eterne Antaŭ homoj antaŭ Dio Tiel li karesas ĵuras Amon veran kaj brulantan Tiel kisas
7177 tiu homo Lampon apud li starantan Sed subite al li ŝajnas Ke Marion iu tenas Ĉirkaŭprene Ho pro Dio
7178 Lampon tuj diabloj prenas Kaj cetere kaj cetere Daŭris tio ĝis mateno Elrapidas el la domo Ĉiu freŝa
7179 kun mieno La gastinojn de l hotelo Ni jam vidas sur la stratoj Kaj jen baldaŭ promenadas Brak en brak
7180 la geamatoj Sed neniu tie aŭdas De la amo dolĉan vorton Ĉiu el la junularo Nun malbenas sian sorton
7181 Kio faris tian ŝanĝon Ke antaŭe tre amataj Steloj tiel deziritaj Nune estas malbenataj Kio faris vi
7182 demandas Tian ŝanĝon nun subitan Kio kaŭzis malfeliĉon Kaj esperon renversitan Ĉefa kaŭzo ke malbenoj
7183 Nun el ĉies buŝo sonis Estas ke la stelon ĉiu Pli proksime pli ekkonis
7184 Ĉiuj steloj ofenditaj Forveturis la ĉielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon Saĝa
7185 nia stelmastrino Sankta estis via vorto Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto Tamen kiel vi
7186 mastrino Antaŭsentis nian sorton Kio gvidis vian saĝan Kaj profetan vian vorton Se vin iu ne rigardas
7187 Tra ĉielaj tra speguloj Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj Tiu vidos ja sendube Ke
7188 amata lia stelo Estas sen la luma krono Nur diablo ne anĝelo
7189 FELIKS ZAMENHOF
7190 VESPERO El K A NIKANDER
7191 Benite vi venas vespero Vi klara trankvila al ni Pleniĝas la kor de espero Feliĉon ni havas de vi
7192 Kun oraj flugiloj anĝelo Malsupren venetas vesper Vivantojn pacigas ĉielo Kaj donas ripozon al ter
7193 Filino de nokto kaj tago Konsola paciga liber Jen bele sur akvo de l lago Pentriĝas ĉielo kaj ter
7194 Vi pentras bluantajn montetojn Kverkaron brilantan en or Vi kisas ruĝantajn rozetojn Dormetas senzorge
7195 la flor
7196 He Kiu
7197 La reĝo vivu
7198 EL HAMLETO Tradukita de L ZAMENHOF
7199 AKTO I SCENO I
7200 Teraso antaŭ la palaco Francisko staras sur la posteno Bernardo venas
7201 BERNARDO
7202 FRANCISKO Halt Respondu kiu iras
7203 BERNARDO FRANCISKO
7204 Ĉu Bernardo BERNARDO
7205 Jes
7206 FRANCISKO Vi akurate venis al la servo
7207 BERNARDO Dekdua horo sonis Iru dormi
7208 FRANCISKO Mi dankas La malvarmo estas tranĉa
7209 Kaj mi min sentas nun ne tute bone BERNARDO
7210 Ĉu ĉio estis orda kaj trankvila FRANCISKO
7211 Eĉ mus ne preterkuris
7212 BERNARDO
7213 Bonan nokton Se vidos vi Marcellon Horacion Kolegojn miajn rapidigu ilin
7214 FRANCISKO Jen ŝajnas ili Haltu Kiu iras
7215 Amikoj de la lando Kaj de l reĝo
7216 Horacio kaj Marcello venas HORACIO
7217 MARCELLO FRANCISKO
7218 EL ILIADO Tradukita de A KOFMAN
7219 KANTO UNUA
7220 La pesto La kolero
7221 Kantu diino koleron de la Peleido Aĥilo Ĝin kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon
7222 deĵetis multegajn animojn kuraĝajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj
7223 fariĝis la volo de Zeŭso De tiu tago de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj Atrido de
7224 l dia Aĥilo
7225 Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan Filo Latona kaj Zeŭsa Ekkolerigita de reĝo Li malsanigis
7226 la militistaron mortadis popoloj Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon la pastron de l dio Por deaĉeti filinon
7227 li kun netaksebla depago Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj en manoj Sur ora sceptro la florokronon
7228 de dio Apolo La malproksimenĵetanta kaj ĉiujn Aĥajojn petegis Sed precipe la ambaŭ Atridojn la ĉefojn
7229 popolajn
7230 Ho vi Atridoj kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj la dioj Sur Olimpo loĝantaj donu al vi ekdetrui Urbon Priaman
7231 kaj poste hejmen reveni feliĉe Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto Estimegante Apolon la malproksimenpafantan
7232 Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro de li deaĉeton riĉegan ricevi Tio
7233 ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace
7234 Gardu vin ke maljunulo mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj Larĝaj nun pro malrapido aŭ poste pro la reveno
7235 Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l dio Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
7236 Hejme en Argo ĉe mi malproksime de ŝia patrujo Laboradante teksaĵon kaj mia kunkuŝantino
7237 Sed vi foriru kaj min ne ekscitu ke sana vi restu
7238 Tiel li diris kaj Ĥrizo ektimis la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris Poste malproksimiĝante
7239 li ekpetegis fervore Nun Apolon la filon de la belabukla Latono
7240 Aŭdu Arĝentopafarka apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta potence reĝanta la Tenedoson vi glora Se efektive
7241 mi vian sanktejon beligis per kronoj Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj Grasajn femurojn
7242 bruligis vi mian deziron plenumu Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn
7243 Tiel preĝante li diris atentis lin Febo Apolo Jen li deiris koleron en koro Olimpan altaĵon Ĉirkaŭfermitan
7244 sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto Dum li kuradis
7245 Li estis simila al nokto Li poste Malproksime de ŝipoj sidiĝis kaj sagon ellasis Kaj el pafarko arĝenta
7246 jen sono terura eksonis Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn Sed jen la sagoj maldolĉaj
7247 atingis nun ankaŭ la homojn Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis Militistaron la sagoj flugadis
7248 naŭ tagojn la dekan Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero
7249 blankmana Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi ilin perei vidante Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis sin levis
7250 Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris
7251 Mi ho Atrido nun pensas revenos ni hejmen irante Ree ĉi tien kaj tien se nur ni evitos la morton Ĉar
7252 la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe Sed demandu ni pastron aŭ antaŭdiriston aŭ ankaŭ Sonĝklarigiston
7253 ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso Ke al ni diru li kial koleras nin Febo Apolo
7254 Ĉu eble pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo Ĉu el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte
7255 La odoron oferan li nin liberigos de pesto
7256 Tiel dirinte sidiĝis li Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalĥaso plej lerta el birddivenistoj Kiu
7257 konadis estanton estonton kaj ankaŭ pasinton Kaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per sia Scio
7258 profeta de Febo Apolo al li donacita Li bonpensanta sin turnis al ili kaj tiel parolis
7259 Ho Zeŭsamato Aĥilo al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo Bone mi estas
7260 dironta sed vi al mi ĵuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj Certe mi ekkolerigos
7261 viron reĝantan potence Ĉiujn Arganojn viron al kiu obeas Aĥajoj Reĝo ja estas tro forta kontraŭe
7262 la vir subpotenca Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos Tamen en koro konservos li sian malicon
7263 ĝis li ĝin Forellasos Nun juĝu vi ĉu vi min povas defendi
7264 Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida Vi kuraĝiĝu sincere eldiru la dialudaĵon Ĵuras mi per
7265 Zeŭsamato Apolo al kiu vi preĝas Malfermante la volon de Dio al la Danaoj Ke dum mi estos vivanta kaj
7266 lumon de l suno vidanta Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu El Aĥajoj se vi eĉ nomus mem Agamemnonon
7267 Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj
7268 Kuraĝiĝinte la antaŭdiristo la nemalaŭdebla Diris Koleras li nek pro promeso nek pro hekatombo
7269 Nur pro la pastro la malhonorita de Agamemnono Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon Jen kial
7270 nin mizerigas li la malproksimenpafanto Kaj mizerigos ankoraŭ ne forprenante multpezan Manon de l pesto
7271 ĝis estos la ĝojookula filino
7272 Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Ĥrizourbon Nur tiam nin eble la dio kompatos
7273 Tiel dirinte sidiĝis li kaj inter ili sin levis Agamemnono la vastereĝanta l heroo Atrido Tute malĝoje
7274 la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta Kontraŭ Kalĥaso
7275 antaŭe li nun furioze ekdiris
7276 Ho malbonaĵoportisto al mi eldirinta neniam Favoraĵon Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn Vi antaŭdiris
7277 neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj Ke l malproksimenpafanta
7278 Apolo ilin nur punas Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon belegan Preni Ho jes mi preferas ŝin
7279 havi en mia domego Mi ŝin preferas eĉ pli ol Klitemnestron kun kiu Mi edziĝis dum ŝia virgeco La
7280 Ĥrizofilino Al ŝi ne cedas per kresko talio prudento teksado Sed mi konsentas redoni ŝin se tio estas
7281 pli bona Ĉar mi la savon popolan kaj ne la pereon deziras Sed vi alie honore donacu min ke mi ne restu
7282 Unu ne rekompencita ĉar tio ne estas konvena Ĉiuj vi vidas ke mia donaco foriras de mi nun Al li kontraŭe
7283 respondis Aĥilo piedorapida Ho vi plej glora Atrido kaj plej profitama el ĉiuj Al vi pro kio Aĥajoj
7284 aldonos honoran donacon Oni ne scias ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna Ĉar la akiron el urboj rabitaj
7285 ni jam disdividis Estas ne bone ĝin rekolektigi por ree dividi Sed vi ellasu ŝin pro la honoro do dioj
7286 Aĥajoj Ni al vi pagos trioble kvaroble se Zeŭso detrui Iam permesos al ni la Trojon murofortegan
7287 Al li kontraŭe respondis Agamemnono la ĉefo Kia ajn estas kuraĝa vi diosimila Aĥilo Trompi ne penu
7288 min vi ne admonos min nek superruzos Ĉu vi mem konservante donacon vi volas ke nur mi Estu rabita de
7289 mia ke mi ĝin ellasu senpage Bone nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia Rekompenco de kosto egala
7290 laŭ mia deziro Sed se ili rifuzos mi prenos ĝin mem la donacon Vian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l Odisean
7291 Prenos min ĝin senigita de ĝi ekkoleros la viro Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ Nun ni surmetu
7292 sur maro sankta la ŝipon nigretan Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan Metu en ĝi l hekatombon
7293 kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan Unu el viroj konataj estos la ĉefo Ajakso Eble Idomeneo aŭ Odiseo la dia
7294 Aŭ vi mem Peleido vi la plej terura el viroj
7295 Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan
7296 Al li respondis minace Aĥilo piedorapida Ve al mi Senigita de honto vi profitamulo Kiu Aĥajo de nun
7297 viajn vortojn obei ekvolos Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj
7298 Trojanoj Kontraŭbatali ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis
7299 Aŭ fruktportantajn kampegojn en Ftio la multeloĝita Fruktojn ruinis ĉar inter ni estas ja multe da
7300 ombraj Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta Nur vin plej senhontan Sekvis ni por ke vi ĝoju portante ekvenĝon
7301 al Trojo Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem vi hundosimila Sed tion ĉi ne atentas nek zorgas vi tion
7302 ĉi tute Min eĉ minacas vi preni donacon de mi akiritan Per mia peno kaj al mi de la Aĥajidoj donitan
7303 Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj Plej malfacilan
7304 laboron en laciganta batalo Miaj manoj faradas sed kiam venas divido La rekompenco plej granda venas
7305 al vi mi kontraŭe De malmulto kontenta revenas laciĝe al ŝipoj Nun mi foriras en Ftion ĉar estas
7306 certe pli bone Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj Mi ne deziras Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun
7307 riĉecojn
7308 Al li respondis nun Agamemnono la ĉefo de viroj Nu do vi kuru do se via koro al tio vin igas Mi vin
7309 pro mi ja ne petas restadi mi havos aliajn Por akiri honoron precipe la Zeŭson zorganton
7310 El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn batiĝojn batalojn Se
7311 pli da forto vi havas donita ĝi estas de dio Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj Reĝu
7312 vi Mirmidonojn pace pri vi mi ne pensas Mi ne atentas vian koleron kaj mem mi minacas Kiel Febo Apolo
7313 deprenas de mi Ĥrizoidon Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj Tiel mi mem vian tendon eniros
7314 kaj forelkondukos Vian donacon ruĝvangan la Brizeidon vi sciu Kiom mi estas pli alte ol vi kaj ke ĉiu
7315 teruru Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli
7316 Tiel parolis li kaj Pelopido forte doloris Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto en vila Ĉu eltirinte
7317 de flanko glavon akregan aliajn Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi Aŭ humiligi koleron kaj sian
7318 koron ekbridi Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris alvenis al li
7319 el ĉielo La diino Ateno sendita de Hero blankmana Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale Ŝi poste
7320 li nun stariĝis lin kaptis per blondkapoharoj
7321 Sole al li aperinte ŝin ĉiu alia ne vidis Ektimiĝinte sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis Palas Atenon
7322 terure ŝiaj okuloj brilegis
7323 Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn Kial vi venis filino de Zeŭso ŝildontenanta Ĉu
7324 por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono Sed mi eldiras al vi kaj mi pensas ke tio fariĝos La fiereco
7325 senbrida baldaŭ lin pereigos
7326 Al li respondis Ateno la bluokula diino Por kvietigi koleron vian mi venis se restos Vi obeema min sendis
7327 Hero diino blankmana Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas Vi do nun finu malpacon kaj ne elprenu
7328 glavegon Certe per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo Mi al vi diras kaj tio ĉi estos efektivigita
7329 Iam vi havos trioble da luksaj belegaj donacoj Pro tiu ĉi fiereco Detenu vin nun kaj obeu
7330 Ŝin respondante eldiris Aĥilo rapidapieda Vere estas bezone vian ordonon obei Malgraŭ la koro kolera
7331 ĉar tio ĉi estas pli bona La obeantan al dioj dioj volonte atentas
7332 Diris li kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon Ree enmetis glavegon en ingon ne malobeante Vortojn
7333 diinajn Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon loĝejon De dio Zeŭso ŝildontenanta al dioj aliaj
7334 Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido li sian koleron ne ekĉesigis Ho vi drinkanto kun
7335 hunda rigardo kun cerva kuraĝo Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi Por kune kun la popolo batali
7336 aŭ kun la Aĥajoj Plej eminentaj embuski vin tio laŭ vi estas morto Jes prefereble ja estas en vasta
7337 tendaro Aĥaja Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco Reĝo popolmanĝegulo netaŭgulojn reĝanta
7338 Ĉar Atrido alie vi lastan fojon ofendus Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan Ĵuras mi
7339 je tiu sceptro neniam florojn kaj branĉojn Renaskonta estante lasinta en montoj la trunkon Kaj ne reekfloronta
7340 ĉar fero de ĝi ekdemetis Ĝiajn foliojn kaj ŝelon kaj portadata en manoj De Aĥajidoj juĝistoj gardantaj
7341 la leĝojn venantajn De l dio Zeŭso mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj
7342 serĉante Aĥilon Tamen malgraŭe doloro via ne povos vi helpi Ilin ekmortigotajn amase per man de Hektoro
7343 La virbuĉanto kaj vian vi koron mordetos ke estis Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta
7344 Tiel dirinte sur teron ekĵetis li sian sceptron Beligitan de najloj oraj kaj baldaŭ sidiĝis Sed Atrido
7345 koleris ankaŭ Kaj levis sin poste La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo
7346 El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo Estis li nun travivinta jam du generaciojn Kiuj naskiĝis kaj
7347 vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo hodiaŭ li superreĝis la trian Jen li bonepensanta eldiris
7348 al la kolektiĝo Ve ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan Certe ekĝojos Priamo kaj kune kun li
7349 Priamidoj Ankaŭ l aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro Se ili aŭdos ke vi nun malpacas vi kiuj
7350 estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj Sed vi aŭskultu ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja
7351 ol mi Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj Ol vi sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis
7352 Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn Kiel Pirito kaj Drio kiu potencis popolojn Kiel Kenco
7353 aŭ Eksadio aŭ Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo la filo Egea Ili estis pli fortaj ol ĉiuj sur tero
7354 naskitaj Kaj plej fortaj estinte batalis nur kontraŭ plej fortaj Kontraŭ montaj monstregoj ilin fordetruante
7355 Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo El malproksima lando alvokis min tiuj ĉi viroj Kune kun
7356 ili batalis mi kaj kontraŭ ili nenia Homo sur tero naskita havis kuraĝon batali Sed ankaŭ ili konsilon
7357 mian obee atentis Nun vi ankaŭ obeu obei ja estas pli bone Vi Atrido potenca ne prenu de li la knabinon
7358 Sed ĉe li lasu donacon donitan de la Aĥajidoj Sed ankaŭ vi Peleido ĉesu kun reĝo disputi Malpacante
7359 konvenas ja honoro pli alta Al la sceptroportanta kiun Zeŭso glorigas Kaj se vi estas pli forta kaj
7360 filo de dia patrino Estas li ja pli potenca ĉar reĝas li multajn popolojn Vi Atrid humiligu la koron
7361 mi mem vin petegas Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron li estas Forta apogo Aĥaja en pereigema milito
7362 Diris al li respondante Agamemnono potenca Vere Vi ho maljunulo ĉion eldiris konvene Sed tiu viro deziras
7363 esti pli alta ol ĉiuj Volas estriĝi je ĉiuj volas ordoni al ĉiuj
7364 Kaj doni leĝojn al kiuj certe neniu obeos Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon Ĉu ili ankaŭ
7365 pro tio permesis al li nin insulti
7366 Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo Ho mi certege nur estus timulo kaj netaŭgulo Se mi vin kontentigadus
7367 je ĉio kion vi volas Vi de aliaj postulu tion tamen al mi vi Ne ordonu ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi
7368 Tion mi diras al vi kaj ĝin vi konservu en koro Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontraŭ
7369 vi aŭ aliaj vi donis kaj vi ŝin deprenas Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj Vi nenion deprenos
7370 kontraŭ mia bonvolo
7371 Sed se vi volas elprovu ke ĉiuj kune ekvidu
7372 Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos
7373 Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj leviĝinte dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn Peleido foriris
7374 al tendoj kaj ŝipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj Sed Atrido surmetis sur maron
7375 ŝipon rapidan Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon
7376 ruĝvangan Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan
7377 Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis Kaj sendifektajn
7378 hekatombojn oferis al dio Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l maro Kaj l odoro ofera en fumo
7379 suriris ĉielon
7380 Tiel ili penadis sed dume Agamemnono Tion ne lasis per kio li ĵus Aĥilon minacis Vokis rapide li Taltibion
7381 kaj Eŭribaton Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj
7382 Iru vi tien en tendon de la Peleido Aĥilo Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku Se do
7383 li ŝin ne redonos mi mem ŝin jam tiam deprenos Al li venonte kun aro kaj tio lin plu ektimigos
7384 Tiel dirinte forsendis li ilin kun vorto minaca Ili al bordo de l maro senfrukta malĝoje foriris Kaj
7385 al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis Lin do ili ektrovis ĉe tendo ĉe ŝipo nigreta
7386 Tie sidanta kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l reĝo Ili stariĝis
7387 sen ia parolo sen ia demando Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris
7388 Bonan venon heroldoj senditoj de Zeŭso kaj homoj Alproksimiĝu ĉar kulpaj estas ne vi sed Atrido Kiu
7389 venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo Dia Patroklo knabinon vi elkonduku ke ili
7390 Ŝin ekdeprenu Kaj estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj antaŭ homoj mortemaj Antaŭ la reĝ
7391 furioza ke kiam oni ankoraŭ Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj Ho certe pro pereema
7392 malsaĝo Li Atrido ne povas rigardi antaŭen nek posten Por fortikigi Aĥajojn batalantajn ĉe ŝipoj
7393 Tiel li diris Patroklo obeis la karan amikon Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan Al
7394 la senditoj kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj Kaj ne volonte kuniris knabino Dume Aĥilo Iris plorante
7395 for de amikoj kaj tie sidiĝis Sur la bordo de l maro rigardis li maron malluman Manojn eltiris kaj sian
7396 karan patrinon petegis
7397 Mia patrino ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l Olimpano Zeŭso
7398 altetondranta sed li tute min ne honoras Jen Atrido la vastereĝanta Agamemnono
7399 Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon
7400 Tiel li diris plorante atentis lin lia patrino La estiminda en profundegaĵoj de maro ĉe l patro Maljuniĝinta
7401 kaj venis el maro ŝi kiel nebulo Kaj apud li elverŝanta larmojn ŝi alsidiĝis Lin karesante per mano
7402 ŝi la parolon eldiris
7403 Filo pro kio vi ploras pro kio la koro malĝojas Ho vi kaŝu nenion ke ambaŭ tion ni sciu
7404 Diris profunde ĝeminte Aĥilo rapidapieda Ĉion vi scias patrino pro kio rakonti konaton Tebon aliris
7405 ni sanktan urbon de Eetiono Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis La Aĥajidoj honeste l
7406 akiron dividis kaj oni Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido Ĥrizo do pastro de malproksimegenĵetanta
7407 Apolo Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj Por deaĉeti filinon per netaksebla depago La florkronon
7408 portante de malproksimegenĵetanta Dio sur ora sceptro kaj la Aĥajojn petegis Sed l Atridojn la ambaŭ
7409 ĉefojn popolajn precipe Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro de li deaĉeton
7410 riĉegan ricevi Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono Li malhonore forpelis kaj lin minacis per
7411 vortoj La maljunulo foriris kolere sed Febo Apolo Lian petegon atentis ĉar amis li multe la pastron
7412 Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase Tiam mortadis popoloj ĉar sagoj de l dio flugadis Ĉie
7413 en vasta tendaro Aĥaja Sciigis nin tiam Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo Mi mem unua konsilis
7414 rapide pacigi la dion Sed Atrido koleris subite levinte sin diris Li la parolon minacan hodiaŭ plenumiĝintan
7415 La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin vere venigas per ŝipo Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo
7416 Sed ĵus deprenis l heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon donacon honoran de Aĥajidoj Helpu do
7417 vi vian filon noblan se povas vi helpi Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu se iam Vi lian koron
7418 ĝojigis per paroloj aŭ agoj Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l patro Ke l ĉirkaŭitan
7419 de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for dume kateni minacis
7420 lin ĉiuj aliaj Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas Ateno Sed vi venis diino formetis de li la katenojn
7421 Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon nomatan Breareo de dioj kaj Egeono de homoj
7422 Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro Kaj lin teruris
7423 la dioj kaj timis Zeŭson kateni Rememorigu lin antaŭ li sidiĝu kaj liajn Vi ĉirkaŭprenu genuojn
7424 ke volu li helpi Trojanojn Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli Mortigatojn ke ĉiuj sciiĝu
7425 la krimon de l reĝo Ke li mem Agamemnono Atrido la ĉefo de viroj Sciu l ofendon faritan al plej kuraĝa
7426 Aĥajo
7427 Larmojn verŝante respondis al sia filo Tetido Ve al mi ke edukis mi vin por mizeroj naskitan Ho se vi
7428 povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo Sidi ĉar estos nelonge vi tute ne longe vivanta Nun ne
7429 longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas Per unu fojo Ho mi vin por malfeliĉo eknaskis Tion al
7430 tondronĵetanta Zeŭso se volos li aŭdi Iras mi diri nun supren sur multaneĝan Olimpon Vi do sidante
7431 ĉe ŝipoj rapidaj ne ĉesu koleri La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito Zeŭso hieraŭ festeni
7432 al Etiopoj senpekaj Ĉe l Okeano foriris kaj kune kun li la diaro Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen
7433 Olimpon Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso mi liajn Ekĉirkaŭprenos genuojn mi lin inklinigi esperas
7434 Tiel dirinte foriris ŝi Kaj li restigis koleron En la koro pro sia ruĝovanga knabino Malgraŭ li forkondukita
7435 perforte Sed Odiseo En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta En la havenon profundan veninte tuj
7436 ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo Maston altiris rapide ĝin sur ŝnuregojn
7437 mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon
7438 Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn Mem ili teron suriris kaj l hekatombon kunprenis
7439 Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta Ŝin al altaro
7440 kondukis nun Odiseo multsaĝa
7441 Kaj redoninte en brakojn de l patro li tiel eldiris
7442 Ĥrizo venigis min Agamemnono la ĉefo de viroj Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo ke
7443 por Aĥajidoj paciĝu la dio Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj
7444 Tion li diris ŝin donis en liajn manojn la patro Ĝoje ricevis la karan filinon L Aĥajoj al dio La
7445 hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l altaro Bonkonstruita eklavis la manojn kaj prenis l hordeon Ĥrizo
7446 do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis
7447 Aŭdu Arĝentopafarka apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta potence reĝanta la Tenedoson Kiele Vi jam antaŭe
7448 atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis mizeriginte l Aĥajojn
7449 Tiel same vi ree mian deziron plenumu
7450 Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn
7451 Tiel li diris preĝante atentis lin Febo Apolo Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon Kolojn
7452 defleksis al bestoj ekbuĉis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltranĉis ilin envolvis per graso Duobligite
7453 por pecoj da kruda viando kovrinte Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon Verŝis sur ili
7454 lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis Forbruliginte femurojn kaj l internaĵojn provinte Ili distranĉis
7455 la reston pece kaj metis sur stangojn Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin Post la laboro Ili aranĝis
7456 festenon kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion Post kvietigo de la malsato
7457 kaj de soifo Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo Kaj komencinte de dekstre al ĉiuj
7458 pokalojn disdonis Daŭre la tago l Aĥajoj per kantoj pacigis la dion Belan peanon kantadis la maljunuloj
7459 Aĥajoj Glorigadante Apolon kaj ĝojis li en sia koro
7460 Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis Ili ĉe la ŝnuregoj tenintaj la ŝipon ekdormis Sed kiam la
7461 rozafingra Eos el nebuloj naskita Levis sin ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja Venton favoran al ili
7462 donis Febo Apolo Ili starigis la maston disstreĉis la velojn blankegajn Vento ekblovis en mezon de veloj
7463 kaj ondo purpura Ĉirkaŭ la kilo de l ŝipo naĝanta fortego ekbruis Kaj ĝi ekkuris sur ondoj rapide
7464 la vojon farante Poste veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon
7465 la sablan Kaj ĝin subapoginte alte per traboj longegaj Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn
7466 Li do koleris sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj Li Peleido kuraĝa la dia piedorapida
7467 Li en konsilojn virojn glorigadantajn ne venis Nek en batalojn Sed lian koron mordetis malĝojo Pro la
7468 restiĝo senaga soifis li bruon batalon
7469 Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis Sur Olimpon revenis l eternevivanta diaro Zeŭs antaŭiris
7470 Tetido do ne forgesis la peton De ŝia filo ŝi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo
7471 ĉielon kaj altan Olimpon Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson aparte de dioj aliaj Sur la supraĵo plej alta de
7472 multekapa Olimpo Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra Liajn genuojn per dekstra lian
7473 mentonon ektuŝis Kaj potenculon Kronidon Zeŭson ŝi ekpetegis
7474 Ho patro Zeŭso se mi al vi inter diaro ekplaĉis Iam per vorto aŭ faro plenumu vi mian deziron Vi mian
7475 filon ekvenĝu mortonton pli frue ol ĉiuj
7476 Agamemnono la ĉefo de viroj lin malhonoris De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte Sed vi lin
7477 venĝu Antaŭpripensanta ho Zeŭso potenca Vi al Trojanoj donacu venkadon ĝis Aĥajidoj Mian filon honoros
7478 kaj rekompencos lin glore Tiel ŝi diris Al ŝi ne respondis la nubopelanto Zeŭso kaj longe silentis
7479 Tetido do forte alpremis Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis Ne ŝanceliĝu promesu kaj donu
7480 al mi la konsenton Aŭ do rifuzu ne timas ja vi ke tuj nun mi sciu Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata
7481 diino
7482 Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo Vere malbona afero estos se vi kontraŭ Hero Igos min
7483 kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj Kontraŭ
7484 mi ĉiam disputas dirante mi helpas Trojanojn Tamen vi nun forrapidu ke Hero vin ne ekvidu Mi jam prizorgos
7485 por vian deziron plenumi kaj al vi Mi la kapon balancos por ke al mi vi konfidu Tio ĉi estas de miaj
7486 promesoj por ĉiuj senmortaj Garantiaĵo sanktega ĉar estas ne redonebla Ne refarebla la vorto donita
7487 dum kapobalanco Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn Kaj l ambroziaj buklharoj de l Potenculo
7488 subfalis De la kapo senmorta la vasta Olimpo ektremis
7489 Tiel konsiliĝinte ili disiris nun Ŝi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo Zeŭso eniris
7490 palacon sian kaj ekleviĝinte Iris la dioj renkonte al patro ilia neniu Kuraĝiĝis atendi lin ĉiuj
7491 renkonte aliris
7492 La Olimpano sidiĝis sur trono sia Sed Hero Ne preterlasis ke li konsiliĝis kun la filino De maljunulo
7493 Nereo l arĝentapieda Tetido Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris
7494 Kiu el dioj vi ruza al vi sian donis konsilon Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn Dum mi
7495 malestas de vi kaj neniam al mi vi diras Vole eĉ unu vorton de tio pri kio vi pensas
7496 Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj Hero ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi Ĉar tio
7497 estas ne ebla por vi eĉ por mia edzino Certe neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio Antaŭ ol vi kio
7498 estas por vi permesata sciiĝi Tamen do kion mi volas aparte de dioj decidi Vi min ne devas demandi vi
7499 min ne devas esplori
7500 Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso Ho kiajn vortojn eldiris vi Kronido terura Mi ja neniam ĝis
7501 nun vin demandis aŭ esploradis Tute trankvile decidas vi ĉion kion vi volas Sed mi nun timas en koro
7502 ĉu vin ne ekkonvinkis L ido de griza Nereo l arĝentapieda Tetido
7503 Ĉe vi sidante ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon Ekglorigi
7504 kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l ŝipoj
7505 Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo Stranga vi ĉiam suspektas ne povas de vi mi kaŝiĝi
7506 Sed vi nenion atingos nur malproksimiĝos de koro Mia kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ Se
7507 tio estos fariĝos tio laŭ mia deziro Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu Ĉar malcerte
7508 tuta diaro Olimpa vin helpos Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos
7509 Tiel li diris kaj Hero la bovookula ektimis Sidis silente koleron en sian koron bridinte Kaj eksopiris
7510 la Uranidoj en Zeŭsa palaco Jen nun eldiris Hefesto la glora artisto favore Pri sia kara patrino Hero
7511 diino blankmana
7512 Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj
7513 vi semos ribelon Ne ĝuos ja pli ni Ĝojon festenan se reĝos malpaco Al mia patrino Mi nun konsilas
7514 kvankam ŝi mem havas multan prudenton
7515 Al kara patro obee submeti sin por ke li ree Ne ekkoleru kaj pli ne konfuzi nin dume festeno Ĉar se
7516 li la Olimpano tondronĵetanta ekvolos Li nin deĵetos de tronoj li estas pli forta ol ĉiuj Sed vi lin
7517 volu per vortoj delikataj moligi Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l Olimpano
7518 Tiel dirinte leviĝis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn
7519 Kara patrino elportu malĝojon malgraŭe sufero Ke mi vin ho la plej kara ne vidu per propraj okuloj
7520 Baldaŭ batata ĉar vana kiel ajn volus mi estos Mia helpo ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble Ĉar
7521 jam antaŭe kiam fojon mi volis vin helpi Kaptis li min ĉe l piedo de sojlo la sankta min ĵetis Tutan
7522 la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis havante malmulte da vivo Sed la Sintoj
7523 ricevis la subenfalinton amike
7524 Tiel eldiris li kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon Li do al ĉiuj
7525 ceteraj senmortaj irante de dekstre Dolĉan nektaron enverŝis el la kaliko ĉerpante Kaj inter dioj
7526 feliĉaj eksonis ridado senfina Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi
7527 Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonaranĝita nek
7528 sonoj belegaj de liro Apola Nek l harmonia kantado de Muzoj kantantaj alterne
7529 Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l suno brilega Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon
7530 Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento Zeŭso do tondronĵetanta
7531 iris al sia kuŝejo Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa Tien veninte li dormis kaj apud li
7532 Hero orkrona
7533 VIII ALDONO
7534 PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO
7535 Al Vi ho potenca senkorpa mistero Fortego la mondon reganta Al Vi granda fonto de l amo kaj vero Kaj
7536 fonto de vivo konstanta
7537 Al Vi kiun ĉiuj malsame prezentas Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas Al Vi kiu kreas al Vi kiu reĝas
7538 Hodiaŭ ni preĝas
7539 Al Vi ni ne venas kun kredo nacia Kun dogmoj de blinda fervoro Silentas nun ĉiu disput religia Kaj regas
7540 nur kredo de koro
7541 Kun ĝi kiu estas ĉe ĉiuj egala Kun ĝi la plej vera sen trudo batala Ni staras nun filoj de l tuto
7542 homaro Ĉe Via altaro
7543 Homaron Vi kreis perfekte kaj bele Sed ĝi sin dividis batale Popolo popolon atakas kruele Frat fraton
7544 atakas ŝakale
7545 Ho kiu ajn estas Vi forto mistera Aŭskultu la voĉon de l preĝo sincera Redonu la pacon al la infanaro
7546 De l granda homaro
7547 Ni ĵuris labori ni ĵuris batali Por reunuigi l homaron Subtenu nin Forto ne lasu nin fali Sed lasu
7548 nin venki la baron Donacu Vi benon al nia laboro Donacu Vi forton al nia fervoro Ke ĉiam ni kontraŭ
7549 atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj
7550 La verdan standardon tre alte ni tenos Ĝi signas la bonon kaj belon
7551 ANEKDOTOJ
7552 Arturo La nigra virino La karaj braceletoj Nur unu vorton La porcio da glaciaĵo
7553 Bagateloj
7554 La Forto mistera de l mondo nin benos Kaj nian atingos ni celon Ni inter popoloj la murojn detruos Kaj
7555 ili ekkrakos kaj ili ekbruos
7556 Kaj falos por ĉiam kaj amo kaj vero Ekregos sur tero
7557 TABELO DE LA ENHAVO
7558 EKZERCOJ
7559 1
7560 FABELOJ KAJ LEGENDOJ
7561 La novaj vestoj de la reĝo 19 Aleksandro Macedona V Jabec 24 Kiu estas la plej bona amiko de la viro
7562 26 La deveno de la virino 28 La naskiĝo de la tabako C Bachiller 30 Karagara 34 La virineto de maro
7563 35
7564 RAKONTOJ
7565 Nokto 92 La hejmo de la metiisto 108 La forgesita pipo A Edelmann 117
7566 EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ
7567 Fingra kalendaro El la poŝto La loĝejoj de la termitoj Korespondado komerca Kronika katara konjunktivito
7568 La sunhorloĝo en Dijon
7569 ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
7570 El la unua libro de la lingvo Esperanto 241 Plena gramatiko de Esperanto 254 Al la historio de la provoj
7571 de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo 256
7572 Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
7573 Hauff
7574 L Zamenhof
7575 Leo Belmont
7576 V Devjatnin
7577 POEZIO
7578 La espero La vojo Al la fratoj Mia penso Ho mia kor La vojevodo Mickiewicz La rozeto Goethe
7579 En nord unu pino Heine En sonĝo Heine Lorelej Heine Kanto de studentoj
7580 Al la reĝo Nokta kanto de soldato W Kanto de l ligo A Mozart La kapelo L Uhland La gaja migranto La
7581 vojo B N Delvig Nokt en la koro Byron Al brusto al min Heine Printempo Ŝipeto Sciuro kaj papago Anĝelo
7582 Lermontov Husaro Puŝkin Infano de zorgo Herder Espero Schiller Garantio Schiller Mia mizero
7583 A Dombrowski
7584 M Goldberg
7585 A Grabowski
7586 E Haller G Janowski D Jegorov F de Kanaloŝŝy Lefler A Kofman
7587 V Langlet R Libeks I Lojko
7588 F Lorenc A Naumann
7589 Poeteto I Seleznet
7590 E Smetanka L Sokolov M Solovjev
7591 K Svanbom S Satunovski W Waher J Wasniewski E de Wahl F Zamenhof
7592 O Zeidlitz L Zamenhof A Kofman
7593 Nova kanto 349 La malliberulo 350 La turo babilona 351 Nova Dio {S Frug 353 Cigno ezoko kaj kankro Krylov
7594 359 Tri Budrysoj Mickiewicz 360 Revaĵo P Dalman 361 Excelsior Longfellow 362 La pluva tago Longfellow
7595 364 La sago kaj la kanto Longfellow 364 Sonoriloj de vespero T Moore 365 Mi rakontis Vejnberg 366 Mi
7596 eliras Lermontov} 366 Aŭtuno 367 Kuŝas somero Heine 368 Filino de Iftah 368 La sklavoŝipo Heine 374
7597 Al la memoro de Józef Wasniewski 378 Latva popola kanto 380 Malgrand rusa kanteto 380 Profeto Lermontov
7598 381 Alaŭdeto Boheme 382 Mi amis vin 383 Printempo venos 384 La Ĉaso 384 Kanto 385 Ne riproĉu la sorton
7599 386 Revo 386 La poeto V Halek 387 La velo Lermontov 388 Plendo 388 Tri palmoj Lermontov 389 Laŭ sveda
7600 melodio 391 Ne diru Nadson 391 Spirita Ŝipo 392 El la paperujo de miaj fabloj 391 Ĉe l maro Heine 395
7601 Versaĵo sen fino 395 Vizito de la steloj sur la tero 397 Vespero A Nikander 402 El Hamleto 403 El Iliado
7602 441
0 1 2 3 4 5 6